Stutgarto: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Xqbot (diskuto | kontribuoj) e roboto: sr:Штутгарт estas artikolo leginda; cosmetic changes |
|||
Linio 112: | Linio 112: | ||
[[Kategorio:Urboj de Germanio]] |
[[Kategorio:Urboj de Germanio]] |
||
[[Kategorio:Eksterdistriktaj urboj de Baden-Virtembergo]] |
[[Kategorio:Eksterdistriktaj urboj de Baden-Virtembergo]] |
||
{{LigoLeginda|sr}} |
|||
[[af:Stuttgart]] |
[[af:Stuttgart]] |
Kiel registrite je 00:04, 22 apr. 2012
|
Stutgarto estas la ĉefurbo de la federacia lando Baden-Virtembergo. Ĝi troviĝas en sud-Germanio, proksime de la limoj de Francio kaj Svislando. Stutgarto estas konata por diversaj renomaj homoj, kiaj Friedrich Schiller kaj Gottlieb Daimler. Ankaŭ troviĝas tie la ĉef-fabrikadejoj de Mercedes-Benz kaj Porsche.
Geografia situo
Stutgarto troviĝas en la centro de la federacia lando Baden-Virtembergo. La urbo-centro situas en baseno (Stuttgarter Talkessel), formata de la montoj Bopser kaj Killesberg. Stutgarto troviĝas apud la rivereto Nesenbach; en la nordo ankaŭ la rivero Neckar trapasas la urbon.
Stutgarto estas la 2-a plej granda urbo en sud-Germanio (malantaŭ Munkeno), kaj la 6-a plej granda urbo en Germanio.
La urbo estas dividita en kvin centrajn kaj 18 malcentrajn distriktojn. Ĉiu distrikto havas propran distriktestron (Bezirksvorsteher) kaj distriktan konsilantan komitaton (Bezirksbeirat). La distriktoj mem estas siavice dividataj en sume 152 urbajn partojn (kvartalojn).
Historio de la urbo
Surloke kie hodiaŭ troviĝas la urba parto Bad Cannstatt, la Romianoj fondis kastelon cirkaŭ la jaro 90. Proksime de la kastelo troviĝis gravaj romianaj ĉefŝoseoj, kiuj konektis la Rejnajn kun la Danubaj provincoj.
En la 10-a jarcento Duko Liudolf de Ŝvabio fondis ĉevalbredejon (la germana vorto por ĉevalino estas Stute; de tio eble venas la nomo de la urbo) en la baseno inter la montoj Bopser kaj Killesberg. En la 13-a jarcento Stutgarto urbiĝis pro la grafoj de Badeno. Poste, la grafoj de Virtembergo aĉetis la urbon kaj elkonstruis ĝin al la virtemberga centra urbo dum la 14-a jarcento. Ekde tiam Stutgarto restis la ĉefurbo de Virtembergo. La 13-an de marto 1919, dum puĉo kontraŭ la regado de la Respubliko de Weimar, la membroj de la registaro fuĝis al Stutgarto, sed reiris post tri tagoj. En 1952 la landoj Badeno kaj Virtembergo unuiĝis, kaj Stutgarto iĝis la ĉefurbo de la nova federacia lando Baden-Virtembergo.
Politiko
Ekde 1930 Stutgarto estas regata de ĉef-urbestro (antaŭe: urbestro). Nun tiu estas Wolfgang Schuster de la kristandemokrata partio (CDU), antaŭe regadis Manfred Rommel (CDU). Tre konata kandidato por la ofico estis la verdula politikisto Rezzo Schlauch, kiu gajnis 39,3 procentojn de la balotiloj (Schuster: 43,1 procentoj) en 1996.
