Submarŝipo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Subakva ŝipo)

Submarŝipo de tipo Ŝarko de Rusio.

Submarŝipo estas ŝipo, kiu estis konstruita por submara veturo, nome akvoveturilo kapabla je sendependa funkciado subakve. Ĝi diferencas el submarŝipeto, kiu havas pli limigitan kapablon subakvan. La termino plej ofte aludas al granda, anhava, aŭtonoma veturilo. Ĝi estis ankaŭ foje uzata historie aŭ parolmaniere por aludi al demalproksime funkciantaj vehikloj kaj al robotoj, same kiel al mez-grandaj aŭ pli malgrandaj veturiloj, kiaj la minisubmarŝipo kaj la submaraŭto. La nomo submarŝipo evoluis kiel mallongigita formo de submara ŝiposubmara boato.[1] Pro tialoj de mara tradicio, submarŝipoj estas ofte referencata kiel simple "boatoj" pli ol kiel "ŝipoj", konsiderinte ties malgrandon.

Historio[redakti | redakti fonton]

La deziro de la homoj por pli longa restado subakve, ol por kiom sufiĉas la propra spiro, estas sampraa kiel la deziro pri flugado. Pro tio la homoj jam okupiĝis pri tio en la antikveco. La plej konata kaj disvastiĝinta "instrumento" estis la ŝnorkelo (spirtubo), tra kiu la subakviĝintoj akiris freŝan aeron.

Ĝis la 18-a jarcento[redakti | redakti fonton]

  • 1405: Konrad Kyeser planas mergoveston en sia verko Bellifortis
  • 1515: Leonardo da Vinci skizas sur desegnotabulo unupersonan submarŝipeton.
  • 1604: Magnus Pegel priskribas unuafoje la bazajn pensojn akj antaŭkondiĉojn pri konstruo de mergoŝipo.
  • 1620: la nederlanda malkovristo Cornelis Jacobszoon Drebbel konstruas la unuan manovreblan subakvan veturilon, el ligno kaj ledo.
  • 1691: la franca fizikisto Denis Papin - profesoro ĉe Philipps-Universitato de Marburg, konstruas mergoboaton, kiu disfalas ĉe testo en 1692.
  • 1772: en Germanio estas testata – en Steinhuda Maro – unuafoje subakva veturilo, nomita steinhuda ezoko, post ties formo. Oni povis mergi per la ligna konstruaĵo ĉirkaŭ 12 minutojn.
  • 1776:
    mergoŝipo de Buŝnel
    la usona David Bushnell konstruas en 1776 la "Turtle"-on ("mara testudo"), el fero kaj kverka ligno. Ĝi estas taksata kiel la unua vera submarŝipo, ĉar ĝi uzis por movoj du ŝraubojn movitajn per mana kranko (la antaŭuloj uzis velojn aŭ remilojn por sin movi sur la akvosurfaco.
  • 1799: la mineja majstro Joseph von Baader priskribas konstruon de dupersona submarŝipo.

19-a jarcento[redakti | redakti fonton]

La usona Robert Fulton planas en 1801 submarŝipon "Nautilus". Ĝi posedas manan krankan peladon tra ŝraŭbo, vovaĵo estas la remiloj por la flanka kaj profunda direktado same kiel la premaera sistemo por prizorgo de la tripersonanan teamon kun spiraero. La "Nautilus" ekscitas eĉ Napoleonon, sed ĝi pruviĝas por milita uzo tro malrapida.

La 2-an de oktobro de 1864, Narcís Monturiol enakvigas Ictineo II la unuan submarŝipon kun maŝina pelado. La ŝipo konsistas el ligno – firmigita per kupra kadro – koj tute kovrita per ĉirkaŭ 2 mm dikaj kupraj lamenoj. Ĝin pelis motoro, alborante per magnezia peroksido, zinko kaj kalia klorato.

Oni konstruis dum la Usona Enlanda Milito, en 1864 kelkajn manpleitajn submarŝipojn, ekz. C.S.S. H. L. Hunley. La 17-an de februaro de 1864 sinkas la malamika ŝipo U.S.S Housatonic kaj ĝi tiel iĝas la unua submarŝipo sur la Tero, kiun sinkigis alia ŝipo. Ĉe la batalo mortis eĉ la 9-persona anaro. Oni trovis la 4-an de majo de 1995 la erstaĵojn de C.S.S. Hunley, kiuj poste konservis.

