Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2013/7

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diversejo[redakti fonton]

kar lingvo[redakti fonton]

Mi aldonas la jenan demandon el la ĉefpaĝa diskutpaĝo, kie ĝi laŭenhave ne tre taŭgas:

Ĉu iu scias pri lingvo Kar kurda lingvo fare de Mohamad Saĝadi (Irana) sur baze de Esperanto? Bonvolu informi ĉi tie kaj en Kurda Vikipedio. -- 21:33, 13 Jun. 2013‎ 31.25.94.210

Mi mem ne trovis informon pri la temo. Sed eble iu alia aŭdis aŭ scias ion... Ĉiukaze ĉi-tie estas la ĝusta loko por la demando. --ThomasPusch (diskuto) 07:54, 1 Jul. 2013 (UTC)

Universal Language Selector will be enabled on 2013-07-09[redakti fonton]

La etendilo jam estis tradukita en TranslateWiki kaj post kelkaj tagoj estos ĝia interfaco jam en Esperanto. Vi povas helpi pri tradukado de aliaj partoj / etendiloj tie. --KuboF (diskuto) 14:04, 9 Jul. 2013 (UTC)

Pliutiligi kategoriojn pri naciecoj[redakti fonton]

En la Vikipedio ekzistas kategorioj pri naciecoj. Ili havas diversan sencon en diversaj Vikipedioj. Ekzemple, en la ruslingva Vikipedio tiuj kategorioj enhavas artikolojn kaj subkategoriojn pri lingvo, kulturo, loĝado ktp, aŭ tute ne ekzistas; en multaj aliaj Vikipedioj tiuj kategorioj reprezentas arojn da uloj (se mankas ĝusta kriterio de nacieca aparteno, tio estas eraro - vidu Kategorio-Diskuto:Rusoj). Ankaŭ en Esperanto-Vikipedio mi proponas eltiri ĉiujn kategoriojn pri personoj laŭ nacioj kaj plenigi kategoriojn pri naciecoj per pli gravaj aspektoj de tiuj naciecoj. Tio faros uzadon pli oportuna, ĉar:

  • en Kategorio:Personoj laŭ landoj jam ekzistas (aŭ estos faritaj) kategorioj kiuj dividas personojn laŭ landoj;
  • ĝusta kriterio de nacieca aparteno mankas;
  • oportunaj aroj da informo pri etnoj ne ekzistas.

Krome, post tio eblos forigi la Kategorio:Famaj personoj laŭ nacioj, kiu nur malhelpas, se ekzistas pli ĝustaj Kategorio:Personoj laŭ landoj, Kategorio:Etnoj, Kategorio:Etnoj laŭ landoj ktp. --Dima41 (diskuto) 20:04, 11 Jul. 2013 (UTC)

Mi samopinias kun vi, ke la kategorio Kategorio:Famaj personoj laŭ nacioj estas fuŝa kaj ke Kategorio:Personoj laŭ landoj estas pli taŭga (malgraŭ tio ke la - laŭ PIV evitinda - uzo de "nacio" en tiu signifo - ankoraŭ estas tre ofta). Restas la problemo kiel enkategoriigi historiajn figurojn, kiuj naskiĝis antaŭ la ekesto de la nunaj ŝtatoj. Ĉu vi intencas krei kategoriojn kiel Naskiĝintoj en Prusio? Ni bezonos tre bonan historian atlason por fari tion ĝuste. PaulP@diskkont 06:13, 12 Jul. 2013 (UTC)
Jes, certe. Dekomence ĉiuj personoj dividiĝas laŭ landoj (kiel teritorioj de nun ekzistantaj ŝtatoj) kaj plue laŭ etaj administraj unuoj. Tio signifu simple difinitan geografian regionon (ekzemple, naskiĝintoj en Roma imperio trafas kategorion "Naskiĝintoj en Italio" aŭ "Naskiĝintoj en Israelo" ktp, malgraŭ ĉi-ŝtatoj ne ekzistis tiam). Tio bezonatas por regionografio. Poste aperu apartaj kategorioj laŭ pereintaj ŝtatoj kiel subkategorioj de la nova Kategorio:Naskiĝintoj laŭ pereintaj ŝtatoj. Post tia enkategoriigo, ekzemple, homo en antikva Babilono apartenos al "Naskiĝintoj en Irako" kaj "Naskiĝintoj en antikva Babilonio" samtempe, tamen konfuzaĵoj jam mankos.--Dima41 (diskuto) 10:57, 12 Jul. 2013 (UTC)
Kio do pri homoj antikvaj kies nasklokon ni ne scias? --Thnidu (diskuto) 21:49, 20 Jul. 2013 (UTC)

Vikikonferenco Erevano 2013[redakti fonton]

Estimataj geamikoj, ni invitas vin partopreni "Vikikonferencon Erevano 2013". De la 5-a ĝis 6-a de Oktobro en Erevano okazos "Vikikonferenco Erevano 2013". Ĝi estas la dua samspeca aranĝo en Armenio. La Viki–konferenco, kiu okazis pasintjare en septembro, estis la unua regiona “Viki- Konferenco 2012”, dediĉita al Vikiprojektoj kaj kreado kaj disvastigo de scioJ kun malfermita enhavo.

“Wikimedia Armenio" ONG anoncas akcepton de petskriboj por deklaroj enkadre de "Vikikonferenco en 2013". La petskribon necesas prezenti kun la konciza biografia eseo ĝis 31-a de julio 2013 en tiu ĉi formo.

La petskribon por deklaroj oni povas plenigi ĉi tie.

Registriĝi por partopreni la konferencon oni povas ekde 5-a de aŭgusto 2013.--Beko (diskuto) 17:31, 18 Jul. 2013 (UTC)

Saluton, Beko. Mi iomete lingve poluris vian informon. --Tlustulimu (diskuto) 17:39, 18 Jul. 2013 (UTC)
Dankon--Beko (diskuto) 18:03, 18 Jul. 2013 (UTC)

Kandidatiĝo kiel administranto[redakti fonton]

Saluton. Ĉar supozeble tiun ĉi paĝon atentas pli da homoj ol la kandidatiĝaron, mi mencias tie ĉi, ke mi kandidatiĝas kiel administranto. Mi invitas vin voĉdoni tie. darkweasel94 (diskuto) 20:11, 20 Jul. 2013 (UTC)

Ĉu Vikipedio havas politikon pri la neologisma akuzativa prepozicio na? Redaktante  ?na  Internacia Fonetika Alfabeto#Vidu ankaŭ, mi ĵus ŝanĝis "Na SAMPA" al "SAMPA" antaŭ ol rimarki, ke ĉiuj la aliaj kromvidindaĵoj menciiĝis akuzative.*

* Kio ŝajnas strange al mi en simpla listo, kvankam mi komprenas la kialon. Sed mi estas denaska anglalingvano, do eble mia nasklingva senakuzativeco modifas mian vidpunkton.

--Thnidu (diskuto) 21:41, 20 Jul. 2013 (UTC)

Mi ne uzus tie akuzativon, ankaŭ al mi tio ŝajnas stranga. Se vi vidas *na ie en Vikipedio, bonvolu forigi ĝin - vidu Vikipedio:Lingvaĵo. darkweasel94 (diskuto) 22:02, 20 Jul. 2013 (UTC)
Ni samtempe havas multajn artikolojn kun la sekcio "Vidu ankaŭ" sed sen N-finaĵo en ĝia listo. Miaopinie estas sufiĉe sen "-n". Se oni opinius, ke tio kontraŭas al la esperanta gramatiko, ĉu oni volus ŝanĝi la sekcia titolo, por klare montri objektojn en la listo, al "Vidu ankaŭ na" ;-)--Salatonbv (diskuto) 22:09, 20 Jul. 2013 (UTC)
"Vidu ankaŭ" estas vere mallongigo de "Vidu ankaŭ la jenajn artikolojn". darkweasel94 (diskuto) 22:12, 20 Jul. 2013 (UTC)
Dankon Darkweasel94. Pardonon, mi forgesis la akuzativon en mia komento: "ŝanĝi la sekcia titolo".--Salatonbv (diskuto) 22:29, 20 Jul. 2013 (UTC)

Ĉu "La bona lingvo" estas taŭga por la referenco de Vikipedio?[redakti fonton]

Oni volus citi la retpaĝojn de "La bona lingvo"[1] kaj lernu!, sed mi pensas, ke tiaj sennomaj kaj liberaj redaktejoj ne estas sufiĉaj por la kriterioj de Vikipedio:Fidindaj fontoj. Eble samnivele kun alia interna vikipedia artikolo (kaj malpli fidinde ol Esperantaj vortaroj). Tamen, eldonita dokumento de bonalingvo[2] estus uzebla. Ĉu mia kompreno rajtas? --Salatonbv (diskuto) 10:15, 21 Jul. 2013 (UTC)

Tio dependas ankaŭ kaj ĉefe de la aserto, por kiu vi volas uzi tiujn retpaĝarojn kiel fontojn. darkweasel94 (diskuto) 10:33, 21 Jul. 2013 (UTC)
Dependas laŭ mi kion vi volas referenci. Se vi verkas la artikolon Aforismo kaj vi aldonas "sinomimoj: diraĵo, sentenco", tiam vi ja povas referenci al "La bona lingvo". PaulP@diskkont 10:39, 21 Jul. 2013 (UTC)
Kio se oni volus uzi ankoraŭ-ne-kompletigitan (kaj ne tre rilatan al ilia bona ideo) paĝon[3] por pravigi la alinomadon de artikoltitolo per sia amata literumo, kiu uzado klare estas malplimulta en guglo kaj kontraŭas al pluraj vortaroj kaj libroj?--Salatonbv (diskuto) 10:47, 21 Jul. 2013 (UTC)
Efektive, mi ne alinomus paĝon nur pro la fakto, ke "La bona lingvo" tion sugestas. Mi metus "alidirektilon" de unu termino al la alia. PaulP@diskkont 10:53, 21 Jul. 2013 (UTC)
Dankon. Mi eble komprenis malbone. La ĉiu artikolo de http://www.bonalingvo.org/ apartenas al "Annakajrenato" aŭ alia (ne sennomaj), kaj ni almenaŭ povas citi ĝin kiel unu opinio se necese, ĉu ne? Kaj ni jam ne povas uzi la babilon en Lernu!, ĉu?--Salatonbv (diskuto) 11:00, 21 Jul. 2013 (UTC)
Kion en lernu! vi volas citi? Kursojn, aferojn en la biblioteko, ktp. vi certe povas citi. Forumajn afiŝojn ne. darkweasel94 (diskuto) 11:02, 21 Jul. 2013 (UTC)
Forumon. Bone, mi komprenas tion. Aliekzemple, la traktado de http://tatoeba.org/eng estas malfacila, ĉu ne? --Salatonbv (diskuto) 11:14, 21 Jul. 2013 (UTC)
Ejo, kie ĉiu interreta uzanto povas sen ia redakcia kontrolo publikigi aferojn, ĝenerale ne estas fidinda fonto. darkweasel94 (diskuto) 11:24, 21 Jul. 2013 (UTC)
Koran dankon, darkweasel94 kaj PaulP. Pri la bona lingvo, mi konsentas al PaulP ne alinomi, sed mi nove lernis ĉi tie, ke ni povus citi ret-artikolon de http://www.bonalingvo.org/ kun la aŭtoro kaj versio.--Salatonbv (diskuto) 11:35, 21 Jul. 2013 (UTC)
Nu jes, bonalingvo.org ne estas tia ejo - necesas havi konton tie kaj mi ne trovis informojn, kiel krei tian konton, do ni ĝin povas trakti kiel redakcie kontrolatan retpaĝaron. darkweasel94 (diskuto) 11:38, 21 Jul. 2013 (UTC)

Bildoj de flagoj[redakti fonton]

Saluton! Mi volas tie ĉi lanĉi diskuton, ĉu ankoraŭ ekzistas interkonsento, ke la bildoj en kategorioj kiel Kategorio:Flagoj de internaciaj organizaĵoj kaj Kategorio:Flagoj de ŝtatoj estu konservataj tie ĉi loke kaj duoble al la Komunejaj versioj?