Ekde la elektoj je la 13-a de junio 2004 la magistrato nun konsistas el:
CDU | 32,9% (−5,3) | 21 seĝoj (−4) |
SPD | 22,8% (−0,6) | 14 seĝoj (−1) |
GRÜNE (verduloj) | 18,7% (+5,7) | 11 seĝoj (+3) |
FW | 9,7% (+3,3) | 6 seĝoj (+2) |
FDP/DVP | 6,5% (+0,3) | 4 seĝoj (=) |
REP | 3,9 % (−1,0) | 2 seĝoj (−1) |
PDS | 1,8% (+0,1) | 1 seĝo (=) |
SÖS | 1,7% (+1,7) | 1 seĝo (+1) |
Aliaj | 2,0% (−4,2) | 0 seĝoj (=) |
Ekonomio
Stutgarto kaj ĝia regiono estas konataj pro alt-teknologiaj entreprenoj. Inter ili troviĝas Daimler AG, Porsche, Bosch, Hewlett-Packard kaj IBM. Krome, ĉirkaŭ 150.000 mez-klasaj entreprenoj laboras en Stutgarto. La stutgarta borsa merkato estas la dua plej granda en Germanio (post Frankfurto ĉe Majno). Du universitatoj troviĝas en Stutgarto (Universität Stuttgart, Universität Hohenheim), kaj ok aliaj altlernejoj.
Sporto
Futbala Mondpokalo 2006
Inter la 9-a de junio kaj la 9-a de julio 2006 en Germanio okazis la Futbala Mondpokalo, en Stutgarto la matĉoj okazis en Gottlieb-Daimler-Stadiono, kiu tiucele estis komplete renovigita kaj proponis 54.267 sidlokojn por spektantoj.
Historio de Esperanto en Stutgarto
La unua Esperanto-grupo estis fondita la 27-an de januaro 1905 de Paul Christaller, kiu prezidis ĝin seninterrompe ĝis majo 1933. En 1913 la grupo de Stutgarto gastigis la 8an Germanan Esperanto-Kongreson, kiu samtempe estis kvazaŭ antaŭkongreso de la 9-a Universala Kongreso en Bern (Svislando). De la 6-a ĝis la 11-a de aŭgusto 1932 okazis la 12-a kongreso de SAT en Stutgarto, kun ĉirkaŭ 245 partoprenantoj el 12 landoj. Ĝi malaprobis proponon fari el SAT iun Internacion; ŝanĝo de statuto tiel, ke la (Landaj) Laboristaj Esperanto-Asocioj (LEA) de SAT havu reprezentanton en la ĝenerala konsilantaro.
Famaj Stutgartanoj
- Georg Wilhelm Friedrich Hegel, poeto kaj filozofo
- Friedrich Schiller, poeto, studis en Stutgarto
- Gottlieb Daimler, inventinto de la aŭtomobilo, mortis en Cannstatt je la 6-a de marto 1900
- Berthold Graf Schenk von Stauffenberg, rezistbatalanto kontraŭ la nazioj, naskiĝis kaj grandiĝis en Stutgarto
- Richard Freiherr von Weizsäcker, federacia prezidento de Germanio (1984–1989)
Partneraj urboj
Stutgarto havas partnerajn rilatojn kun jenaj urboj:
- Brno, Ĉeĥio de 1989
- Cardiff, Wales, Britio de 1955
- Kajro en Egiptio de 1979
- Lodzo en Pollando de 1988
- Mencel-Burgibo en Tunizio de 1971
- Mumbajo antaŭe Bombajo en Barato de 1968
- Samaro en Rusio de 1992
- Sankta Heleno en Britio de 1948
- Sankta Luiso en Usono de 1960
- Strasburgo en Francio de 1962
Krome ĝi havas amikecajn rilatojn kun jenaj urboj:
Eksteraj ligiloj
- La oficiala TTT-ejo de Stutgarto
- Informoj por turistoj
- Stuttgart Events, Stuttgart Community
- La TTT-ejo de la Stutgarta esperantistaro
- Pli da utilaj informoj
- StadtPanoramen Stuttgart – Panorama vido de Stutgarto
|