Vikipedio:Diskutejo/Administrejo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 306: Linio 306:


NoKo, mi unue ekis ĉi diskuton pri via agado "krei aŭ alidirekti japanajn artikolojn" dum la argumentoj. Alidirekti signifas "ŝanĝadon de titoloj en artikoloj kreitaj de aliaj" kiel Surfo menciis, kaj de vi mem. Ĉiaokaze, vi ŝajnas halti kreadon kaj alidirektadon de koncernaj artikoloj, kiun mi volis. Do mi fermos ĉi tiun sekcion, dank al vi, krom se la situacio ŝanĝos.--[[Uzanto:Salatonbv|Salatonbv]] ([[Uzanto-Diskuto:Salatonbv|diskuto]]) 00:20, 30 Jun. 2013 (UTC)
NoKo, mi unue ekis ĉi diskuton pri via agado "krei aŭ alidirekti japanajn artikolojn" dum la argumentoj. Alidirekti signifas "ŝanĝadon de titoloj en artikoloj kreitaj de aliaj" kiel Surfo menciis, kaj de vi mem. Ĉiaokaze, vi ŝajnas halti kreadon kaj alidirektadon de koncernaj artikoloj, kiun mi volis. Do mi fermos ĉi tiun sekcion, dank al vi, krom se la situacio ŝanĝos.--[[Uzanto:Salatonbv|Salatonbv]] ([[Uzanto-Diskuto:Salatonbv|diskuto]]) 00:20, 30 Jun. 2013 (UTC)

Kara Salatonbv! Mi dankas vin pro la klarigo de via vorto "alidirekti", mi finfine ĝin komprenis. Tamen, bonvolu uzi anstataŭ tio la vorton "alinomigi", uzata en Esperanta vikipedio, ĉar "alidirekti" signifas alian aferon. Amike --[[Uzanto:NoKo|NoKo]] ([[Uzanto-Diskuto:NoKo|diskuto]]) 06:16, 30 Jun. 2013 (UTC)

Kiel registrite je 06:16, 30 jun. 2013


Administrejo La sekcio de la Diskutejo por informi kaj diskuti pri administraj aferoj rilate al Vikipedio. Ekz. demandoj kaj petoj al administrantoj, raportoj pri vandalismo, redaktomilitoj, interrilataj problemoj, ktp.
Administrejo
  al tuta Diskutejo  
al Diversejo aldoni temon
al Lingvejo aldoni temon
al Teknikejo aldoni temon
al Administrejo aldoni temon



Malebligi la alŝutadon de dosierojn ĉi tie

Mi proponas malebligi la alŝutado de dosierojn al Vikipedio kaj nur permesi la alŝutadon en Komunejo. La plejmulto de bildoj kaj dosieroj uzataj ĉi tie jam alvenas el Komunejo kaj ili estas liberaj. Tamen la kelkaj uzantoj uzas neliberajn bildojn en la artikoloj danke al la politiko pri "Justa uzo".

Do mi proponas malebligi al ĉiuj uzantoj la alŝutadon de dosieroj al Vikipedio. Tamen la dosieroj jam ekzistantaj ne estos forigitaj, almenaŭ ne ankoraŭ.

Ekzemple, en la artikolo Listo de roluloj de "Neon Genesis Evangelion", mi pensas ke estas troa uzado da neliberaj bildoj.-- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 01:14, 11 Mar. 2013 (UTC)

Mi kontraŭas tion, povi uzi neliberajn bildojn por ilustri artikolojn, kiujn ilustri alie ne eblus, povas esti tre utile kaj mi pensas, ke ni plu povu fari tion. darkweasel94 (diskuto) 07:52, 11 Mar. 2013 (UTC)
Estas grava konsili uzi komunejon por kunlabori kun aliaj vikipedioj sed ni devu konservi la eblecon tie alŝuti. La reguloj ne estas nepre samaj ĉie kaj ne forgesu, ke se oni ne scias la anglan lingvon, estas malfacila diskuti en komunejo. --pino (diskuto) 08:07, 11 Mar. 2013 (UTC)
Mi forte subtenas la proponon de Remux. La alŝutado de neliberajn dosierojn al la Esperanto-Vikipedio estas riska! Ĉi tiaj dosieroj ebligas ke kopirajt-posedanto procesi kontraŭ Vikipedion. -- Yekrats (diskuto) 21:09, 14 Mar. 2013 (UTC)
Laŭ mia kompreno de usonaj leĝoj (mi estas nek usonano nek juristo, do jen komento sen garantio; ili estas tamen la leĝoj, kiuj gravas por ni, ĉar la Fondaĵo Vikimedio sidas tie), kiam kopirajte malliberigita verko uziĝas en kunteksto, kie ĝi necesas por ilustri, kritiki ktp. ion kaj ne estas anstataŭigebla, kaj neniel eble povus kaŭzi "damaĝon" (jen por-kopirajt-propaganda termino, sed vi scias, kion mi celas) de la kopirajt-posedanto, tiam temas pri t.n. "justa uzo". Eĉ kiam kopirajt-posedanto malkonsentas kun aserto de justuzeco (la reguloj pri ĝi estas ja iom svagaj), tiu devus unue sendi formalan forprenan leteron (takedown notice laŭ la Digital Millenium Copyright Act) al la Fondaĵo - kaj povus procesi kontraŭ ĝi nur, se ĝi rifuzus forigi la verkon (supozeble ĝi ĝin ja forigus, se ankaŭ ĝi ne certas pri justuzeco). Do malliberaj dosieroj estas danke al la ĉi-rilate relative liberalaj leĝoj en la sidloko de la Fondaĵo multe malpli riskaj, ol oni eble imagas. Cetere, multaj aliaj Vikipedioj, ekzemple la granda anglalingva, same kiel ni permesas kelkajn malliberajn bildojn - kaj ĉu iam iu kopirajt-posedanto procesis kontraŭ la Fondaĵo (kaj se jes, ĉu sukcese?)? darkweasel94 (diskuto) 21:23, 14 Mar. 2013 (UTC)
Mi jam rimarkis, ke grandaj vikipedioj kiel la angla aŭ la rusa alŝutas multajn fotojn al siaj propraj vikipedioj, do ekster "commons". Kial ni ankaŭ ne rajtus fari la samon? --Dominik (diskuto) 18:30, 15 Mar. 2013 (UTC)
Mi principe konsentas kun vi, sed nur por klarigi: temas pri bildoj, kiuj ial ne povas esti en la Komunejo (ĝi havas ankaŭ la iom strangan regulon, ke bildo devas esti libera ankaŭ en la lando de sia kreado kaj ne nur en Usono). Bildoj akcepteblaj en la Komunejo ja estu alŝutataj tie. darkweasel94 (diskuto) 20:36, 15 Mar. 2013 (UTC)
Vi pravas, ke la angla kaj rusaj Vikipedioj inkluzivas artaĵojn ekster la Komunejo, inkluzivante "justa uzo". TAMEN --
  1. La rusa kaj angla havas multmultajn pli administrantoj ol ni. Ĉi tie, ni havas tre malmultajn administrantojn por trakti dosierojn. Tia tasko tre tedas: ĉu artaĵo estas uzebla laŭ usona 'justa uzo', ĉu ni havas sufiĉan dokumentadon, ĉu la ŝablono estas enhavita, ĉu disponas alternativa artaĵo, ĉu ktp. Mi perdis nekonteblajn horojn traktante la bildojn ĉi tie, kaj multe pliaj bildoj enkaskadiĝas pli rapide ol mi povas trakti ilin.
  2. Mi opinias ke la supra konsiderado de usona kopirajtleĝo estas iomete naiva. Kopirajtleĝo, speciale trans internaciaj limoj, estas kompleksega. Jes, usona leĝo regas multe, sed ekster de usona tero, kiu scias kion okazus? Ĉiu nelibera artaĵo estas risketo, kaj mi timas ke iu mondvasta korporacio, volante iom pli da mono, procesi kontraŭ Vikipedio. Mi laboras por publika universitato, kaj korporacioj minacas tiel ofte.
Mi opinias ke la hispana Vikipedio estas plej la saĝa kaj prava. Neniuj ajn internaj artaĵoj. Tamen, mi ĉie volas kompromisi kaj aŭskulti aliajn opiniojn. Kore salutas Yekrats (diskuto) 13:54, 18 Mar. 2013 (UTC).
La problemo estas, ke ni ne havas multajn kontribuantojn ankaŭ. Pro tio ĉiu malhelpo al la homo, kiu emas verki artikolon kaj ilustri ĝin per la bildoj estas ne nur la risko ke la artikolo entute ne aperos, sed ankaŭ la risko ke ni povas forpuŝi tiun homon (kiu eventuale povus esti fruktodona kontribuanto) for de nia projekto. Tio precipe validas por sporadaj ŝanĝoj kaj por la homoj, kiuj verkas unu-du artikolojn kaj estas for.
La risko por la tuta vikipedia projekto estu la respondeco de Wikipedia kaj aliaj oficialuloj ĉirkaŭ la projekto. Kaj se tiuj unutage decidos forŝalti la eblecon alŝuti dosierojn ĉe naciaj vikipedioj por protekti la projekton -- estu tiel. Nuntempe mi tute ne vidas iun danĝeron se oni povas alŝuti dosierojn loke -- okaze de problemo oni ĉiam povas plene forigi la dosieron kaj Vikipedio estas konata kiel portalo de komunumo, kie komunumo ne povas respondeci pri la agoj de unuopa fiulo. Alaŭdo ۩ 14:03, 18 Mar. 2013 (UTC)
"Vikipedio" ne estas jura persono. Kopirajt-posedanto ja unue sciu, kontraŭ kiu procesi. La unua evidenta elekto estas la respondeculo de Vikipedio - tio estas Wikimedia Foundation, Inc., 149 New Montgomery Street, Third Floor, San Francisco, Kalifornio, Usono. Por ĝi kiel usona fondaĵo, gastiganta servilojn en Usono, validas usonaj leĝoj - tiel komplika tio ne estas. Evidente, se la fondaĵo trovos tro riske lasi nin alŝuti malliberajn dosierojn, tiam ĝi povos mem decidi - sed ĝis nun ĝi tion ne faris, kaj ne estas nia tasko juristumi por ĝi; ĝi mem havas juristo(j)n kaj plej verŝajne scias, kion ĝi faras.
Oni povas verŝajne ankaŭ procesi kontraŭ la alŝutanto, tiam laŭ la leĝaro valida por tiu - sed por tio necesus unue scii, kiu estas tiu persono, kaj se tiu ne donas sian veran nomon, tio estos malfacila (speciale malfacile estos pruvi tion), ankaŭ pro la privatec-regularo de Vikimedio. Eĉ se iu procesos kontraŭ la alŝutanto, tio ne damaĝos Vikipedion, sed nur la alŝutanton - tiu ja proprariske agas tie ĉi.
Mi dubas, ke en iu ajn lando povus respondeci nuraj administrantoj aŭ burokratoj por iuj enhavoj tie ĉi, krom eble se ili restarigas jam forigitan kopirajte malliberigitan bildon. Ĉiuokaze ne ŝajnas al mi inde paranoji pri kopirajto. Memoru, ke ankaŭ mallongaj tekstaj citaĵoj por ilustri aferojn estas permesitaj laŭ la samaj reguloj pri "justa uzo", kaj ial neniu tie ĉi diras, ke ni malpermesu tiujn ... darkweasel94 (diskuto) 14:39, 18 Mar. 2013 (UTC)