Tio, kion ni nun havas, havas plurajn malavantaĝojn:

  • Havi plurfoje la saman flagon estas konfuze, speciale ĉar la dosieruzado ĉe unu flago ne plu diras ion pri la uzado de la flago ĝenerale.
  • Se iu flago iam ŝanĝiĝos, estos nia respondeco alŝuti la novan, dum la Komunejajn flagojn prizorgas la multe pli granda Komuneja komunumo. La sama validas por plisimpligita SVG-kodo, por eble estontece aperontaj landoj kaj organizaĵoj, ktp.
  • Havi tro da lokaj dosieroj igas nian dosieraron pli malfacile superrigardebla kaj administrebla (konsideru ankaŭ eblan vandaladon) - mi ĝenerale pensas, ke ni laŭeble tenu nian lokan dosier-konservadon je minimumo. La Komuneja komunumo estas granda kaj bone prizorgas ĉion, kion ni bezonas.
  • La tuta nomskemo estas konfuze nekonsekvenca. Ekzemple ekzistas Dosiero:Flago-de-Danio.svg kaj Dosiero:Flago-de-Danlando.svg, sed ne Dosiero:Flago-de-Danujo.svg. Por multaj aliaj tute ne ekzistas io alia ol la "i"-formo. Do se la argumento estas pli facila uzado kompare al la anglalingvaj nomoj, mi ne konsentas, ke vere tiel estas. Cetere, kial estas en niaj dosiernomoj ligstreketoj? La Komunejaj flagoj uzas pli bonaspektajn spacetojn.
  • Kvankam pro nia forigado de tiuj flagdosieroj ne aŭtomate liberiĝos servila spaco (ili ja estos malforigeblaj), se ni plu alŝutos novajn versiojn de tiuj flagoj paralele kun la Komunejo, tio ja faros diferencon.
  • Mi ne scius pri iu alia Vikipedio, kiu tion faras - neniu havas problemojn kun tio, ke dosiernomoj (kiujn legantoj ja apenaŭ vidos, se ili nur legas la artikolojn) estas en la angla aŭ en iu alia lingvo.

La sola avantaĝo, pri kiu mi povus pensi, estas, ke iuj eble pli bone memoros la Esperantlingvajn dosiernomojn. Sed:

  • Ĉu vere uzantoj bezonas tiel ofte enmeti flagbildojn, ke ne eblas por tio trovi la anglalingvan nomon? Kaj ĉu ili vere blinde tajpas [[Dosiero:Flago-de-Aŭstrio.svg]] kaj ne, ekzemple, serĉas ĝin en la artikolo pri Aŭstrujo kaj kopias la dosiernomon de tie?
  • En la Komunejo, nur tre malgranda parto de ĉiuj dosieroj havas nomon en Esperanto - plej multaj estas en la angla, sed laŭ la Komunejaj reguloj ili povas esti en ĉiu ajn lingvo (mi alŝutas miajn proprajn kun Esperanta nomo). Ankaŭ tiuj bildoj estas ial bonege uzeblaj kaj uzataj, kaj ni ne senbezone alŝutas ilin ankaŭ tien ĉi. Mi ne vidas kialon por escepto por flagoj.
  • Se vere al iu tiu ŝanĝo kaŭzos grandajn malfacilojn, mi pensas, ke ni povus krei ŝablonon, kiu akceptus Esperantan nomon kaj eldonus la flagon, kun Komuneja dosiernomo.

Tial, mi proponas aŭtomate anstataŭigi tiujn flagojn kaj poste forigi ilin, kun la koncernaj kategorioj. Ĉu iuj opinioj? darkweasel94 (diskuto) 18:25, 21 Jul. 2013 (UTC)

Laŭ mia memoro iam estis problemoj pri kopirajto de flagoj en Komunejo kaj sekve lokaj versioj estis "sekurkopioj". Tamen evidentiĝas, ke la Esperantnomaj flagoj estis alŝutitaj ankaŭ pro "ĝenado" pro la angla, vidu Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/Naciaj flagoj kun esperantaj dosieraj nomoj. Mi krome atentigas pri la duopo de ŝablonoj {{Flagikono}} kaj {{Flago}}, kiuj grandparte plenumas la taskon de montrado de flago (bonus laŭ mi kunigi la du ŝablonojn, sed tio estas alia diskuto).
Laŭ mi, ĉiu duplikato de dosiero, kiu jam troviĝas en Komunejo, estu forigita (tio estas ankaŭ unu el kialoj por tuja forigo, vidu Vikipedio:TUJ#D1), krom se estas vere bona kialo por lasi ĝin ankaŭ loke. Nura batalo de angla-Esperanta estas laŭ mi tro vana kialo.
Mi konsentas kun ĝenerala transŝovado de liberaj dosieroj al Komunejo.
Mi ĝenerale konsentas pri la propono. --KuboF (diskuto) 23:59, 21 Jul. 2013 (UTC)
Dankon pro la ligiloj al la diskuto de 2008 kaj al la du ŝablonoj. Ŝajnas, ke tiam vere tute ne estis ia interkonsento ... sed eble nun aferoj ŝanĝiĝis. darkweasel94 (diskuto) 05:23, 22 Jul. 2013 (UTC)
Konsentas mi, se dosiero sufiĉe simila troviĝas en la Komunejo, ne estas kialo por subteni lokan dosieron. Ĉe la Komunejo nur alŝuteblas liberajn dosierojn kaj tio estas avantaĝo por ni. --Sahaquiel9102 Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo ---> Mia Diskutpaĝo 17:32, 22 Jul. 2013 (UTC)
Mi iam en la pasinteco proponis malebligi la alŝutadon de bildoj ĉi tie, pro tio mi konsentas kun la propono pri anstataŭigi la bildojn de flagoj kaj uzi tiujn, kiuj troviĝas en Komunejo. -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 21:26, 22 Jul. 2013 (UTC)

Balotado ĉe Vikinovaĵoj pri Administranto-kandidatiĝo de Sahaquiel9102[redakti fonton]

Malfermiĝis voĉdonado ĉe Vikinovaĵoj por elekti Administranton (ĝisnune neniu nek administracias nek burokratas tie). Bv. voĉdoni ĉi tie por nova administranto --Sahaquiel9102 Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo ---> Mia Diskutpaĝo 02:46, 22 Jul. 2013 (UTC)

Pywikipedia is migrating to git[redakti fonton]

Hello, Sorry for English but It's very important for bot operators so I hope someone translates this. Pywikipedia is migrating to Git so after July 26, SVN checkouts won't be updated If you're using Pywikipedia you have to switch to git, otherwise you will use out-dated framework and your bot might not work properly. There is a manual for doing that and a blog post explaining about this change in non-technical language. If you have question feel free to ask in mw:Manual talk:Pywikipediabot/Gerrit, mailing list, or in the IRC channel. Best Amir (via Global message delivery). 13:07, 23 Jul. 2013 (UTC)

Pli pri lokaj dosieroj[redakti fonton]

Saluton! Kvankam mi jam timas, ke mi iujn ĝenas per mia daŭra parolado pri dosieroj, mi volas tamen lanĉi diskuton pri kelkaj punktoj:

  • Mi kreis proponon Vikipedio:Lokaj dosieroj. Bonvolu diskuti sur la tiea diskutpaĝo, ĉu ĝi fariĝu regulo, aŭ ĉu ĝi bezonas ŝanĝojn.
  • Mi trovis kelkajn dosierojn, kiuj asertas iun permeson, kiu tamen ne estas publike kontrolebla. La Komunejo ne akceptos tion - ĝi postulos retleteron de la kopirajt-posedanto al permissions-commons@wikimedia.org. Sed mi ne pensas, ke ni estu tiom pli mildaj ol la Komunejo - ja vere aserti ion povas ĉiu facile. Kion fari laŭ vi, speciale se ne eblas kontakti la kopirajt-posedanton aŭ tiu nun asertas neniam esti doninta permeson? (Mi cetere ankaŭ ne scias, ĉu iu de la Komuneja permes-retpoŝta teamo parolas Esperanton.)
  • Antaŭ kelka tempo iu proponis malebligi la alŝutadon de dosieroj tie ĉi. Mi ankoraŭ ne subtenas tiun ideon, sed mi povus imagi doni la povon alŝuti dosierojn nur al reviziantoj, por ke novuloj ne fuŝu kaj kaŭzu laboron pro nescio de kopirajtoj kaj nekono de la Komunejo. Do ĉiam eblas demandi revizianton alŝuti certan dosieron, kaj de tiu oni atendus kontroli, ĉu ĉio estas en ordo.

Mi kreas ĉi-sube du sekciojn, por ke la du diskutoj kondukiĝu aparte. darkweasel94 (diskuto) 20:10, 23 Jul. 2013 (UTC)

Asertoj de permesoj[redakti fonton]

Malvastigo de alŝutaj rajtoj[redakti fonton]

Aldonoj al la regularo pri tuja forigado[redakti fonton]

Bonvolu vidi Vikipedia diskuto:Regularo pri tuja forigado#Pli da dosieraj forig-kialoj - interalie mi tie proponis diskutejon por bildoj kun neklara kopirajta statuso. darkweasel94 11:02, 26 Jul. 2013 (UTC)

VisualEditor and your Wikipedia[redakti fonton]

Saluton,

La Fondaĵo Vikimedio baldaŭ ŝaltos VisualEditor por ĉiuj uzantoj, la tutan tempon en via Vikipedio. Ĝuste nun via Vikipedio havas neniujn lokajn dokumentojn pri VisualEditor, kaj ni esperas, ke via komunumo povos ŝanĝi tion. Por eltrovi, kiel vi povas helpi pri tradukoj, vizitu la tradukan centron por VisualEditor kaj legu la facilajn instrukciojn pri metado de informoj al via Vikipedio. Estas ankaŭ tre grave havi la Uzant-gvidilon kaj la oftajn demandojn en via lingvo.

