Thomas Pusch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el ThomasPusch)
Thomas Pusch

Thomas Pusch en 1994
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aŭgusto 1965
en Germanio Recklinghausen, Germanio
Lingvoj Esperantogermanaanglalitovafrancahispana
Nacieco germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Bonna universitato
Okupo
Okupo esperantistokuracisto • Infana kaj adoleskula psikiatro • aktoro • intervjuito en televida intervjua programo • verkistoredaktoro
Esperanto
Verkis en Esperanto ...resp. pri Esperanto:
vidu sube
Aliaj aktivaĵoj GEJ
TEJO
Kontribuado en Vikipedio
Esperantistiĝis en 1978 (13-jara)
vdr

Thomas PUSCH (naskiĝis la  4-an de aŭgusto 1965(nun 1965-08-04) en Recklinghausen, do nun 58-jara) inter la jaroj 1978 kaj 1996 estis Esperanto-aktivulo, konata interalie kiel prezidanto de Germana Esperanto-Junularo (GEJ) dum 1991 kaj 1992.

Aktivecoj en TEJO kaj GEJ[redakti | redakti fonton]

jen li 14-jara tute maldekstre diskutanta sub la kongresejaj pinoj de la 36-a IJK

Li lernis Esperanton kiel 13-jarulo, en aŭtuno 1978. Kiel lernanto en Damme, poste kiel civilservanto kaj kiel studento pri medicino en Bonno kaj Berlino, li multe aktivis en la junulara Esperanto-movado. En TEJO, li estis komitatano kaj estrara kunlaboranto ekde 1984, redaktoro de la eŭropa junulara esperanto-bulteno Koncize de 1986 ĝis 1989 kaj TEJO-estrarano de 1991 ĝis 1995, ĉefe zorgante pri interna kaj ekstera informado: interalie li prizorgis la publikaĵon Pasporta Servo kaj la gazetojn Kontakto (pseŭdonime skribante multajn artikolojn) kaj TEJO Tutmonde (estante redaktoro), kaj eldonis la informilon "Esperanto? Kio estas tio?" en 40 naciaj lingvoj kaj la origine germanlingvan faldfolion "Tiom facilas Esperanto" en 12 lingvoj. Li partoprenis kaj kunorganizis plurajn TEJO-seminariojn, kiuj ricevis financan subtenon de la Konsilio de Eŭropo, kaj kunprizorgis la subvencipetojn. Flanke menciindas, ke li estis inter la fondintoj de la biciklema organizo BEMI fine de la jaro 1979 (dum la 1980-aj jaroj li eldonis du jarnumerojn de la bulteno "BEMI-revuo") kaj inter la subskribintoj de la Manifesto de Raŭmo en julio 1980 - kelkajn tagojn antaŭ lia 15-a naskiĝtago, do probable li estis la plej juna subskribinto de la manifesto dum la IJK en Raŭmo.

Precipe Thomas Pusch tamen agis en la germania Esperanto-movado, kie li vidis aparte grandajn ŝancojn pri akiro de ŝtata agnosko por la junulara Esperanto-agado. En GEJ, li estis ĉeforganizanto de la Internaciaj Seminarioj, redaktoro de GEJ-Gazeto, estrarano pri publika agado, ĝenerala sekretario kaj prezidanto. Ekde 1987, li teame starigis la Bonnan oficejon de GEJ kaj estis ĝia ĉefa motoro. Tie grupo de volontuloj verkis informilojn kaj instruilojn germanlingvajn pri Esperanto, prilaboris informpetojn de interesitaj privatuloj, ĵurnalistoj kaj sociaj organizoj, tenis la kontakton al aliaj junularaj asocioj kaj la germana ministerio pri junularo, organizis kursojn kaj plue helpis al regionaj grupoj de GEJ. Samtempe tiu oficejo estis la administra centro de GEA, en kies estraro li respondecis pri junularo kaj pri oficeja gvidado.

