Honduro: Malsamoj inter versioj

Salti al navigilo Salti al serĉilo
60 bitokojn aldonis ,  antaŭ 1 jaro
e
Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- ĉ. + ĉirkaŭ )
e (→‎Gravaj honduranoj: eta aldono)
e (Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- ĉ. + ĉirkaŭ ))
=== Antaŭkolumba historio kaj la malkovro ===
 
Ekzistas indikoj pri tio, ke almenaŭ ekde [[1000 a.K.]] en [[Copán]] en la okcidento de Honduro loĝis [[Majaoj]], tamen same kiel tiuj forlasis multajn urboŝatojn pro misteraj kialoj, ili ankaŭ forlasis Copán ĉ.ĉirkaŭ [[900|900 p.K.]]. En la jaro [[1502]] [[Kolumbo]] unuafojon metis siajn piedojn sur la amerikan firmteron ĉe [[Trujillo (Honduro)|Trujillo]] en la nordo de Honduro kaj nomis la landon alude al la profundeco de la maro antaŭ la kariba bordo „Honduras“ (profundejoj).
 
=== Koloniigo ===
 
Kiam la hispanaj konkerantoj dum sia antaŭenmarŝado de [[1524]] entrudiĝis en ĉi tiun regionon iam setlita de la [[majaoj]], ili trafis sur multnombrajn indianotribojn malamikiĝintajn unu kun la aliaj kiel ekz. la [[Lenca]], [[Pipil]], [[Chorotega]], [[Jicaques]], [[Paya]] kaj aliaj, kiuj komence kolere rezistis. En [[1525]] [[Hernán Cortés]] (*[[1485]], †[[1547]]) entreprenis militiron, en [[1536]] [[Pedro de Alvarado]] (*ĉ. [[1485]], †[[1541]]) pluan, por sufoki la leviĝon gvidata de tribestro Lempira. La hispanoj fondis en [[1540]] la ĉefurbon [[Comayagua]] kaj enkorpigis la provincon en la capitanía general (ĝeneralkapitanujo) de Guatemala. La hodiaŭan ĉefurbo ili fondis en [[1579]] kiel setlejo en la proksimeco de or- kaj arĝentminejoj. Tiujn ĉi valormetalojn unuavice alcelis la konkerantoj. La indianoj, pro militoj, deviglaboro kaj enportitaj epidemioj preskaŭ neniigitaj ekde 1,2 milionoj sur en la jaro [[1778]] ĉ.ĉirkaŭ 88 000, ja tenis sian komunuman teron por la memprovizo per nutraĵoj, tamen devis disponigi laborfortojn por minejoj kaj bienoj de la koloniistoj.
 
=== Sendependiĝo ===
 
=== La evoluo post la sendependiĝo ===
Ekde [[1821]] ĝis [[1876]] sinsekvis 85 registraroj. En 1876 [[Marco Aurelio Soto]] ekigis liberalan ŝanĝon: Li sekularigis la ekleziajn posedaĵojn, enkondukis la civilan geedziĝon kaj ŝtatan edukadosistemon. Liaj kontraŭuloj (eklezio kaj grandbienuloj) kaj partianoj (la urba burĝaro) poste sinorganizis en la ''Nacia Partio'' resp. en la ''Liberala Partio'', kiuj ĝis hodiaŭ restis la plej gravaj partioj de la lando. Samtempe Soto antaŭenigis la ekonomian ekspluato kaj la malfermado mondmerkaten. Per malavaraj koncesioj li allogis [[Usono|usonajn konzernojn]] kaj faris la landon fakte tian kolonion de usonaj entreprenoj, kia kreis la mondkonatan bildaĉon de „bananrespubliko“. La diktatoroj T. [[Carías Andino]] kaj J. M. [[Gálvez]], kiuj tenis sin je la potenco ekde [[1933]] ĝis [[1948]] resp. ekde [[1949]] ĝis [[1954]], fakte estis marionetoj de la [[United Fruit Company]]. Striko de ĉ.ĉirkaŭ 25 000 laboristoj sur la usonaj bananplantejoj en la jaro [[1954]] enkondukis la disciplinadon de la potenco, kiun la t.n. „bananenklavo“ misuzis kontraŭ la resto de la lando.
[[Dosiero:Meyers_b16_s0558b.jpg|thumb|right|330px|La kariba maro je la fino de la 19-a jarcento]]
 
 
=== Klimato ===
Honduro havas [[Tropikoj|tropikan]] klimaton, kiu estas pli modera en la montaro en la landinterno. En la ĉiam humida kariba malaltujo la averaĝa jara temperaturo estas ĉ.ĉirkaŭ 25 °C. En la dumvintre seka pacifika regiono la jara averaĝo ĉirkaŭas 29 °C, en la moderaj montaraj regionoj 20 °C.
 