1900 – 1930 (Unua Mondmilito)[redakti | redakti fonton]

Per enmeto de Hunley en 1864 komenciĝas kreskanta interesiĝo je uzo de submarŝipoj por militaj celoj. En la sekvaj jardekoj, la evoluon forte apogila la armeo. (legu submarŝipa milito).

  • 1902: Germanio finfine konstruas kaj testas prototipon de 200-tuna eksperimenta submarŝipo (Forelle). Pliaj tri ekzempleroj oni vendas al Rusio.
  • 1904: komisio por konstrui militcelajn submarŝipojn en Germanio.
  • 1906: enakvigo de la unua germana militara submarŝipo (U 1, nun troviĝanta en Germana Muzeo en München.
  • sinkigo de Lusitania la 7-an de majo de 1915 dum la Unua Mondmilito.

1930 - 1945 (Dua Mondmilito)[redakti | redakti fonton]

Ĉar la Traktato de Versajlo malpermesis al Germanio evolui ankaŭ la surakvan armeon, la germanoj atendis relative efikan, malmultekostan forton per submarŝipoj. Ili volis malhelpi la liveron de krudmaterialoj al Britio.

La komencan avantaĝon de la germanaj fortoj evitis la aliancanoj per tio, ke

  • La komercaj ŝipoj veturis en konvojoj, kelkfoje eĉ 100 ŝipoj, kiujn protektis militaraj korvetoj kaj aliaj defendaj ŝipoj.
  • Aviadiloj kontrolis la koridorojn.
  • Esploro, apliko de radaro kaj sonaro.
  • Akvobombo (ankaŭ Hedgehog)
  • Malĉifrigo de kodoj (Enigma)

La aliancanoj de la Dua Mondmilito iom post iom atingis la sukcesojn sur la maro kaj la germanaj fortoj el ofensivo ŝanĝis al defensivo.

Post 1945[redakti | redakti fonton]

Aperas la nuklee pelitaj submarŝipoj, kiuj certigis longan subakvan restadon (unuafoje: Usono 1954 kun USS Nautilus vom Stapel.

Batiskafo Trieste pendanta de gruo
  • 1954: USS Nautilus (SSN-571) estis la unua funkcianta atomenergia submarŝipo en la mondo. Nautilus estis rajtigita en 1951 kaj marlanĉita en 1954.
  • 1958: USS Nautilus (SSN-571) estis la unua submarŝipo kiu kompletigis submerĝitan transiron de la Norda Poluso la 3an de Aŭgusto 1958.
  • 1960: esplora submarŝipo Trieste atingas plej profundan punkton de la tero (10.916 m).
  • 1963: USS Thresher disfalas dum mergoprovo je 6 partoj.
  • 1968: eksplodo sur ferdeko de soveta submarŝipo K-129 (mortas 98 homoj). Tio estas samtempe la antaŭludo por Jennifer-projekto, sekreta esploro de CIA, elakvigi la sovetan submarŝipon el profundo de 5000 m.
  • 1968: malaperas la atompelita USS Scorpion proksime al Azoroj (verŝajna kaŭzo: antaŭtempa eksplodo de torpedo).
  • 2000 sinkas la rusa submarŝipo Kursk (K-141) laŭ oficiala raporto pro eksplodo de torpedoj (mortis 118 homoj).
  • 2004: enakvigo de U31, moderna submarŝipo kun hibridpelo (elektro kaj brulaĵcelo).

La plej grandaj submarŝipoj estas nun tiuj de Projekto 941 Ŝarko, prototipo de soveta submarŝipo el la filmo "Ĉasado je la Ruĝa Oktobro".

Milituzado[redakti | redakti fonton]

Unua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

La germana submarŝipo SMU U-9, kiu vrakigis tri britajn krozoŝipojn en malpli ol unu horo en septembro 1914.

