Interlingvo inter lingvoj, Prilingvaj eseoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Interlingvo inter lingvoj, Prilingvaj eseoj estas kolekto de eseoj ĉefe pri lingvoj eldonita de UEA en 2015. La eseoj temas pri 16 tekstoj de 11 aŭtoroj premiitaj siatempe en la Belartaj Konkursoj de UEA kaj verkitaj inter la jaroj 1979 kaj 2009. La eldono estis redaktita de Michela Lipari kaj Humphrey Tonkin kun Enkonduko de tiu lasta kaj Postparolo de Carlo Minnaja. Tre konataj aŭtoroj estas ja Sten Johansson, Bernard Golden, Nikola Raŝiĉ, Gonçalo Neves, Aleksandro Melnikov, Christian Rivière, kaj Geraldo Mattos. Tri aŭtoroj reprezentiĝas per pli ol unu verko. En la suba enhavtabelo la dato rilatas al jaro kiam la eseo estis premiita.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

  • Bernard Golden, La sŭahila lingvo kaj Esperanto – komparo kaj kontrasto [1979]. Tiu estas ege interesa eseo, ĉar unuflanke priskribas la fenomenon de nenormala interpopola lingvo kia estas la sŭahila, kaj krome ĝi estas komparata en diversaj sencoj kun Esperanto, kaj ĉefe rilate al ties historio kaj sociologio. Nome oni priskribas la komercan naskiĝon de la sŭahila, kompare al la praktika intereso de komencaj esperantistoj, la malfacilon pri uzado de ambaŭ por poezio, ĉefe en la komencaj stadioj, la atakojn aŭ malhelpojn kontraŭ la sŭahila fare de naciismaj sentoj, de religiaj nuancoj, de edukistoj kaj de politikistoj, kio iel ripetiĝas en la kazo de Esperanto. Tamen oni komparas la du diversajn vojojn por normigo kiuj okazis en ambaŭ lingvoj. La aliro al la literaturo estis avantaĝo por Esperanto, dum la troa ligo al kulturaj naskokernoj (Islamo kaj komerco por la suahila, eŭropaj intelektuloj por Esperanto) similigis malavantaĝojn. Fina konkludo estas ke spite malhelpojn la sŭahila venkis, dum al Esperanto mankas ankoraŭ multo por tio.
  • Bernard Golden, Piĝinoj, kreolaj lingvoj kaj planlingvoj [1988]. La analizo de Golden eliras el la konceptoj de piĝinoj kiel porokazaj helplingvoj, nenies gepatraj lingvoj kaj kreolaj lingvoj kiel jam primaraj lingvoj devenaj el piĝinoj. Tradicie lingvistoj iom malatentis ilin, kvankam ja ili konstituas interesajn lingvajn fenomenojn, kaj fakte modelojn por planlingvoj, kiuj siavice plej ofte havas piĝinajn interetnajn celojn, kaj same kiel ili estas mikslingvoj. Kreolaj plej ofte estas facilaj lingvoj mikse inventitaj de filoj de parolantoj de piĝinoj. Tre interesaj kazoj de tiaj lingvoj estas papiamento kaj la sŭahila. Esperanto povus profiti el tiaj fenomenoj, se ĝi pligrandigas sian facilecon kaj piĝinecon, dum povas esti malhelpita en sia etendiĝo pro alproksimiĝo al funkciado de nacilingvoj. Paŝoj al tiu piĝiniĝo estus la bazaj vortaroj kaj evito de gramatikaj komplikaĵoj de la "trunko" de Kalocsay, la facila lingvaĵo de la revuo Kontakto aŭ la Zagreba Metodo.
