Hagen
Hagen | |||||||
| |||||||
urbego • urba komunumo de Germanio • Hansa urbo • eksterdistrikta urbo de Nordrejn-Vestfalio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||
Administrado | |||||||
Federacia lando | Nordrejn-Vestfalio | ||||||
Distriktaro | Distriktaro Arnsberg | ||||||
Distrikto | eksterdistrikta urbo | ||||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||||
Telefona antaŭkodo | 02331, 02334, 02337, 02304 | ||||||
Poŝtkodo | 58089–58135 | ||||||
Aŭtomobila kodo | HA | ||||||
Oficiala Municipokodo | 05914000 | ||||||
NUTS | DEA53 | ||||||
Politiko | |||||||
Komunumestro | Erik O. Schulz | ||||||
Partio de komunumestro | senpartia | ||||||
Adreso de la administrejo | Rathausstr. 11 58095 Hagen | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 189783 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 51° 22′ N, 7° 29′ O (mapo)51.3594444444447.475Koordinatoj: 51° 22′ N, 7° 29′ O (mapo) | ||||||
Alto super la marnivelo | 106 m | ||||||
Areo | 160,35 km² | ||||||
Oficiala retejo | https://www.hagen.de/ | ||||||
Hagen estas eksterdistrikta urbo en la sudorienta parto de la industria Ruhr-regiono. Ĝi situas en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio, kaj apartenas al la distriktaro Arnsbergo. Hagen proksimas al la arbara kaj malurba regiono Sauerland [prononco Sáŭalant], kaj estas la plej grava urba centro por la homoj el tiu regiono. Fine de decembro 2022 la urbo havis 189 783 loĝantojn. La areo de la urbo, kiu amplekas 160,4 km², kompareblas al tiu de la princlando Liĥtenŝtejno, kiu havas areon de 160 km². Parto de la urbo inter alie estas la mezepoka burgo Hohenlimburg kaj ĉirkaŭa samnoma urboparto, el kiu devenis la patro de William E. Boeing, 1881-1956, kiu fondis la usonan aviadilproduktan konzernon Boeing, kiu dum la 20-a jarcento ekonomie tre prosperis.
Partneraj urboj
- Ełk (Pollando), ekde 1955
- Liévin (Francio), ekde 1960
- Kouvola (Finlando), ekde 1963
- Montluçon (Francio), ekde 1965
- la urbodistrikto Steglitz-Zehlendorf de Berlino (Germanio), ekde 1967
- Bruck an der Mur (Aŭstrio), ekde 1975
- Smolensk (Rusio), ekde 1985
- Modi'in (Israelo), ekde 1997
Eksteraj ligiloj
- oficialaj paĝoj de la urbo (germanlingvaj)
- urba portalo kun filmetoj (germanlingva)
- urba fotoalbumo (germanlingva)
|