Dante Alighieri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dante Alighieri
Dante Alighieri pentrita de Andrea del Castagno, ĉ. 1450 (Uffizi Gallerio)
Dante Alighieri pentrita de Andrea del Castagno, ĉ. 1450 (Uffizi Gallerio)
Persona informo
Dante Alighieri
Naskonomo Durante di Alighiero degli Alighieri
Naskiĝo 29-a de majo 1265
en Florenco
Morto 14-a de septembro 1321
en Ravenna
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per malario vd
Tombo Dante Alighieri's tomb vd
Religio katolikismo vd
Etno Italoj vd
Lingvoj italalatina vd
Loĝloko FlorencoRomoRavenoBolonjoVeronoArecoForlìTrevizoLukoParizoMilanoĜenovo vd
Ŝtataneco Italana
Familio
Dinastio Alighieri vd
Patro Alighiero di Bellincione vd
Patrino Bella degli Abati vd
Gefratoj Francesco Alighieri vd
Edz(in)o Gemma Donati
Infanoj Jacopo, Pietro, Antonia; Giovanni?
Parencoj Sperello di Serego Alighieri vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto • prozisto • politikistofilozofo • politikteoriisto • intelektulolingvisto vd
Laborkampo poezioliteraturolingvosciencopolitika filozofio vd
Aktiva en Florenco vd
Aktiva dum 1292– vd
Verkado
Literatura movado Dolce Stil Novo
Verkoj La Divina Commedia
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Profila portreto de Dante, ege konata, farita de Sandro Botticelli.

Dante ALIGHIERI ([ˈdante aliˈɡi̯ɛːri]; Esperantigite Dante ALIGIERI) (naskiĝis ĉirkaŭ la 29-a de majo 1265 en Florenco; mortis en 14-a de septembro 1321 en Ravenna) estis itala poeto, konsiderata la fondinto de itallingva poezio kaj grava figuro de la finaj jardekoj de la Mezepoko kaj antaŭulo de la venonta Renesanco. Lia La Divina Commedia, originale nomata simple Commedia kaj nur poste nomita Divina fare de Boccaccio, estas klare konsiderata la plej granda literaturs verko komponita en la Itala lingvo kaj majstroverko de la tutmonda literaturo.[1]

En Italio li estas nomata il Sommo Poeta ("la suprema poeto") kaj il Poeta. Li, Petrarko, kaj Boccaccio estas ankaŭ nomitaj "la tri fontoj" kaj "la tri kronoj". Dante estas nomita ankaŭ "la patro de la itala lingvo".[2]

Vivo

Dante Alighieri, ofte nomata simple Dante, naskiĝis en familio nobela, sed malriĉa. Li estis baptita la 26-an de marto 1266 je la nomo Durante di Alighiero degli Alighieri, lia filo Jacopo Alighieri atestas, ke la nomon Durante oni aliformis al Dante. Lia preciza naskiĝdato ne estas konata, sed oni kutimas fiksi ĝin al la tempo de la 22-a de majo kaj la 13-a de junio 1265. La jaro baziĝas precipe sur la baptodato (paska sabato, kiam oni baptis la infanojn de la pasinta jaro) kaj sur lia verso "je mezo de la voj' de nia vivo", verkita en 1300; taksante homan vivon je 70 jaroj oni metas lian naskiĝon al 1265. Loko en lia Paradizo diras, ke li naskiĝis en la signo de la ĝemeloj, do inter la 21-a de majo kaj la 21-a de junio. Pliaj detaloj permesas plu malgrandigi la intervalon.

En 1274, kiam li havis nur naŭ jarojn, Dante unufoje vidis Beatrice Portinari (12661290) dum meso kaj enamiĝis al ŝi. Ŝi estis forta inspiro al liaj verkoj kaj en La Divina Commedia (La dia komedio) kondukas la poeton tra la ĉielo. Kiam Dante estis nur 10jaraĝa, lia patrino mortiĝis kaj lia patro ĉu denove geedziĝis aŭ almenaŭ havis novan virinon kiu naskis du aliajn gefilojn, duonfratoj de Dante.