Ni volas eltrovi laŭeble plej multe pri VisualEditor kaj kiel ĝi helpos vian Vikipedion, kaj havi lokajn paĝojn estas bonega maniero komenci. Ni kuraĝigas vin ankaŭ doni opiniojn ĉe MediaWiki, kie la komunumo povas proponi ideojn, opiniojn, kaj informi pri cimoj eble ankoraŭ ekzistantaj en la programo, kiujn necesas raporti al Bugzilla. Se vi povas paroli por aliaj en la angla ĉe MediaWiki aŭ loke, mi kuraĝigas vin helpi vian komunumon esti reprezentata en tiu ĉi procedo.

Se vi povas helpi traduki la uzant-interfacon de VisualEditor en vian lingvon, vi povas helpi ankaŭ kun tio. La traduk-vikio havas malfermitajn taskojn por tradukado de VisualEditor. Jen ligilo por rekta tradukado de la uzant-interfaco. Vi povas vidi, kiel statas tiuj tradukoj tie ĉi. Vi bezonas konton ĉe la traduka vikio por traduki. Tian konto krei estas senkoste kaj facile.

Se ni povas iel helpi vian komunumon kun tiu procedo, bonvolu sciigi min kaj mi provos laŭeble plej bone asisti vian komunumoj kun tiu ĉi ekscita evoluigaĵo. Vi povas kontakti min sur mia diskutpaĝo sur Metaretpoŝte. Vi povas kontakti ankaŭ Patrick Earley por helpo pri tradukoj kaj MediaWiki-dokumentoj. Ni antaŭĝojas labori kun vi por porti la VisualEditor-spertaĵon al via Vikipedio! Keegan (WMF) (talk) 19:00, 30 Jul. 2013 (UTC) (trad. darkweasel94 00:26, 31 Jul. 2013 (UTC))

(Please translate this message)

Greetings,

The Wikimedia Foundation will soon turn on VisualEditor for all users, all the time on your Wikipedia. Right now your Wikipedia does not have any local documents on VisualEditor, and we hope that your community can change that. To find out about how you can help with translations visit the TranslationCentral for VisualEditor and read the easy instructions on bringing information to your Wikipedia. The User Guide and the FAQ are very important to have in your language.

We want to find out as much as we can from you about VisualEditor and how it helps your Wikipedia, and having local pages is a great way to start. We also encourage you to leave feedback on Mediawiki where the community can offer ideas, opinions, and point out bugs that may still exist in the software that need to be reported to Bugzilla. If you are able to speak for the concerns of others in English on MediaWiki or locally I encourage you to help your community to be represented in this process.

If you can help translate the user interface for VisualEditor to your language, you can help with that as well. Translatewiki has open tasks for translating VisualEditor. A direct link to translate the user interface is here. You can see how we are doing with those translations here. You need an account on Translatewiki to translate. This account is free and easy to create.

If we can help your community in any way with this process, please let me know and I will do my best to assist your Wikipedia with this |exciting development. You can contact me on my meta talk page or by email. You can also contact Patrick Earley for help with translations and documents on Mediawiki. We look forward to working with you to bring the VisualEditor experience to your Wikipedia! Keegan (WMF) (talk) 19:00, 30 Jul. 2013 (UTC)

Distributed via Global message delivery. (Wrong page? Fix here.)

Lingvejo[redakti fonton]

Heredaĵoj[redakti fonton]

Mi kreis la artikolon Listo de mondaj heredaĵoj en Francio laŭ la jam ekzistantaj artikoloj (ekzemple Listo de mondaj heredaĵoj en Eŭropo), sed tiu uzo de “heredaĵoj” ŝajnas al mi stranga. La artikolo Monda heredaĵo de Unesko uzas “heredaĵo” kiel nekalkuleblan vorton, kaj mi serĉis en Tekstaro.com kaj trovis neniun okazon de multenombraj heredaĵoj. Ĉu aliaj konsideras tiun uzon ĝusta, aŭ havas ideon pri pli bona vorto? Mutichou (diskuto) 22:50, 29 Jun. 2013 (UTC)

Mi samopinias kun vi. Eble Lokoj de la monda heredaĵo de Unesko en Francio? Cetere, la aldono "de Unesko" ŝajnas al mi grava, ĉar ankaŭ Eŭropa Unio havas sian propran liston (Das Europäische Kulturerbe-Siegel; European Heritage Label; Label Patrimoine Européen) PaulP@diskkont 08:09, 30 Jun. 2013 (UTC)
Eŭropa Unio ne nomas tiujn lokojn “monda heredaĵo”, do mi ne pensas, ke povas esti konfuzo (plej multaj alilingvaj artikoloj ne havas “Unesko” en la titolo). Ĉu “Monda heredaĵo en Francio” sufiĉas, aŭ ĉu la vorto “listo” estas necesa? Ĉu tiam “Listo de objektoj de la monda Heredaĵo en Francio” estas bona? Mutichou (diskuto) 10:52, 30 Jun. 2013 (UTC)
Jes, kial ne simple “Monda heredaĵo en Francio”? Tio ŝajnas al mi multe pli "eleganta" ol la longa "Listo de...". PaulP@diskkont 17:39, 30 Jun. 2013 (UTC)
Ĉu temas pri lokoj de monda heredaĵo en Francio? Tiukaze “Lokoj de la monda heredaĵo en Francio”Narvalo (diskuto) 18:02, 30 Jun. 2013 (UTC)
Mi ĵus alinomis la paĝon al Monda heredaĵo en Francio (antaŭ ol mi vidis la respondon de Narvalo). Se tiu vortigo taŭgas, tiam pluraj artikoloj kaj kategorioj estas alinomendaj. Mutichou (diskuto) 19:09, 30 Jun. 2013 (UTC)
Kaj en du jaroj alvenas denove iu, kiu denove alinomas la artikolojn laŭ propra gusto.Narvalo (diskuto) 15:34, 1 Jul. 2013 (UTC)

Atentu! Antaŭnelonga franca leĝo antaŭplanis la renomadon de Ĝenerala Konsilio al Departementa Konsilio - mi ne scias ĉu estas oportune renomi Ĝenerala Konsilio (Francio) al Departementa Konsilio (Francio) aŭ simple krei alidirektilon? Mi tion ne volas fari sen ĝenerala interkonsento. --Dominik (diskuto) 08:20, 6 Jul. 2013 (UTC)

Tiel longe, ke temas pri plano ankoraŭ ne efektivigita, mi proponas krei alidirektilon de Departementa Konsilio (Francio) al Ĝenerala Konsilio (Francio). Post la efektivigo, ni povas inversigi la tuton. PaulP@diskkont 08:36, 6 Jul. 2013 (UTC)
✔ Farite --Dominik (diskuto) 16:48, 15 Jul. 2013 (UTC)

Lingva polurado de portalo[redakti fonton]

Post preskaŭ unu monato mi finis la laboron en Portalo:Pedofilio. Mi maksimume prizorgis la lingvon, sed ankoraŭ povas resti kelkaj eraroj, precipe koncerne uzon de akuzativo en komplikaj frazoj (kiel "...kiu neas la pretenditajn negativajn sekvojn intrinsekajn atribuitaj de la socio...") aŭ participoj (-ata, -ita, -inta...). Per tiu ĉi portalo kaj per la artikoloj entenataj en Kategorio:Pedofilio kaj ĝiaj subkategorioj, kun enhavoj maksimume zorgitaj, objektivaj kaj referencitaj, mi volas igi Vikipedion en Esperanto unu el la Vikipedioj kaj fontoj plej utilaj kaj fidindaj por konsulti temojn rilataj al pedofilio. Kelkaj el la artikoloj nur ekzistas en Esperanto (kiel la portalo mem) aŭ en malmultaj lingvoj aŭ la entenetaj informoj estas malfacile troveblaj eĉ ekster Vikipedio en plej multaj lingvoj, aliaj estas unue aperintaj en Vikipedio en Esperanto aŭ pro ĝia amplekso, objektiveco kaj enhavo estas la plej utilaj kaj kvalitaj el ĉiuj Vikipedioj. Do, estus dezirinda ke la portalo kaj artikoloj pri la temo ne enhavu gramatikajn erarojn. Mi ankaŭ volas plenigi ĉiujn ruĝajn ligilojn de la portalo. Mi petas helpon por lingve poluradi la portalon kaj krei artikolojn nun aperantaj en ruĝaj ligiloj.--Pangea (diskuto) 14:52, 15 Jul. 2013 (UTC)

Mi havas kelkajn dubojn pri stilo koncerne la korekta maniero skribi titolojn de libroj kaj nomoj de asocioj. Kiam esperantigi aŭ ne la nomon de la asocioj? Ĉu uzi krampojn aŭ parentezojn por traduko de titoloj kaj de nomoj de asocioj? Kie enmeti la eldonjaron? Kie siglojn?

Jen du ekzemploj por ke oni povu korekti ilin:

  • LIBROJ: Sexual Behavior in the Human Male [Seksa konduto ĉe la viro] (1948)
  • ASOCIOJ: Nederlanda Societo por Seksa Reformo (Nederlandse Vereniging voor Seksuele Hervorming, NSVH)--Pangea (diskuto) 03:09, 16 Jul. 2013 (UTC)

✔ Farite Mi decidis uzi la jenan kriterion:

  • Sexual Behavior in the Human Male ("Seksa konduto ĉe la viro"), 1948
  • Nederlandse Vereniging voor Seksuele Hervorming, Nederlanda Societo por Seksa Reformo (NSVH)

Grandaj duboj pri uzo de refleksivo[redakti fonton]

Mi ne regas la uzon de la refleksivo, do mi havas grandajn dubojn en iuj frazoj, kie mi kredas ke ne uzas ĝin korekte. Ekzemple en la jenaj (mi aldonas klarigojn en dikliteroj), kiuj temas pri la rilato inter la romia imperiestro Hadriano kaj Antinoo:

"Lia (de Hadriano) rilato kun la greka junulo Antinoo, kun kiu li konatiĝis kaj al kiu li enamiĝis inter la jaroj 121 kaj 124 dum unu el liaj (de Hadriano) vojaĝoj, kiam tiu ĉi estis proksimume 13- aŭ 14- jaraĝa, fariĝis tre fama. Ekde lia renkontiĝo (la renkontiĝo de Antinoo flanke de Hadriano) ĝis lia morto (la morto de Antinoo) en 130, Antinoo akompanis la imperiestron en ĉiuj siaj vojaĝoj (la vojaĝoj de Hadriano). Post lia morto (la morto de Antinoo), Hadriano, profunde afliktita, ordonis starigi honore al li, ĉe la rivero Nilo, la urbon Antinoopolison kaj atribuis al Antinoo diajn honorojn. En multaj urboj de la Imperio stariĝis temploj kaj sacerdotecoj por lia kulto (por la kulto de Antinoo)".