Mi ne nur proponis la malebligon de dosieroj ĉar ĝi povus esti riskan al Vikipedio, sed ankaŭ ĉar temas pri "principoj", Komunejo estas ja sufiĉe ampleksa, utila kaj sukcesa projekto (ĝi enhavas nun 16,525,172 dosierojn), ni laboras en libera enciklopedio, sed kiel ĝi povas esti liberan se ĉi tie oni uzas neliberajn dosierojn?. La plejmulto da dosieroj uzataj tie ĉi ja estas liberaj, do la afero ne ŝanĝus multe kaj tiuj "eblaj kontribuantoj" ne ĝenos pro tio (Ĉiu versio de Vikipedio havas ja sian propran regularon, kaj kiam oni decidas aktive partopreni je unu versio, oni devige devas sekvi tiun regulojn). Mi proponas ne forigi la jam ekzistantajn dosierojn, sed malebligi alŝutadon de novaj dosieroj.

Mi tre ofte kontribuas al la hispana Vikipedio, kiel diras Yekrats, tie estas ne permesate alŝuti dosierojn, kaj la hispana Vikipedio funkcias tre bone, do tiu regulo ne fortimigos al eblaj kontribuantoj.-- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 17:44, 26 Mar. 2013 (UTC)

Vi pravas pri viaj komento pri liberaj dosieroj. Tial ne povas tie ĉi akceptiĝi ĉiuj laŭleĝaj uzoj de malliberaj bildoj, sed nur tiaj, kie ne aŭ nur tre neverŝajne eblos trovi liberan anstataŭigon. Ni devas esti ankaŭ iom pragmataj - kiel utilas al ni malpermesi neanstataŭigeblajn neliberajn dosierojn? Malpermesi anstataŭigeblajn ja utilas al ni, ĉar tio povas instigi kreadon de pli da liberaj dosieroj - sed emblemoj ktp. neniam estos liberigitaj, do kie estas la utilo? darkweasel94 (diskuto) 18:12, 26 Mar. 2013 (UTC)
Komercaj emblemoj ja estas en la Komunejo, sed ili estu kreita permane de artisto. Vidu ekzemplojn: Dosiero:Exxon Mobil Logo.svg, Dosiero:New Walmart Logo.svg, Dosiero:Sony logo.svg, Dosiero:Apple Logo.svg, Dosiero:Amazon.com-Logo.svg, ktp. -- Yekrats (diskuto) 13:37, 4 Apr. 2013 (UTC)
Tio rilatas ne tiom al la maniero de kreado, kiel al la kopirajteblo de tiuj emblemoj - ĉiuj el ili krom la Apple-emblemo estas preskaŭ nura teksto, do ne malliberigitaj de kopirajto. La Apple-emblemo, al kiu vi donis ligilon, havas ŝajne malĝustan licencon - sed ankaŭ ĝi ne estas mallibera en Usono, vidu la kialon ĉe commons:File:Apple logo black.svg. darkweasel94 (diskuto) 13:42, 4 Apr. 2013 (UTC)

Nu, verŝajne ni havas pli profundajn demandojn -

  1. Kiom da bildoj necesas por ilustri enciklopedian artikolon?
  2. Ĉu manko de bildo pli grava ol la risketo de unu (aŭ multaj) kopirajtitaj bildoj?
    • Mi reala laboro estas administranto de licencoj/permesiloj, do mi traktas riskon ĉiutage. Rigardante multojn da kopirajtitaj bildoj en artikolo, mi sentas senespera. Ekz-e: Boku ŭa Tomodaĉi ga Sukunaj havas pli ol 10 kopirajtajn bildojn. (Jen la sama artikolo senilustrita en la hispana Vikipedio: es:Boku wa Tomodachi ga Sukunai. Ĉu la hispana estas malpli valida ol la eo-versio?
  3. Kiu administros la dosierojn, kontrolante la ŝablonojn, la fidelecojn de la fontoj, ktp?
  4. La inundo da bildoj daŭras enflui. Ĉiu bildo estu traktata, kaj tiu tasko estas tempoplena. Jen la pacienca interago de administranto Tlustulimu kun alŝutanto kiu alŝutis multajn dosierojn sen la gravajn ŝablonojn: Uzanto-Diskuto:Fcv#. Ĉi tiu ne estas izola kazo.
  5. Alia problemo male de la supren, ni havas kelkaj bildoj mismarkitaj kiel "kopirajta" sed estas ne. Ekzemple, se skanaĵo de libro-koverto enhavas nur teksto, kaj verŝajne ne-kopirajtebla, do pli taŭga ŝablono estus {{PD-nurteksta}}, anstataŭ {{justa uzo}}.

Do, la problemo estas multefaceta, sed mi bonvenus viajn ideojn kaj helpon. -- Yekrats (diskuto) 19:23, 4 Apr. 2013 (UTC)

Mi nenion havas kontraŭ pli severa traktado de bildoj de tute nekonata deveno, speciale se ili aspektas evidente ne-justuzaj. darkweasel94 (diskuto) 20:09, 4 Apr. 2013 (UTC)
  • La demando estas nefacila. Tamen mi kredas, ke estus pli saĝe malebligi lokan alŝutadon. Vikipedio estas projekto de kopirajte libera enhavo, ĉu ne? Do, kial permesi la inkludon de neliberaj informeroj aŭ dosieroj? La reguloj rilate aŭtorajn rajtojn ĉe Komunejo certe estas malfacile komprenataj, sed malgraŭ ĉi tio, ĝi iĝis antaŭ longe tre sukcesa projekto kaj nun povas provizi bildojn pri preskaŭ ĉiu temo, kiun ni ĉi-vikie povus bezoni. Krome, nia negranda administrantaro ne plu devos taksi la kopirajtan ĝustecon de loke alŝutitaj bildoj. Kore via - Tempodivalse (diskuto) 21:38, 4 Apr. 2013 (UTC)
La problemo estas, ke kelkspecaj bildoj neniam estos liberaj, sed tamen fojfoje ege necesas por ilustri artikolojn. Ekstrema ekzemplo estas bildoj pri certaj artaĵoj - ĉu skribi tiujn sen montri la artaĵon, pri kiu ili temas? Sed ankaŭ emblemoj, bildoj de fikciaj roluloj, ktp. estas ofte preskaŭ necesaj por iel ajn informi. Tie insisti pri libereco estas simple nur nepragmata principumado. La argumento, ke al ni mankas volontuloj por administri kopirajtajn statusojn de bildoj, kondukus nin, se ĝisabsurde aplikata, al tio, ke iam ni preskaŭ nenion povos fari - jes, kial ne permesi redaktadon nur de ensalutintoj, aŭ eble eĉ nur de certa persongrupo, ankaŭ tio estus pli facile administrebla ... en la ligilo de Yekrats mi vidas, ke iuj bildoj sen taŭga priskriba paĝo ankoraŭ ĉeestas post preskaŭ monato malgraŭ averto al la alŝutanto, kaj se tiel longe oni atendas, min mirigas ja nenio. Mi metus regulon, ke post averto la administrantoj atendu maksimume unu semajnon, kaj rajtu senkompate forigi la bildon, se ne aperis la necesaj informoj. darkweasel94 (diskuto) 21:57, 4 Apr. 2013 (UTC)
Boku ŭa Tomodaĉi ga Sukunaj ŝajnas al mi vera problemo sed esceptado. Nuntempe estas ne multaj laboroj kaj ankaŭ ne multaj dosieroj. Por estontaj problemoj ni certe povus pli rapide forigi, atentigu tie, ni vidos. --pino (diskuto) 15:39, 5 Apr. 2013 (UTC)
Ne estas izola ekzemplo. Aliaj ekzemploj: Listo de roluloj de "Sejla Mun", Largo Winch, Der Schatz im Silbersee, Arthur et les Minimoys, Adiaŭ Lenino!, kaj aliaj. Kiom da bildoj necesas por ilustri artikolo? Ĉu nia vikipedio estas permesata pli da neliberaj bildoj ol ĉiu alia vikipedio? Ĉu la nelibera komerca marko en Futbala Mondpokalo 2014 estas pli bona ol la liberaj bildoj en es:Copa Mundial de Fútbol de 2014? Ĉu nelibera bildo estas permesata se libera alternativo disponas en la Komunejo? -- Yekrats (diskuto) 18:03, 5 Apr. 2013 (UTC)
En kelkaj el la alligitaj artikoloj la kvociento de neliberaj bildoj kaj teksto ja ŝajnas al mi tro alta, kaj kun pli detalaj kaj eble severaj reguloj pri tio mi ja konsentus. Ekstere limigitaj ni estas nur de wikimedia:Resolution:Licensing policy. darkweasel94 (diskuto) 18:08, 5 Apr. 2013 (UTC)

Propono: Novaj reguloj por neliberaj bildoj en artikoloj

Ĉu la jenaj proponataj reguloj estus justaj?

  1. Se libera alternativa dosiero disponeblas (ekz-e en la komunejo), tiu estu pli preferata ol nelibera. Anstataŭigu la neliberan dosieron per libera. Post la anstataŭigo de la libera dosiero en la artikolo, la nelibera alternativo estos tiam tuj forigenda.
  2. Se libera alternativa dosiero ne disponeblas, vikipediisto permesatas alŝuti unu neliberan bildon po artikolo (aŭ la maksimuman nombron en samtemaj alilingvaj vikipedioj).
  3. Dosieroj estos tuj forigenda se origina propranto de la dosiero plendas pri ĝi.
  4. Dosieroj estos forigendaj post unu semajno, sen averto, se mankas taŭga kaj plena ŝablonaro.
  5. Ni havas multajn dosierojn ĉi tie pri Esperantujo (Esperantistoj, malnovaj dokumentoj, k-t-p). Mi konsideras ĉi tiujn dosierojn malplej riskaj. Tiel, mi opinias ke la reguloj estu malpli striktaj por ĉi tiaj dosieroj.