Militaj submarŝipoj por la unua fojo faris gravan efikon en la Unua Mondmilito. Fortoj kiel la U-boatoj de Germanio partoprenis en la Unua Batalo de Atlantiko, kaj vrakigis ŝipon RMS Lusitania, kiu surfondiĝis rezulte de senlima submara marmilito, kion ofte oni citas inter tialoj por la eniro de Usono en la milito.[2]

Je la komenco de la milito, Germanio havis nur du dek submaŝipojn disponeblaj por batalo, kvankam tio inkludis ŝipojn de dizel-motoraj SM U-19, kiuj havis sufiĉan teritorion de 8 000 km kaj rapidon de 15 km/h kiu ebligis ilin funkcii tra la tuta brita marbordo.[3] Kontraste, la brita Reĝa Ŝiparmeo havis totalon de 74 submarŝipoj, kvankam de relativa efikeco. En Aŭgusto 1914, ŝiparo de dek U-boatoj eliris el sia bazo en Heligoland por ataki militŝipojn de la Reĝa Ŝiparmeo en la Norda Maro en la unua submarŝipa milito de la historio.[4]

La kapablo de U-boatoj funkcii kiel praktikaj militmaŝinoj dependis el novaj taktikoj, iliaj nombroj, kaj submarŝipaj teknologioj kiel kombino de dizel–elektra energia sistemo disvolvigita en la antaŭaj jaroj. Pli submergeblaj ol veraj submarŝipopj, U-boatoj funkciis ĉefe sur la marsurfaco uzante regulajn motorojn, submergiĝante okaze por ataki uzante pilenergion. Ili estis iom triangulaj kruc-sekcie, kun speciala kilo por kontroli la iradon surface, kaj speciala pruo. Dum la Unua Mondmilito pli ol 5 000 ŝipoj de Aliancanoj estis vrakigitaj de U-boatoj.[5]

Britoj reagis al la germanaj disvolvigoj en submarŝipa teknologio per la kreado de K-klasaj submarŝipoj. Tamen, tiuj submarŝipoj estis klare danĝeraj por funkcii pro kelkaj desegnomankoj kaj malbona manovrebleco.[6][7]

Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

La submarŝipo I-400 de la Imperijapana Ŝiparmeo, la plej granda submarŝipa tipo de la Dua Mondmilito.
Germana modelo de U-47 de 1938 de Günther Prien, dizelalektra ĉasisto de tipo 7a.

Dum la Dua Mondmilito, Germanio uzis submarŝipojn atingantajn detruegajn efikojn en la Batalo de Atlantiko, en kiu ĝi sukcesis tranĉi la livervojojn de Britio sinkigante pliajn komercŝipojn ol Britio povis anstataŭi. Tiuj komercŝipoj estis ludantaj ŝlosilajn rolojn por liveri al la brita loĝantaro manĝaĵojn, al la industrio krudmaterialojn, kaj al armitaj fortoj brulaĵojn kaj armilojn. Kvankam la U-boatoj estis eldatigitaj en la intermilitaj jaroj, la ĉefa novigo estis plibonigo de komunikado, per cifrado uzante la cifrilon Enigma. Tio ebligis amas-atakajn marmilitajn taktikojn (Rudeltaktik, ofte konate kiel "Wolfpack"), sed ĝi estis ankaŭ la dekadenco de la U-boatoj, jam ne tiom utilaj. Fine de la milito, preskaŭ 3 000 ŝipoj de Aliancanoj (175 militŝipoj, 2 825 komercŝipanoj) estis sinkigitaj de U-boatoj.[8] Kvankam ili estis sukcesaj en la komenco de la milito, la germanaj U-boatoj suferis fortajn atakojn, kaj la boataro perdis 793 U-boatojn kaj ĉirkaŭ 28 000 submarŝipanojn el 41 000, perdindico de preskaŭ 70%.[9]

