Ĉengduo
Ĉengduo | |||||
---|---|---|---|---|---|
subprovincnivela dividaĵo de Ĉinio • urbo • departemento-ranga urbo • megaurbo • provincial capital • eksa ĉefurbo | |||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Ĉinio | ||||
Ŝtato | Ĉinio | ||||
Regiono | Sudokcidento | ||||
Provinco | Sichuan | ||||
Fondita | 316 a.K. | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 610000-611944 | ||||
Aŭtokodo | 川A | ||||
Telefonkodo | 028 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | S-o Ge Honglin (葛红林) | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 12,579,000 loĝ. | ||||
Loĝdenso | 1 015 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Koordinatoj | 30°39′49″N 104°4′00″O / 30.66361°N, 104.066667°O (mapo) Koordinatoj: 30°39′49″N 104°4′00″O / 30.66361°N, 104.066667°O (mapo) | ||||
Alto | De 0 al 500 m | ||||
Areo | 12,390 km² | ||||
Horzono | UTC +8 | ||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Chengdu [+] | |||||
Ĉengduo (en ĉina : 成都, en pinyin : Chéngdū), ankaŭ nomata, metafore Róngchéng (蓉城) « la urbo de la hibiskoj », estas urbo en la sud-okcidenta parto de Ĉinio. Ĝi estas la ĉef-urbo de la provinco Siĉuano. Ĉengduo enhavas pli ol 11 milionojn da loĝantoj, kaj ĝi estas unu el la plej gravaj urboj de Ĉinio.
Ĉengduo estas ĉefurbo de grandaj pandoj. En la speciala parko oni science okupiĝas pri pandoj. Estas kampanjo, ke tiuj bestoj ne formortu.
Ĉengduo situas en la centro de Sichuan-provinco,kie estas Chengdu-ebenejo, ankaŭ la centro pri komerco, scienco kaj tekniko, financo,trafiko kaj komuniko.Ĝi ankaŭ estas la grava bazo pri alt-nova tekniko,moderna pradukaĵo,moderna servo kaj moderna agrikulturo,same la centro pri kulturo kaj edukado en la sudokcidenta regiono.
Laŭ la historia priskribo, Chengdu estis fondita en 316 a.k.,jam pliol 2300 jaroj ĝis nun.
-
Hongzhaobi, South Renmin Road, Chengdu
-
South Renmin Road, Chengdu
-
Zongfu Road, Shudu Ave., Chengdu
-
Nijia Qiao, South Renmin Road, Chengdu
-
Jin River, Shangri-la Hotel Chengdu
Geografio
Ĉengduo situas en la ebenaĵo de Siĉuano, ĉe la piedo de la tibeta altebenaĵo, kaj sur la orienta rando de la kaldrono de Siĉuano. La urbo estas rigardata kiel la centro de la orienta Ĉinio: estas la rolo, kiun ĝi ludas en la registara plano pri industria malvolviĝo de la orienta Ĉinio
Klimato
Ĉengduo situas en kaldrono de Siĉuano, tial la urbo defendiĝas de malvarmaj ventoj el Siberio. Tial la klimato estas subtropika. La vintro estas mallonga, foje okazas neĝo kaj frosto, averaĝe 3 ° C. La somero estas longa, tamen ne tro varma (29-33 ° C). La plej ofte somere pluvas.
Historio
La loko estis jam loĝata dum la bronzepoko, antaŭ la jaroj 4000 antaŭ Kristo.
Ĉengduo jam ekzistis en la Periodo de la Printempoj kaj Aŭtunoj (aŭ periodo Ĉunĉju (春秋时代 pinyin chūn qīu shí daì): inter la 8-a jarcento a.K. kaj la unua duono de la 5-a jarcento a.K.). Je la komenco de la 4-a jarcento a.K., Kaiming la 9-a, reĝo de la lando Ŝu, transloĝigis tien sian ĉefurbon.
Arkeologiaj trovaĵoj montris, ke la unuaj vojoj inter la reĝlandoj Ŝu kaj Sin estis faritaj dum la periodo de la Batalantaj Reĝlandoj (-453 — -221), ili permesis la invado al la reĝlando Ŝu far de la reĝo de Qin.