Ĉu vi povas opinii pri la supraj punktoj? Dankas vin Yekrats (diskuto) 15:14, 9 Apr. 2013 (UTC)

Kara Yerkats, mi ege aprezas vian longdaŭran prizorgadon de dosieroj ĉi tie! Kelkaj rimarkoj (eble sekvos pliaj) (kelkaj estas iom vortumaj, sed senco de reguloj estu prefere klara):
3) Temu nur pri neliberaj dosieroj.
4) Mi preferus ŝanĝi "plena ŝablonaro" al "kompletaj informoj". Tiuj informoj konsistus el aŭtoro, permesilo kaj fonto, okaze de nelibera dosiero kialoj por justa uzo. Tamen mi forte kuraĝigas uzadi ŝablonojn por priskribi dosierojn.
5) Ili estas malpli riskaj, tamen en longdaŭra perspektivo ili riskaj estas. Mi scias pri plano konservi ĉiujn dosierojn stokitajn en la Vikipedio kaj poste de viva Vikipedio forigi tiujn maltaŭgajn - tion mi pli subtenas. Kompreneble ni ja povas komenci per Esperanto-nerilataj dosieroj kaj nur fine prizorgi la Esperantajn... Aŭ se vi povas pliklarigi proponitan malplian striktecon, mi pripensos.
Alia, kvankam rilata temo, novaj liberaj dosieroj estu nepre alŝutataj al Komunejo, kaj la malnovaj estu transigitaj. Fakte post transigo iĝas tia dosiero ankaŭ tuj forigenda.
Flanka noto: En aliaj Vikipedio havas la Esperanta reputacion de "stokejo de kontraŭleĝaj (maltaŭge uzataj neliberaj) dosieroj", mi subtenas ŝanĝon de tia statuso. --KuboF (diskuto) 16:23, 9 Apr. 2013 (UTC)
Pri N-o 3 – Mia prizorgo estus libera foto pri ordinara nefamulo, kies privateco ŝajne estus kompromita per tiu foto, kaj la fotito ne plu volas tiun bildon ĉi tie? Ekz-e antaŭ kelkaj jaroj Petr Tomašovský petis ke la foto pri li esti forigita. -- Yekrats (diskuto) 18:32, 9 Apr. 2013 (UTC)
Mi konsentas. Ĉu ĉi-reguloj estas nur por la novaj alŝutoj aŭ ĝi regas sur ĉiujn bildon? (Gramatikaĵo: po unu bildo artikole) --Sahaquiel9102 Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo ---> Mia Diskutpaĝo 19:29, 9 Apr. 2013 (UTC)
Kun numero 1 mi plene konsentas. Kun numero 2 ne, mi ne pensas, ke ni limigu tion al unu - dependu de la unuopaj cirkonstancoj. Se bildo estas necesa por ilustri aŭ identigi sufiĉe grandan tekstoparton en la artikolo, kaj ne anstataŭigebla per libera bildo, tiam ĝi estu permesita; se entute iel precize difini tion, tiam laŭ la kvociento inter bildoj kaj teksto. Mi speciale ne pensas, ke ni iel uzu alilingvajn Vikipediojn por decidi pri tio - tio povas signifi, ke ni neniam povas havi la plej bonajn artikolojn el ĉiuj Vikipedioj.
Por pliklarigi la vorton "necesa": ekzemple kiam ni diskutas neliberan komputilan programon, tiam ekranfoto de ĝia defaŭlta statuso estas necesa por ilustri ĝin; sed detalaj ekranfotoj de ĉiu el ĝiaj funkcioj ne estas necesa. Kiam ni diskutas pentraĵon, tiam unu malaltrezolucia bildo estas necesa, por ke la leganto havu ideon, pri kio temas. Kiam ni diskutas homon, kiu fariĝis fama nur post sia morto (eble temas pri ulo, kiu famas murdite de policisto, aŭ sin mortiginte amas-pafinte al homoj en sia lernejo - vi povas imagi, kion mi celas), tiam plej verŝajne ni ne povas havi liberan foton - sed tamen en enciklopedia artikolo atendeblas foto de homoj, pri kiuj ĝi temas.
La tria punkto havas problemon: kiu garantias, ke tiu, kiu asertas esti la posedanto de la kopirajto, fakte estas tiu posedanto? Tio povas konduki al misuzado fare de troloj asertantaj esti la posedanto de kopirajto de io ajn. Por forigigi bildojn, ekzistas en Usono klara procedo peti la Fondaĵon fari tion, kaj mensogi en tia letero estas krimo. Kiam iu, ĉu la kopirajt-posedanto aŭ aliulo, dubas la justuzecon de certaj bildoj, tiam la komunumo povas diskuti pri tiu kazo detale, eble ankaŭ petante alivikipedianojn pri konsiloj. Cetere forigi bildojn post peto de la fotato estas alia afero.
Mi plene konsentas, ke dosieroj kun ne sufiĉe klara kopirajta statuso, kiuj klare ne estas just-uzaj, estu sufiĉe baldaŭe forigataj.
Mi ne konsentas, ke ni traktu Esperantujajn bildojn iel ajn speciale - validu por ili la samaj reguloj. Kiam ili necesas por ilustri artikolon, kaj ne anstataŭigeblas, tiam ili estas akcepteblaj. Alie ne, speciale ni ne estas arĥivo de Esperantaĵoj kun neklara kopirajta statuso. darkweasel94 (diskuto) 19:46, 9 Apr. 2013 (UTC)
Mi konsentas kun la reguloj 1, 2, 3 kaj 5. Por la regulo 4 ni povus eble helpi kompletigi informojn. --pino (diskuto) 04:33, 10 Apr. 2013 (UTC)
Mi nur plene konsentas kun la regulo #1, tamen, ĉar mia propono estas eble tro "radikala", mi pensas ke la propono de Yekrats estas bona, sed ni devas trakti la esperantajn dosierojn kiel ni traktas ĉiujn la aliaj, dosieroj neliberaj estas precipe tio, ne liberaj, ne gravas ĉu temas pri esperantaĵoj aŭ ne. -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 23:17, 12 Apr. 2013 (UTC)
Jes vi pravas sed ni malpermesu iomete agordiĝemon, la esperantaj dosieroj estas kiuj ni pli bone konas ni povus pli poste pli precize regardi. --pino (diskuto) 05:36, 13 Apr. 2013 (UTC)
Bildoj samkiel teksto estas informo, kaj forpreni ilin sen komparebla anstataŭaĵo estas perdo de informo. Tial ja indas esti singarda kaj neradikalema en forviŝado de bildaj informoj (mi konvinkatas ke e-lingva aŭ anglalingva artikoloj kun ilustraĵoj ĉi-rilate havas pli da informo ol hispanlingva sen ilustraĵo). Sed aliflanke ja kompreneblas la takso ke por la laboro kontroli alŝutitajn neliberajn fotojn mankas laborkapacito... Tial mi konsentas kun la punktoj 1, 3, 4 kaj 5 el la propono de Yekrats, kun la KuboF-ŝanĝo ke en 4 temu pri nur "kompletaj informoj", aŭ pli klare "informoj pri aŭtoro, permesilo kaj fonto". Mi konsentas kun darkweasel94 ke dependas de unuopa situacio ĉu en unu artikolo permeseblas unu aŭ pluraj justuzaj fotoj, tial mi malaprobus punkton 2. La kutimaro de la komunejo stoki aŭ forĵeti fotojn estas radikala, kiel supozeble ĉiuj scias: libere alŝutitaj bildoj pri urboj de Germanio restas, ĉar ekzistas universala "leĝo pri libereco de panoramo", samaj bildoj pri urboj de Francio forigatas, se en la foto aperas iu objekto malpli ol 200-jara, pro manko de tia nacia leĝo francia, kaj liberaj bildoj pri urboj de Litovio estas bonvenaj en la angla aŭ germana vikipedioj, sed forprenatas el la komunejo ĉar la litova leĝo pri libereco de panoramo havas limigon ne uzi tiel licensitajn bildojn komercocele. Mi estas entuziasma subtenanto de la komunejo, kreis utilajn kategoriojn kaj bildopriskribojn plurlingvajn tie, alŝutis multajn centojn da fotoj (plej multaj kun e-lingva dosieronomo, por fari mian parton montri la e-lingvan kontribuon al la komuna projekto), kaj multaj el miaj komunejaj alŝutoj pluuzatas ekster vikipedio. Sed ofte mi tamen ĝojas ke estas ankaŭ la alternativo stoki bildojn en unuopa vikipedio (angla, germana, e-lingva, kiel ajn). Aparte ekzemple pri blazonoj de urboj aŭ aliaj subŝtataj unuoj, kiuj unue longan tempon stokiĝas en la komunejo kaj poste subite estas amasforigitaj, lasante milojn da ruĝaj ligiloj en unuopaj vikipediaj projektoj, la komunejo estas malhelpa. Mi forte alvokas ne esti pli strikta ol la plej liberala el la 5 aŭ 10 plej grandaj nacilingvaj vikipedioj: ke advokatoj procesos kontraŭ nia projekto pro licencaj detaloj de unuopaj bildoj ŝajnas al mi timo nerealisma, kaj pro timo de tio anticipe viŝi ĉiujn artikole informplenajn justuzajn bildojn, kiuj havas tiun limigan statuson pro diversaj kialoj, ŝajnus al mi nepermesebla detruo de informo. Do, punktoj 1, 3, 4 ("informoj pri aŭtoro, permesilo kaj fonto") kaj 5 el la propono de Yekrats estas bona kompromiso laŭ mi. ThomasPusch (diskuto) 08:16, 30 Apr. 2013 (UTC)


Amase aldonitaj maŝintradukaĵoj

‎Paulamacke (kaj sub alia nomo) amase aldonis maŝintradukoĵojn, plenajn je gramatikaj misaĵoj, nekompreblaj kuntekstoj. Mi volas forigi plimulton de liaj aldonaĵoj (kiel tuja forigo pro maŝintradukaĵoj), se neniu volas malŝpari vivhorojn el sia vivo por korekti tiujn misaĵojn. Narvalo (diskuto) 07:40, 26 Apr. 2013 (UTC)