La Imperijapana Ŝiparmeo funkciigis la plej varian ŝiparon de submarŝipoj el ĉiuj ŝiparoj, kiel Kaiten homportaj torpedoj, etaj submarŝipoj de tipo A Ko-hjoteki kaj Kairju, submarŝipoj de mezgrandaj teritorioj, submarŝipoj por liverado kaj submarŝipoj de grandaj teritorioj. Ili havis ankaŭ submarŝipojn kun la plej grandaj submaraj rapidoj dum la Dua Mondmilito (I-201) kaj submarŝipojn kiuj povis porti plurajn aviadilojn (I-400). Ili estis ekipitaj ankaŭ per unu el la plej modernaj torpedoj de la konflikto, la oksigen-funkciigitaj Tipo 95. Tamen, spite sian teknikan progreson, Japanio elektis uzi siajn submarŝipojn por kontraŭŝipara milito, kaj sekve ili estis relative malsukcesaj, ĉar militŝipoj estis rapidaj, manovreblaj kaj bone defenditaj kompare kun la komercŝipoj.

La submarŝipa forto estis la plej efektiva kontraŭŝipa armilo en la usona armilaro. Submarŝipoj, kvankam nur ĉirkaŭ 2 procento el la Usona Ŝiparmeo, detruis ĉirkaŭ 30 procenton de la Japana Ŝiparmeo, inter kiuj 8 aviadilŝipoj, 1 batalŝipo kaj 11 krozŝipoj. Usonaj submarŝipoj detruis ankaŭ ĉirkaŭ 60 procenton de la japana komercŝiparo, kripligante la japanan kapablon liveradi al siaj militfortoj kaj industrian militklopodon. Aliancaj submarŝipoj en la Pacifika Milito detruis pli da japanaj ŝipoj ol ĉiuj aliaj armiloj kombinitaj. Tion konsiderinde helpis la malsukceso de la Imperijapana Ŝiparmeo havigi taŭgan protektajn fortojn por la komercŝiparo de la lando.

Dum la Dua Mondmilito, 314 submarŝipoj servis en la Usona Ŝiparmeo, el kiuj ĉirkaŭ 260 estis deplojitaj en Pacifiko.[10] Kiam Japanio atakis Havajon en decembro 1941, 111 ŝipoj estis funkciantaj; 203 submarŝipoj el la klasoj Gato, Balao kaj Tench estis funkciantaj dum la milito. Dum la milito, 52 usonaj submarŝipoj perdiĝis pro ĉiuj tialoj, kaj 48 rekte pro batalo.[11] Usonaj submarŝipoj sinkigis 1 560 malamikajn ŝipojn,[10] kun totala pezo de 5.3 milionoj da tunoj (55% de la totalo sinkigita).[12]

La Submarŝipan Servon de la Reĝa Ŝiparmeo oni uzis ĉefe en la klasika blokado de la Akso. Ties ĉefaj operaciaj areoj estis ĉe Norvegio, en la Mediteraneo (kontraŭ la livervojoj de la Akso al Norda Afriko), kaj en Malproksima Oriento. En tiu milito, britaj submarŝipoj sinkigis 2 milionojn da tunoj de malamikaj ŝipoj kaj 57 gravajn militŝipojn, inter kiuj 35 submarŝipoj. Inter tiuj estas la nura dokumentita ekzemplo de submarŝipo sinkiganta alian submarŝipon dum ambaŭ estis submergitaj. Tio okazis kiam la HMS Venturer en la 9a de Februaro 1945 frontis la GS U-864; la ŝipanoj de Venturer permane kalkulis sukcesan pafsolvon kontraŭ tri-dimensia manovra celo uzante teknikojn kiuj iĝis la bazo de modernaj torpedkomputaj celsistemoj. Sep dek kvar britaj submarŝipoj perdiĝis,[13] el kiuj plej granda parto, kvar dek du, en Mediteraneo.

Malvarma Milito[redakti | redakti fonton]

HMAS Rankin SSG 78, Collins submarŝipo je periskopa profundo.

La unua lanĉo de krozmisiloj (SSM-N-8 Regulus) el submarŝipo okazis en Julio 1953, el la ferdeko de Tunny SSG-282, ŝiparboato el la Dua Mondmilito modifita por porti la misilon kun nuklea militkapo. Tunny kaj ĝia frata boato, Barbero SSG-317, estis la usona unua nukleaj forpelpatrolaj submarŝipoj. En la 1950-aj jaroj, nuklea energio parte anstataŭis dizel–elektran peladon. Oni disvolvigis ankaŭ ekipadon por elpreni oksigenon el marakvo. Tiuj du plinovigoj havigis al submarŝipoj la kapablon resti submergitaj dum semajnoj aŭ eĉ monatoj.[14][15] Plej grandaj partoj de armeaj submarŝipoj konstruitaj ekde tiu tempo en Usono, Sovetunio/Rusia Federacio, Britio kaj Francio havis energion el nukleaj reaktoroj.

