Finna lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Suoma)
Finna lingvo
suomi
Mapo
lingvo • moderna lingvonatura lingvo
Baltmara finna lingvaro
Parolata en  Finnlando
 Estonio
 Svedio
 Norvegio
 Rusio
Parolantoj 5 413 380
Denaskaj parolantoj proksimume 5 milionoj
Skribo latina alfabeto, skandinava brajlo
Lingvistika klasifiko
Urala
Finn-ugra
Finno-perma
Finna

Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Finnlando Finnlando
Eŭropa Unio
Reguligita de Finnish Language Office
Lingva statuso 1 sekura
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 fi
  ISO 639-2 fin
  ISO 639-3 fin
  SIL FIN
  Glottolog finn1318
Angla nomo Finnish
Franca nomo finnois
Vikipedio
vdr

La finna lingvo[1], finne suomi, estas finno-ugra lingvo ĉefe parolata en Finnlando. Ĝi estas fore parenca al la hungara lingvo, al pluraj lingvoj parolataj en Rusujo kaj, pli proksime, al la estona kaj sameaj lingvoj. La lingvon parolas denaske ĉ. 5,5 milionoj da homoj.

La Finna estas lingvo de aglutina tipo, t.e. ĝi kreas vortformojn kaj novajn vortojn per aldono de relative senŝanĝaj morfemoj. En la Finna la aldonataj morfemoj estas lokataj post la radiko kiel finaĵoj kaj sufiksoj. Substantivoj, adjektivoj, pronomoj, numeraloj kaj verboj estas fleksiataj laŭ la rolo, kiun ili havas en frazo. La plej ofta vortordo estas subjekto–verbo–objekto, sed la ampleksa fleksia sistemo permesas ankaŭ aliajn ordojn laŭ bezonoj de stilo, emfazo aŭ informa strukturo. La Finna alfabeto estas derivaĵo de la Latina kun du aldonitaj literoj (ä kaj ö). La ortografio sekvas la principon unu litero = unu sono, kun malmultegaj esceptoj. La lingvo distingas longajn kaj mallongajn sonojn, vokalojn kaj konsonantojn, kaj oni skribe duobligas la longajn.

La finna estas unu el la du oficialaj lingvoj de Finnlando kaj oficiala malplimulta lingvo en Svedio (300 000 parolantoj). En la nordo de Svedio estas parolata meänkieli, kiu havas similan minoritatan statuson. Ĝin oni povas konsideri ankaŭ variaĵo de la finna. Malnovaj grupoj de parolantoj de la finna lingvo ekzistas ankaŭ en Rusio, plejparte en Ingrio (dum la 20-a jarcento plejparte forpelita kaj asimiliĝinta), kaj norda Norvegio. Pli novaj finnalingvaj komunumoj troviĝas en Norda Ameriko (aparte en Usonaj ŝtatoj Miĉigano kaj Minnesota, nuntempe ankaŭ en Florido, kaj en Kanada provinco Ontario, en Rusia Karelio kaj Siberio (asimiliĝinta) kaj Estonio. Oni taksas, ke la finna entute havas 5 milionojn da parolantoj.

Alfabeto

La finna alfabeto havas 29 literojn:

a, b, c, d, e, f, g, h, i, j, k, l, m, n, o, p, q, r, s, t, u, v, w, x, y, z, å, ä, ö

Tamen B kaj F aperas nur en pruntovortoj; C, Q, W, X, Z kaj Å (“sveda” O) estas tre maloftaj kaj aperas nur en fremdvortoj. Krome d praktike ne estas uzata en dialektoj, sed ja en norma skriba lingvo.

Same kiel en la sveda, å, ä kaj ö oni rigardas kiel propraj literoj, ne kiel literoj kun diakritaj signoj.

La finna (same kiel ekzemple la estona kaj hungara) ne havas apartajn pronomojn por li kaj ŝi. La ununombra triapersona pronomo hän signifas simple tiu homo kaj ne indikas sekson.

La vortordo en la finna estas kutime S-V-O (subjekto - verbo - objekto).

Historio

Bluo: oficiala lingvo
Blu-verdo: parolata de minoritato

La finnan skriban lingvon Mikael Agricola (16-a jarcento) bazis sur la modeloj de la sveda, germana kaj latina lingvoj. Tamen dum longa tempo en la finna ne aperis multe da literaturo, preskaŭ nur religiaj tekstoj kaj administraj komunikaĵoj.