Saluton, Narvalo. Mi ĵus rigardis unu el la fuŝaj artikoloj. Se vi volas forigi ĉiujn samtempe, vi povos uzi la paĝon Amasforigo. Krome vi ŝparus tempon. --Tlustulimu (diskuto) 10:32, 26 Apr. 2013 (UTC)
Jes, tiuj "artikoloj" bezonus prilaboron kaj poluron. Ĉu ni havas por tio fortojn? Se aŭtoro ne prilaboras mem, plejparte neniu alia prilaboros kaj nivelo de tuta encklopedio malplialtiĝus. Vikipedio ne estas reklamejo, artikoloj pri bandoj estas akceptataj sed origina aŭtoro ilin plejparte prilaboru kaj ne puŝu komunumon por traduki reklamojn! Kiel kompromison ni povus uzi {{Urĝe korekti}} sed mi dubas pri rezulto. Mi subtenas forigon. Ĉu temas nur pri tiuj uzantoj: Avlis Nosliv, Paulamacke, 187.54.251.143? --KuboF (diskuto) 10:57, 26 Apr. 2013 (UTC)
Jes, verŝajne sama ip-ulo sub diversaj nomoj. Kelkajn kelkfrazajn artikolojn eble mi lasus, korektus, se ekzistas alilingvaj artikoloj, sed horojn mi ne havos por tiu afero.Narvalo (diskuto) 11:06, 26 Apr. 2013 (UTC)
Nu, miforigis du longajn misaĵojn.Narvalo (diskuto) 15:48, 21 Maj. 2013 (UTC)

Novaj

Nove aldonataj amas-misaĵoj http://eo.wikipedia.org/wiki/Speciala%C4%B5o:Kontribuoj/186.88.199.171. Se neniu volas dum horoj korekti maŝintradukaĵojn, mi forigas ĉiujn.Narvalo (diskuto) 15:43, 21 Maj. 2013 (UTC)

Mi aprobas. Du inter ili ankaŭ jam troviĝas ĉe Vikipedio:Forigendaj artikoloj. PaulP@diskkont 17:04, 21 Maj. 2013 (UTC)
Ankaŭ mi aprobas. Mi ĝis nun nur vidis maltaŭgajn "tradukojn" de la menciita IPulo. --Tlustulimu (diskuto) 17:08, 21 Maj. 2013 (UTC)
Mi ĵus amasforigis la paĝojn. Dume li estas forbarita do li ne povis defendi sin, sed kontrolante pliajn artikolojn samtemajn en aliaj Vikipedioj mi konstatis ke temas pri amasa reklamo trans kelkaj Vikipedioj kaj en pluraj estas la artikoloj markitaj por forigo... --08:13, 22 Maj. 2013 (UTC)

Iu homo ŝajne havas ŝanĝeblan IP-adreson, vidu Specialaĵo:Kontribuoj/190.121.238.9, Specialaĵo:Kontribuoj/190.121.239.28 kaj Specialaĵo:Kontribuoj/190.121.238.13. Kelkaj artikoloj kun dubinda menciindeco kaj fuŝega lingvaĵo jam estis forigitaj, sed grandparte pro ŝajna trans-vikia spamado. Kelkaj artikoloj tamen ne estas tutklare nemenciindaj kaj lingvaĵo de iuj jam estis plibonigita, do ne ĉiam indas tuja forigo. Eble ni povus utiligi {{Urĝe korekti}} (nun ankoraŭ testa versio, bezonas plibonigon) por markadi tiajn artikolojn. Kaj se dum 2 semajnoj neniu plibonigos la artikolon ni povos ĝin forigi kiel netaŭgan. Kion vi pensas?

--KuboF (diskuto) 10:22, 22 Maj. 2013 (UTC)

Citŝablonoj

Mi pardonpetas ke mi antaŭ monato ekpartoprenis la diskutojn pri la diversaj citŝablonoj anglalingvaj kaj esperantlingvaj nur en la koncernaj diskutpaĝoj, ne universale ankaŭ ĉi-tie: La problemo pri la citŝablonoj tuŝas amason da paĝoj kaj tute sencas vaste diskuti ĝin, despli ke ordigo de la ĥaoso signife pli malfacilas ol mi antaŭtaksis. Malgraŭ ke nur nun, jen ĉi-tie mi diskutigu la aferon.

Por formatigo de enteksta referenco, estas e-lingvaj ŝablonoj {{citaĵo el libro}}, {{citaĵo el la reto}}, {{citaĵo el gazeto}}, {{citaĵo el novaĵo}} kaj {{citartikolo}}. Krome en nia vikipedio ekzistas anglalingvaj ŝablonoj {{Cite book}}, {{Cite journal}}, {{Cite news}}, {{Cite web}}, {{Citreto}}, {{Citu libron}}, laŭ la koncernaj dokumentadoj preferinde ne uzindaj, sed tamen amase uzataj. La ŝablonoj laŭfunkcie devus tre simili, sed efektive (laŭ parametro-nomoj kaj -nombroj) ĝis nun tre malunuecas. Krome la anglalingvaj ŝablonoj ja ebligas ĉu kun ĉu sen korekto enkopii en esperantlingvan artikolon anglalingvan referencon, kio povas esti laborŝpara helpo, sed samtempe enhavas la riskon ke oni senkorekte enmetas la tutan anglan tekstoblokon (tiam la nederlanda urbo Hago en referenco nomiĝas "The Hague", kaj la provinco de Napolo "province of Naples", kvankam la reference nomita dokumento ne estas en la angla kaj nek en la koncerna e-lingva artikolo nek en Nederlando aŭ Italio la angla estas oficiala lingvo, kaj same datoj, lingvonomoj kaj aliaj informoj facile restas anglalingvaj, se oni preteratentis tradukon. Plia problemo estas, ke en la anglalingva vikipedio la anglaj ŝablonoj uazataj ĉe ni delonge ne plu validas, sed ĉe ni estas tiom da paĝoj kreitaj antaŭ jaroj kiuj uzas ilin, ke ne eblas simple forigi ilin. Solvo de la problemo nur estas,

1-e unuecigi la parametronomojn de la diversaj esperantlingvaj ŝablonoj, tiel ke eblu posta pli-unuigo,
2-e transformi la anglalingvajn ŝablonojn tiel ke ili nur "tradukas" anglajn parametronomojn al la esperantlingvaj ŝablonoj,
3-e sendi robotojn adapti ĉiujn artikolajn uzojn de la esperantlingvaj ŝablonoj al la unuecaj parametroj,
4-e robote anstataŭigi la anglajn parametrojn de koncernaj ŝablonuzoj en artikoloj al la unuecigitaj parametronomoj esperantlingvaj. Tiam eblas diskuti ĉu por posta uzo lasi aŭ ĉu eble forigi la (en la angla vikipedio arkaikaj) anglalingvajn ŝablonojn ĉe ni aŭ - tion mi persone preferus -
5-e forigi tiujn anglajn ŝablonojn, post la robota laboro ne uzataj, kaj plej bonus en
6-a paŝo kunigi la diversajn esperantlingvajn citŝablonojn al nur unu universala citŝablono (sondeblas kaj diskuteblas ĉu lasi la ĝisnunan enkodigon, aŭ ĉu apliki la laŭdire pli simplan kodigon LUA).

Kvankam mi, kiel supozeble ĉiu el ni, malentuziasmas tuŝi ŝablonojn kies prilaboro alportas la riskon portempe fuŝi grandan nombron da paĝoj (supozeble tial la ĥaosa interplektiĝo de anglaj kaj esperantaj ŝablonoj restas en tia malorda stato jam de jaroj), mi komence de aprilo provis paŝon post paŝo prepari la ŝtupojn 1 kaj 3. Mi supozis ke relative simplus ekprepari ordigon de la malordo, por poste pli simple diskutigi la pluajn paŝojn inkluzive de taskigo de roboto en la diskutejo. Multon eblis prepari senĝene, sed la malmultaj paŝoj kiuj malgraŭ mia antaŭtakso kreis grandajn dumtempajn misfunkciojn precipe en niaj eksmodaj anglaj ŝablonoj, kompreneble vekis grandegan ĝenon, ĝis mi (aŭ alia) konstatis tion kaj malfaris la lastan paŝon. Do mi kaj ĉiuj komprenis ke tiel ne eblas pluprocedi: Unue do estu diskuteja konsento ĉu entute displuki la torditan ŝablonaron al plisimpleco, pliunueco kaj al eblo poste adapti "niajn" malnovajn anglajn citŝablonojn al modernaj citŝablonoj, nun uzataj en la angla vikipedio, forigi la anglajn ŝablonojn ĉi-tie, por malebligi senpensan enkopiadon de komplete anglaj tekstoj en referencoj. Kaj due la monato aprilo montris ke ne mi estas la homo sole solvi la problemon: En marto mi antaŭtaksis dum aprilo havi sufiĉe multan liberan tempon ĉe komputilo kun retkonekto, por fari ŝanĝojn, tuj vidi iliajn rezultojn kaj en kazo de fuŝo tuj malfari ilin. Sed dum la progreso de aprilo pli kaj pli klariĝis ke foriras kolego kaj mia profesia laboro duobliĝas: nun mi kiel antaŭe preskaŭ ĉiusemajne havas iujn horojn en trajno kun tekokomputilo sed sen retkonekto, bone por kreo aŭ lingva redakto de antaŭe tekstoprilaborile savitaj artikoloj (ĉu ĝermaj aŭ longaj), sed mi dumtempe havas tro malmultan liberan tempon ĉe komputilo kun retkonekto, necesa por tia laboro kia prilaboro de komplikaj ŝablonoj kun neceso tuj kontroli konsekvencojn.

Sendepende de mia persona profesia situacio, kiu post iom da tempo espereble reŝanĝiĝos, la temo de trotorditaj kaj trokomplikaj citŝablonoj estas diskutinda kaj laŭ mi solvinda.

