Monda Organizaĵo pri Sano
La Monda Organizaĵo pri Sano (ankaŭ Monda Organizo pri Sano aŭ MOS (konata plej ofte sub la angla nomo WHO (World Health Organization) aŭ la franca OMS (Organisation Mondiale de la Santé)) estas la branĉo de UN, kiu zorgas pri sano.
Ĝi estis fondita la 7-an de aprilo 1948: tial okazas ĉiujare je tiu tago la Monda San-Tago. Ĝia ĉefa sidejo troviĝas en Ĝenevo (Svislando).
La deveno de MOS troviĝas en la militoj dum la fino de la 19-a jarcento (en Meksiko, en Krimeo). Post la Unua mondmilito, la epidemio de la tiam nomita "hispana gripo" en la jaroj 1918–1919, kiu kaŭzis pli ol 20 milionojn da mortoj dum ses monatoj, trudpelis la tiaman Ligon de Nacioj estigi sian sankomitaton, kiu estis embrio de MOS. Laŭ sia konstitucio, MOS celas kreskigi kiel eble plej alten la nivelon de la sanstato por ĉiuj popoloj. En la konstitucia dokumento, la sano estas difinita kiel stato de kompleta bonfarto fizika, mensa kaj socia, kaj ĝi do ne konsistas nur el foresto de malsaneco aŭ malfirmeco.
Organizaĵo malcentrigita
- La centra organizaĵo: MOS estas estrata de siaj 192 membro-ŝtatoj, kuniĝantaj en la Monda Asembleo por la Sano. Tiu asembleo, kiu konsistas el delegitoj reprezentantaj la membro-ŝtatojn, rolas ĉefe por aprobi la programon kaj la buĝeton de ĉiudujara administrado. Ĝi ankaŭ decidas pri la grandaj politikaj orientadoj de MOS.
- La regionaj organizaĵoj: Ili celas pripensi la san-problemojn proprajn al iuj regionoj de la mondo. Ili situas:
- en Nov-Delhio por la Sudorienta Azio,
- en Aleksandrio por la regiono de orienta Mediteraneo,
- en Manilo por la Okcidenta Pacifiko,
- en Vaŝingtono por Ameriko,
- en Brazavilo por Afriko,
- en Kopenhago por Eŭropo.
La agadkampegoj de MOS
- Harmoniigo, kodado: terminaro de ĉiuj malsanoj.
- Sanitaraj aranĝadoj: antaŭrimedi por haltigi epidemion; fari sanitarajn disponojn okaze de internaciaj vojaĝoj (kiel vakcinadoj).
- Asistado al la "Malpli Evoluintaj Landoj": vakcinado kontraŭ la grandaj kontaĝaj malsanoj; provizado de trinkebla akvo; eliminado de ruboj; protektado de la patrinoj kaj elradikigo de iaj malsanoj.
- Esplorfakoj: CIRC (Centre International de Recherche sur le Cancer, Internacia Centro por Esplorado pri Kancero en Liono / Lyon (Francio); kaj programo lanĉita en 1987 kontraŭ aidoso kun buĝeto propra po pli ol 120 milionoj da eŭroj jare.
Post jaroj de lukto kontraŭ la variolo, la Monda Asembleo pri la Sano de MOS deklaris tiun malsanon elradikigita, en majo 1980, laŭ rekomendo de komisiono eksperta en decembro 1979. La disvolviĝo de imunigaĵoj kontraŭ la malario kaj la helika febro alproksimiĝas al sukcesoj, kaj al la elradikigo de la poliomjelito en la proksimaj jaroj estas strebata.
Agadaj Tagoj
Multnombraj aliaj Mondaj Tagoj pri tiu aŭ alia sanitara temo ekestis intertempe :
- 15-a de marto : Monda Tago de la Konsumanto,
- 21-a de marto : Monda Tago de la Mastrumado,
- 22-a de marto : Monda Tago de Akvo,
- 24-a de marto : Monda Tago kontraŭ Tuberkulozo,
- 17-a de majo: Monda Tago kontraŭ Homofobio,
- 31-a de majo : Monda Tago de Nefumantoj,
- 14-a de junio : Monda Tago de Sangodonantoj,
- 21-a de septembro : Monda Tago de la Alzheimer-malsanuloj,
- 26-a de septembro : Monda Tago kontraŭ la kormalsanoj,
- 20-a de oktobro : Monda Tago kontraŭ la Ostoporozo,
- 22-a de oktobro : Monda Tago kontraŭ balbutado,
- 28-a de oktobro : Monda Tago kontraŭ poliomjelito,
- 14-a de novembro : Monda Tago kontraŭ diabeto,
- 1-a de decembro : Monda Tago kontraŭ aidoso.