La precipitokvanto ĝenerale malplias nordsuden. En la montaraj valoj la jara averaĝo atingas 1.016 milimetrojn, laŭlonge de la norda bordo 2.540 milimetrojn. La seka sezono daŭras ekde novembro ĝis majo. La pluvsezono komenciĝas ĉ.ĉirkaŭ majo kaj finiĝas oktobre. Ĉe la kariba bordo tamen pluvas tutjare. Novembre 1998 la kirloŝtormo Mitch kaŭzis gravan katastrofon en Honduro.
<gallery>
Dosiero:Klimadiagramm-metrisch-deutsch-Tegucigalpa-Honduras.png|Klimatodiagramo de Tegucigalpo
[[Dosiero:23 Teguc Hauptpl.JPG|left|thumb|300px|Katedralo en Tegucigalpo]]
{{Vidu ankaŭ|Listo de urboj de Honduro}}
Ĉefurbo kaj plej granda urbo kun 1,09 milionoj da loĝantoj (stato 2001) estas [[Tegucigalpo]], kiu troviĝas en la suda landoparto en la montaro, en la postregiono de la pacifika bordo. Vicgranda urbo kaj grava komercocentro en la nordokcidenta regiono estas [[San Pedro Sula]] (491.000 loĝantoj), kiu distancas ĉ.ĉirkaŭ 40&nbsp;km disde la kariba bordo. La tri plej gravaj internaciaj flughavenoj troviĝas en ambaŭ urboj kaj krome en [[La Ceiba]] (111.000 loĝantoj), kiu kune kun [[Puerto Cortés]] (36.000 loĝantoj) konsistigas la du plej grandajn havenurbojn ĉe la kariba marbordo.
 
<br style="clear:both"/>
Honduro havas riĉajn plantaron kaj bestaron. Menciindas precipe la preskaŭ netuŝita plej granda interligita pluvarbaro en Centrameriko nordoriente de la lando (Moskitio) kaj krome la, post la aŭstralia Barier-rifo, mondvaste plej konata koralrifa vivsistemo ĉirkaŭ la karibaj insuloj antaŭ la hondura firmtero (Islas de la Bahía). Ambaŭkaze kontraŭleĝa senarbigo kaj brulsenradikigo pro la premo de kreskanta loĝantaro unuflanke kaj troa fiŝkaptado, marpoluado kaj kreska nombro de turismaj subakviĝantoj minacas pli kaj pli la naturmedion.
 
La ĉ.ĉirkaŭ 5.000 kvadratajn kilometrojn granda [[Biosfera Rezervejo Río Plátano]] estas la plej grava nacia parko de Honduro kaj apartenas al la lastaj ankoraŭ sendifektaj pluvarbaraj pejzaĝoj de Centrameriko. Entute ĉ.ĉirkaŭ 10 elcentoj de la teritorio substaras naturprotektadon.
 
En la jaro [[1969]] oni submetis la regionon je medioprotektado. Ekde [[1982]] la [[biosfera rezervejo]] ankaŭ estas ero de la [[Monda Heredaĵo de UNESKO|mondan naturheredaĵon]] de [[Unesko]]. Ekde [[1996]] Unesko metis ĝin pro la multeco de minacoj sur la ''Ruĝan Liston de la Monda Heredaĵo''. Precipe temas pri minacadoj pro:
==== Plantaro ====
 
Arbaroj kovras ĉ.ĉirkaŭ 48,1 elcentojn de la lando ([[2000]]). [[Kverko|Kverkaroj]] kaj [[Pino|pinaroj]] kovras la iom malvarmetajn altajn landojn, en la malalta lando dominas herbejoj, [[mangrovo]]j kaj [[palmo]]j troviĝas en la bordaj regionoj. Ĉiujare oni neniigas 3.000&nbsp;km² da arbaro.
 