ThomasPusch (diskuto) 20:42, 30 Apr. 2013 (UTC) (Mi, Alaŭdo ۩ , havis la aŭdacon iom modifi la original mesaĝon de diskuto por pli klare videbligi la unuopajn paĝojn), Alaŭdo ۩ 21:07, 3 Maj. 2013 (UTC)

Mi observas la situacion jam ioman tempon kaj malfeliĉe ankaŭ mi supertaksis mian liberan tempon kaj ne okupiĝis pri la afero :(
Mi jam preparis Uzanto:KuBOT/Ŝablono/Citŝablonoj kiu funkciu kiel centra interkonsentejo kaj unuecigejo por parametroj de citŝablonoj. Kiel jam estis skribite, sen tio ne eblas lanĉi roboton.
Mi rekomendas jenan procedon:
  1. interkonsenti parametrojn de citŝablonoj
  2. transpreni kaj ŝanĝi novan sistemon de la angla Vikipedio (per la programlingvo LUA) - tio havasa bonegegan avantaĝon ĉar neniel interefikas kun nuntempa situacio en la Esperanta Vikipedio kaj almenaŭ tiuparte estas pli simpla
  3. post tio estos tre simpla adapti ŝablonojn kaj lanĉi roboton por ĉion unuecigi
Mi persone pledas por konservo de funkciantaj anglaparametraj citŝablonoj ĉar mi taksas ilian helpon pli granda ol eventualan malhelpon se oni ne tradukas iujn partojn. Indus (laŭ mi) eĉ pripensi ĉu uzadi pliajn alilingvajn citŝablonoj (eblas ilin regule anstataŭigadi al la Esperantlingvaj).
Mi ŝatus diri ke mi povus prilabori la aferon, sed dum sekvaj eble 2 monatoj tio ne estas certa... Tamen mi pretas teĥnike konsili kaj depende de mia libera tempo ankaŭ praktike helpi. --KuboF (diskuto) 22:08, 30 Apr. 2013 (UTC)
Ankaŭ mi jam dum kelka tempo pristudas la aktualan staton kaj la problemojn de citaĵoj en niaj artikoloj, ne laste pro tio ke ni nun havas kromajn kondiĉojn por elstaraj artikoloj kaj multaj nuntempe elstaraj artikoloj aŭ entute ne citas fontojn, aŭ faras tion nur tro ŝpareme. Kiam mi mem provis adapti la artikolon pri nombro pi kaj kelkajn citaĵojn, mi konstatis ke mi ne nur devas traduki la referencojn, sed ankaŭ pripensi pri tio kiel la parametroj de la originaj ŝablonoj projekcias al la ŝablonoj en nia projekto, kaj tio ne estis triviala tasko (almenaŭ por mi), rezulte mi nur aldonis unu referencon, kiun mi sukcesis adapti al pli-malpli sama formo kiel en la origina artikolo.
Do, pro tiu sperto mi eble proponus sekvan labormanieron:
  1. Ĉar la plejmulto de fontoj estos transprenitaj el anglalingva vikipedio, estus bonege se la citŝablonoj funkcius tute transparente, t.e. oni devas nur minimume adapti la referencon (traduki la titolon, se necesas ktp.), kaj ne plu zorgiĝi pri korekta aspektigo de referencoj.
  2. Tiu ŝanĝo certe kondukos al misfunkcio de kelkaj jam ekzistantaj artikoloj, kie oni uzis tiujn citŝablonojn laŭ malnova/eksvalidiĝinta maniero. Ĉi tie oni povas fari ŝanĝojn per robota tasko kaj adapti ne plu korektan uzon de ŝablonoj al la norma.
  3. Pripensi kaj pridiskuti la sistemon de aŭomata (robota?) ŝanĝo de anglalingvaj ŝablonoj al la propraj Esperantolingvaj (se necesas entute?).
La problemo estas tre grava kaj manko de unuiĝinta kaj funkcianta referenc-sistemo negative influas la kvaliton de niaj artikoloj! Alaŭdo ۩ 21:07, 3 Maj. 2013 (UTC)
Responde al Alaŭdo:
  1. Por tio bezonatas plena unuecigo de parametroj de citŝablonoj, mi alvokas al kunlaboro en Uzanto:KuBOT/Ŝablono/Citŝablonoj. Mi dume havas tempo por eĉ ne listigi tie la parametrojn...
  2. Tia ŝanĝo ne nepre kondukus al problemoj! Fina sistemo povus funkcii simile kiel nun Ŝablono:Taxobox.
  3. Tia sistemo jam estas pripensita kaj testita (robota ŝango de malnova anglalingva Ŝ:Taksonomio al la versio kun Esperantlingvaj parametroj, vidu Ŝablono:Taxobox/subst). Mi povas relative facile ĝin krei ankaŭ por citŝablonoj sed mi bezonas liston de paroj angla parametro - Esperanta parametro (kaj ioman tempon, ĝis fino de Majo preskaŭ certe ne...)
--KuboF (diskuto) 11:43, 7 Maj. 2013 (UTC)

Alinomado de artikoloj

Ĉu iu administranto povas traduki la artikolojn pri la naciaj himnoj de Meksiko, Salvadoro kaj Argentino.

Kaj mi proponas alimonigi ĉiuj la artikolojn de la Kategorio:Naciaj himnoj, por ke ĉiuj komencu per "Nacia himno de...." -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 03:16, 4 Maj. 2013 (UTC)

Tradukado de artikoloj tute ne limiĝas al administrantoj. Ĉiu kiu kapablas, povas traduki.
Se estos interkonsento pri nomado de himnoj mi povas tion fari rapide per roboto. Sed nur se estas interkonsento. --KuboF (diskuto) 09:41, 4 Maj. 2013 (UTC)

Eble necesas Listo de naciaj himnoj. -- NoKo (diskuto) 16:05, 4 Maj. 2013 (UTC)

Mi opinias, ke, se iu himno havas oficialan nomon, ni uzu tiun kaj ne "nacia himno de X". darkweasel94 (diskuto) 16:47, 4 Maj. 2013 (UTC)
Mi aliĝas al la opinio de Darkweasel. Kroma malfacilaĵo estus federacioj kiel Belgio aŭ Rusio, kiuj havas plurajn naciajn himnojn. PaulP@diskkont 16:57, 4 Maj. 2013 (UTC)
La problemo estas ke mi ne povas traduki tiujn titolojn ĉar ĝi jam estas uzataj kiel alidirektilo, pro tio oni unue devas forigi la alidirektilon kaj poste ŝanĝi la nomon de la artikolo. Mi pensas ke la nomoj de la artikoloj devus esti "Nacia himno de X-lando", sed kelkaj tre famaj himnoj kiel tiu de Francio, kiuj estas mondkonataj per alia nomo, povas uzi tiujn nomojn, sed tio ne okazas kun la plejmulto da himnoj, eĉ se ili havas oficialajn nomojn -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 00:55, 5 Maj. 2013 (UTC)
Ekzistas VP:Ĝ6. Sed mi ne konsentas kun vi. darkweasel94 (diskuto) 08:15, 5 Maj. 2013 (UTC)

Ĉiuj artikoloj en la Vikipedio en Esperanto (ne nur tiuj pri himnoj) devas havi nomojn kompreneblajn por averaĝa Esperanto-leganto, tutegale kiujn lingvojn li aŭ ŝi posedas. Do, ĝenerale la artikoloj estu nomitaj en Esperanto. Escepto eblas nur kiam iu objekto havas nacilingvan titolon, vaste konatan samlingve al diverslingvanoj (ekzemple, Yankee Doodle [angle, ruse]). Se titolo estas vaste konata al diverslingvanoj diverslingve, la artikolo estu nomita per tiu titolo en Esperanto (ekzemple, Marseljezo). Kaj se ne ekzistas vaste konata titolo, la artikolo estu nomita laŭ la ĝenerala skemo (ekzemple, Nacia himno de Irlando). Gamliel Fiŝkin (diskuto) 15:14, 9 Maj. 2013 (UTC)

Kion proponas Gamliel Fiŝkin estas ekzakte kion mi diris, tio estus la plej bona solvo, ĉu ni devas voĉdoni por ke iu administranto ekŝanĝos la nomojn de la artikoloj? -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 18:10, 9 Maj. 2013 (UTC)
Mi ne konsentas. Vikipedio ja devas instrui - kaj se ni ne instruas al legantoj, kiel nomiĝas la himnoj de la diversaj landoj, tiam ni iom malsukcesas pri nia instrua celo. Ja tamen povas (kaj devus) ekzisti alidirektiloj de "nacia himno de X". Ĉu kaj kiam Esperantigi la nomojn, estas alia afero. Mi ne sentas tre forte pri tio ĉi, kaj pretas akcepti ĉian interkonsenton (speciale de homoj, kiuj fakte laboras pri himno-artikoloj), sed ja havas iom alian opinion ol vi. darkweasel94 (diskuto) 18:24, 9 Maj. 2013 (UTC)
Vikipedio devas instrui per tekstoj de artikoloj. Nomoj de artikoloj havas alian funkcion: indiki artikolojn en la plej komprenebla kaj plej distingiga maniero. Jen artikolo pri la turka himno İstiklâl Marşı — mi havas ideon nek kion signifas tiu nomo nek eĉ kiel ĝin prononci; renkontinte ĝin, mi he havus ŝancon diveni, pri kio rakontas la artikolo. Kaj, laŭ via logiko, kiam en Esperanto-Vikipedio aperos artikolo pri la himno de Japanio, ĝi estu nomita 君が代 — tre instrue por ne-sciantoj de la japana lingvo! Gamliel Fiŝkin (diskuto) 00:13, 12 Maj. 2013 (UTC)
Kiel mi skribis: ĉu, kiam kaj kiel Esperantigi tiujn nomojn estas alia afero, kaj ekzemple vian turkan ekzemplon eblus nomi "Marŝo de Sendependeco", kion tio ŝajne signifas. La japanan himnon oni nepre almenaŭ transliterigu ("kimi ga jo", kiel statas nun), eble ankaŭ traduku ("via regado"). Ambaŭ ŝajnas al mi pli bonaj ol nura "nacia himno de Japanujo" - tio estas priskribo de la temo de la artikolo, sed ne ĝia nomo. Ja ni ne nomas la artikolon Esperanto "planlingvo de Zamenhof", aŭ la artikolon Berlino "ĉefurbo de Germanujo" - tio estus pli-malpli analoga al tio, kion vi proponas. ;) darkweasel94 (diskuto) 07:55, 12 Maj. 2013 (UTC)
Unu afero estas, kiam himno havas vaste konatan nomon. Sed se tiu nomo ne estas vaste konata, estas tute alia afero — se titoli artikolon pri ĝi laŭ via ideo, tia titolo por averaĝa leganto estos enigmo. Gamliel Fiŝkin (diskuto) 11:44, 12 Maj. 2013 (UTC)
Mi tute konsentas kun Gamliel, nur mondkonataj himnoj kiuj estas tuje rekoneblaj per iliaj oficialaj nomoj devas aperi ĉi tie kun tiaj nomoj, por la plejmulto da himnoj, devas aperi la titolon kiel "Nacia himno de X-lando", kaj ene de la artikolo oni povas aldoni la oficialan nomon kaj ĝia esperanta traduko. -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 23:40, 12 Maj. 2013 (UTC)
Jes kaj oni povas skribi kategorion en alidirekto, vidi Nacia himno de Angolo. --pino (diskuto) 06:54, 13 Maj. 2013 (UTC)
Nacia himno de Angolo alidirektas al Angola Avante, sed en la artikolo eĉ ne estas informo pri la lingvo de la himno. Eĉ se mi scius, ke tio estas la portugala, mi ne povus kompreni kiel prononci la titolon de la himno. Kiam mi legas Esperantan vikipedion mi volas lerni informon en Esperanto. El tiu artikolo mi ne povas lerni la titolon de la himno, ĉar mi ne povas memori ĝin, ne sciante kiel ĝin prononci. Se mi volus lerni portugalan varianton, mi ĉiam povas iri al portugala paĝo per la interlingva ligilo. Krome vi povas aldoni informon pri originala titolo en la formo "(portugale: Angola Avante)" post la fonetika transskribo de la titolo. Pro reguloj pri la titoloj de artikoloj en Esperanta vivkipedio ne povas nomi la artikolon pri la himno de Rusio en originala formo. Ĉu la internacia lingvo Esperanto postulas diskriminacion de nelatinlitetaj lingvoj? -- NoKo (diskuto) 03:58, 22 Maj. 2013 (UTC)
En la unua frazo aldoni mencion ke la angola nacia himno estas en la portugala, rapide fareblas: mi ĵus faris. Ĉu aldoni "Angola Avante (prononco [Angola Avante])", mi iom hezitas, ĉar la portugala kaj esperanta prononcoj preskaŭ samas, ankaŭ akcentado je ambaŭfoje la antaŭlasta silabo kiel en Esperanto (kaj la artikoloj en pluraj aliaj lingvoj, kiujn mi ĵus kontroletis, ne havis prononcindikon) - post konsidereto mi pensas ke pli klaras tamen aldoni e-lingvan prononcindikon [anGOla aVANte]), por ne lasi dubojn: ankaŭ tiun mencion mi do rapide aldonas en la unua frazo. Ĉiu lingvo devas esti skribata per iu alfabeto, pri Esperanto estas la latina kun signoj ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ kaj ŭ - tion ni ne ŝanĝos. Ke post enkonduko de unikodo en e-lingvaj tekstoj pli simplas skribi nacilingvajn nomojn latinliterajn (eĉ se kun diakritaj signoj aŭ kun signoj q, w, x kaj y, en la titolo "Angola Avante" estas nek la unua nek la dua) ol nacilingvajn nomojn ne-latinliterajn, estas sekvo de tiu latinalfabeteco de Esperanto. Ankaŭ se ni ŝanĝas ĉiujn nomojn de artikoloj pri naciaj himnoj al "Nacia himno de Iks-lando", por ne favorigi latinlingvajn naciajn lingvojn je nelatinlingvaj, restas la demando kiel titoligi historiajn himnojn [ĉu "Nacia himno de Iks-lando (1848-1849, 1919-1933)"] kaj kazojn kiel la federacioj Belgio aŭ Rusio, kiuj havas plurajn naciajn himnojn, kiel menciis PaulP. En voĉdono mi tamen subtenus la proponon de Remux kaj NoKo, almenaŭ rilate al la nun aktualaj naciaj himnoj, je kondiĉo ke ĉiam estu alidirektigoj de naci- kaj esperantlingvaj kantotitoloj al la unueca artikola nomo (prefere sen escepto, do sen distingo inter "mondkonataj" kaj "ne-mondkontataj" himnoj). Tamen klaras ke ankaŭ tiu propono ne solvos ĉiujn problemojn. ThomasPusch (diskuto) 12:16, 25 Jun. 2013 (UTC)