Financado kaj ... anekdoto pri lingva problemo
La projektoj de MOS povas esti parte financataj de diversaj partneroj :
- Monda Alianco por Vakcinaĵoj kaj Imunigado (GAVI) estas 75%-e financita de la "Bill and Melinda Gates Foundation".
- Monda Alianco por plibonigata nutrado (GAIN)
Jen anekdoto legebla en la libreto de Claude Piron (1992) "Communication linguistique, A la recherche d'une dimension mondiale" (Paris : SAT-Amikaro), sur paĝo 8 :
Iun tagon, la Monda Asembleo de la MOS atribuis 5 milionojn da dolaroj kiel tiujara krommono al siaj lingvaj servoj por tradukado aŭ interpretado. Dum la sama tago kaj dum la sama sesio, ili eksigis—pro manko de mono! -- aron da konkretaj projektoj bone trastuditaj por plibonigi la sanstaton en Subsahara Afriko, kies realigado postulis nur 4,2 milionojn da dolaroj. (28-a MOS-Asembleo, dokumento A28/50 kaj Oficialaj Aktoj, n-ro 223, Ap. 5)
La Ĝeneralaj Direktoroj de MOS
Nomo de la estro: | Lando: | Daŭro de la estrado: |
Brock Chisholm | Kanado | 1948–1953 |
Marcolino Gomes Candau | Brazilo | 1953–1973 |
Halfdan T. Mahler | Danio | 1973–1988 |
Hiroshi Nakajima | Japanio | 1988–1998 |
Gro Harlem Brundtland | Norvegio | 1998–2003 |
Jong-Wook Lee | Sud-Koreio | 2003–2006 |
Anders Nordström | Svedio | 2006 |
Margaret Chan | Ĉinio/Honkongo | 2007– |
Tutmonda sidejo
La sidejo de la organizaĵo estas en Ĝenevo, Svisio. Ĝi estis inaŭgurita kaj malfermita en 1966.
Komencaj vidoj
Vidoj de 2013
-
WHO sidejo el sudokcidento
-
WHO sidejo el sudo
-
WHO sidejo el oriento
-
WHO sidejo el nordo
-
WHO sidejo el okcidento
-
WHO sidejo, ĉefa enirejo
-
WHO sidejo, enireja ĉambro
-
WHO sidejo, ĉefa konferencejo
Konfliktoj
IAEA - Interkonsento MOS 12-40
En 1959, la MOS subskribis Interkonsenton MOS 12-40 kun la Internacia Atomenergia Organizo (IAEA). La interkonsento deklaras ke la MOS rekonas la IAEA kiel havanta de respondeco por paca atomenergio sen antaŭjuĝo al la roloj fare de la MOS pri kaŭzado de sano aŭ malsano. Tamen, la sekva paragrafo aldonas: "kiam ajn ĉiu organizo proponas iniciati programon aŭ agadon pri subjekto en kiu la alia organizo havas aŭ povas havi grandan intereson, la unua parto devas konsulti la alian kun projekcio al adaptado de la afero per reciproka interkonsento"..[1] La naturo de tiu deklaro igis kelkajn premgrupojn kaj aktivulojn (inkluzive de Women in Europe for a Common Future (Virinoj en Eŭropo por Komuna Futuro)) kredi ke la MOS estas malvastanima en ĝia kapablo esplori la efikojn al homa sano fare de atoma radiado kaŭzita de la uzado de nuklea energio kaj la daŭraj efikoj de la atomkatastrofoj en Ĉernobilo kaj Fukuŝima. Ili kredas ke MOS devas reakiri kion ili vidas kiel "sendependeco".[2][3][4]
Romkatolika Eklezio kaj Aidoso