Charlotte SSN-766, submarŝipo de klaso Los Angeles navigas kun submarŝipoj el partneraj landoj dum operacpruvoj RIMPAC, 2014.

En 1959–1960, la unuajn misilportajn submarŝipojn metis serve kaj Usono (George Washington) kaj Sovetunio (Golf) kiel parto de la fortimiga atombomba strategio de la Malvarma Milito.

Dum la Malvarma Milito, kaj Usono kaj Sovetunio eltenis grandajn submarŝiparojn kiuj engaĝiĝis en kat-musaj ludoj. Sovetunio perdis almenaŭ kvar submarŝipojn dum tiu periodo: sovetunia submarŝipo K-129 perdiĝis en 1968 (parton el kiuj CIA retrovis el oceana grundo per ŝipo desegnita de Howard Hughes nome Glomar Explorer), sovetunia submarŝipo K-8 en 1970, sovetunia submarŝipo K-219 en 1986, kaj sovetunia submarŝipo Komsomolets en 1989 (kiu tenis profundan rekordon inter militsubmarŝipoj — 1 000 m). Multaj aliaj sovetuniaj submarŝipoj, kiel K-19 (la unua sovetunia nuklea submarŝipo, kaj la unua sovetunia submarŝipo kiu atingis la Nordan Poluson) estis akre damaĝitaj pro fajro aŭ radiado. Usono perdis du nukleajn submarŝipojn dum tiu tempo: Thresher SSN-593 pro ekipa malsukceso dum testomergo je ĝia operacolimo, kaj Scorpion SSN-589 pro nekonataj tialoj.

Dum la interveno de Barato en la Bangladeŝa Liberig-Milito, la pakistana submarŝipo PNS Hangor sinkigis la baratan fregaton INS Ĥukri. Tiu estis la unua sinkigo fare de submarŝipo ekde la Dua Mondmilito. Dum la sama milito, la submarŝipo PNS Ghazi, de klaso Tench - pruntita al Pakistano el Usono, estis sinkigita de la Barata Ŝiparmeo. Ĝi estis la unua submarŝipa batalperdo ekde la Dua Mondmilito.[16]

En 1982 dum la Falklanda Milito, la krozŝipo de Argentino ARA General Belgrano estis sinkigita de la brita submarŝipo HMS Conqueror, la unua sinkigo fare de nukle-energia submarŝipo en milito.[17] Kelkajn semajnojn poste, la 16an de Junio, dum la Libana milito, nenomita Gal-klasa israela submarŝipo torpedis kaj sinkigis la libanan marbordoŝipon Transit,[18] kiu estis portanta 56 palestinajn rifuĝintojn al Cipro, supozeble en la kredo ke la ŝipo estis eliginta kontraŭ-israelajn milicanojn. La ŝipo estis frapitaj de du torpedoj, sukcesis surgrundigi sed finfine sinkis. Estis 25 mortoj, inklude la ŝipkapitano. La Israela Ŝiparmeo komunikis la aferon en Novembro 2018.[19][18]

Specoj de submarŝipo[redakti | redakti fonton]

U-boato estas adapta versio de la germanlingva vorto U-Boot [ˈuːboːt], mallongigo de Unterseeboot, laŭvorte "submara boato". Kvankam la germanlingva termino referencas al ajna submarŝipo, la termino U-boato referencas specife al militsubmarŝipoj funkciigitaj de Germanio, partikulare en la Unua kaj Dua Mondmilitoj. Kvankam foje ili estis tre utilaj militŝipoj kontraŭ malamikaj militŝipoj, ili estis plej efektive uzataj en ekonomia milito (komercmilito) kaj plifortiganta ŝipan blokadon kontraŭ malamikaj ŝipoj.