Kontroligado

Bonvole kontrolu la tiujn artikolojn: Blindeco, Blindulo kaj Amputado. Koracio (diskuto) 18:38, 11 Maj. 2013 (UTC)

Forigo

Bonvolu forigi "Kategorio:Libroj aperintoj en 1894" (pro tajpa eraro). Dankon. --Forstbirdo (diskuto) 19:51, 23 Maj. 2013 (UTC)

✔ Farite PaulP@diskkont 20:09, 23 Maj. 2013 (UTC)

Tabelo

Mi volas uzi la jenan tabelon, sed la ŝablonoj "Color box" estas en la angla kaj la enhavo ne montriĝas en la paĝo. Kiujn ŝablonojn uzu en Esperanto por ke la enhavo aperu?--Pangea (diskuto) 15:58, 28 Maj. 2013 (UTC)

Age of consent for heterosexual sex by country
Ŝablono:Color box – puberty
Ŝablono:Color box – less than 12
Ŝablono:Color box – 12
Ŝablono:Color box – 13
Ŝablono:Color box – 14
Ŝablono:Enhavo – 15
     – 16
Ŝablono:Color box – 17
Ŝablono:Color box – 18
Ŝablono:Color box – 19
Ŝablono:Color box – 20
Ŝablono:Color box – 21+
Ŝablono:Color box – varies by state/province/region/territory
Ŝablono:Color box – must be married
Ŝablono:Color box – no law
Ŝablono:Color box – no data available
Solvita. Mi hazarde anstataŭigis la anglan "Color box" per "Kolora kesto" kaj jen la enhavo aperis.--Pangea (diskuto) 16:02, 28 Maj. 2013 (UTC)
Alternativo cetere estas {{priskribo}}, sed ĝi metas la koloran keston tute maldekstren, ne spaceton pli dekstren kiel "kolora kesto", kaj necesus inkludi la postan klarigon inter ŝablonokrampojn, do ne {{priskribo|#FFA07A}} – pubereco, sed {{priskribo|#FFA07A| – pubereco}}. Sed "kolora kesto" kompreneble pli proksimas al la anglalingve celita "color box". ThomasPusch (diskuto) 14:48, 17 Jun. 2013 (UTC)

Forigo de alidirektiloj

Pri Mediteraneaj sekaj duonarbaroj de akacio kaj arganio, bonvolu forigi la ne plu uzatajn alidirektilojn "Mediteraneaj sekaj maldens-arbaroj de akacio kaj arganio" kaj "Mediteraneaj sekaj maldensarbaroj de akacio kaj arganio. Antaŭan dankon. --Forstbirdo (diskuto) 14:25, 30 Maj. 2013 (UTC)

✔ Farite PaulP@diskkont 15:03, 30 Maj. 2013 (UTC)

Pri Sud-saharaj stepo kaj duonarbaroj, bonvolu forigi la ne plu uzatajn alidirektilojn "Sud-saharaj stepo kaj maldensarbaroj" kaj "Sud-saharaj stepo kaj maldens-arbaroj. Antaŭan dankon. --Forstbirdo (diskuto) 21:06, 30 Maj. 2013 (UTC)
Ĉu vi bonvolus uzi la ŝablonon {{forigu tuj}} por tiaj petoj? Ankaŭ neadministrantoj kiel mi havas tiun ĉi paĝon en sia atentaro. Dankon. darkweasel94 (diskuto) 22:05, 30 Maj. 2013 (UTC)

Kial okazas tio?

Kiam paragrafo entenas citilon al noto aŭ referenco, la spaco inter la linio entenanta la citilon kaj la suba linio interspacigas (ekzemplo:[1]) tiel ke foje oni eĉ ne kapablas distingi la dividon inter paragrafoj, ĉar la interspacigo kaŭzita de pluraj citiloj preskaŭ egaligas la distancon inter ĉiuj linioj. Tio donas al la artikoloj iom strangan aspekton kaj malfaciligas la legadon. Tio ne okazas en aliaj Vikipedioj. Ĉu ne eblas solvi tiun ĉi mankon?--Pangea (diskuto) 04:51, 31 Maj. 2013 (UTC)

Saluton, Pangea. Via mesaĝo pri problemo estas malkompleta. Kiun foliumilon vi uzas? Mi uzas Fajrovulpon 21 sub Vindozo 8 kaj ne estis io malbela pri la ekzempla referenco. Krome via ekzemplo nur montras unu referencon, tiel ke ne eblas vidi, kion vi priskribis. Ĉu eble temas pri iomete tre malsupre lokita sago ĉe la malsupre aperanta referenco? Ne eblas korekti oon sen sufiĉa informo kaj ekzemplo, kiu eble eĉ ne montras la problemon. --Tlustulimu (diskuto) 06:49, 31 Maj. 2013 (UTC)
La probleme estus solvebla, kiam oni fiksus la interspacon inter la linioj en la tekstoj al divinita valoro, ekzemple 1,2. Sen ttio, altigita citilcifero kaŭzas aŭtomate pli vastan spacon inter la aktuala kaj la supra linio. Tio fakte aspektas malbela. La problemo tamen dependas de la hazarda lokiĝo de tiu citilo. Por solvi la problemon tamen oni devus aŭ ĝenerale tion programi por la tuta vikipedio, aŭ eblas individue solvi, kiam difinante la aspekton de la skribo en la propra navigilo. Vi do en via komputilo simple helpe de la navigilaj menuoj difini la skribo- kaj paragrafoparametrojn tiel, ke la afiŝado estonte aspektas laŭ via plaĉo. Memkompreneble sen garantio, ke la solvo de unu specifa problemo ne kaŭzas du novajn ... (en la konkreta kazo ekzemple fiksa linidistanco kaŭzus, ke je apero de pli grandaj skriboj poste la distanco de la linio ne grandiĝintus ...) DidiWeidmann (diskuto) 14:06, 24 Jun. 2013 (UTC)

Referencoj

  1. Ekzemplo.

La alidirektiloj "konifero"/"koniferoj"

Tiuj ĉi alidirektiloj devus aparteni al artikolo Pinofitoj (Pinophyta, Coniferophyta) kaj ne al artikolo Pinacoj. Oni bonvolu aranĝi tiun. Dankon ! (Notu ke la populara termino "koniferoj" jam estis menciata en Vortaro de Esperanto de 1911), p. 83. --Forstbirdo (diskuto) 08:51, 3 Jun. 2013 (UTC)

Nun ĉu estas bone?--pino (diskuto) 20:19, 3 Jun. 2013 (UTC)
En ordo, mi dankas vin ! --Forstbirdo (diskuto) 18:30, 6 Jun. 2013 (UTC)

Rollback flag

Mi ricevis peton de Leitoxx pri koncedo de rollback flag. Laŭ mia scio, tia funkcio ĝis nun ne ekzistas en Esperanto-Vikipedio. Ĉu iu scias pli detale kaj ĉu tia funkcio iam estos antaŭvidita? Amike DidiWeidmann (diskuto) 09:47, 17 Jun. 2013 (UTC)

La funkcio signifas "Tuj malfari la redaktojn de la lasta uzanto kiu redaktis specifan paĝon kaj tiun rajton nuntempe disponas nur administantoj. Ĝi do estas plifortigita malfaro. Ĝi estas tre utila en Vikipedioj, kiuj estas ofte vandalataj, do ne tiom en la Esperanta. Eblas krei novan grupon de uzantoj, kiuj disponus tiun rajton, simile kiel nun Reviziantoj, sekve povus admnistrantoj tiun rajton doni aŭ forpreni de aliaj uzantoj. Laŭ mi tio (nuntempe) ne tre sencas ĉar tie ĉi "funkcias" reviziado kaj precipe ĉar nia Vikipedio ne estas multe vandalata. Tamen por ni tio povus doni ian avantaĝon kaj ne kostus por ni multan tempon kaj energion. Se ni interkonsentos ke ni volas havi tiun ĉi funkcion mi povos ĝin prizorgi, ŝajne necesos peti evoluigistojn en Bugzilla. --KuboF (diskuto) 22:49, 21 Jun. 2013 (UTC)
Mi fakte ne vidas bezonon pri enkonduko de tiu funkcio nur pro peto de unu sola persono. Administrajn rajtojn ni al Leitoxx ne povas koncedi, ĉar li evidente ne regas nian lingvon. La afero de momente restus sen reaga.DidiWeidmann (diskuto) 14:10, 24 Jun. 2013 (UTC)

Ĉu ni havu plian burokratojn?