Ĉu iu povas korekti tiun ĉi frazon kaj diri al mi en kiuj kazoj la uzo de la refleksivo estas erara? --Pangea (diskuto) 15:59, 17 Jul. 2013 (UTC)

La unua lia estas parto de subjekto, do ne povas esti sia. La dua liaj devas esti siaj, ĉar ŝajnas temi pri la vojaĝoj de la subjekto de la subfrazo ("li"). La tria devas esti sia, ĉar la subjekto estas "Antinoo" (sed kio estas flanke de? Ĉu fare de?) La kvara sia malĝustas - la subjekto ankoraŭ estas Antinoo. La aliaj bonas. darkweasel94 (diskuto) 18:37, 17 Jul. 2013 (UTC)
Dankon. Mi ne sukcesas ellerni la korektan uzon de la refleksivo, ĝi estas al mi unu el la plej malfacilaj partoj de la gramatiko. Flanke de=far (alia eraro).--Pangea (diskuto) 20:02, 17 Jul. 2013 (UTC)
Bonvolu ne uzi far. Ni provas tie ĉi laŭeble uzi la ekster-Vikipedie akceptatan Esperanton. darkweasel94 (diskuto) 20:25, 17 Jul. 2013 (UTC)
Mi ĉiam prefere uzas de, nur uzas far kiam povas ekzisti ambigueco.--Pangea (diskuto) 21:43, 17 Jul. 2013 (UTC)
Vi povas uzi fare de sen aspekti kiel reformemulo. darkweasel94 (diskuto) 21:55, 17 Jul. 2013 (UTC)

Traduko nomo[redakti fonton]

Mi volas krei la artikolon pri la Rock and Roll Hall of Fame and Museum de Cleveland. Kiel traduki "Rock and Roll Hall of Fame and Museum"?--Pangea (diskuto) 19:48, 17 Jul. 2013 (UTC)

✔ Farite Mi finfine tradukis kaj kreis la artikolon kiel Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo.--Pangea (diskuto) 01:45, 20 Jul. 2013 (UTC)

Malsamaj formoj[redakti fonton]

Ekzistas pluraj vortoj kaj espirmoj kiujn oni skribas laŭ du malsamaj manieroj. En miaj artikoloj mi ofte dubas kiujn formojn uzi, ĉar en miaj vortaroj ofte aperas la ambaŭ. Jen kelkaj:

  • kontraŭsemitismo – antisemitismo
  • laŭlegiĝo – legalizado
  • pedofilulo – pedofilo
  • pederastulo – pederasto
  • membiografia – aŭtobiografia
  • memmortigo – sinmortigo
  • aktivulo – aktivisto
  • organizo – organizaĵo
  • kulpigi – imputi
  • kulpigito – imputito
  • 1970-aj jaroj – 1907aj jaroj

--Pangea (diskuto) 02:02, 20 Jul. 2013 (UTC)

  • En NPIV (vortaro.net) ne aperas kontraŭsemitismo, sed ja antisemitismo. Bona kunmetaĵo estas kontraŭjudismo.
  • Laŭleĝigo estas klare preferinda kontraŭ legalizado.
  • En NPIV ekzistas neniu el ambaŭ vortoj, sed ili estas prunteblaj laŭ la 15a regulo - tamen tiam sen -ul, ĉar en aliaj lingvoj pedofil- jam estas persono.
  • Diru aŭ pederastopederastiulo, sed ne *pederastulo.
  • Membiografio estas en Esperanto preferinda.
  • Aktivulo kaj aktivisto ŝajnas samsignifaj.
  • Vidu Vikipedio:Lingva angulo#Organizaĵo.
  • Mi ne scius la vorton imputi sen rigardi en vortaron - bonvolu uzi kulpigi.
  • Mi skribas vortojn kiel 1970-aj jaroj kun ligstreketo por montri, ke ne temas pri ordinara uzado de nombrovorto kun A-finaĵo (t.e. por montri vicon). Mi skribas tamen ekzemple la 3a de septembro. Mi ne scias tamen, ĉu tio estas kutima - aliaj jam korektis miajn 3a de septembro al 3-a de septembro, do prefere atendu aliajn opiniojn.
darkweasel94 (diskuto) 09:25, 20 Jul. 2013 (UTC)
Unuavide mi samopinias kun vi, Darkweasel. Rilate la formojn "3-a", "3a": ankaŭ mi ĉiam uzas "3a", sen ligstreko, i.a. pro la lingvaj rekomendoj de Monato (vidu https://www.esperanto.be/fel/mon/mon_konv.php#nombro , eron 2,3). Sed laŭ mia scio Vikipedio ne havas regulon pri tio. Ŝanĝi do "3a" al "3-a" estas nur persona prefero. PaulP@diskkont 09:56, 20 Jul. 2013 (UTC)

En miaj vortaroj nur aperas legalizi, leĝigi, legalizado, sed nek "laŭleĝigi" nek "laŭleĝigo". Strange. La problemo kiun mi trovas kun "kulpigi" estas, ke kulpigi signifas atribui al iu ian kulpon pri io, en ĝenerala maniero, sed en lingvoj kiel la portugala, hispana aŭ franca "imputar" aŭ "imputer" povas havi la signifon atribui al iu kulpon rilate al krimo aŭ delikto, ne ian ajn kulpon. Do, uzi "kulpigi" en iaj kuntekstoj povas estigi ambiguecon (tio ja okazis al mi en miaj artikoloj). En miaj vortaroj aperas la verbo "imputi" kune kun kulpigi. Koncerne la lastan aferon, mi pli ŝatas uzi ligstrekon.--Pangea (diskuto) 03:48, 21 Jul. 2013 (UTC)

Vi povas uzi akuzi, ĝi estas ankoraŭ iom pli bone konata ol imputi, pri kiu mi hieraŭ legis unuafoje. darkweasel94 (diskuto) 07:24, 21 Jul. 2013 (UTC)
Sed akuzi ne estas la samo ol imputi. En la lingvoj kiujn mi menciis kaj en la jura lingvo, "imputar", "imputer", imputi, estas signi iun kiel suspektaton aŭ enketaton; oni nur akuzas ("acusar", "acuser") lin se oni havas sufiĉajn pruvojn aŭ motivojn por atribui al li delikton kaj submeti lin al juĝo. Ili estas du malsamaj konceptoj, sekve ankaŭ devas ekzisti du malsamaj vortoj. --Pangea (diskuto) 08:21, 21 Jul. 2013 (UTC)
Bone, mi komprenas. Mia denaska lingvo ne ŝajnas havi tiun distingon. Uzu imputi, se vi tion trovas plej utila. darkweasel94 (diskuto) 09:50, 21 Jul. 2013 (UTC)
En la germana oni uzas jemandem etwas zuschreiben. Sed, Pangeea, mi ne komprenas, kial vi metas imputi kaj kulpigi en vian supran liston, ĉar vi ja konscias, ke la du vortoj ne havas tute la saman signifon ... PaulP@diskkont 10:05, 21 Jul. 2013 (UTC)
beschuldigen tamen ŝajnas al mi havi ambaŭ signifojn. darkweasel94 (diskuto) 10:33, 21 Jul. 2013 (UTC)
Sed ne ĉiam temas pri "kulpo". Oni imputas la vortojn veni, vidi, vici al Cezaro. Sed ĉu oni kulpigas lin pri la fakto, ke li diris tiujn? :-) PaulP@diskkont 10:47, 21 Jul. 2013 (UTC)
Bone, vi pravas - mi nun pli bone komprenas la vorton. darkweasel94 (diskuto) 11:05, 21 Jul. 2013 (UTC)
Pri la prefikso anti-, mi ĉiam uzas en Esperanto kontraŭ "antispam" -> "kontraŭspamilo", ĝi estas la taŭga Esperanta vorto kun la sama signifo. Cetere mi opinias same al darkweasel94 en lia unua repondo. —La komenton aldonis, sen subskribo, Sahaquiel9102 (diskuto • kontribuoj)
Jes, sed tio estas alia situacio - tio estas normala kunmetaĵo KONTRAŬ/SPAM/IL/O. Ekzistas nek radiko SEMIT/ nek SEMITISM/ - la radiko celata estas SEMID/, sed eĉ tiu ne vere celas nur judojn (Esperanto estu laŭeble pli konsekvenca ol naciaj lingvoj). Do ANTISEMITISM/ estas unu radiko, ne kunmetaĵo, pruntita el naciaj lingvoj; sed en naciaj lingvoj ne ekzistas io, kio sonus simile al *kontraŭsemitismo, do tiu vorto estas nek bona prunto nek regula kunmetaĵo. darkweasel94 (diskuto) 20:41, 22 Jul. 2013 (UTC)

Dank'al viaj komentoj kaj post mi serĉis aldonajn informojn ĉiuj miaj duboj restis solvitaj. Ĉiuj escepete tiu pri la vortoj imputi, imputito. Oni diras, ke oni ne komprenas la vorton kaj antaŭ kelkaj semajnoj iu ŝanĝis en unu el miaj artikoloj ĉiuj imputi por kulpigi. Mi uzus imputi tie, kie en la naciaj lingvoj oni uzus "imputer", "imputar", sed mi ne scias en kioma grado imputi estas korekta. Mi certas tamen, ke ĉiam uzi kulpigi estigas ambiguecon en iuj frazoj. Ĉu iu povas alporti pli da informoj pri la temo?--Pangea (diskuto) 05:37, 27 Jul. 2013 (UTC)

Nu, "imputi" estas tute ĝusta verbo en Esperanto, sed ĝi ne havas la saman signifon kiel "kulpigi". "Kulpigi" implicas "kulpo", do io malfavora. "Imputi" ne havas tiun nuancon. Jen kelkaj ekzemploj el la literaturo:
  • Ĉiun eĉ plej etan eventon oni imputos debete al mia konto. (ĉu temas pri kulpo? ne necese, kulpo estas io malfavora; jen oni celis pli neŭtralan verbon)
  • Mi ne povis rekoni la tekston, kiun li imputis al mi. (jen preskaŭ sinonimo de "atribui"; denove nenio malfavora)
  • Li imputis al la kataluna lingvo persekutadon de la valencia lingvo. (En tiu ĉi okazo "imputi" tamen preskaŭ egalas al "kulpigi". Oni povus samsence diri "La kulpigis la katalunan lingvon pri persekutado de la valencia") PaulP@diskkont 08:14, 27 Jul. 2013 (UTC)
Mi nur bezonas scii kiel traduki la vorton "imputar" de la jura lingvo en la hispana lingvo, por uzi ĝin en frazoj kiel: La juĝisto imputis la politikiston pro koruptado, la imputito ne depoziciis antau la juĝisto, la imputitoj en la aferoj pri koruptado...--Pangea (diskuto) 10:45, 27 Jul. 2013 (UTC)
En tiuj okazoj mi certe uzus la verbon "kulpigi": la juĝisto kulpigis...; la kulpigito... PaulP@diskkont 11:39, 27 Jul. 2013 (UTC)

Nu, en frazoj kiaj "multaj estis arestitaj kaj aliaj ne, sed ili ankaŭ estis kulpigitaj pro la samaj krimoj", kiel scii ĉu temas pri nura kulpigo (morala) aŭ pri jura kulpigo? En la portugala, hispana franca tiu ĉi ambigueco ne okazas, ĉar oni dirus "imputar", "imputer", ne "culpar" aŭ "culper".--Pangea (diskuto) 06:41, 28 Jul. 2013 (UTC)

Uzo aŭ ne de akuzativo[redakti fonton]

En kelkaj longaj frazoj en kiuj oni devas enmeti plurajn akuzativojn, mi ofte dubas ĉu oni devas enmeti ĝin en iaj vortoj. Ekzemple:

' (...) multaj intelektuloj subskribis peticiojn kaj nefermitajn leterojn postulantaj malkrimigon de ĉiuj konsentaj seksrilatoj (...).