  • Nikola Raŝiĉ, Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo [2000]. Por eniro en tiun eseon oni ekas el la analizo de la rilato inter la parola kaj la skriba lingvoj, nome la skribsistemo. La sinsekvo okazas ĉiam en tiu direkto: unue oni parolas, poste oni skribas. En tiu evoluo iam oni elektas alfabeton kaj tio estas socia, politika kaj tre ofte eĉ religia decido. Tiu elekto povas esti ne ununura, tiele Rasiĉ klarigas la koncepton de duskribismo, kiel "du alfabetoj ene de unu lingva komunumo", kaj ene de ĝi la pli specifa kazo de digrafio nome kiam la uzo de diversaj skribsistemoj estas "socifunkcie determinita". Foje la kunekzisto de la du alfabetoj povas indiki kazon de transiro de unu al la alia, tiele temus pri alfabetŝanĝo por kio ĉiam estas kulturaj, sociaj, politikaj, ekonomiaj auz eĉ religiaj faktoroj kaj tialoj. Foje ne temas pri du alfabetoj, sed pri du ortografioj, kaj denove oni devas analizi kiuj kaj kiaj estas la tialoj de tio. La aŭtoro proponas diversajn konceptojn, terminojn (kiaj skizoskribio kaj skizografio) same kiel komentas la diversajn kazojn en precizajn lingvajn situaciojn de ĉiuj kontinentoj. Ekzemple oni analizas almenaŭ supraĵe la kunvivadon kaj kelkajn historiajn elektojn aŭ ŝanĝojn de alfabetoj en Balkanio ĝis Moldavio ĉefe rilate al la cirila kaj al la latina alfabetoj, sed ankaŭ kun historia uzado de la araba. Kiam okazas skismografio, temas pri "konkurenco de du alfabetoj", kiel okazis kaj okazas en Hindio ĉefe inter arabidaj haj hindidaj normoj. La kazo de Bosnio estas speciale studita. Ĉiuj tiuj kazoj estas diferencaj el la pura diglosio, kie nepras diferenco de socia prestiĝo, dum ĉe duskribismo la divido de la taskoj estas ĉefe funkcia.
  • Christian Rivière, Vortfarado kaj radikfarado [2002]. La aŭtoro eliras el la diferenco inter vorto kiel "radiko (radikalo) kun finaĵo" kaj radiko kiel "iu ajn eblo de vorto sen finaĵo". Li uzas matematikajn operaciojn aŭ formulojn por distingi inter la diversaj kombinebloj, ĉefe por distingi kunmetadon disde kungluadon. Aliaj studataj konceptoj estas supervortoj, radikkategorioj, reguloj en la ordo de vorteroj ktp. Praktike temas pri revizio de la ĝenerala studo de la Plena Analiza Gramatiko.
  • Christian Rivière, Tamen kompreni: Rolo de la kunteksta redundanco [2006]. En la diversaj specoj de la lingvo, nome parolata, skribita kaj eldirata, okazas diversaj specoj de eraroj (leksikaj, sintaksaj, semantikaj). Redundanco helpas korekti tiujn erarojn, "por ĉiu erara elemento estas statistike necese konsumi du redundancajn elementojn".[1] Ankaŭ la kunteksto helpas tiudirekte.
  • Christian Rivière, Mezuro de informo-kvanto [2002]. Kiel ĉe aliaj fakoj de mezurado, ankaŭ "unuo de informo jam oficiale ekzistas [...] la bito".[2]
  • Jan Werner, Konfuzigaj faktoroj en lingva komunikado [2011]. La lingva diverĝo per kiu unu lingvo evoluas al ŝanĝoj aŭ al alia estas la neevitebla komenco de lingva konfuzo. Plursigneco estas utila en ĉiuj lingvoj, sed ankaŭ povas iĝi fonto de konfuzo. La semantikaj kampoj foje estas nur svage konturitaj, kaj ofte okazas konfuzoj ĉe ties elementoj. Tre ofte vortoj estas sen klaraj konturoj.[3] Signifoj varias kaj malfaciligas komprenon. Ankaŭ kleruloj nesufiĉe mastras sian pensadon. Reklamado klopodas esti alloga, tuj komprenebla kaj facile memorebla, sed troigas kaj trompas.[4] Oni vivas en amaskomunikila civilizo kaj amaskomunikiloj manipuladas la veron.
