Delhio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Delhio
hindie: दिल्ली, panĝabe: ਦਿੱਲੀ, urdue: دِلّی, angle: Delhi
urbo
Laŭ horloĝmontriloj: Lotusa templo, Kripto de Humajuno, Placo Connaught, Akŝarĝam, Barata Pordego
Blazono
Oficiala nomo: दिल्ली
Kromnomoj: La koro de Barato, La urbo de Djinns, La ĉefurbo, La unua urbo
Lando Barato Barato
Asocia regiono Nacia ĉefurba teritorio
Distriktoj de Delhio
Historiaj regionoj Mogola Imperio, Brita Hindio
Rivero Jamuno
Situo Delhio
 - alteco 293 m s. m.
 - koordinatoj 28° 36′ 36″ N 77° 13′ 48″ O / 28.61000 °N, 77.23000 °O / 28.61000; 77.23000 (mapo)
Areo 1 483,00 km² (148 300 ha)
Loĝantaro 12 565 901 (2010)
 - de metropolo 18 916 890
Denseco 8 473,3 loĝ./km²
Estiĝo 6-a jarcento a.K.
Horzono BST (UTC+5:30)
Poŝtkodo 110 xxx
Telefona antaŭkodo 91-11- XXXX XXXX
Aŭtokodoj DL-xx
Situo de Nov-Delhio enkadre de Barato
Situo de Nov-Delhio enkadre de Barato
Situo de Nov-Delhio enkadre de Barato
Distriktoj de Delhio
Distriktoj de Delhio
Distriktoj de Delhio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Vikimedia Komunejo: Delhi
Retpaĝo: www.delhigovt.nic.in
Portalo pri Barato
La Templo Akshardham en Delhio
Parko kaj komerca centro en Delhio

Delhio (hindie: दिल्ली, urdue دلّی; panĝabe: ਦਿੱਲੀ; latinlitere DelhiDilli) estas la dua plej granda urbo de Hindio, kun pli ol 18 milionoj da loĝantoj, kaj la oka plej loĝata de la mondo.

Delhio estas ekonomia kaj komerca centro, trafiknodo, kulturcentro kun universitatoj, teatrejoj, muzeoj, artgalerioj kaj pompaj konstruaĵoj el la Mogola Imperio. Delhio estas iama ĉefurbo de Hindio, ekde 1931 la ĉefurbo estas Nov-Delhio.

Delhio estas aŭtonoma urbo, kun la nomo Nacia Ĉefurba Regiono.

Etimologio

La etimologio de "Delhio" estas necerta, sed multaj eblecoj ekzistas. La plej ofta opinio estas ke ĝia eponimo estas DhilluDilu, reĝo de la Mauryan-dinastio, kiu konstruigis la grandurbon 50 a.K. kaj nomis ĝin laŭ li mem. La hindo- / prakrita vorto dhili ("loza") estis uzita fare de la Tuar Rajputs por referenci al la centro, ĉar la Fero Kolono konstruita fare de Raja Dhava havis malfortan fundamenton kaj estis anstataŭigita. La moneroj en cirkulado en la regiono sub la Rajputs estis nomitaj dehliwal. Iuj aliaj historiistoj kredas, ke la nomo estas derivita de Dilli, misformiĝo de dehleezdehali - hinda por "sojlo" aŭ "limo" - kaj simbola de grandurbo kiel enirejo al la Hind-Gangaj Ebenaĵoj. Alia teorio indikas, ke la origina nomo de la grandurbo estis Dhillika.

Historio

Laŭ la arkeologiaj trovaĵoj la loko estas daŭre loĝata jam 4000 jarojn. Dum la pratempoj estis tie almenaŭ 7 urboj. En 1206 jam la loko estis sidejo de sultanlando. En 1398 Timur Lenk okupis kaj detruis Delhion. La urbo rekonstruiĝis kaj havis gravan lokon dum la sekvaj jarcentoj, plejparte restis sidejo. En la 30-an de decembro 1803 la britoj okupis la urbon kaj tuj iĝis ĉefurbo. Ekde 1947 la ĉefurbo estas Nov-Delhio.

Klimato

Delhio havas subtropikan klimaton. La someroj estas longaj kaj ekstreme varmaj. Komenco de marto vento alvenas portanta sablon. La musono alvenas en la fino de junio kaj iom ĉesas la varmego. La jara averaĝa temperaturo estas 25 °C, laŭ monatoj tio estas inter 13-32 °C. Jare pluvas po 714 mm.

Ĝemelurboj

Vidu ankaŭ