Ĉu "postulantaj" aŭ "postulantajn"?--Pangea (diskuto) 04:05, 28 Jul. 2013 (UTC)

Mi ne estas gramatikisto - sed mi emus diri "postulantaj", kiun oni povus anstataŭigi per "kiuj postulas". --Dominik (diskuto) 05:42, 28 Jul. 2013 (UTC)
Definitive postulantajn. Temas pri adjektivo rilata al peticiojn kaj nefermitajn leterojn, kaj ĝi havu do n-finaĵon. darkweasel94 20:11, 28 Jul. 2013 (UTC)
Jes ja, nepre estu -n, se vi volas tiel esprimi la aferon. Sed ĉi tiun vian problemon, same kiel plurajn aliajn, kaŭzas tio, ke vi ŝatas esprimi vin tro malfacile kaj per gramatike kompleksaj sintezaĵoj. Vi eble serĉas tro laŭvortan tradukon por esprimoj en alia lingvo. Vi, ekzemple, volas trovi precize unu vorton, kiu ĉiam estu ĝusta traduko de iu "imputar" aŭ simile. Sed lingvoj malofte havas tiajn rilatojn de vorto en unu lingvo al vorto en alia lingvo.
Bonvolu pensi en Esperanto! Ekzemple, ĉi tiu frazo estus pli klara, se vi skribus, ekzemple: ... multaj intelektuloj aliĝis al petskriboj kaj nefermitaj leteroj, kiuj postulas forigi la krimecon de ĉiaj konsentaj seksrilatoj. – Ĉi tio estas nur ekzempla propono. Preskaŭ ĉiam ekzistas amaso da manieroj esprimi unu penson. Mi faris kelkajn ŝanĝojn nur por montri diversajn eblojn. --Surfo 09:57, 29 Jul. 2013 (UTC)

Ŝanĝi "postulantajn" por "kiuj postulas" (aŭ simile) en tiaj frazoj ŝajnas al mi bona ebleco por eviti uzi tiom da akuzativoj. Kion mi serĉas estas fidelaj tradukoj kaj esprimi la ideojn kaj konceptojn per maksimuma ekzakteco.--Pangea (diskuto) 18:44, 29 Jul. 2013 (UTC)

VisualEditor[redakti fonton]

Jam estas en nia Vikipedio disponebla vida redaktilo de paĝo (en miaj preferoj -> Redaktado tute sube). Mi ĝis nun tradukadis ĝin kiel "VidRedaktilo", sed mi pripensis ankaŭ "VidaRedaktilo" kaj "Vid-Redaktilo" (la lasta aspektas strange laŭ mi). Kiun terminon vi fakte preferas? Nuntempe mi iometete pli inklinas al "VidaRedaktilo". --KuboF (diskuto) 18:40, 28 Jul. 2013 (UTC)

Mi devis enŝalti la novan redaktilon, por kompreni, kion oni celas per "Visual". Ŝajne ĝi estas tio, kion en mia junaĝo oni nomis WYSIWYG (What you see is what you get) aŭ en Esperanto "Vidate vidote". Mi trovas la formon "VidaRedaktilo" iom stranga ... ankaŭ la malnovan redaktilon oni ja vidas. Sed provizore mi ne havas pli elegantan solvon. PaulP@diskkont 11:17, 29 Jul. 2013 (UTC)

Stranga alidirektilo[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus vidis, ke ĉina IPulo kreis la alidirektilon . Ĉu ĝi havas iun signifon? Ĝia cela estus Eovg. Kio estas tio? Ĉu eble mallongigo? --Tlustulimu (diskuto) 07:14, 30 Jun. 2013 (UTC)

Ĉiuokaze estas kazo de Vikipedio:R1. darkweasel94 (diskuto) 09:11, 30 Jun. 2013 (UTC)
✔ Farite Mi forigis la ligilon, ĉar la cela artikolo ne ekzistas kaj ĝia titolo estas sufiĉe sensenca. --Tlustulimu (diskuto) 09:36, 30 Jun. 2013 (UTC)
Komento Komento: Preskaŭ sama kazo estas . Bv forigu tuj.--Salatonbv (diskuto) 07:39, 7 Sep. 2013 (UTC)
✔ Farite Mi tamen komentas, ke la tujforiga kialo "alilingva enhavo" ne vere celas tiajn okazojn - ni ja havas alidirektilojn kiel United States, France kaj Österreich, kaj tio estas bona por ĉiu, kiu ne certas pri la Esperantlingva nomo. "Alidirektilo al neekzistanta enhavo" estas tamen ĝusta kialo. darkweasel94 07:45, 7 Sep. 2013 (UTC)
Dankon! Dankon! Venontfoje estus klare vandalisme.--Salatonbv (diskuto) 07:48, 7 Sep. 2013 (UTC)
PS. Ĉu ni volus havi alian kialon por Vikipedio:TUJ kiel "titolo per nelatina alfabeto" laŭ la preskribo "Krom en tre specialaj kazoj, titoloj estu skribataj per la Latina alfabeto" (Vikipedio:TA)? Unu el "Specialaj kazoj" miaopinie estas apartigila paĝo. Mi ne trovas ekzemplon en nia vikipedio sed en la angla en:東海.--Salatonbv (diskuto) 07:58, 7 Sep. 2013 (UTC)
Mi nun trovis 日本, 日本国 al Japanio. Sed mi ne vidas Россия al Rusio (kiel en:Россия, fr:Россия, de:Россия). Do, eble ni ankaŭ kreu tiajn alidirektilojn por koncernaj landonomoj kaj lingvonomoj, ĉu ne?--Salatonbv (diskuto) 09:00, 7 Sep. 2013 (UTC)

Teknikejo[redakti fonton]

Alilingvaj ligiloj[redakti fonton]

Mi estis provanta aldoni alilingvajn ligilojn en WikiData kaj mi ne sukcesis. Ŝajne la sistemo ne funkcias korekte jam de kelkaj tagoj. Mi diras tion ĉar mi postlasis kelkajn artikolojn sen alilingvaj ligiloj, kiel Maria Mercè Roca kaj Baĉabazio. Tuj kiam mi povos aŭ la sistemo funkcios mi aldonos ilin.--Pangea (diskuto) 09:53, 28 Jun. 2013 (UTC)

Aldonado de alilingvaj ligiloj bone funkcias nur se oni havas unuigitan konton en ĉiuj Vikimediaj vikioj. Mi kontrolis, ke vi ankoraŭ ne havas ĝin. Unuigu viajn kontoj, elsalutu, ensalutu kaj tio jam devos funkcii.
Konsciu, ke en Aŭgusto venos sekva fazo de unuigado (por tiuj, kiuj ankoraŭ ne havas ĝin). Tiuj kiuj ankoraŭ ne havas unuigitan konton, sed en ĉiuj projektoj havas la samajn nomon kaj pasvorton ŝajne ne havos problemojn. Por tiuj, kies pasvorto diferencas inter projektoj, estos la situacio iom pli komplika do mi rekomendas ju pli frue unuigi vian konton. --KuboF (diskuto) 22:11, 29 Jun. 2013 (UTC)
Mi jam provis unuigi la konton laŭ la indikitaj paŝoj sed mi ne sukcesas fari tion. Momente mi daŭre kreos artikolojn sen aldoni alilingvajn ligilojn. Se iu volas aldonu ilin anstataŭ mi, male mi mem aldonos ilin post kiam mi sukcesos unuigi la konton.--Pangea (diskuto) 20:20, 16 Jul. 2013 (UTC)
Nura demando - kial necesas unuigita konto por tio? Ja eblas en Vikidatumoj redakti kiel IP-ulo, same kiel tie ĉi. darkweasel94 (diskuto) 21:56, 16 Jul. 2013 (UTC)

Ŝajne mi jam sukcesis unuigi la konton kaj povas aldoni la alilingvajn ligilojn senprobleme.--Pangea (diskuto) 23:34, 16 Jul. 2013 (UTC)

Uzado de Vikidatumoj en ŝablonoj[redakti fonton]

Antaŭ kelka tempo estis ĉe ni funkciigita la dua fazo de Vikidatumoj kaj ni povas transprenadi datumbazecajn datumojn de tie. Mi kun Uzanto:Blahma dum trejnado pri la tradukilo WikiTrans jam ekis laborojn por adapti ŝablonojn al tiu ĉi ŝanĝo. Tiuj ŝablonoj troviĝas en Kategorio:Ŝablonoj uzantaj datumojn de Vikidatumoj kaj dum uzado de ili ne estas bezonata plenigi ĉiujn parametrojn.

Ni sekvis jenajn regulojn:

  1. se ŝablono en artikolo enhavas plenigitan parametron, estu uzata ĝia valoro,
  2. se ŝablono en artikolo ne enhavas plenigitan parametron sed ties valoro estas en Vikidatumoj, tiam estu uzata tiu de Vikidatumoj.

Laŭplane ni volas ke novaj artikoloj bezonu nur tre bazajn ŝablojn kun ju mapli multaj parametroj kaj kun ju pli multa transprenado de Vikidatumoj. Mi planas ankaŭ amase per roboto anstataŭigadi malnovajn uzojn de ŝablonoj tiel ke en artikoloj ili ne plu uzadu nenecesajn parametrojn (precipe por aferoj, kiuj povas ŝanĝĝi, kiel ekz. kategorio en Komunejo, nombro de enloĝantoj, tp.).