  • Marie Bartovská, Komo [1980]. La aŭtorino ordigas dek kriteriojn por ĝusta uzado de la komo. La unua estus marki la limon inter ĉefa kaj subordigita propozicioj, plej ofte la ĉefa unue. Dua estus marki la limon inter du ĉefaj propozicioj. Tria estus limigo de ambaŭ flankoj de enmetita propozicio. Kvara estus antaŭ la konjunkcio sed. Kvina estus ordigi serion ĉu de vortoj, propozicioj ktp. La sesa estus parto de la tria kriterio. La sepa estus por marki vokativon. Oka estus por marki apozicion. Naŭ por akcenti frazparton. Kaj resume oni povus diri, ke komo mankanta aŭ superflua povas tute ŝanĝi la sencon de frazo.[5]
  • Zsuzsanna Csiszár, La lingvaĵo de porinfana literaturo [1994]. La porinfana literaturo estas iele manko de Esperanto kompare kun la literaturo de multaj naciaj lingvoj. Male Esperanto estas eble lingvo ĉefe por plenkreskuloj, kaj tiele oni preteratentas la simplecon necesan por infanoj. La aŭtorino trakuras multajn ekzemplojn de porinfana literaturo.
  • Aleksandro Melnikov, Leksikaj novismoj kaj neologismoj: Anatemi aŭ odi? [2012]. Kialoj de neologismoj multas: plidikiĝo de vortaro, disdiferenciĝo, lingvopersoneco, plileksika leĝo, estetika stimulo. Internaciaj vortoj foje kunekzistas kun la pure Esperanta vorto. Foje neologismoj ekas per "unufoja uzo". Aliajn fojojn ili inkludas "novan sencon en malnova formo", kiel ĉe samideano, krokodili.[6] Aliajn fojojn ili devenas el propra nomo, kiel ĉe kabei, raŭmismo. Foje la premo devenas el la gepatra lingvo, fakte "ĉiu esperantofono estas sub konstanta influo de siaj ĉeflingvo kaj koncerna kulturo."[7]
  • Sten Johansson, Ĉu fundamenta evoluo aŭ neologisma glosolalio? [2012]. Grek-latinaĵoj ne estas simple trudataj neologismoj: povas esti utilaj nomoj de plantoj kaj bestoj kongruaj kun la scienca nomo, oni ne uzas ilin libere por formi novajn vortojn per kombino kun Esperantaj radikoj kaj afiksoj,[8] Ĉiukaze en multaj lingvoj la kreado de vortoj el propra lingva materialo funkcias bonege,[9] kaj tio povas esti alternativo; ties avantaĝo estus pli bona kongruo kun la lingvo, kaj malavantaĝo estas nepra neceso lerni internaciajn grek-latinaĵojn. Krome eĉ de Zamenhof mem granda aro da "grek-latinaĵoj" [...] hejmas en Esperanto.[10]
  • Geraldo Mattos, Lingvo kaj dialekto [2009]. Loka varianto estas dialekto de la nacia. Tamen reale tiu eseo, anstataŭ studi kio estas dialekto, studas devojiĝojn el la komenca normo, kaj ĉefe fokuse al la uzado de participoj, kiu estas tre ofte fuŝa. La estonta participo inkluzivas la ideon de intenco. Dua dialekto konsistus el barbara pruntopreno el etnolingvoj.[11] Lia konkludo estas ke Esperanto estas invadata de etnolingvaj kutimoj!.[12]
  • Gonçalo Neves, Niaj verboj sen veproj [1999]. Tiu eseo montras strukturon kaj stilon tute partikularajn, nome pere de dialogo inter amikoj kiuj parolas pri seriozaj temoj, nome akuzativo, kaj diversaj manieroj de transitiveco de verboj, sed kvazaŭ temus pri banala babilado trinkeje. La aŭtoro prikomentas dekomence sufiĉe oftajn verbojn (skribi, konstrui. lerni), sed poste unu post alia ĉefe verbojn kiujn la parolantaro ne ĉiam utiligas ĝuste, kiaj enui, ĵongli, kuri, fumi, lumi, pafi. miri, remi, movi, plori kaj pasi, inter kiuj ne ĉiuj funckiigas transitivecon same. La resumo de la esea sinteno estas ke akuzativo estas signo de energia transigo.[13]