Eksa GDR kaj unuiĝo de la Esperanto-junularo[redakti | redakti fonton]

kun italaj amikoj sur la titolpaĝo de GEJ-Gazeto komence de la jaro 1991

Kiam liberiĝis la socio de GDR post la 9-a de novembro 1989, Thomas tre engaĝiĝis subtene al la burĝonanta Esperanto-Junularo tie kaj tiucele ŝovis parton de sia studado al Berlino. Kun Adrian Bourcevet li atingis, ke la Esperanto-Junularo ricevis ĉambrojn en la eksa centra administrejo de la ŝtata junularo FDJ, kiu de januaro 1990 estis okupata de la liberaj junularaj asocioj de GDR. Parolante kun multaj, grandparte tre individuismaj junaj aktivuloj inter Rostock kaj Chemnitz, li apogis la komence malstabilan organizaĵon de junaj GDR-aj esperantistoj, akompanis la kreon de unu organiza tegmento de TEJO-anoj en Germanio, aĉetis kaj instalis meblojn kaj teknikaĵojn por la berlina oficejo, kunadaptis informilojn kaj kunkolektis volontulan oficejan teamon ankaŭ tie.

Ŝtataj subvencioj[redakti | redakti fonton]

Plej grava celo de lia fortostreĉo estis la realigo de oficiala akceptiĝo de GEJ inter la konataj naciaj junularaj organizoj en Germanio, kaj la agnoskiĝo de la asocio kiel "sen limigo subvenciinda" fare de la ŝtataj instancoj. Al tiu vizio la ĉefaj aktivuloj de GEJ - interalie Franz Kruse kaj Ulrich Brandenburg - jam ekde la 1970-aj jaroj celis. Thomas Pusch kun teamo preparis la antaŭkondiĉojn por la ŝtata akceptiĝo, verkis la prezenton kaj defendis ĝin ĉe la ministerio: Rezulte de tio dum 1993 la jaraj subvencioj por GEJ pli ol duobliĝis de pli-malpli 15 000 EUR (precipe por la IS) al pli ol 35 000 EUR (subteno por diversaj projektoj).

Thomas Pusch diskutas en la IJF 1992 en La Salle, Aosta Valo

Oficejoj en Bonn kaj Berlin[redakti | redakti fonton]

Sekve en 1994 Thomas povis realigi la unuajn el vico de informaj projektoj pri Esperanto antaŭe longe prokrastitaj pro monmanko. Li ĉiam defendis la starpunkton, ke - se GEJ ne havas la monon por pagi dungiton - ĝi permesu al si la infrastrukturon havi du centrajn ejojn por laborigi teamojn da junaj volontuloj kaj en la okcidento kaj en la oriento de Germanio. Kiam la asocio decidis ke post la atingo de la ŝtata agnoskiĝo eblas redukti la agadon kaj fermi unu el la du oficejoj, post longa diskuto decidiĝis oferi la ejon en Bonn. Kvankam nun disponeblis multe da mono, pluraj postenuloj pensis, ke ne indas eluzi la sumon, ĉar la verkado de ampleksaj subvencipetoj kaj finkalkuloj por la ministerio estus tro da laboro. Thomas, kiu investis dekmilojn da horoj por samtempe sukcesi en la medicina studado kaj profesiece sensalajre labori por oficiala agnoskiĝo de GEJ, tre frustriĝis pri tiu reduktemo kaj en marto 1995 forlasis la nacian Esperanto-movadon. En lasta fortostreĉo li klopodis transformi la malinstalendan centron de GEJ en Bonn al "eŭropa oficejo de TEJO" ("BonEJO"). La ideo estis, ke la junaj spertuloj en Bonn povus same kolekti ŝtatan subtenon de la Eŭropa Unio kaj duavice de la Konsilio de Eŭropo por TEJO kiel ili sukcesis pri GEJ. Tamen la teama laboro misfunkciis, li mem eksiĝis en printempo 1996 kaj la eŭropa TEJO-oficejo fermiĝis dum somero 1997. Thomas komplete forlasis la Esperanto-movadon. GEJ profitis de la ampleksigitaj subvencioj dum pli ol jardeko, ĝis 2005, kiam la ministerio rekontrolis la pluan kreskon de la asocio.