En la angla Vikipedio okazis peto por komento rilata al tia uzado de Vikidatumoj kun, laŭ mi, sufiĉe saĝa rezulto:

  1. indas adapti ŝablonojn por transprenadi Vikidatumojn; kun ioma pripenso eblas uzi vokon al Vikidatumoj ankaŭ rekte en artikoloj,
  2. maltaŭgas voki Vikidatumojn en kutima artikola teksto; en tabeloj eblas pri tio cerbumi.

Ĉu vi konsentas pri tiuj agado kaj kondiĉoj? Ĉu vi havas aldonajn rimarkojn? --KuboF (diskuto) 12:32, 28 Jun. 2013 (UTC)

# Por Por: Mi vidas grandan utilon. Mi jam mane provis adapti plurajn informkestojn, sed tio estas granda laboro. Robota aldono de vikidatumoj estus tre helpa. PaulP@diskkont 18:39, 28 Jun. 2013 (UTC)
: Komento Komento:

Estas romanoj, kiuj traktas, ke en la futuro komputiloj regas, la homoj estas nur sklavoj. Tiu Wikidata estas sukcesa eksperimento en tiu vojo. Ĝis tiam la lingvaj ligiloj laboris bone, Wd faris malordon. Se iu havas celon fari malordon, ne laboru en Vikipedio.

  • Vidu pli supran mencion de Pangea!
  • Miaj spertoj: ekde starto de Wd mi faris pli ol 300 artik., do mi ne faris statistikon, tamen laŭ la memoro okazis la jenaj en supozataj %-oj:
    • mankis la krajono, ankaŭ mankis tio en la menciita loko, do mi ne estas detektivo serĉi ĝin 20%
    • post klako al krajono aperis angla mesaĝo pri eraro 20%
    • post klako al krajono aperis mesaĝo "okazis neatendita eraro" 35 %
    • post klako al add naskiĝis nova lineo, kiu same akceptis nenion 5%
    • eo ne estis akceptebla 5%
    • artikolotitolo ne estis akceptebla, aperis angla surskribo: tiu artikolo ne ekzistas, tio estas mensogo, mi mem faris la artik. kaj kontrolis la titolon 5%
    • aliaj forgesitaj eraroj

Mi aldonas, ke Wd ne donas informon pri aŭtoroj de lingvaj kodoj. En la malnova sistemo tio estis konstatebla. Ĉu tio estas realigebla, ke reiri al la malnova sistemo kaj robotoj farus Wd? Wd-n laŭdas nur tiuj, kiuj neniam aŭ malofte verkas novajn artik. LA NOVA SISTEMO DEVAS ESTI SIMPLA, ADAPTITA EĈ POR KOMENCANTOJ! --Crosstor (diskuto) 09:12, 29 Jun. 2013 (UTC)

Saluton Crosstor! Ankaŭ mi havis kelkajn tiajn problemetojn en la komenco, sed nun ne plu. Supozeble temis pri "infanaĝaj" eraroj de la sistemo. Kaj oni ja povas vidi, kiu aldonis la lingvan kodon. Sufiĉas alklaki Vikidatumoj kaj poste Vidi historion kaj vi scias ĉiujn ŝanĝojn kaj ties ŝanĝintojn. PaulP@diskkont 13:23, 6 Jul. 2013 (UTC)

Bonvolu viajn petojn listigi en Vikipedio:Vikidatumoj/Petoj. Mi interesiĝas precipe pri kio estus vere utila, kio estas efektive nun aldonata (novaj artikoloj kun ŝablonoj kies parametroj estas anstataŭigeblaj per VD). --KuboF (diskuto) 16:30, 5 Jul. 2013 (UTC)

Saluton, KuboF. Bonvolu atenti, ke nek la ŝablonoj {{Koord}}, {{Koordinato}}, kaj {{Situo sur mapo}} nek la modulo {{Coordinates}} ĝis nun subtenas la uzadon de koordinatoj el Vikidatumoj. Bedaŭrinde mi nun estas la sola, kiu cerbumas pri la nova modulo. Mi jam serĉis ion en alilingvaj vikipedioj por tio, sed trovis nur iun koderon en la hispana vikpedio, kiun mi ne bone komprenas. :-( --Tlustulimu (diskuto) 17:26, 5 Jul. 2013 (UTC)

Kategorio:Parametra eraro[redakti fonton]

Saluton! Mi ne komprenas kial kaj kiel aperas kaŝita Kategorio:Parametra eraro en artikolo Douvres-la-Délivrande: mi korektis latitudon kaj longitudon en {{informkesto urbo}} kaj tiu kaŝita kategorio daŭre aperas? Laŭ diversaj klarigoj pri longitudo/latidudo mi timas ke neniu vere regas kaj ĝisdatigas tiujn informojn. --Dominik (diskuto) 07:33, 29 Jun. 2013 (UTC)

Tiu diskutero ne plu estas aktuala - mi mem solvis la problemon per plia ŝanĝo de koordinatoj. --Dominik (diskuto) 10:07, 1 Jul. 2013 (UTC)
Saluton, Dominik. Mi tamen ŝanĝis vian korekton, ĉar eĉ eblas pli mallonge solvi la problemon kun la zorga kategorio. Mi simple difinis la parametrojn regiono-ISO (La kategorio aperas, se ĝi restas malplena kaj samtempe estas uzataj latitudo kaj longitudo.) kaj situo sur mapo=neniu (Ĝi malaperigas alikaze aperanton mapon kun markilo.). --Tlustulimu (diskuto) 10:35, 1 Jul. 2013 (UTC)
Multan dankon, Tlustulimu! Mi divenas laŭ via ekzemplo ke por Francio validas FR-14, Fr-50, FR-61, ktp. depende de departemento kie situas urbo. --Dominik (diskuto) 12:31, 1 Jul. 2013 (UTC)
Ne dankinde, Dominik. Vi ĝuste divenis la kodojn por Francio: Jen kompleta listo por Francio. Antaŭ kelkaj monatoj mi jam kreis la necesajn helpajn ŝablonoj por Francio kaj Germanio (Jen la ankoraŭ malkompleta listo por Germanio) kaj kelkajn eĉ por aliaj landoj. Sed ankoraŭ estas sufiĉe da laboro transpreni tiajn ŝablonojn el la germana vikipedio.
Krome mi ne scias, ĉu jam estas planoj aranĝi tian aferon per Vikidatumoj, se eblas. Tiel longe kiel oni ne aranĝas ion novan, mi iom post iom aldonos tiajn ŝablonojn. --Tlustulimu (diskuto) 13:21, 1 Jul. 2013 (UTC)
Mi ĵus iomete ŝanĝis Rouperroux, tiel ke nun aperas mapo de Francio kun markilo de la loko. Ĉu mi eventuale aldonu al {{Informkesto urbo}} la eblon eĉ aranĝi ŝanĝeblan mapon, kiel oni povas vidi jam en {{Informkesto ponto}} kaj kelkaj aliaj? --Tlustulimu (diskuto) 13:31, 1 Jul. 2013 (UTC)
Certe, ŝanĝebla mapo alportas utilon, sed eble necesos ŝanĝi ĉiujn jam ekzistantajn artikolojn kun {{Informkesto urbo}}? --Dominik (diskuto) 14:13, 1 Jul. 2013 (UTC)
Nu bone. Ŝanĝo de la artikoloj post tia aldono nur necesos, se oni volas aperigi ŝanĝeblajn mapojn. Se restu la nuna mapo aranĝata laŭ la "nova sintakso" de la ŝablono, oni ne devos ion fari. --Tlustulimu (diskuto) 15:38, 1 Jul. 2013 (UTC)

Kaŝi notojn de bildo[redakti fonton]

En la paĝo Monda heredaĵo en Rusio, unu el la bildoj havas notojn, kaj pro tio sub ĝi aperas la teksto “La dosiero havas notojn. Movu la ekranomontrilon sur la dosieron por vidi ilin.” Ĝi estas neutila en tiu paĝo, ĉu eblas iel kaŝi aŭ malaktivigi ĝin? Mutichou (diskuto) 15:36, 1 Jul. 2013 (UTC)

Mi pensas ke sufiĉas aldoni malplenan parametron |Title post nomo de la bildo en Dosiero. --Dominik (diskuto) 16:33, 1 Jul. 2013 (UTC)

Ŝablono:Koord kaj Lua[redakti fonton]

Saluton. Ĉu iu el vi jam legis mian diskuteron? Se jes, bonvolu respondi tie. --Tlustulimu (diskuto) 14:53, 2 Jul. 2013 (UTC)

Ŝajne instaliĝis fuŝa ortografia programo[redakti fonton]

Ŝajne iu instalis komplete senutilan ortografikorektoprogramon al vikipedio, kiu nun simple ĝenas, dum oni redaktas, ĉar ĝi rekonas nur anglalingvajn vortojn! DidiWeidmann (diskuto) 17:57, 3 Jul. 2013 (UTC)

Kie kaj kiel vi rimarkis ĝian efikon? --Tlustulimu (diskuto) 18:18, 3 Jul. 2013 (UTC)
Ankaŭ mi rimarkis nenion ĝis nun. PaulP@diskkont 18:22, 3 Jul. 2013 (UTC)
Didi, ĉu vi povus priskribi la aferon pli detale? Mi uzas Fajrovulpon sub Vindozo 8 kaj XP kaj ne rimarkis ion tian. --Tlustulimu (diskuto) 18:26, 3 Jul. 2013 (UTC)
Ankaŭ ĉe mi aperas nenio tia. Jen stulta demando, sed: ĉu eble tion faras via TTT-legilo? Multaj bedaŭrinde defaŭlte havas tiun agordon ŝaltita - tio estas kutime la unua afero, kiun mi malŝaltas. Ĉu nenio simila okazas en aliaj tekstokampoj ekster VP? darkweasel94 (diskuto) 19:23, 3 Jul. 2013 (UTC)
Didi, ĉu eble temas pri la stranga simboleto de klavaro, kiu aperas ekde kelkaj tagoj en la vikipedio, se oni redaktas ion? Ĝi estas parto de "Lingvaj agordoj" (angle UniversalLanguageSelector), kies dentorado aperas apud la ligilo "Lingvoj" resp. "Aliaj lingvoj". Mi ankoraŭ ne testis la taŭgecon de tio. Ĉu eble iu alia? --Tlustulimu (diskuto) 17:34, 11 Jul. 2013 (UTC)

Ligilo por portaloj[redakti fonton]

Mi ŝatus scii se eblas krei ligil-sistemon por montri en la portaloj enhavojn malsamajn ol tiuj montrantaj por la nuna monato, kiel tiu aperanta en la portaloj en la angla sub la enkonduka sekcio: ekz. [vidu http://en.wikipedia.org/wiki/Portal:Hinduism]. En la angla tiu ĉi ligilo nomiĝas "Show new selections". Ŝajne en Vikipedio en Esperanto ne ekzistas tiu ĉi ilo, sed ĝi ŝajnas al mi tre utila kaj mi kredas, ke la enhavo kaj aspekto de la portaloj multe pliboniĝas per ĝi.--Pangea (diskuto) 22:41, 12 Jul. 2013 (UTC)