  • Sten Johansson, Uzi interreton kiel tekstaron por lingvaj esploroj [2005]. La aŭtoro klarigas kiel li uzis interretajn rimedojn, ĉefe serĉilojn kaj la disponeblon de la Tekstaro de Esperanto (versioj kaj de antaŭ kaj de malantaŭ 1940) por studi kiuj vortoj, kombinoj kaj gramatikaj formoj estas uzataj, kaj laŭ kiu ofteco. La eseisto komparas la rezultojn de serĉiloj en 2002 kaj 2004. Antaŭ ĉio la aŭtoro avertas pri dek limigoj kiuj relativigas la trovitajn rezultojn, inter kiuj neceso trovi verajn esperantlingvajn tekstojn, nombro de retejoj anstataŭ veraj aperintaj vortoj, konsisto de interretanoj kiel aparta homgrupo, malatento pri sencoj, malatentindaj kvantoj de mencioj neindaj, konfuzoj pri supersignitaj literoj. Krom precizaj ekzemploj, li dediĉas partan atenton al klasikaj diskutoj. Ekzemple pri la nomitaj mal-vortoj, li konkludas ke inter "venkintaj" kazoj estus humida kontraŭ malseketa, stulta kontraŭ malsaĝa kaj ĉefa malsprita, kvereli kontraŭ malpaci, strikta kontraŭ malvasta, dum inter nesukcesintaj estus povra super kiu ankoraŭ hegemonias malriĉa aŭ eĉ kompatinda, leĝera super kiu ankoraŭ hegemonias malpeza, frida super kiu ankoraŭ hegemonias malvarma, aŭ olda super kiu ankoraŭ hegemonias maljuna kaj malnova. Pri la polemiko inter landnomoj, la komparo inter diversaj epokoj konfirmas la venkon de landonomoj kun finaĵo -io super finaĵo -ujo (ĉiam en la interreta etoso kaj ne nepre en aliaj), la partikularan venkon de Barato super Hindio, kaj la retenon de la finaĵo -ujo ĉe Esperantujo kaj ĉe antikvaj landoj kiaj Egiptujo antaŭ Egipto por la nuna ŝtato, aŭ Ĉinujo antaŭ Ĉinio. Pri la litero ĥo la komparoj faritaj en 2004 konstatas, ke ĝi pluhegemonias nur en kelkaj vortoj kiaj Ĥarkovo, monaĥejo, ĥimerojaĥto kontraŭ la respektivaj korespondoj kun litero ko, dum tiuj klare venkas en kirurgo, kameleono, mekanika, kemio, arkaika, anarkio, tekniko kaj ĉefe arkitekturo kun 90 %; same ankaŭ en la Tekstaro hegemoniis monaĥejo kaj ĥaoso, dum ankaŭ tekniko. Pri la elekto inter kiel kaj kiom por indiki gradon, oni konstatas ke ĉe "adjektivoj kaj adverboj mezureblaj oni pli ofte uzas tiom. Ĉe la vortoj multe kaj malmulte oni eĉ preferas tiom. Ĉe nemezureblaj ecoj kiel bela, bona kaj feliĉa oni plej ofte preferas esprimi gradon per tiel."[14] El la falsaj korelativoj formitaj el radiko ali- oni konstatas ke nur estas iomete uzata alies, kiu relative malkreskas. Oni konstatas malgrandan uzon de vorto gepatro en singularo, de finaĵo -ika anstataŭ -a ĉefe ĉe ekzotika aŭ erotika kaj nedisputeble ĉe mekanika, de finaĵo -acio anstataŭ -o ĉefe en civilizacio aŭ konversacio, sed ne en inaŭguro. Oni konfirmas ankaŭ la finan venkon de modernaj vortoj kiaj komputilo, aidoso, retpoŝto, poŝtelefono, hamburgero, fritoj, kolaoĝinzo.