Karaj, mi kun granda bedaŭro konstatas, ke nin forlasis Arno kiel aktivulo, kio estas ja granda perdo por nia vikipedio. Nuntempe du personoj disponas pri burokrataj rajtoj, tio tamen estas la suba limo, laŭ mi devus estis almenaŭ tri se ne kvar personoj kun burokrataj rajtoj. Kvankam mi tre malŝatas la titolon burokrato mi tial pretus persone eventuale plenumigi tian funkcion krome mi povas imagi, ke alia taŭga kandidato estus ThomasPusch, se li pretus. Eventuale estus ankaŭ aliaj. Antaŭ mi formale kandidatiĝos kaj demandos al Thomas, mi tamen deziras scii la opinion de la ceteraj uzantoj. Amike DidiWeidmann (diskuto) 10:01, 17 Jun. 2013 (UTC)

Nura demando: kial ni bezonas pli da burokratoj? Ja alinomado de uzantoj estas nun aŭ estos baldaŭ, se mi memoras ĝuste, ne plu loke farebla; kaj novajn administrantojn ni malofte elektas, do ankaŭ por tio ne ŝajnas necesa plia burokrato. Sed eble mi forgesis ion. darkweasel94 (diskuto) 10:35, 17 Jun. 2013 (UTC)
Tamen al burokratoj restas la tasko doni al robotoj la robotan statuson. Mi ankoraŭ ne legis, ke oni iam malinventos burokratojn en la Vikipedio. --Tlustulimu (diskuto) 11:01, 17 Jun. 2013 (UTC)
Ne estas urĝa neceso havi amason da burokratoj, sed estas diversaj etaj taskoj (robotoj, rajtoj de kontrolantoj, rajtigo de administrantoj ktp.), kiuj kelkfoje bezonas respondon. Kun Arno fakte tre diligenta aktivulo forlasis nian vikipedion. Facile unu el la du restantoj povas havi problemon kiel ekzemple akcidenton, malsaniĝon aŭ similan aŭ simple kabei, kion mi nature fortemaldeziras. Tiam ni subite troviĝas en la situacio, ke ni dependas plene de stevardoj eksteraj, kaj tian situacion gravas eviti. Estas simple bone, se ni ĝustatempe antaŭzorgas por eviti subitan paneon, eĉ se malofte ni elektas novajn administrantojn kaj buroktratojn, ni fakte ĉiam estu kapablaj fari tion sen dependi de la aliaj projektoj. Amike DidiWeidmann (diskuto) 11:53, 17 Jun. 2013 (UTC)
Jes estas grava kaj se DidiWeidmann akceptus iĝi burokrato, estus bone. --pino (diskuto) 13:34, 17 Jun. 2013 (UTC)
En kazo de urĝa neceso ankaŭ mi pretus burokratiĝi, sed ĉar mi ne malofte (vidu la komencajn frazojn de mia diskutpaĝo) havas nur limigitan komputilan tempon kun retkontekto (por patrolado kaj reviziado de novaj paĝoj, sekvado de diskutoj, metado de novaj kategorioj, redaktetoj kaj aliaj plia administraj taskoj), sed kompare pli abundan tekokomputilan tempon sen retkontekto, por verkado de novaj artikoloj laŭ antaŭkolektita materialo kaj similaj taskoj, mi ne protestus se nur Didi iĝus aldona burokrato. Konvinkite mi subtenas lian kandidatiĝon. ThomasPusch (diskuto) 14:42, 17 Jun. 2013 (UTC)
Mi persone vidas neniun danĝeron havi pliajn burokratojn, se homoj volas kaj pretas fariĝi tiuj. Alaŭdo ۩ 07:33, 19 Jun. 2013 (UTC)
Laŭ nia regularo unue devos okazi baloto. La listo de kandidatoj troviĝas sur Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj. Por montri sian kandidatecon al burokrato sufiĉas aldoni la koncernan informon al la sama tabela linio kiel dum kandidateco al administranto. Ne necesas meti novan linion, se la kandidato jam estas administranto. Do, faru kiel faris Alaŭdo, Arno kaj mi. Krome estu kreata subpaĝo por la baloto mem. Mia paĝo estas Vikipedio:Burokratoj/kandidatoj/Tlustulimu, por montri ekzemplon kaj la nomskemon. --Tlustulimu (diskuto) 07:45, 19 Jun. 2013 (UTC)

  ŝajne ni havas du volontuloj ke ni bone konas ĉar ili tie fide laboras. Do mi plenigas la tabelon. Kuraĝigu ilin!--pino (diskuto) 11:03, 21 Jun. 2013 (UTC)

Pino, mi pensas, ke nia Vikipedio estas jam sufiĉe matura por ke kandidatoj kandidatiĝu mem kaj ne necesas ilin kandidatigi.
Nuntempe vere ne estas urĝa bezono sed vere bonus havi almenaŭ tri burokratojn. Darkweasel prave diris ke postnelonge burokratoj ne plu povos alinomigi uzantojn, tion farados nur stivardoj ĉe Meta-Vikio. Por aliaj burokrataj taskoj tamen bonus havi "sekurkopion".
Sed mi pensas ke pli utilus havi pliajn aktivajn administrantojn, ĉar nuntempe ankaŭ tiu situacio iom lamas ĉe ni... --KuboF (diskuto) 23:10, 21 Jun. 2013 (UTC)

  Jes vere bonus havi almenaŭ tri burokratojn kaj ni ne bezonu ege formali do se ni havas volontulojn organizu rapide baloton kaj ne tro labori kiel administranto estas bonan signon! Ni havas nek vandalismojn nek kverelojn. Amike.--pino (diskuto) 07:07, 22 Jun. 2013 (UTC) El la diskutaj kontribuoj mi konkludas, ke la ĝenerala opinio estas, ke estu almenaŭ tri burokratoj, prefere 4. Se ne multaj aliaj sin anoncas, tiam mi pretas transpreni tian oficon, se mia kandidateco trovas subtenon. Tial mi oficale prezentas mian kandidatecon. Cetere venis ĉi-tie prava rimarko, ke estas ankaŭ neceso de pliaj administrantoj, kaj memkompreneble ankaŭ de pliaj aktivaj kontribuantoj. Kandidatiĝoj de kapablaj kunlaborantoj kiel administrantoj do ankaŭ tre bonvenas. Same ni bezonas amason da novaj kontribuantoj. Amike DidiWeidmann (diskuto) 17:07, 24 Jun. 2013 (UTC)

Per mia antaŭa noto "En kazo de urĝa neceso ankaŭ mi pretus burokratiĝi" mi celis esprimi: Mi subtenas la kandidatiĝon de Didi, kaj mi persone nun ne perceptas urĝan neceson ke aldone ankaŭ mi ricevu la taskon de burokrato. Tial mi ne prezentis mian kandidatiĝon, kaj post mia noto de antaŭ semajno eĉ ĝis nun ne plu rigardis la diskutejon, aktivante aliloke en vikipedio. Nur kaze ke la nunaj burokratoj iam poste konvinkus min ke aldona burokrata stato de mi estus nepra avantaĝo por la projekto, kiu pravigus fortiri energion de aliaj taskoj, kaj ili insistus pri plia divido de tiu tasko, tiam mi kandidatiĝus kaj forprenus la labortempon de aliaj vikipediaj aktivaĵoj. Tial sinceran dankon, Pino, sed KuboF tute pravas ke kandidato kandidatiĝu mem. ThomasPusch (diskuto) 21:27, 24 Jun. 2013 (UTC)

Ne funkcias ĝuste lingvaj ligiloj de Oruro. Miaj redaktoj ne akceptiĝis. Estas Oruro, kiu estas departemento kaj Oruro (urbo). Same estas 2 artikoloj en ĉiuj lingvoj. La lingvaj ligoj en Esperanto ne funkcias bone.--Crosstor (diskuto) 09:51, 19 Jun. 2013 (UTC)

Saluton, Crosstor. Mi korektis la intervikiojn de Oruro kaj Oruro (urbo). Ĉe ambaŭ estis la malĝustaj. --Tlustulimu (diskuto) 12:52, 19 Jun. 2013 (UTC)

Rotaciaj enhavoj en portaloj

Mi ĵus kreis novan portalon, Portalo:Pedofilio, kaj nun spertas kelkajn malfacilaĵojn por inkludi la enhavojn, ĉar ankoraŭ ne regas la funkciadon. Unu el miaj duboj estas pri tio, se ekzistas la ebleco igi aŭtomate rotacii la enhavojn (artikolo de la monato, bildo de la monato....) por ke ili ŝanĝiĝu solaj ĉiumonate, kaj se anstataŭ ĉiumonataj ili povas esti ĉiusemajnaj. Mi estus danka se iu helpos min por pretigi la portalon, almenaŭ koncerne la menciitajn aferojn.--Pangea (diskuto) 17:50, 20 Jun. 2013 (UTC)

Tre eble oni povas varii la enhavon aŭtomate, mi pensas ke la afero estas simila al ADLS, ĉar tiaj artikoloj ŝanĝas aŭtomate ĉiu semajno, ĉu ne? -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 18:17, 20 Jun. 2013 (UTC)
Jes, oni povas. Kreu subpaĝojn, kiuj iel enhavas la daton, kiam ili aperu - do ekzemple "Portalo:Pedofilio/Artikolo de la monato/2013-08". En tiuj subpaĝoj estu la enhavo, kiun vi volas prezenti dum tiu tempo. Tion poste enigu kiel ŝablonon uzante la magian vorton "#time" - iel simile al {{/Artikolo de la semajno/{{#time:Y-m | now}}}}. Se vi volas rotacii ĉiusemajne, atentu, ke por la jaro vi devas uzi "o" kaj ne "Y" - alie ĉirkaŭ la jaroŝanĝiĝo (kie ja ne estas tute klare, kiu semajno apartenas al kiu jaro) okazos ĥaoso. Rigardu la ADLS-fontkodon por ekzemplo. darkweasel94 (diskuto) 18:26, 20 Jun. 2013 (UTC)
Mi jam kreis la subpaĝon Portalo:Pedofilio/Ĉu vi sciis, ke.../2013-07, sed kie nun mi devas enigi la ŝablonon kaj kion ekzakte devas diri tiu ŝablono?--Pangea (diskuto) 20:33, 20 Jun. 2013 (UTC)
Vi devas enigi ĝin tie, kie sur la portalo vi ĝin volas havi - tion scias vi plej bone. La necesa kodo estas: {{Portalo:Pedofilio/Ĉu vi sciis, ke.../{{#time:Y-m|now}}}}. Sed evidente vi devas unue krei ankaŭ 2013-06, ĉar ankoraŭ ne estas julio, do aperus ruĝa ligilo. darkweasel94 (diskuto) 20:45, 20 Jun. 2013 (UTC)