La ligilo "Show new selections" sur tiu paĝo kondukas simple al la paĝo por malplenigi la servilan kaŝmemoron - tio kaŭzas, ke ĉiuj ŝablonoj en ĝi aktualiĝos. Tio funkcias ankaŭ tie ĉi, uzu la saman retadres-formon kun action=purge kiel tiun uzatan tie. darkweasel94 (diskuto) 02:21, 13 Jul. 2013 (UTC)
Mi aldonas al la paĝo de la portalo, sed poste kion mi devas fari? Kion pli mi devas aldoni kaj kie? Dankon.--Pangea (diskuto) 10:53, 13 Jul. 2013 (UTC)
Poste nenion, mi ne komprenas - tio ja estas ĝuste tio, kion vi volis? Aŭ ĉu mi miskomprenis? darkweasel94 (diskuto) 17:14, 13 Jul. 2013 (UTC)

Post kiam oni premas sur "Show new selections" en la anglalingvaj portaloj aperas paĝo kun butono. Post premi tiun ĉi butonon la selektaĵoj de la ĉefpaĝo ŝanĝiĝas: anstataŭ la artikoloj de la monato aperas aliaj, aliaj citaĵoj, aliaj bildoj, ktp. Tamen tio ne okazas en mia portalo (Portalo:Pedofilio): per premi "Montru aliajn selektaĵojn" okazas nenio. Mi simple volas, ke la ligilo "Montru novajn selektaĵojn" utilu por renovigi la enhavojn de la ĉefpaĝo, samkiel en la anglalingvaj portaloj. Mi esperas, ke mi klarigis ĝin bone.--Pangea (diskuto) 18:05, 13 Jul. 2013 (UTC)

Ah - nu, kiel fari tion, mi ne scias. Plej verŝajne la anglalingvanoj uzas iun metodon por hazardigi la enhavon de siaj portalsekcioj. Plej facile estos rigardi en ilian fontkodon. darkweasel94 (diskuto) 20:08, 13 Jul. 2013 (UTC)

Nu, mi devos do forgesi uzi tiun ilon. Mi jam rigardis ilian fontokodon kaj ŝajne ĝi ne utilas por la Esperanta Vikipedio. Domaĝe, ĉar la portalo(j) aspektus pli bone kun tiu ilo kaj la ebleco ŝanĝigi per ĝi la enkavojn igus la informojn pli facile konsulteblaj.--Pangea (diskuto) 20:45, 13 Jul. 2013 (UTC)

Helpo por viŝi bildon el la komunejo[redakti fonton]

Mi ŝatus viŝi malnovan version de bildo.pdf kiun mi alŝutis al la komunejo: http://commons.wikimedia.org/wiki/File:Partoj_de_libro.pdf# sed konservi la bildon.jpg: http://commons.wikimedia.org/wiki/File:Partoj_de_libro_(korektita).jpg sed mi ne trovas klarigon por ĉi tiu operacio. Antaŭdankon.--Riŝo (diskuto) 16:07, 13 Jul. 2013 (UTC)

Mi tion faros por vi. En la maldekstra kolumno estas ligilo "Nominate for deletion" (aŭ alilingva ekvivalento). Prefere enskribu la kialon en la angla aŭ en alia lingvo pli vaste sciata ol Esperanto, kiun vi bone regas - nur malmultaj administrantoj tie parolas Esperanton kaj tiel vi helpas al ili. darkweasel94 (diskuto) 16:34, 13 Jul. 2013 (UTC)

Eta problemo[redakti fonton]

En la kesto "Artikolo de la monato" de Portalo:Pedofilio mi inkludas la jenajn kodojn:

Tio rezultigas, kiel videblas, ke "... Arkivo" kaj "... Plu" aperas en malsamaj linioj. Kion oni devas fari por ke ambaŭ aperu en la sama linio? Tio estas ja facile solvebla, sed mi se scipovas.--Pangea (diskuto) 15:44, 14 Jul. 2013 (UTC)

Uzu "float" anstataŭ "text-align". darkweasel94 (diskuto) 16:23, 14 Jul. 2013 (UTC)
Solvita. Dankon.--Pangea (diskuto) 17:55, 14 Jul. 2013 (UTC)

Plia eta problemo[redakti fonton]

En Portalo:Pedofilio/Personoj la vortoj "... Arkivo" kaj "Plu..." de la ligiloj aperas, kiel oni povas vidi, post (sub) la apartiga linio inter artikoloj, ekster la kadro de la artikoloj al kiuj ili apartenas. Kiel fari por ke ili aperu ene de la kadro de la artikoloj?--Pangea (diskuto) 04:43, 15 Jul. 2013 (UTC)

Provu enmeti post ili <br style="clear:both;">. darkweasel94 (diskuto) 09:16, 15 Jul. 2013 (UTC)
Solvita. Dankon.--Pangea (diskuto) 12:37, 15 Jul. 2013 (UTC)

En la kadro Vikimedio de Portalo:Pedofilio mi enigas la jenajn kodojn:

Pedofilio en Komunejo
Bildoj kaj videaĵoj

Pedofilio en Vikifontaro
Fontaj tekstoj

Pedofilio en Vikicitaro
Citaĵoj

Pedofilio en Vikivortaro
Vortaro

Kiel oni videblas aperas ligiloj al Komunejo, Vikifontaro, Vikicitaro kaj Vikivortaro, sed al la anglalingvaj versioj. Ekzistas enhavoj en Esperanto en la esperantaj versioj de tiuj projektoj, kiel mi devas do fari por ke la ligiloj konduku al la esperantaj versioj kaj ĝiaj enhavoj anstataŭ al la anglalingvaj?--Pangea (diskuto) 12:49, 15 Jul. 2013 (UTC)

Anstataŭ wikisource:, wikiquote:, wiktionary: uzu s:, q: kaj wikt: (aŭ alternative, wikisource:eo:, wikiquote:eo: kaj wiktionary:eo:). Por la Komunejo tio ne eblas, ĝi ne havas lingvoversiojn, sed vi povas mem aldoni diverslingvajn priskribojn al la tieaj paĝoj (galerioj kaj dosierpriskriboj). darkweasel94 (diskuto) 15:52, 15 Jul. 2013 (UTC)
Farite. Dankon.--Pangea (diskuto) 20:58, 15 Jul. 2013 (UTC)

Visual Editor[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus legis en la germana vikipedio, ke oni la 22-an de julio aktivigos verŝajne la "Visual Editor". Mi ne scias, kiam oni faros tion ĉi tie. Se samtage, mi ne povos solvi iujn problemojn per ruzaj ĝavaskriptoj, ĉar mi simple ne vikipediumos dum kelkaj tagoj. Sed mi krome legis, ke en la angla vikipedio, kie ĝi jam estas aktiva kaj kaŭzas sufiĉe da problemo, oni instalis aldonaĵon por malaktivigi ĝin. Eble ankaŭ ni uzu la aldonaĵon. --Tlustulimu (diskuto) 18:15, 19 Jul. 2013 (UTC)

Tiu nova redaktilo estas ĉiuokaze deviga por neniu. darkweasel94 (diskuto) 19:49, 19 Jul. 2013 (UTC)

Saluton! Ĉu iu pli sperta ol mi bonvolus aldoni al Ŝablono:Nun en komunejo kodon, kiu kategoriigas la bildon en unu kategorion, se la dosiernomo samas, kaj en alian, se la dosiernomo malsamas? Mi nun provas amas-anstataŭigi tion kaj tio ege helpus min. Dankon. darkweasel94 (diskuto) 17:36, 25 Jul. 2013 (UTC)

Administrejo[redakti fonton]

Alinomado de artikoloj[redakti fonton]

Ĉu iu administranto povas traduki la artikolojn pri la naciaj himnoj de Meksiko, Salvadoro kaj Argentino.

Kaj mi proponas alimonigi ĉiuj la artikolojn de la Kategorio:Naciaj himnoj, por ke ĉiuj komencu per "Nacia himno de...." -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 03:16, 4 Maj. 2013 (UTC)

Tradukado de artikoloj tute ne limiĝas al administrantoj. Ĉiu kiu kapablas, povas traduki.
Se estos interkonsento pri nomado de himnoj mi povas tion fari rapide per roboto. Sed nur se estas interkonsento. --KuboF (diskuto) 09:41, 4 Maj. 2013 (UTC)

Eble necesas Listo de naciaj himnoj. -- NoKo (diskuto) 16:05, 4 Maj. 2013 (UTC)

Mi opinias, ke, se iu himno havas oficialan nomon, ni uzu tiun kaj ne "nacia himno de X". darkweasel94 (diskuto) 16:47, 4 Maj. 2013 (UTC)
Mi aliĝas al la opinio de Darkweasel. Kroma malfacilaĵo estus federacioj kiel Belgio aŭ Rusio, kiuj havas plurajn naciajn himnojn. PaulP@diskkont 16:57, 4 Maj. 2013 (UTC)
La problemo estas ke mi ne povas traduki tiujn titolojn ĉar ĝi jam estas uzataj kiel alidirektilo, pro tio oni unue devas forigi la alidirektilon kaj poste ŝanĝi la nomon de la artikolo. Mi pensas ke la nomoj de la artikoloj devus esti "Nacia himno de X-lando", sed kelkaj tre famaj himnoj kiel tiu de Francio, kiuj estas mondkonataj per alia nomo, povas uzi tiujn nomojn, sed tio ne okazas kun la plejmulto da himnoj, eĉ se ili havas oficialajn nomojn -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 00:55, 5 Maj. 2013 (UTC)
Ekzistas Vikipedio:Ĝ6. Sed mi ne konsentas kun vi. darkweasel94 (diskuto) 08:15, 5 Maj. 2013 (UTC)

Ĉiuj artikoloj en la Vikipedio en Esperanto (ne nur tiuj pri himnoj) devas havi nomojn kompreneblajn por averaĝa Esperanto-leganto, tutegale kiujn lingvojn li aŭ ŝi posedas. Do, ĝenerale la artikoloj estu nomitaj en Esperanto. Escepto eblas nur kiam iu objekto havas nacilingvan titolon, vaste konatan samlingve al diverslingvanoj (ekzemple, Yankee Doodle [angle, ruse]). Se titolo estas vaste konata al diverslingvanoj diverslingve, la artikolo estu nomita per tiu titolo en Esperanto (ekzemple, Marseljezo). Kaj se ne ekzistas vaste konata titolo, la artikolo estu nomita laŭ la ĝenerala skemo (ekzemple, Nacia himno de Irlando). Gamliel Fiŝkin (diskuto) 15:14, 9 Maj. 2013 (UTC)