En 1285 Dante edziĝis al Gemma Donati, kies fianĉo li iĝis, laŭ tiama kutimo, jam kiel 12-jarulo. La familio Donati estis inter la plej gravaj de Florenco kaj poste iĝis centro, ĉirkaŭ kiu kolektiĝis la Nigraj Gelfoj. Gemma kaj Dante havis kvar gefiojn (Jakobo, Petro, Johano, Antonia). Jakobo (Jacopo) iĝis poeto, Petro (Pietro) literaturkritikisto; Antonia iĝis monaĥino sub la nomo "fratulino Beatrice". Pri Johano (Giovanni) oni scias malmulte, nur ke en tribunala akto de 1308 aperas la nomo de atestanto, "Iohannes filius Dantis Alighierii de Florentia" (latine Johano, filo de Dante Alighieri el Florenco). Ĉiukaze la poeto restis enamiĝinta el Beatrice kaj tiu aperis en liaj poemoj kaj neniam la edzino Gemma.

En 1289, Dante batalis en la batalo de Campaldino kontraŭ la Gibelinoj. Dante verks pri ĉi tiu batalo en la komedio kiam en purgatorio. La Gelfoj subtenis la papon kaj la Gibelinoj la imperiestron (en Germanio) de la Sankta Romia Imperio. Italio en la tagoj de Dante estis elŝirita de ilia ada milito. En Florenco, Gelfoj jam venkis sed ili frakciiĝis en interbatalantajn Blankajn Gelfojn kaj Nigrajn Gelfojn.

En 1290, Beatrice mortis junaĝe kaj Dante, por eviti sian malĝojon, studegis filozofion, teologion kaj provencan poezion, kaj verkis sian unuan verkon, La vita nuova (La Nova Vivo). Ĝi estas aro de prozo kaj poezio pri Beatrice kaj amo.

En 1296, Dante partoprenis en florenca politiko, aliĝinte la partion de la Blankaj Gelfoj. Lia preciza rolo ne estas klara, ĉar la protokoloj de la tiamaj kunsidoj perdiĝis. Tamen el aliaj fontoj eblas rekonstrui parton de lia aktivado: li estis ano de la Popola Konsilio de novembro 1295 al aprilo 1296, li estis en la grupo "Savi", kiu en decembro 1296 reformis la regulojn por la elektado de la priori, la unuarangaj reprezentantoj de ĉiu arto; de majo al septembro 1296 li estis ano de la Konsilio de la Cent (Consiglio del Cento)- Li foje rolis kiel ambasadoro, ekzemple en majo 1300 en San Gimignano. Tiujare li estis prioro de la 15-a de junio al la 15-a de aŭgusto.

La preĝejo, al kiu Dante kutimis iri, estas tiu de Sankta Johano. Giotto, la pentristo, kaj la poeto Guido Cavalcanti estis liaj amikoj. Lia domo ankoraŭ staras en Florenco.

En 1302, kiam Dante forestis de Florenco, la Nigraj Gelfoj venkis la Blankajn kaj Dante estis ekzilita, perdante ĉion. Dante vojaĝis tra Eŭropo – al Parizo kaj eble al Oksfordo – kaj fine loĝis en la itala urbo Verona kaj poste en Ravenna, kie li verkis la komedion. Dante verkis ĉiujn siajn ĉefajn verkojn en ekzilo escepte de La vita nuova.

Dante mortis la 14-an de septembro 1321 en Ravenna. Eble kulpis, ke en la marĉoj de Valli di Comacchio li estis infektita per malario.