Kie ekzistas transporteblecoj por ligno, [[Usono|usonaj firmaoj]] jam ege malpliigis pro ekscesa ekspluato la konsiston el altvaloraj lignoj kiel [[mahagono]], [[cedro]] kaj [[makluro]]. Interempe usonaj firmaoj ekekspluatas la lignojn ankaŭ de la [[pino]]savanoj en la nordoriento. Se tiu ĉi evoluo pludaŭras, post ĉ.ĉirkaŭ 20 jaroj dezertoj anstataŭos la abundegajn arbarojn.
[[Dosiero:Obscured jaguar.jpg|thumb|250px|right|jaguaro]]
 
 
=== Loĝantara strukturo ===
La loĝado sin koncentras sur la montara lando en la nordokcidento, la regiono ĉirkaŭ [[Tegucigalpa]] kaj la ĉepacifika sudo. Alie ol ekz. en [[Gvatemalo]] la plimulto de la hondura loĝantaro estas [[mestizoj]], do idoj de eŭropaj enmigrintoj kaj praloĝantoj de la lando. Ili konsistigas ĉ.ĉirkaŭ 90 % de la loĝantaro. La resto de la loĝantaro estas [[indianoj]] (7 %), [[Afriko|afrikanoj]] (2 %) kaj [[Eŭropo|eŭropanoj]] (1 %). Ĉe la norda bordo vivas plua popolgrupo, kiu komplete konservis siajn memstarajn kulturon kaj lingvon: La [[Garifuno]]j, kiuj havas indianajn kaj afrikajn praulojn, vivas precipe en bordovilaĝoj laŭlonge de la kariba marbordo de Honduro, [[Belizo]] kaj parte en [[Nikaragvo]] kaj Gvatemalo. Male al la ofta opinio la [[Garifuno]]j ankoraŭ ne longe vivas sur la ''[[Cayos Cochinos]]'' kaj la ''[[Islas de la Bahía]]'' (golfinsuloj). La tieaj [[Garifuno]]-setlejoj ekestis nur en la [[1950-aj|50-aj]] jaroj de la [[20-a jarcento]]. En la landinterno kaj en [[Moskitio]] ankoraŭ ekzistas grupetoj de indianaj praloĝantoj. Tiuj retiriĝis en malfacile alireblajn montarajn valojn, tute izolite de la eduko- kaj sansistemo kaj de la politika vivo. Kelkaj triboj de „riverindianoj“ ankoraŭ vagadas tra la arbaroj ĉe la kariba marbordo kiel kolektantoj kaj ĉasantoj. La onta antaŭeniĝo de arbofaligistaroj detruus ankaŭ ilian vivejon.
 
La ega kreskado de la loĝantaro plifortigas la formigradon de la kamparo al la urboj, kio superbordigas ties mizerkvartalojn. Pli ol la duono de la loĝantoj vivas sub la limo de malriĉeco, kvinono estas [[analfabeto]]j. Sub- kaj misnutrado estas ege disvastigita. La medicina prizorgado sur la kamparo estas mizerega. La kvoto de analfabetoj ja sinkis en la urboj je malpli ol 20 %, tamen sur la kamparo ĝi situas ankoraŭ je super 50 %. La malbona instruadonivelo siaflanke estas kialo por la manko de fakuloj, kiu baras la evoluon sur ĉiuj kampoj.
Ĉiujare multaj honduranoj elmigras eksterlanden, precipe en [[Usono]]n. La senlaboreco en Honduro altas, tamen pro la laborstrukturo la statistikoj preskaŭ ne estas fidindaj. Ĝuste la fakta malriĉeco de la kampara loĝantaro ne estas registrebla per statistiko pri senlaboreco.
 
Probleme estas ankaŭ la junularbandoj ekestintaj pro malriĉeco kaj senespero „[[Barrio 18]]“ (ankaŭ konata kiel Mara 18) aŭ „[[Mara Salvatrucha]]“, kiuj parte terorigas kompletajn kvartalojn kaj eĉ urbojn. Multaj bandanoj devenas de detruitaj familioj. Oni taksas, ke ĉiu el ambaŭ rivalaj junularbandoj havas ĉ.ĉirkaŭ 40.000 membrojn. Tamen tiaj junularbandoj ne nur estas problemaj en Honduro. En [[Salvadoro]] kaj [[Gvatemalo]] ekzistas similaj bandoj, kies anoj esprimas sian anecon i.a. per tatuaĵoj. La registaro siaflanke agas drakone, ne kontraŭ malriĉeco kaj senespero, kiuj prosperigas tiajn krimajn bandojn, sed kontraŭ ĉi tiuj junularbandoj mem. Ekde [[2003]] ekzistas leĝo, kiu punas nure la bandaranecon per almenaŭ tri jaroj da mallibereco. La katolika eklezio kaj aliaj kristanaj organizaĵoj fondis reensociigan programon por iamaj „mareros“.
 
== Gravaj honduranoj ==

Navigada menuo