La sveda lingvo restis la sola oficiala lingvo de Finnlando ankaŭ post kiam la teritorio de Finnlando fariĝis aŭtonoma parto de Rusio en 1809. Nur en 1863 estis akceptita leĝo laŭ kiu la finna fariĝos oficiala lingvo post periodo de 20 jaroj. En la 19-a jarcento stabiliĝis ankaŭ finnalingva gazetaro kaj nereligia literaturo kaj la finna komencis esti uzata en duagradaj kaj superaj lernejoj.

En tiu periodo okazis t.n. dialekta batalo dum kiu la malnova norma lingvo, kiu baziĝis al sud-okcidentaj dialektoj, ricevis pli da elementoj el aliaj dialektoj, ankaŭ el orientaj dialektoj kaj formiĝis literatura lingvo, kiu ne apartenas al iu el dialektoj.

Lingva purismo

Okazis eĉ iom da lingva purismo, do oni anstataŭigis sveddevenajn vortojn per "puraj" finnaj:

  • kuirejo: kyökki (el la sveda kök) -> keittiö
  • forko: kahveli (el la sveda gaffel) -> haarukka[2] (sed en meänkieli, kies parolantoj geografie proksimas al svedlingvantoj, kahveli estas plu la kutima vorto)
  • litero: pukstaavipuustavi (el la sveda bokstav) -> kirjain
  • mantuko: hantuuki (el la sveda handduk) -> käsipyyhe

Iam oni uzas pri la vortoj, kiuj estis anstataŭigitaj per "puraj" finnaj, la vorton kyökkiruotsi (kuireja sveda).

Ankaŭ familinomojn oni finnigis, kvankam ankoraŭ en la lando estas multe ankaŭ tute finnlingvaj familioj kun svedlingva familinomo. Ekzemploj:

  • Forsberg -> Koskivuori (svede fors kaj finne koski, "rapidfluo" kaj svede berg kaj finne vuori, monto)
  • Sjöberg -> Merivaara (svede sjö kaj finne meri, "maro" kaj svede berg, "monto" kaj finne vaara, monteto en orienta aŭ norda Finnlando)
  • Stenlund -> Kivilehto (finne sten kaj finne kivi, "ŝtono" kaj svede lund kaj finne lehto, "bosko")
  • Schulman -> Koulumies (germane Schule kaj finne koulu, "lernejo" kaj germane Mann kaj finne mies, "viro")

Kelkaj finnaj vortoj kiel ekzemploj

Surstrata signalo en la finna lingvo (Lahtio).
  • kyllä = jes (normale oni jesas per ripeto de la verbo)
  • ei = ne
  • anteeksi = pardonon
  • katu = strato
  • pysäkki = bushaltejo
  • rautatieasema = fervoja stacio
  • keskusta = centro
  • määränpää = celloko
  • kielletty = malpermesata

Specimeno: La Patro Nia

Isä meidän, joka olet taivaissa.
Pyhitetty olkoon sinun nimesi.
Tulkoon sinun valtakuntasi.
Tapahtukoon sinun tahtosi myös maan päällä niin kuin taivaassa.
Anna meille tänä päivänä meidän jokapäiväinen leipämme.
Ja anna meille anteeksi velkamme,
niin kuin mekin annamme anteeksi velallisillemme.
Äläkä saata meitä kiusaukseen,
vaan päästä meidät pahasta.
(Sillä sinun on valtakunta
ja voima ja kunnia iankaikkisesti.)
Aamen.

Vokala harmonio

Venn-a diagramo de la vokalharmonia sistemo de la finna.

Same kiel ekz. la hungara kaj turka lingvoj, la finna posedas vokalan harmonion. En la finna tio signifas, ke oni ne povas miksi antaŭajn vokalojn (ä, ö, y) kaj malantaŭajn vokalojn (a, o, u) en sama vorto, krom en kunmetitaj vortoj. E kaj i estas neŭtralaj rilate la vokalan harmonion, kvankam ili estas prononcataj antaŭe. E kaj i povas esti pli malantaŭaj, se en la vorto estas a, o aŭ u, sed tia variado de e ne diferencigas sencojn.