Diversaj uzoj[redakti | redakti fonton]

Militaj[redakti | redakti fonton]

En la militscienca teorio post la Dua Mondmilito formiĝis ideo pri la nuklea triopo, do ebleco lanĉi la nukleajn bombojn de sur tero, aero kaj akvo. Grandan rolon en ĝi ludas la submarŝipoj, kiuj povas kaŝe proksimiĝi al la malamika teritorio kaj lanĉi atakon, kiun pro manko de tempo estos malfacile rebati.

Timo antaŭ progreso de la nuklearmila programo de Nord-Koreio dum longa tempo mildiĝis danke al manko de misiloj, kapablaj liveri nordkoreajn nukleajn bombojn je mezaj kaj longaj distancoj. Tamen ankaŭ tiukampe la nordkoreaj militistoj atingas ĉiam pli grandajn sukcesojn. La 2-an de oktobro 2019 Nord-Koreio testis balistikan misilon faritan por lanĉo el submarŝipo. La sudkoreaj militistoj supozis, ke temas pri la Bukkeukseong-tipo lanĉebla el submarŝipo. La lanĉo okazis en la maro apud la marborda urbo Vonsano en la provinco Kangŭon. Seulo asertas ke la misilo flugis ĉirkaŭ 450 kilometrojn, sed atingis altecon de 910 kilometroj, kio signifas ke ĝi estis lanĉita laŭ alta trajektorio kaj ke ĝia flugdistanco povus esti multe pli longa. Se ĝi flugus laŭ ordinara trajektorio kun la sama ŝarĝo, la plej longa flugdistanco de la misilo estus ĉirkaŭ 1900 kilometroj, do temas pri la mezdistanca (1000 ĝis 3500 km) misilo.

Civilaj[redakti | redakti fonton]

Kvankam la plej granda parto de la mondaj submarŝipoj estas militaj, estas ankaŭ kelkaj civilaj submarŝipoj, kiuj estas uzataj por turismo, esplorado, platformelfosaj inspektoj por nafto kaj gaso, kaj submara kontrolado de oleoduktoj. Kelkaj estas uzataj ankaŭ por eksterleĝa agado.

La altiraĵo Submarine Voyage malfermiĝis en Disneyland en 1959, sed kvankam ĝi veturis sub akvo, ĝi ne estis vera submarŝipo, ĉae ĝi iris sur reloj kaj estis malfermita al la atmosfero.[20] La unua turisma submarŝipo estis Auguste Piccard (PX-8), kiu ekfunkciis en 1964 ĉe la Svisa Ekspozicio de 1964.[21] Ĉirkaŭ 1997 estis 45 turismaj submarŝipoj funkciantaj tra la tuta mondo.[22] Submarŝipoj kun profundecgamo de 120–150 m estas funkciantaj en kelkaj areoj tutmonde, tipe kun pintaj profundecoj de ĉirkaŭ 30 ĝis 37 m, kun portokapacito de 50 ĝis 100 pasaĝeroj.

En tipa operacio surfaca ŝipo portas pasaĝerojn al ĉeborda operaciareo kaj transigas ilin al la submarŝipo. La submarŝipo tiam vizitas subakvajn interesejojn kiaj naturaj aŭ artefaritaj rifostrukturojn. Por reveni surfacen sekure sen danĝero de kolizio la loko de la submarŝipon oni markas per aerliverado kaj la movon al la surfaco oni kunordigas pere de observanto en apoga ŝipo.

Pli ĵusa disvolvigo estas la deplojo de la nomitaj "drogotrafikaj submarŝipoj" fare de sudamerikaj drogotrafikantoj por eviti juran detektadon.[23] Kvankam ili foje deplojas verajn submarŝipojn, plej el ili estas mempelataj duon-submergeblaj, en kiuj parto de la ŝipo restas surface ĉiam. Septembre 2011, kolombiaj aŭtoritatoj kaptis 16-metran longan submergeblon kiu povus elteni ŝipanaron de kvin personoj kaj kosti ĉirkaŭ 2 milionojn d usonaj dolaroj. La ŝipon oni registris kiel apartenanta al ribeluloj de FARC kaj havis kapaciton por porti almenaŭ 7 tunojn de drogo.[24]

En arto[redakti | redakti fonton]

Kapitano Nemo vidas gigantan loligon en sia submarŝipo.