Dante estis entombigita en Ravenna, kie lia tombo ankoraŭ ekzistas, kvankam ĝi ne ĉiam enhavis liajn restaĵojn, pri kiuj ekestis kvereloj. Sur malgranda altaro troviĝas epigramo en latinaj versoj de Bernardo da Canaccio (el 1366):

Latina (traduko)
IURA MONARCHIAE, SUPEROS, PHLEGETONTA, LACUSQUE La rajtojn de la monarĥio, la ĉielojn kaj lagojn de Flegotono
LUSTRANDO CECINI VOLUERUNT FATA QUOSQUE: prikantis mi ĝis mia fato finiĝis
SED QUIA PARS CESSIT MELIORIBUS HOSPITA, CASTRIS Se dum mia animo foriris al plibonejoj,
AUCTOREMQUE SUUM PETIJT FELICIOR ASTRIS sian kreinton atingis pli feliĉa tra steloj
HIC CLAUDOR DANTES PATRIIS EXTORRIS AD ORIS mi estas enfermita, Dante, de l' patrio forpelita,
QUEM GENUIT PARVI FLORENTIA MATER AMORIS. naskita de Florenco, patrino de malmulta amo.

Influo

Statuo de Dante sur placo apud la preĝejo Santa Croce, Florenco
Statuo de Dante ĉe Uffizi, Florenco

Dante argumentis (en la verko De vulgari eloquentia) kaj efektive montris (per la komedio), ke nacilingvo – kaj ne sole la latina – povas esti efika kaj belega ilo de alta literaturo. Dante estis influita de la Trobadoroj, inter aliaj Arnaut Daniel, kiun li citas en De vulgari eloquentia.

Dante verkis kaj en la latina kaj en la itala, helpante formi la modernan italan lingvon kaj starigante sian toskanan dialekton la itala de literaturo.

Inter aliaj, Dante influis la anglan romantikan poeton William Blake, kaj la usonan/anglan poeton T. S. Eliot

Verkoj

en la Itala:

en la Latina:

En Esperanto aperis

Antoni Grabowski tradukis la poemon Mia estrino kaj aperigis ĝin en El Parnaso de Popoloj en 1913.

Traduko en Esperanto ekzistas de Infero fare de Kálmán Kalocsay. Tiu ĉi traduko, kiun aperigis Literatura Mondo en 1933, estas mejloŝtono en la evoluo de la poezia lingvo de Esperanto.

Krom tio kompleta traduko de La Dia Komedio estis eldonita - sen vicnumero - en la Serio Oriento-Okcidento, en senrima traduko de Giovanni Peterlongo kaj kun ilustraĵoj de Sandro Botticelli. Edizioni SIEI Milano, unua eldono 1963, dua eldono 1979.

Ankaŭ Vivo Nova aperis en Esperanta traduko: dulingva eldono aperis ĉe Fonto; la tradukon verkis brila poeto Enrico Dondi en 2003.

De la sama tradukinto en 2000 aperis ĉe Fonto nova traduko en tercinoj de Purgatorio; grandioze bona kompleta traduko lia de l' Dia Komedio - tute en la origina tercina formo - aperis en 2006 en tri volumoj kun ilustraĵoj de Gustave Doré: La Dia Komedio: Infero, Purgatorio & Paradizo.

De La Floro de Dante (aŭ eventuale de alia Durante, ĉar la aŭtoreco ne estas senkontesta) jam aperis pluraj eroj en la jarkolekto de l' literatura revuo Fonto en 2006, denove en traduko de Dondi.

En julio 2007 aperis - denove ĉe Fonto - traduko de la tuta verko sub la indiko: Durante (?) Dante - La Floro; Toskana poemo el la 13a jarcento. Temas pri adaptiĝo al la toskana burĝa medio de la franca korteza Roman de la Rose en 232 sonetoj.

Notoj

  1. Bloom, Harold. (1994) The Western Canon.
  2. Haller, Elizabeth K.. (2012) “Dante Alighieri”, Icons of the Middle Ages: Rulers, Writers, Rebels, and Saints 1. Santa Barbara, CA: Greenwood. ISBN 978-0-313-34080-2.

Eksteraj ligiloj

Trovu « Dante Alighieri » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»



En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Dante Alighieri en la itala Vikipedio.