En 2003, la MOS kondamnis la opozicion de sansekcio de la Roma Kurio al la uzo de kondomoj, dirante: "Tiuj malĝustaj deklaroj pri kondomoj kaj HIV estas danĝeraj kiam ni renkontas tutmondan pandemion kiu jam mortigis pli ol 20 milionojn da homoj, kaj nuntempe tuŝas almenaŭ 42 milionojn."[5] En 2009, la Romkatolika Eklezio restis malfavora al pliigado de la uzo de koncipoprevento por kontraŭbatali HIV/aidoson..[6] Tiutempe, la Prezidanto de la Mondsana Asembleo, nome la sanministro de Gujano Leslie Ramsammy, kondamnis la opozicion de Papo Benedikto al koncipoprevento, dirante ke li provis "krei konfuzon" kaj "malhelpi" pruvitajn strategiojn en la batalo kontraŭ la malsano..[7]
Intermita profilakta terapio
La agresema subteno de la Bill & Melinda Gates Foundation (Fondaĵo Bill & Melinda Gates) por intermita profilakta terapio de malario ekigis noton de la antaŭa MOS-malaria ĉefo Akira Kochi.[8]
Dieto kaj sukerkonsumado
Ioma el la esplorado entreprenita aŭ apogita fare de MOS por determini kiel popolaj vivstiloj kaj medioj influas ĉu oni vivas en pli bona aŭ pli malbona sano povas esti kontestataj, kiel ilustrite fare de komuna raporto de 2003 fare de MOS/FAO- pri nutrado kaj la preventado de kronika ne-infekta malsano,[9] kiu rekomendis ke sukero devus formi ne pli ol 10% de sana dieto. Tiu raporto kondukis al lobiado de la sukerindustrio kontraŭ la rekomendo, al kiuj la MOS/FAO respondis per inkludo en la raporto de la jena deklaro- "La konsultantaro agnoskas ke celo por la loĝantaro por liberigo el sukero de malpli ol 10% de sumenergio estas kontestata", sed ankaŭ subtenis sian rekomendon bazitan sur sia propra analizo de sciencaj studoj.[10] En 2014, MOS reduktis rekomenditajn sukernivelojn je la duono, dirante ke sukero devus konsistigi neniom pli ol 5% de sana dieto.[11]
Vidu ankaŭ
- Monda Organizaĵo pri Komerco
- Sano
- Sanscienco
- Unuiĝintaj Nacioj
- Internacia Organizaĵo de Laboro
- Daŭripova disvolviĝo
- Tropikaj malsanoj
- Epidemiologio
Notoj
- ↑ . Agreements with Other Intergovernmental Organizations (PDF). Alirita 7a Majo 2012.
- ↑ . Appeal by Health Professionals for Independence of the World Health Organization. Alirita 19a Aprilo 2011.
- ↑ . Open letter on the WHO/IAEA Agreement of 1959. Alirita 19a Aprilo 2011.
- ↑ World Health Organization kaj Atomic Agency. Activist Magazine (3a Junio 2007). Alirita 27a Marto 2012.
- ↑ Vatican: condoms don't stop Aids. The Guardian (9a Oktobro 2003).
- ↑ Pope claims condoms could make African Aids crisis worse. The Guardian (17a Marto 2009). Alirita 31a Marto 2012.
- ↑ "World Health Assembly: Pope Benedict "wrong"", Google News, 21a Marto 2009. Kontrolita 31a Marto 2012.
- ↑ . Gates Foundation's Influence Criticized. The New York Times (16a Februaro 2008). Alirita 9a Februaro 2012.
- ↑ Report of a Joint FAO/WHO Consultation. Diet, nutrition and the prevention of chronic diseases. Geneva: World Health Organization; 2003 (WHO Technical Report Series 916).
- ↑ (2003) “Sugar revisited – again”, Bulletin of the World Health Organization (pdf) 81.
- ↑ BBC News: WHO: Daily sugar intake 'should be halved'.
Eksteraj ligiloj
grekeOficiala retejo de la organizaĵo (arabe, angle, hispane, france, ruse, ĉine) grekeKonstitucio de MOS (germane, angle, france, itale, romanĉe)