Legendo rakontas ke la reĝo de Qin volis detrui la reĝlandon Ŝu, sed krutaj montoj kaj malĉeesto de vojoj malhelpis lin eniri tiun regionon. La reĝo de Qin ordonis ke oni skulptu kvin gigantajn bovojn el ŝtono, kaj metu kelkajn monerojn da oro malantaŭe de ili, asertante ke la ŝtonaj bovoj povas "fari" oron. La reĝo de Ŝu estis trompita, kaj sendis kvin fortajn virojn treni la bovojn en sian landon. Tri bovoj estis trenitaj ĝis Ĉengduo. La rezulto estis ke vojo ĝis Ŝu estis de tiam farita. La reĝo de Qin sekvi ĝin por ataki Ŝu-n.
Ĉengduo estis konkerita far de la dinastio Qin en -316. En -311, la nova reĝo konstruis urbajn remparojn laŭ la modelo de tiuj, de Xianyang (咸阳). Dum la dinastio Han, la nomo de la gubernio Sichuan ŝanĝis plurfoje al Chéngjiā (成家), kaj poste al Yìzhōu (益州), sed la nomo de la urbo ne ŝanĝis.
Oni konsideras ke en Ĉengduo oni uzis unuafoje bankbileton, ĉirkaŭ la jaro 960.
Tiu urbo estis la lasta, kiun Kuomintang okupis.
En 2008 en la proksimeco granda tertremo okazis.
Kulturo
La loka lingvo de Ĉengduo estas la t.n. siĉuana dialekto (四川话), parto de la sudokcidenta lingvaro de la ĉina lingvo. Pli precize oni parolas pri la "Ĉengdua Dialekto" (成都话/成都方言) pro la varieco de la malsamaj tiuregionaj dialektoj.
Ĉengduo, kaj ĝenerale Siĉuano, estas konata pro la kutimo manĝi tre spicitan manĝaĵojn. Inter la specialaĵoj troviĝas Mapo doufu, Ĉengdua Hot pot, kaj Dan Dan Mien. Ĉiuj tri estas tre spicitaj, kaj la unua kaj tria portas specifan spicon siĉuana pipro (huājiāo; 花椒).
Ĉengduo havas altan proporcion de drinkejoj kaj tedomoj, kaj estas konsiderata kiel unu el la plej ĝuemaj urboj en Ĉinio.
Trafiko
Ĉengduo estas centro de aŭtoŝoseoj kaj ĉefvojoj, kiuj formas ringon ĉirkaŭ la urbo. Enurbe metroo funkcias. La internacia flughaveno troviĝas 16 km-ojn de la urbocentro. Ĉengduo situas laŭ flankorivero de Jangzio.
Konsularoj
- Ŝablono:Flagicon Usono de 1986
- Ŝablono:Flagicon Germanio de 2003
- Ŝablono:Flagicon Sud-Koreio de 2004
- Ŝablono:Flagicon Tajlando de 2004
- Ŝablono:Flagicon Francio de 2005
- Ŝablono:Flagicon Singapuro de 2006
- Ŝablono:Flagicon Pakistano de 2007
Ĝemelurboj
- Ŝablono:Flagicon Baku, Azerbajĝano
- Ŝablono:Flagicon Montpellier, Francio
- Ŝablono:Flagicon Ljubljano, Slovenio
- Ŝablono:Flagicon Linz, Aŭstrio
- Ŝablono:Flagicon Kofu, Japanio
- Ŝablono:Flagicon Knoxville, Usono
- Ŝablono:Flagicon Phoenix, Usono
- Ŝablono:Flagicon Winnipeg, Kanado
- Ŝablono:Flagicon Mechelen, Belgio
- Ŝablono:Flagicon Palermo, Italio
- Ŝablono:Flagicon Gimĉeon, Sud-Koreio
- Ŝablono:Flagicon Medan, Indonezio
- Ŝablono:Flagicon Dalarna (provinco), Svedio
- Ŝablono:Flagicon Bonno, Germanio