  • Xu Daorong, Kiom da ĉina en Esperanto? [1979]. Oni supozas, ke ĉina kaj Esperanto estas du tre apartaj lingvoj, ĉar supozeble Zamenhof baziĝis ĉefe sur hindeŭropaj lingvoj, krom la ne superebla geografia baro[15] Kiel escepto estus la vorto teo, de nedudebla ĉina deveno kune kun alia radiko samsignifa kaj samdevena ofta en hindeŭropaj lingvoj, kia estas ĉa. La eseisto ordigas sian tezon laŭ tri kategorioj, nome vortotrezoro, numerala sistemo kaj "transglito" de unu vortospeco al la alia en ambaŭ lingvoj[16] por konkludi, ke eĉ se Zamenhof mem ne uzis aŭ eĉ ne konis la ĉinan, estas nedudeblaj similaĵoj inter la apartaj lingvoj, kiuj konfirmas ties logikecojn. Pri la vortotrezoro la analizo de sinjoro Daorong konsistas ĉefe en proponoj kaj bedaŭro ke jam ne eniris en Esperanton pli da ĉinismoj kongrue kun la pezo kaj gravo de la ĉina kulturo. Ekzemple Daorong propronas eniron de pli el la 56 ĉinaj naciecoj, el kiuj dekomence eniris nur la sep internaciaj kazaĥo, koreo, mongolo, ruso, taĝiko, tajo kaj uzbeko, krom kiuj en PIV eniris almenaŭ kvar nome hano, manĉuro, tibetano kaj ujguro. Partikulare li bedaŭras la mankon de hujino. Ĉefa kontribuo de la eseo estas listo de 83 ĉinismoj rilataj al la ĉina kulturo, el kiuj majoritatoj estas mezurunuoj, muzikiloj, manĝaĵoj, nobelaj titoloj, kaj aliaj, el kiuj eniris en PIV nur dabingo, huntuno, lio kaj maĝango, kaj li bedaŭras ekzemple la mankon de fano, muo, juano, ĝiao, feno, ĝino kaj aliaj. Pri ties ofteco kaj gravo li aludas al la traktado de tiuj vortoj kaj konceptoj en la ĉina gazeto El Popola Ĉinio. La dua kontribuo temas pri la numerala sistemo kiu en Esperanto, escepte pri la deveno de la radikoj, estas absolute same logika kiel en la ĉina dum komparo kun la angla, germana, franca kaj rusa konstatigas, ke en tiuj estas multaj neregulaĵoj, kiuj ne videblas en Esperanto, kaj same okazis rilate al la ordaj numeraloj. La tria regulareco komuna al ambaŭ lingvoj estas la "transglito" de unu vortospeco al la alia en ambaŭ lingvoj[16] kies granda fleksebleco estas unu el le plaj utilaj avantaĝoj en Esperanto.
  • Christian Rivière, La pluralo [2003]. La diferenco inter singularo kaj pluralo ne estas tiom simpla kiom ĝi ŝajnas. Ekzemple okaze de nulopeco, partitiva formo, demando, nekonateco, parametro, formulo, proksimumeco, entjeraj nombroj, mezuro, falsaj unuoj, logaritmaj unuoj ktp, kiuj okazoj ne estas certe precize unuo. Tiele la uzo de la pluralo estas foje hazarda kaj fine arbitra.[17] Ankaŭ la bito estas komplika nombreblaĵo kiu ne povas esti matematike singularo, do ankaŭ pluralo iel malindas. Fakte la uzo de plurala formo ĉe unuoj de la internacia sistemo, efektive malindas.[18] Krome la pluralo povas esti indikita per leksikaj aŭ morfologiaj rimedoj anstataŭ per la simpla finaĵo de la pluralo, ekzemple ĉe multnombre, aro ktp.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Paĝo 97.
  2. Paĝo 110.
  3. Paĝo 120.
  4. Paĝo 125.
  5. Paĝo 142.
  6. Paĝo 160.
  7. Paĝo 165.
  8. Paĝo 179.
  9. Paĝo 181.
  10. Paĝo 185.
  11. Paĝo 195.
  12. Paĝo 196.
  13. Paĝo 207.
  14. Paĝo 235.
  15. Paĝo 243.
  16. 16,0 16,1 Paĝo 253.
  17. Paĝo 258.
  18. Paĝo 264.