Ligo de junularaj asocioj, amaskomunikilaj rilatoj, lernolibreto[redakti | redakti fonton]

Inter la atingoj de Thomas Pusch elstarigindas, ke li dum 1993 kaj 1994 estis la unua esperantisto en la supera komitato de la germana ligo de junularaj asocioj Deutscher Bundesjugendring (DBJR). Ekde 1987 aperis dekduo da televidaj raportoj kaj intervjuoj kun li pri Esperanto en naciaj televidaj kanaloj (ARD, ZDF, RTL, SAT.1), aldone al regionaj televidaj kaj radiaj elsendoj. Kun Klaus Dahmann li verkis la germanlingvan poŝlibron "Esperanto - Wort für Wort" en prestiĝa serio de lingvogvidiloj. En decembro 2005 ĝi pasis la eldonkvanton de 10 000 ekzempleroj kaj per tio superis la germanan lernolibron Tesi, la testudo, kiu ĝis nun vendiĝis ĉ. 8 000-foje. En 2009 la poŝlibro aperis ankaŭ en franclingva, forte prilaborita eldono titolata Espéranto de poche, en la lingvogvidila serio Assimil.

Thomas Pusch kun Judith Jackson en la teatraĵo Pikniko sur la batalkampo de Fernando Arrabal

Aktoro en Kia koincido[redakti | redakti fonton]

Flanke menciindas, ke inter 1986 kaj 1991 li estis membro de la grupo Kia koincido de junaj esperantlingvaj aktoroj kaj interalie ĉefrolis en la teatraĵoj Pikniko sur la batalkampo de Fernando Arrabal kaj Kato sur varmega ladotegmento de Tennessee Williams. Politike, li krome aktivis en la junulfako de SAT.

Kuracisto kaj privata vivo[redakti | redakti fonton]

Thomas Pusch laboras kiel kuracista psikoterapiisto de infanoj, havante edukon en profunda psikologio kaj personocentrigita psikoterapio, kaj kromajn sciojn de sistema familia terapio kaj NLP. Li havas esperantlingvan litovdevenan edzinon kaj du filojn (*1998 kaj *2004); la hejma lingvo nun estas precipe la litova. Liaj du gefratoj Wieland kaj Birgit same esperantistiĝis en aĝo de 13/14 jaroj laŭ lia modelo kaj samkiel li vivas kun esperantlingvaj partneroj. Krome li kompreneble havas plu multajn esperantoparolantajn amikojn - li ne rompis la kontakton kun ĉiuj. Malgraŭ tio, ke li en 1996 komplete tranĉis la rilaton al la Esperanto-movado, malaliĝis el ĉiuj asocioj kaj malabonis ĉiajn eldonaĵojn, li do ne sukcesis komplete elradikigi la internacian lingvon el sia vivo.

eldono de la franca lingvogvidilo Espéranto de poche de Assimil el 2009

En printempo 2006 Thomas komencis aktivi kiel vikipediisto, konsiderante ke ankaŭ ekster Esperanto-movado kaj -asocioj li tiel povos en la Esperanto-komunumo iom profitigi siajn lingvokonojn al ĝenerala bono. Socie, li "post la Esperanto-jaroj" en la 2000-aj kaj 2010-aj jaroj ĉefe engaĝiĝis en asocioj pri psikoterapio kaj valdorfa pedagogio.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Interalie

  • Esperanto - Schritt für Schritt (kurso por germanlingvanoj, 3 kajeroj, 1990/1991, kajeroj 2 kaj 3 kun Klaus Dahmann)
  • Esperanto - Wort für Wort [1] Arkivigite je 2013-05-14 per la retarkivo Wayback Machine [2], populara germana lingvogvidilo inter la jaroj 1991 kaj 2021 en prestiĝa serio de lingvogvidiloj, kun Klaus Dahmann; 1-a eldono en 1991 sub la titolo "Esperanto für Globetrotter", eldonejo Reise Know-How, Bielefeld, eldonkvanto de 10 000 ekzempleroj atingita en decembro 2005, 5-a eldono de decembro 2007, ISBN 978-3-89416-246-7, kun akompana sonkasedo kaj ekde 2006 ankaŭ lumdiskego
  • franca eldono de tiu libro: l'Espéranto de poche [3] [4], kun Klaus Dahmann, traduko de Jean-Louis Texier kaj Renée Triolle, eldonejo Assimil, Chennevières-sur-Marne, 1-a eldono 2009


Antaŭe:prezidanto de Germana Esperanto-JunularoPoste:
Martin Haasedecembro 1990 - decembro 1992Dagmar Schütte