Mi jam sukcesis igi rotacii la artikolojn, sed mi havas pliajn dubojn. Ekzistas eble sufiĉe da artikoloj por plenigi tutan jaron, igante rotacii ilin ĉiusemajne, sed ne por du jaroj. Mi ŝatus do, ke ili rotaciu dum unu jaro kaj finante aŭtomate rekomencu la rotaciadon. Kion mi devas do skribi en la ŝablono kaj en la titolo de la artikoloj?--Pangea (diskuto) 03:21, 23 Jun. 2013 (UTC)

Simple uzu nur la kalendaran semajnon ({{#time:W}} rezultigas 19), sen jaro, kaj tio funkcios. Atentu, ke iuj jaroj havas 53an semajnon, sed aliaj ne: vi devos do krei ankaŭ 53an paĝon. darkweasel94 (diskuto) 05:37, 23 Jun. 2013 (UTC)
Nu, estis supozebla. Fine mi decidis igi rotacii la artikolojn nur ĉiusemajne, ĉar alie la enhavo de la portalo ne estus sufiĉe kvalita. Kiam mi finos la laboron vi povos forviŝi la paĝojn kun jaro en la titolo (ankoraŭ ne, ĉar mi devas translokiĝi la enhavon al la novaj paĝoj).--Pangea (diskuto) 01:28, 24 Jun. 2013 (UTC)

Mi volas ŝanĝi la koloron de fono de la sekcio "Aliaj portaloj" por ke ĝi estu la sama ol tiu de la ceteraj sekcioj (ĝi estas simila, sed ne la sama). Kiel mi povas fari tion?--Pangea (diskuto) 11:47, 24 Jun. 2013 (UTC)

Lingva dubo

Kiu formo estas korekta: "Bonvenon al la portalo", "Bonvenon en la portalo" aŭ "Bonvenon en la portalon"?--Pangea (diskuto) 11:50, 24 Jun. 2013 (UTC)

La unua estas la ĝusta . "Bonvenon al la portalo". -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 00:42, 25 Jun. 2013 (UTC)
Mi ne rimarkis pri la bonvenigo de la Vikipedio mem. Ĝi estis unu el tiaj duboj kiujn mi havis jam delonge. Dankon.--Pangea (diskuto) 13:11, 25 Jun. 2013 (UTC)

Peto por forigo de kategorio

Bonvolu forigi "Kategorio:Mediteraneaj arbaroj, maldensarbaroj kaj arbustaroj". Ĝi estas nun malplena kaj anstatauigita de "Kategorio:Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj". Dankon --Forstbirdo (diskuto) 14:42, 24 Jun. 2013 (UTC)

✔ Farite Estontece por peto pri rapida forigo bonvolu uzi {{Forigu tuj}} --KuboF (diskuto) 23:01, 24 Jun. 2013 (UTC)

Pri la agado de Uzanto:NoKo

Mi havas ion por peti administranton. Mi nun havas argumentojn kun NoKo ĉe pluraj diskutopaĝoj:

  • Diskuto:Radiodramo - Li kreis la artikolon kun simpla eraro de la japana. Mi korektis ĝin ĉar li ne respondis al mia esplorado.
  • Diskuto:Stacio Ŭeno - Mi ekis la diskuton ĉe unu el la plej strangaj titoloj. Ni ne ankoraŭ finis la diskuton.
  • Diskuto:Distrikto Miŝima - Li deklaris ke "Mi ĝin ne trovis en la interreto" pri tre facile trovebla afero se oni povas legi la japanan.

Malgraŭ ke ni ankoraŭ diskutadas pri transskribo/transliterumo de japanaj fontaj vortoj en e-vikipedio, li ignoras la nunan oficialan regularon por transskribado kaj kreadas artikolojn de japanaj stacidomoj kaj distriktoj (lastatempe). Mi petis lin ke

"bonvolu ne plu dependi nur sur viaj oreloj kiam vi kreas aŭ alinomigas vikipediajn artikolojn, sed ni provu trovi interkonsenton pri la ĝenerala transskribo/transliterumo de la japana en Diskutejo kaj/aŭ Vikipedia diskuto:Alinomendaj artikoloj"[1]

Sed li nur respondis pri tio ke

"Por nomi la paĝon dum ĝia kreado vikipedio ne postulas pridiskuti la nomon antaŭe."[2]

Mi legis malnovan diskuton pri lia agado kaj trovis ke oni propanis lian forbaron. Tie, Burokrato Alaŭdo menciis ke "se li plu faros iun ŝanĝon spite al la komunumo interkonsento aŭ sen ĝi, mi forbaros lin."

Mi ne tre certas, ĉu forbaro estas bona solvo. Sed, mi petas administranton dialogi kun li pri halti mallonga-tempe krei aŭ alidirekti japanajn artikolojn ĉar la koncernaj diskutoj ne ankoraŭ finis. Alie, ni eble havos pli multajn artikolojn, kiuj estu alinomigataj estonte. Kore,--Salatonbv (diskuto) 03:35, 28 Jun. 2013 (UTC)

Titolomilitoj kondukas al domaĝaj kvereloj. Mi klopodos dialogi kun li kaj vi. --pino (diskuto) 05:40, 28 Jun. 2013 (UTC)
Kara Salatonbv! Vi ne demandis min persone pri Radiodramo, nur skribis en diskut-paĝo. Mi ne opiniis ne por ne kontraŭ. Mi ne respondis, ĉar mi decidis, ke estas stulte skribi "mi ne estas ne por nek kontraŭ", kaj simple decidis fidi al aliaj uzantoj, aparte al vi. Mi pardonas, se mi ofendis vin, ne respondinte. Eble mi devas ion skribi, sed mi estas ne tre societema kaj lastatempe okupita. Eble pro tio vi komencis militon kontraŭ mi? Vi eĉ priverŝis min per koto: "Li deklaris ke "Mi ĝin ne trovis en la interreto" pri tre facile trovebla afero se oni povas legi la japanan", aŭ pro kio vi skribis tion ĉi-tie, ni ne havis kontraŭdiroj en tiu diskuto. Ĉiaokaze mi pardonpetas, ke mi ne ĉiutage respondas al viaj demandoj. Lastatempe mi havas pli da laboro (en "la reala mondo"). Libertempe mi fakte kreis kelkajn artikolojn dum niaj diskutoj, sed tio ne estis malfacile, ĉar mi simple priskribas, sed ne elpensas. Por mi estas pli malfacile diskuti, ĉar necesas verki ion, sed mi laciĝas en la laboro lastatempe. Ĉu oni rajtas postuli uzanto respondi regule? Eĉ en diskutpaĝoj? Aŭ ĉu vi deziras, ke mi ne plu kreu artikolojn? Eble mi devas serĉi alian aferon por mia libera tempo... Certe necesas diskuti, sed via rapideco ne taŭgas por mi. Vi estas lerta diskutanto kaj pli facile serĉas informon en la interreto. Mi eble kreas pli da artikoloj. Ni estas malsamaj, sed ne necesas militi pro la malsameco. Pro tio Zamenhofo kreis Esperanton, ĉu ne? Amike, --NoKo (diskuto) 17:50, 28 Jun. 2013 (UTC)
Dankon, pino, por via komento en la paĝo. Mi konsentas, ke ni amike kreos japanajn artikolojn estonte.
Dankon, NoKo, pro via rapida respondo. Mi ne kritikas ke vi ne povas tuj respondi diskuton. Tamen, mi pensis probleme ke daŭrigi krei la koncernajn artikolojn, ekzemple, ekde 18 Jun. de la Diskuto:Stacio Ŭeno. Mi ne komencis militon al vi sed mi nur volis interkonsenton. Ekde mi unue vidis vin en radiodramo, mi sciis, ke vi en la estinteco kreis multajn ne-naturajn alidirektilojn (Tomabeĉi-Stacio al Stacio Tomabeĉi (stacio), [3], [4] ktp.).
Ĉiuj estas okupitaj. Mi pensas ke neniu volas preni tempon por ŝanĝi multajn nomojn aŭ redakti detalojn poste, do mi volas, ke vi atendu mallongan tempon krei artikolojn nur pri la koncernaj temoj ĝis la diskutoj finis. Amike,--Salatonbv (diskuto) 02:06, 29 Jun. 2013 (UTC)
Noko ŝajnas ne kompreni, ke li agas detrue en la Esperanta Vikipedio. Oni povus kompreni, ke li verkas novajn artikolojn uzante sian preferatan transskribon, sed li daŭrigas la ŝanĝadon de titoloj en artikoloj kreitaj de aliaj. Tio montras malestimon al la aliaj kontribuantoj. Estas notinde, ke lia amata ĉevalo estas nova, persona transskriba sistemo por lingvo, kiuj jam de longe havas plurajn enradikiĝintajn manierojn por transskribo. Do, nur plia konfuzo pro personaj kapricaj preferoj. --Surfo 09:38, 29 Jun. 2013 (UTC)
Kara, Surfo! Via komento estas maltrafa, ĉar ĉi tie temas ne pri tio, ke mi "daŭrigas la ŝanĝadon de titoloj en artikoloj kreitaj de aliaj", sed pri ŝanĝado de titoloj kaj artikoloj, kreitaj kaj skribitaj de mi mem. Amike, --NoKo (diskuto) 14:19, 29 Jun. 2013 (UTC)

Dankon, Surfo, por via opinio.

NoKo, mi unue ekis ĉi diskuton pri via agado "krei aŭ alidirekti japanajn artikolojn" dum la argumentoj. Alidirekti signifas "ŝanĝadon de titoloj en artikoloj kreitaj de aliaj" kiel Surfo menciis, kaj de vi mem. Ĉiaokaze, vi ŝajnas halti kreadon kaj alidirektadon de koncernaj artikoloj, kiun mi volis. Do mi fermos ĉi tiun sekcion, dank al vi, krom se la situacio ŝanĝos.--Salatonbv (diskuto) 00:20, 30 Jun. 2013 (UTC)

Kara Salatonbv! Mi dankas vin pro la klarigo de via vorto "alidirekti", mi finfine ĝin komprenis. Tamen, bonvolu uzi anstataŭ tio la vorton "alinomigi", uzata en Esperanta vikipedio, ĉar "alidirekti" signifas alian aferon. Amike --NoKo (diskuto) 06:16, 30 Jun. 2013 (UTC)