Bretonio (franca regiono): Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
e r2.7.1) (robota aldono de: sco:Breetany (admeenistrative region) |
e r2.7.2) (robota modifo de: frp:Bretagne (règ·ion administrativa) |
||
Linio 108: | Linio 108: | ||
[[fi:Bretagne]] |
[[fi:Bretagne]] |
||
[[fr:Région Bretagne]] |
[[fr:Région Bretagne]] |
||
[[frp:Bretagne]] |
[[frp:Bretagne (règ·ion administrativa)]] |
||
[[fy:Bretanje (regio)]] |
[[fy:Bretanje (regio)]] |
||
[[ga:An Bhriotáin]] |
[[ga:An Bhriotáin]] |
Kiel registrite je 21:09, 29 nov. 2011
Ĉi tiu artikolo temas pri la franca regiono Bretonio. Pri la historia kaj kultura Bretonio, kies areo estas pli vasta, alklaku Bretonio
Bretonio | |
---|---|
Dosiero:Regiona flago Detaloj | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Franca nomo | |
Prefektejo | Rennes |
Departementoj | Côtes-d'Armor (22) Ille-et-Vilaine (35) Morbihan (56) Finistère (29) |
Komunumoj | 1 268 |
Geografio | |
Areo | 27 208 km2 |
Loĝantaro | |
Loĝantaro | 2 906 197 (?) |
Loĝdenso | Esprima eraro: Neatendita numeralo loĝ./km2 |
Situo | |
Bretonio (franclingve Bretagne [bretanj'], bretonlingve Breizh [brejs], galolingve Bertaèyn [bertajn]) estas regiono en norda okcidenta parto de Francio, apud la Atlantika Oceano.
La duoninsulo “Armoriko”, situanta nordokcidente de Francio, estas tipa regiono, kies civilizacio estas tre malnova. La megalitoj, vicoj de starantaj ŝtonoj, estis starigitaj ĉirkaŭ la jaro 2000 antaŭ Kristo. Unuafoje oni aŭdas pri la keltoj en Armoriko en 320 antaŭ Kristo. De ili oni longe konservis la religion de la druidoj kaj ĉiam ankoraŭ la ornamaĵon “triskell”.
Post la romana periodo (57 a. K. - 5a jarcento p. K.), la bretonoj, keltoj el la britaj Kornvalo kaj Kimrio, persekutataj de la saksoj, migris al Armoriko, kiu poste estis nomata Bretonio. Ĝi konsistas nun el du geografiaj partoj: mara (Arvor) kaj tera (Argoad).
En Arvor (aŭ Armor) estas 1200 km da marbordo, tre varia, kun altaj klifoj, rokoj, sed ankaŭ kun belegaj plaĝoj, multaj insuletoj. Sur la marbordo, ĉiam la klimato estas milda, tamen iufoje okazas ŝtormoj dum la alta tajdo. La tajdoj estas imponaj. Ekzemple dum la malalta tajdo oni kaptas konkojn, krabojn kaj similajn. La fiŝhavenoj estas multaj, precipe sude de Bretonio.
Argoad [argŭat] (aŭ Argoat), ankaŭ la interna parto de Bretonio, estas belega: arbaroj, kiel tiu de “Brocéliande” kun siaj legendoj aŭ tiu de “Le Huelgoat” kun belegaj rokoj, montetoj en dezertaj regionoj, kiel la “Menez-Hom”, verda kamparo kun belegaj vilaĝoj el granito, skulptitaj kalvarioj, tipaj preĝejoj aŭ kapeloj...
Departementoj
Kiel administra regiono, Bretonio konsistas el kvar departementoj:
- Côtes-d'Armor (bretonlingve Aodoù-an-Arvor)
- Finistère (Penn-ar-Bed)
- Ille-et-Vilaine (Il-ha-Gwilen)
- Morbihan (Mor-Bihan)
Historie, la departemento de Loire-Atlantique estis ankaŭ en Bretonio.
Statistikaĵoj
- Areo: 27,209 km²
- Loĝantaro: 3 081 000 (2006).
- Denseco: 113 loĝ/km²
- Monta kulmino: Roc'h Ruz: 385 m. (Finistère / Penn-ar-Bed)
Ĉefurboj
- Rennes (bretonlingve Roazhon ; galolingve Resnn): 364 687 loĝantoj. Prefektejo.
- Brest (bretonlingve Brest): 210 055 loĝantoj. Grava haveno.
- Lorient (bretonlingve An Oriant): 116 174.
- Saint-Brieuc (bretonlingve Sant-Brieg): 85 849
- Quimper (bretonlingve Kemper): 77 256
- Vannes (bretonlingve Gwened): 60 062
- Saint-Malo (bretonlingve Sant-Maloù): 50 675
Politiko
La estro de la Regiona Konsilio de Bretonio estas Jean-Yves Le Drian, membro de la Socialista Partio, ek 2004.
Transportoj
En la kvar departementoj de Bretonio, la voja reto ne entenas aŭtovojon, nur kvarvojaj ŝoseoj kies maksimuma permesita rapideco estas je 110km/h (dum en francaj aŭtovojo eblas veturi je 130 km/h). Laŭ la komuna rakonto, tio estis decidita okaze de la uniiĝo de Bretonio kaj Francio: Ana de Bretonio laŭrakonte postulis ke la trafikado restu senpaga en sian provincon. Fakte, ŝajnas ke la senpageco estis decidita far Charles de Gaulle kiu intencis kompensi per senpageco la enklavigita kaj fora situo de la regiono.
Eksteraj ligiloj
- Bretonio en la katalogo DMoz
- Esperanto-Bretonio TTT-ejo de la Federacio de Esperanto en Bretonio.
- Turismaj informoj
- Artikolo pri Bretonio el Monato
- Retejo pri bretonaj flagoj en la bretona kaj en la franca