Grava apero de submarŝipo en fikcio okazis kiam ankoraŭ estis unuaj klopodoj pri la nova invento, nome publikigo de romano Dudek mil leŭgoj sub la maro (france Vingt Mille Lieues sous les mers) klasika sciencfikcia libro verkita de la franca verkisto Jules Verne kaj publikigita en 1870. La nomo estas rilatanta al la distanco kiun la submarŝipo vojaĝas en la rakonto. Tri aventuruloj kiuj serĉas marmonstron trafas veran monstron kiu rezultas esti submarŝipo Naŭtilo – desegnita, konstruita, kaj komandata de mistera Kapitano Nemo, kiu enŝipigas Aronnax-on, Conseil-on, kaj Land-on kiel siaj kaptitoj, sed permesas, ke ili libere disponu de la ŝipo. Sekvas daŭra submara aventuro – 20.000 leŭgoj sub la maroj – dum kio Naŭtilo esploras preskaŭ la tuton de la monda oceano kaj la suban marfundon.

Laŭ tiu sciencfikcia verko oni faris filmon. 20,000 Leagues Under the Sea ("Dudek mil leŭgoj sub la maroj") estas usona aventura filmo de realviva agado de 1954 produktita de Walt Disney, adaptita el la fama samnoma romano de Jules Verne de 1870. Reĝisorita de Richard Fleischer, en ĝi stelulas Kirk Douglas, James Mason, Paul Lukas, kaj Peter Lorre.[25] Ĝi estis ankaŭ la unua longa filmo de Disney kiu estis distribuita de Buena Vista Distribution. Ĝi estis ankaŭ konsiderata frua pioniro de la ĝenro Vaporpunko.[26]

La germana filmo "Submarŝipo" (Das Boot) estas dediĉita al unu el patroladoj de la nazia submarŝipo U-96 en la Atlantiko en 1941. Ĝi estas konsiderata la plej bona germana filmo[27].

Lifeboat estas usona prisurvivada filmo de 1944 reĝisorita de Alfred Hitchcock el historio de John Steinbeck. La agado okazas tute sur savboato lanĉita el pasaĝerŝipo torpedita kaj vrakita de nazigermania U-boato. Kvankam tiam tre polemikiga pro tio kion multaj interpretis kiel simpatia priskribo de la germana kapitano de la U-boato, Lifeboat estas nuntempe konsiderata pli favore kaj estis listigita de kelkaj nuntempaj kritikistoj kiel unu el la plej subtaksitaj filmoj de Hitchcock.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Ĝenerala historio
  • Histoire des sous-marins: des origines à nos jours de Jean-Marie Mathey kaj Alexandre Sheldon-Duplaix. (Boulogne-Billancourt: ETAI, 2002).
  • DiMercurio, Michael. (2003) The complete idiot's guide to submarines. Alpha.
Kulturo
  • Redford, Duncan. The Submarine: A Cultural History From the Great War to Nuclear Combat (I.B. Tauris, 2010) 322 pages; focus on British naval and civilian understandings of submarine warfare, including novels and film.
Submarŝipoj antaŭ 1914