Kion proponas Gamliel Fiŝkin estas ekzakte kion mi diris, tio estus la plej bona solvo, ĉu ni devas voĉdoni por ke iu administranto ekŝanĝos la nomojn de la artikoloj? -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 18:10, 9 Maj. 2013 (UTC)
Mi ne konsentas. Vikipedio ja devas instrui - kaj se ni ne instruas al legantoj, kiel nomiĝas la himnoj de la diversaj landoj, tiam ni iom malsukcesas pri nia instrua celo. Ja tamen povas (kaj devus) ekzisti alidirektiloj de "nacia himno de X". Ĉu kaj kiam Esperantigi la nomojn, estas alia afero. Mi ne sentas tre forte pri tio ĉi, kaj pretas akcepti ĉian interkonsenton (speciale de homoj, kiuj fakte laboras pri himno-artikoloj), sed ja havas iom alian opinion ol vi. darkweasel94 (diskuto) 18:24, 9 Maj. 2013 (UTC)
Vikipedio devas instrui per tekstoj de artikoloj. Nomoj de artikoloj havas alian funkcion: indiki artikolojn en la plej komprenebla kaj plej distingiga maniero. Jen artikolo pri la turka himno İstiklâl Marşı — mi havas ideon nek kion signifas tiu nomo nek eĉ kiel ĝin prononci; renkontinte ĝin, mi he havus ŝancon diveni, pri kio rakontas la artikolo. Kaj, laŭ via logiko, kiam en Esperanto-Vikipedio aperos artikolo pri la himno de Japanio, ĝi estu nomita 君が代 — tre instrue por ne-sciantoj de la japana lingvo! Gamliel Fiŝkin (diskuto) 00:13, 12 Maj. 2013 (UTC)
Kiel mi skribis: ĉu, kiam kaj kiel Esperantigi tiujn nomojn estas alia afero, kaj ekzemple vian turkan ekzemplon eblus nomi "Marŝo de Sendependeco", kion tio ŝajne signifas. La japanan himnon oni nepre almenaŭ transliterigu ("kimi ga jo", kiel statas nun), eble ankaŭ traduku ("via regado"). Ambaŭ ŝajnas al mi pli bonaj ol nura "nacia himno de Japanujo" - tio estas priskribo de la temo de la artikolo, sed ne ĝia nomo. Ja ni ne nomas la artikolon Esperanto "planlingvo de Zamenhof", aŭ la artikolon Berlino "ĉefurbo de Germanujo" - tio estus pli-malpli analoga al tio, kion vi proponas. ;) darkweasel94 (diskuto) 07:55, 12 Maj. 2013 (UTC)
Unu afero estas, kiam himno havas vaste konatan nomon. Sed se tiu nomo ne estas vaste konata, estas tute alia afero — se titoli artikolon pri ĝi laŭ via ideo, tia titolo por averaĝa leganto estos enigmo. Gamliel Fiŝkin (diskuto) 11:44, 12 Maj. 2013 (UTC)
Mi tute konsentas kun Gamliel, nur mondkonataj himnoj kiuj estas tuje rekoneblaj per iliaj oficialaj nomoj devas aperi ĉi tie kun tiaj nomoj, por la plejmulto da himnoj, devas aperi la titolon kiel "Nacia himno de X-lando", kaj ene de la artikolo oni povas aldoni la oficialan nomon kaj ĝia esperanta traduko. -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 23:40, 12 Maj. 2013 (UTC)
Jes kaj oni povas skribi kategorion en alidirekto, vidi Nacia himno de Angolo. --pino (diskuto) 06:54, 13 Maj. 2013 (UTC)
Nacia himno de Angolo alidirektas al Angola Avante, sed en la artikolo eĉ ne estas informo pri la lingvo de la himno. Eĉ se mi scius, ke tio estas la portugala, mi ne povus kompreni kiel prononci la titolon de la himno. Kiam mi legas Esperantan vikipedion mi volas lerni informon en Esperanto. El tiu artikolo mi ne povas lerni la titolon de la himno, ĉar mi ne povas memori ĝin, ne sciante kiel ĝin prononci. Se mi volus lerni portugalan varianton, mi ĉiam povas iri al portugala paĝo per la interlingva ligilo. Krome vi povas aldoni informon pri originala titolo en la formo "(portugale: Angola Avante)" post la fonetika transskribo de la titolo. Pro reguloj pri la titoloj de artikoloj en Esperanta vivkipedio ne povas nomi la artikolon pri la himno de Rusio en originala formo. Ĉu la internacia lingvo Esperanto postulas diskriminacion de nelatinlitetaj lingvoj? -- NoKo (diskuto) 03:58, 22 Maj. 2013 (UTC)
En la unua frazo aldoni mencion ke la angola nacia himno estas en la portugala, rapide fareblas: mi ĵus faris. Ĉu aldoni "Angola Avante (prononco [Angola Avante])", mi iom hezitas, ĉar la portugala kaj esperanta prononcoj preskaŭ samas, ankaŭ akcentado je ambaŭfoje la antaŭlasta silabo kiel en Esperanto (kaj la artikoloj en pluraj aliaj lingvoj, kiujn mi ĵus kontroletis, ne havis prononcindikon) - post konsidereto mi pensas ke pli klaras tamen aldoni e-lingvan prononcindikon [anGOla aVANte]), por ne lasi dubojn: ankaŭ tiun mencion mi do rapide aldonas en la unua frazo. Ĉiu lingvo devas esti skribata per iu alfabeto, pri Esperanto estas la latina kun signoj ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ kaj ŭ - tion ni ne ŝanĝos. Ke post enkonduko de unikodo en e-lingvaj tekstoj pli simplas skribi nacilingvajn nomojn latinliterajn (eĉ se kun diakritaj signoj aŭ kun signoj q, w, x kaj y, en la titolo "Angola Avante" estas nek la unua nek la dua) ol nacilingvajn nomojn ne-latinliterajn, estas sekvo de tiu latinalfabeteco de Esperanto. Ankaŭ se ni ŝanĝas ĉiujn nomojn de artikoloj pri naciaj himnoj al "Nacia himno de Iks-lando", por ne favorigi latinlingvajn naciajn lingvojn je nelatinlingvaj, restas la demando kiel titoligi historiajn himnojn [ĉu "Nacia himno de Iks-lando (1848-1849, 1919-1933)"] kaj kazojn kiel la federacioj Belgio aŭ Rusio, kiuj havas plurajn naciajn himnojn, kiel menciis PaulP. En voĉdono mi tamen subtenus la proponon de Remux kaj NoKo, almenaŭ rilate al la nun aktualaj naciaj himnoj, je kondiĉo ke ĉiam estu alidirektigoj de naci- kaj esperantlingvaj kantotitoloj al la unueca artikola nomo (prefere sen escepto, do sen distingo inter "mondkonataj" kaj "ne-mondkontataj" himnoj). Tamen klaras ke ankaŭ tiu propono ne solvos ĉiujn problemojn. ThomasPusch (diskuto) 12:16, 25 Jun. 2013 (UTC)

Mi ne povas paroli pri ĉiuj naciaj lingvoj, sed rilate la nacian himnon de Svislando, mi povas aserti, ke ĝi nomiĝas Svisa Psalmo kaj certe tio estas la titolo por la artikolo uzenda. Ne estus bone, se la artikolo titolus Nacia himno de Svislando. Similaj kazoj estas por multaj aliaj naciaj lingvoj, tial tia unueca alinomigo ne estus konsilinda. Amike DidiWeidmann (diskuto) 19:11, 9 Jul. 2013 (UTC)

Saluton gekaraj! Ĉu mi povas alinomigi la titolon "Kimi Ga Jo" al Kimi Ga Yo, kiu estas multe pli uzata literumo en aliaj lingvoj? Plue ne estas kialo por diskriminacii nur la japanan malpermesante la latinliteron de "Y" komune uzata en ilia Rōmaji skribsistemo (Transskribado Hepburn kaj Kunrei-sistemo). Kore, --Salatonbv (diskuto) 05:38, 13 Jul. 2013 (UTC)
Miaopinie preferindas diskuti tion en propra sekcio, speciale ĉar vi ĵus havis aŭ ankoraŭ havas diskuton pri tio kun NoKo kaj aliaj; ĉu tie vi trovis iun interkonsenton? Se jes, efektivigu ĝin, se ne, diskutu plu, sed ne en tiu ĉi alitema sekcio. darkweasel94 (diskuto) 10:50, 14 Jul. 2013 (UTC)
Vi pravas, darkweasel94. En la diskutejo mi atendos iun ajn opinion se gesinjoroj de de ĉi tie volas diri.--Salatonbv (diskuto) 17:37, 14 Jul. 2013 (UTC)

Administrejo[redakti fonton]

Vikinovaĵoj[redakti fonton]

Antaŭ nelonge malfermis mi konton de Twitter @Vikinovajhoj kaj en Facebook Vikinovaĵoj. Mi pretas kundividi la pasvorton por ke aliaj uzu la kontojn, kaj disinformu. Kion vi opinias?--Sahaquiel9102 Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo ---> Mia Diskutpaĝo 01:44, 6 Jul. 2013 (UTC)

Ĉu vi ankaŭ estas aktiva ĉe la respektiva ida projekto? Ĉu eble vi demandu tie? Alaŭdo ۩ 12:52, 10 Jul. 2013 (UTC)
Ne, mi ne aktivas ĉe la idaj projektoj :P. Ĉu ili pretus disinformi per Esperanto? Estus malagrable vidi idaĵojn tie se tio malŝatus al niaj legantoj. La projekto apenaŭ kresketas kaj mi timas la rifuzon de esperantistoj pro tio, tio signifus la formorton de la projekto (ĝi perdus multe da prestiĝo inter la esperantistaro, kiujn ni celas allogi!). --Sahaquiel9102 Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo ---> Mia Diskutpaĝo 22:57, 11 Jul. 2013 (UTC)

Ŝablonoj de nova kontribuanto[redakti fonton]

Kara administranto. Mi pensas, ke la artikolo Ĥadaŝ kaj ĝiaj ŝablonoj kreitaj de nova kontribuanto havas multajn problemojn. Tamen, mi ne povus bone klarigi kio estas malbona. Bonvolu saluti al li.--Salatonbv (diskuto) 23:44, 26 Jul. 2013 (UTC)

Saluton, Salatonbv. Mi ĵus ŝanĝis la informkeston en la artikolo Ĥadaŝ, ĉar {{Informkesto}} ne estu rekte uzata en artikoloj kaj {{Informkesto politika partio}} estas pli taŭga. --Tlustulimu (diskuto) 16:55, 28 Jul. 2013 (UTC)

✔ Farite. Mi dankas al Tlustulimu pro la traktado de la ŝablonoj kaj Pino pro korekto de la artikolo. Kore, --Salatonbv (diskuto) 22:20, 28 Jul. 2013 (UTC)