Pro la vokala harmonio multaj finaĵoj kaj sufiksoj havas du formojn: ekzemple, -ssa kaj -ssä signifas “en”. Oni diras: talossa (en domo) sed metsässä (en arbaro). Kiam vorto enhavas nur neŭtralajn vokalojn, oni uzas la formon kun antaŭa vokalo. En kunmetitaj vortoj, oni konsideru la vokalojn de la lasta elemento.

Gramatiko

Substantivoj

La finnaj substantivoj havas multajn kazojn.

Ekzemple:

  • talo - "la domo"
  • talon - "de la domo"
  • talo, talontaloa - "la domon"
  • talona - "kiel la domo"
  • taloksi - "fariĝas la domo"
  • talossa - "en la domo"
  • talosta - "el la domo"
  • taloon - "en la domon"
  • talolla - "sur la domo"
  • talolta - "el la proksima areo de la domo"
  • talolle - "sur la domon"
  • talotta - "sen la domo"
  • taloineen - "kun sia domo".

Verboj

La finna havas konjugaciojn. Jen ekzemploj de prezencaj verboj.

Persono Pronomo Olla (esti) Puhua (paroli) Etsiä (serĉi)
Ununombra 1-a minä olen puhun etsin
2-a sinä olet puhut etsit
3-a hän, se¹ on puhuu etsii
Multenombra 1-a me olemme puhumme etsimme
2-a te olette puhutte etsitte
3-a he, ne² ovat puhuvat etsivät
¹ Hän signifas “ri/li/ŝi”, kaj se signifas “ĝi”
² He estas multenombra hän, ne estas multenombra se

La triapersonaj pronomoj estas devigaj en subjekta rolo, sed oni povas forlasi la unua- kaj duapersonajn. Ilin oni uzas tipe tiam, kiam la parolanto aŭ skribanto volas speciale akcenti tiun faranton, same kiel ekzemple en hispana kaj itala. En aliaj situacioj estas normale pli rekomendata uzi nur la personmorfon de la verbo.

En parollingva lingvo, la triapersona singulara formo estas tre ofte uzata anstataŭ la triapersona plurala formo. Estis iom da diskuto, ĉu tio estu akceptita kiel librolingvo, sed la propono ne ricevis multe da subteno. La ŝanĝo verŝajne ne tute paralelus kiel la de går -tipo estis finfine akceptita en la sveda literatura lingvo en la 1950-aj jaroj. Je la tempo de tiu ŝanĝo, la de gå -tipo jam malaperis el la parollingva parolo tiel ĝisfunde, ke ĝi ŝajnus sufiĉe stranga eĉ en la ĉiutaga parolado de emerita profesoro.

Nea verbo

Por fari nean frazon, la finna uzas nean helpverbon. Post ĝi oni uzas la verbon, kiun oni volas nei: oni trovas la formon de la verbo prenante la unuapersonan formon kaj forigante la finan -n. Ekzemple, “mi ne parolas” estas: “(minä) en puhu”. La konjugacio de la verbo estas jena.

Persono Pronomo Verbo
Ununombra 1-a minä en
2-a sinä et
3-a he, se ei
Multenombra 1-a me emme
2-a te ette
3-a he, ne eivät

Demandoj

La vorton “ĉu” oni tradukas per sufikso -ko/-, kiu varias laŭ vokalharmonio. Oni komencas la frazo per la vorto, pri kiu oni volas demandi, kaj oni aldonis al ĝi tiun sufikson. Ekzemple :

  • Hän osti sen eilen. Li (aŭ ŝi) aĉetis ĝin hieraŭ.
  • Ostiko hän sen eilen? Ĉu li aĉetis ĝin hieraŭ?
  • Hän osti sen eilen? Ĉu li aĉetis ĝin hieraŭ? (La demando estas pri “li”.)
  • Sen hän osti eilen? Ĉu tion li aĉetis hieraŭ?
  • Eilen hän osti sen? Ĉu hieraŭ li aĉetis ĝin?

Dialektoj

Ĉefaj dialektoj de la finna en regionoj kie ili estis parolataj ĉ. jaro 1900. La mapo montras ankaŭ la limojn de regionoj.