1900/Rus-Japana Milito 1904–1905

  • Jentschura, Hansgeorg. (1977) Warships of the Imperial Japanese Navy 1869–1945. Annapolis, Maryland: United State Naval Institute. ISBN 978-0-87021-893-4.
  • Olender, Piotr. (2010) Russo-Japanese Naval War 1904–1905 Vol. 2 Battle of Tsushima. Sandomierz 1, Poland: Stratus s.c.. ISBN 978-83-61421-02-3.
  • Showell, Jak. (2006) The U-Boat Century:German Submarine Warfare 1906–2006. Great Britain: Chatham Publishing. ISBN 978-1-86176-241-2.
  • Simmons, Jacques. (1971) A Grosset All-Color Guide WARSHIPS. United States: Grosset & Dunlap, Inc.. ISBN 978-0-448-04165-0.
  • Watts, Anthony J.. (1990) The Imperial Russian Navy. Londono: Arms and Armour Press. ISBN 978-0-85368-912-6.
Dua Mondmilito
Malvarma Milito
  • Hide and seek: the untold story of Cold War espionage at sea, de Peter Huchthausen kaj Alexandre Sheldon-Duplaix. (Hoboken, NJ: J. Wiley & Sons, 2008, ISBN 978-0-471-78530-9).
  • McHale, Gannon. (2008) Stealth boat: fighting the Cold War in a fast attack submarine. Naval Institute Press.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The New Shorter Oxford English Dictionary, Clarendon Press, Oxford, 1993, Vol. 2 N-Z
  2. Thomas Adam. Germany and the Americas.
  3. Douglas Botting, pp. 18–19 "The U-Boats", (ISBN 978-0-7054-0630-7)
  4. Gibson kaj Prendergast, p. 2
  5. Roger Chickering, Stig Förster, Bernd Greiner, German Historical Institute (Washington, D.C.) (2005). "A world at total war: global conflict and the politics of destruction, 1937–1945". Cambridge University Press. (ISBN 978-0-521-83432-2), p. 73
  6. 1915-1926: K Class. Barrow Submariners Association. Alirita 24a de Februaro 2019.
  7. Ian Jack (4a de Novembro 2017) From the K-class to the party boat, submarines have a history of disaster. Alirita 13a de Januaro 2022.
  8. Crocker III, H. W.. (2006) Don't Tread on Me. New York: Crown Forum. ISBN 978-1-4000-5363-6.
  9. "The Battle of the Atlantic: The U-boat peril", BBC, 30a de Marto 2011.
  10. 10,0 10,1 O'Kane, p. 333
  11. Blair, Clay, Jr. Silent Victory, pp. 991–92. La ceteraj perdiĝis pro akcidentoj aŭ, okaze de la usona Seawolf SS-197, pro amika pafado.
  12. Blair, p. 878
  13. Submarine History. The Royal Navy. Arkivita el la originalo je 20a de Februaro 2007. Alirita 18a de Aprilo 2007.
  14. History of USS Nautilus (SSN 571). Submarine Force Museum (2006). Alirita 16a de Januaro 2012.
  15. Tony Long 10 May 1960: USS Triton Completes First Submerged Circumnavigation en gazeto Wired, 10a de Majo 2007, alirita la 18an de Aprilo 2010.
  16. The Sinking of the Ghazi. Bharat Rakshak Monitor, 4(2). Arkivita el la originalo je 28a de Novembro 2011. Alirita 20a de Oktobro 2009. Arkivigite je 2011-11-28 per la retarkivo Wayback Machine
  17. Rossiter, Mike. (2009) Sink the Belgrano. London: Random House, p. 305–18, 367–77. ISBN 978-1-4070-3411-9. OCLC 1004977305.
  18. 18,0 18,1 Stichting Maritiem Historische Data - Schip (dutch). Alirita 11a de Februaro 2021.
  19. Israel admits it sank Lebanese refugee boat in 1982 war error, killing 25 — TV (en-US) (22a de Novembro 2018). Alirita 11a de Februaro 2021.
  20. Sail Away - The Last Voyages of the Disneyland Submarines. Alirita 24a de Aprilo 2010.
  21. Mesoscaph "August Piccard". Verkehrshaus der Schweiz. Arkivita el la originalo je 7a de Marto 2016. Arkivigite je 2016-03-07 per la retarkivo Wayback Machine
  22. David Bruce Weaver. (2001) The Encyclopedia of Ecotourism. CABI. ISBN 978-0-85199-368-3.
  23. "Plying the Pacific, Subs Surface as Key Tool of Drug Cartels", 6a de Junio 2009.
  24. "FARC's drug submarine seized in Colombia", BBC News, 5a de Septembro 2011.
  25. "Walt Disney filmography." Film Reference. Alirita la 16an de junio 2019.
  26. Higham, William. "What The Hell Is Steampunk?"[rompita ligilo] Huffington Post, 17a de februaro 2012. Alirita la 16an de junio 2019.
  27. Stanislavo Belov (2020-04-09) “La submarŝipo” (Das Boot): dramo pri malĝustaj herooj (esperante). Blogger. Alirita 2020-04-09.