Damasko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eble vi serĉis ŝtofon nomata damasko.

Damasko
oficiale arabe: دمشق (Dimaŝk), popole arabe: الشام (aŝ-Ŝam)
ĉefurbo
Umajida moskeo en Damasko
Blazono
Oficiala nomo: دمشق
Kromnomo: Urbo de jasmino
Lando Sirio Sirio
Gubernio Damaska gubernio
Historiaj regionoj
Konataj lokoj
Rivero Barada
Situo Damasko
 - alteco 690 m s. m.
 - koordinatoj 33° 30′ 47″ N 36° 17′ 31″ O / 33.51306 °N, 36.29194 °O / 33.51306; 36.29194 (mapo)
Areo 105,0 km² (10 500 ha)
 - de aglomeraĵo 77,0 km² (7 700 ha)
Loĝantaro 1 711 000 (2009)
 - de aglomeraĵo 17 290 000
Denseco 16 295,24 loĝ./km²
 - de aglomeraĵo 224 545 loĝ./km²
Fondo -
 - okupita 6300 a.K.
 - alveno 1200 a.K. Maraj popoloj
 - detruita 1401 fare de mongoloj
Guberniestro Bishr Al Sabban
Horzono OET (UTC+2)
 - somera tempo OEST (UTC+3)
Telefona antaŭkodo 11
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Antikva Damasko
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1979 (#3)
Regiono Arabaj ŝtatoj
Kriterioj i, ii, iii, iv, vi
Situo de Damasko enkadre de Sirio
Situo de Damasko enkadre de Sirio
Situo de Damasko enkadre de Sirio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Vikimedia Komunejo: Damaskus
Retpaĝo: www.damascus.gov.sy/

Damasko, arabe: دمشقدمشق الشام [dimaŝq (aŝ-ŝam)], estas la ĉefurbo kaj la plej granda kaj grava urbo de Sirio. Laŭ Nova testamento, Sankta Paŭlo estas sur la strato al Damasko, kiam li havis vizion, blindiĝis kaj pro tio kristaniĝis. Damasko estis la ĉefurbo de Islama Imperio de Umajidoj kaj estas grava pri ambaŭ Kristana kaj Islama fidoj.

Historiaj monumentoj

Historio

Damasko estas unu el la plej frue menciitaj urboj, ekzemple en la Biblio (Genezo).

Unue egipta posedaĵo, la urbo sinsekve apartenis al la reĝlando de Davido, iĝis ĉefurbo de la aramea reĝlando, estis konkerita de la Asirianoj, la Persoj, Aleksandro la Granda, la Seleŭkidoj kaj la Romianoj.

En 635, la urbo estas kaptita de la Araboj kiuj igis ĝin sia ĉefurbo notinde dum la dinastio de la Umajidoj de 661 ĝis 750.

La urbon vane sieĝis la kristanaj krucmilitistoj, sed estis detruita de la Mongoloj en 1401.

Ĝi apartenis al la Osmanida imperio de 1516 ĝis 1918. Ĝi poste estis okupata de la francoj en 1920, ĝis Sirio sendependiĝis en 1946.

Klimato

Damasko havas senpluvan klimaton pro la pluvo-ombro-efiko de montoj. La someroj estas sekaj kaj varmaj kun temperaturo 35 °C. La vintroj estas freŝaj kun malofta pluvo (kun tre malofta neĝo). Tiam estas 11 °C, malofte frostopunkto. Inter novembro-marto pluvas po 19 mm.

Ĝemelurboj

Galerio

Vidu ankaŭ

Ŝablono:LigoElstara