La finna lingvo havas naŭ bazajn dialektojn kiu grupiĝas al du grupoj: okcidentaj (sur la mapo numeroj 1-5) kaj orientaj dialektoj (numeroj 6-7). En la flavaj teritorioj estas parolata la sveda lingvo. La mapo priskribas la situacion ĉirkaŭ la jaro 1900.

1. Sud-okcidentaj dialektoj

Ili estas relative multe proksimaj al la estona lingvo, ekzemple apud la longaj kaj mallongaj vokaloj, tiuj dialektoj havas ankaŭ meze longajn vokalojn. Sudokcidentaj dialektoj havas ankaŭ multajn fremdvortojn el la ĝermanaj lingvoj. Partikulare oni indikas al la Raŭma dialekto, kvankam iuj homoj asertas ke la Raŭma dialekto ne estas dialekto de la finna lingvon sed ke ĝi estas lingvo[3]

2. Tavastiaj dialektoj

Tavastiaj dialektoj estas parolataj en suda, interna parto de okcidenta Finnlando. La grupo estas interne relative ne-unueca.

3. Sud-ostrobotniaj dialektoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sud-ostrobotniaj dialektoj.

Tre unueca grupo da dialektoj, kiu estas parolataj en malgranda regiono en okcidenta Finnlando.

4. Mez- kaj nordostrobotniaj dialektoj

Tiuj ĉi dialektoj estas parolataj en regionoj Meza Ostrobotnio kaj Norda Ostrobotnio. Ili havas multajn trajtojn el orientaj dialektoj, kvankam kutime ili estas kalkulitaj en la grupo de okcidentaj dialektoj. En Meza Ostrobotnio ĉiu rivera valo havas sian distingeblan dialekton.

5. Ekstrem-nordaj dialektoj

Tiuj dialektoj estas parolataj en vasta regiono kiu etendiĝas ĝis norda Svedio kaj Norvegio. En Norda Svedio la loka dialekto estas kalkulata nuntempe aparta lingvo kiun la lokanoj nomiĝas Meän kieli (nia lingvo), sed pri kiu oni uzas ankaŭ nomon tornival-finna. En Norvegio estas uzata nomo kvena lingvo. Ekstrem-nordaj dialektoj havas trajtojn kaj el okcidentaj kaj orientaj dialektoj.

6. Savoniaj dialektoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Savoniaj dialektoj.

Savoaj dialektoj havas plurajn subgrupojn kaj ili estas parolataj en vasta geografia teritorio. Ankaŭ malaperintaj dialektoj de arbar-finnoj en Meza Svedio apartenis al tiu ĉi grupo. Savoaj dialektoj estas tre kreemaj kaj havas plurajn priskribajn vortojn kaj esprimojn.

7. Sud-orientaj dialektoj

Sud-orientaj dialektoj (foje oni nomas ilin ankaŭ kareliaj dialektoj, tamen ne temas pri karela lingvo) estas parolataj en sud-orienta Finnlando. Nuntempe ilia teritorio estas relative malgranda sed antaŭ la dua mondmilito ili estis parolataj ankaŭ en Karelia istmo kaj en Ingrio.

Famaj finnolingvaj aŭtoroj

Aleksis Kivi, Elias Lönnrot, Mika Waltari, Erno Paasilinna, Arto Paasilinna, Anja Snellman, Väinö Linna kaj Kalle Päätalo.

Atentu ke neniel ĉiuj aŭtoroj en Finnlando verkas en la finna, ekzemploj estas Tove Jansson (kreinto de libroj pri Mumintroloj), Ulla-Lena Lundberg, Johan Ludvig RunebergEdith Södergran.

Finnaj vortoj en Esperanto

saŭno, suoma (1), lirli (2), kantelo (3), runo (4), madala (5), raŭmismo (6)

Notoj:

(1) “finna” ĝermandevenas
(2) sono de rivereto, uzata interalie en la Esperanta traduko de Kalevala
(3) finna liuto
(4) vers-tipo
(5) poezia neologismo signifanta "malprofunda" aŭ "neprofunda" (laŭ la finna 'matala'), uzita en tankao de Arthur Dawson Foote en ambaŭ eldonoj de Esperanta Antologio
(6) Laŭ la devenurbo Rauma

Referenco

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj