Hanojo
Hanojo | |
vjetname: Hà Nội | |
urbo | |
Pagodo Tran Quoc en Hanojo
| |
Oficiala nomo: Hà Nội | |
Ŝtato | Vjetnamio |
---|---|
Historiaj regionoj | Franca Hindoĉinio, Nord-Vjetnamio |
Konataj lokoj | Testuda Turo, Templo de nefrita monto |
Riveroj | Ruĝa rivero, Lago Hoan Kiem Lago de redonita glavo |
Situo | Hanojo |
- alteco | 852,19 m s. m. |
- koordinatoj | 21° 02′ 00″ N 105° 51′ 00″ O / 21.03333 °N, 105.85000 °O (mapo) |
Areo | 3 341,7 km² (334 170 ha) |
Loĝantaro | 6 500 000 (2009) |
Denseco | 1 945,12 loĝ./km² |
Fondo | 1010 |
Horzono | HĈT (UTC+7) |
Poŝtkodo | |
Situo kadre de Vjetnamio
| |
Situo kadre de Azio
| |
Vikimedia Komunejo: Hanoi | |
Retpaĝo: www.hanoi.gov.vn | |
Hanojo (vjetname Hà Nội; ĉine 河内) estas la ĉefurbo de Vjetnamio. Ĝi havas ĉirkaŭ 3.500.000 enloĝantojn, kio igas ĝin la dua plej granda urbo de Vjetnamio, post Ho-Chi-Minh-urbo.
Geografio
Hanojo troviĝas laŭ Ruĝa rivero. Ho-Chi-Minh-urbo troviĝas je 1760 km super la marnivelo 26 m.
Historio
Dum la dominado de la ĉinoj la loknomoj estis Tống Bình kaj Long Đỗ. En 866 oni konstruis citadelon. En 1010 ĝi estis ĉefurbo, kiel Thăng Long (suprenfluganta drako). En 1408 la ĉinoj okupis la landon, tial la nova urbodomo iĝis Đông Quan (=orienta trairejo). En 1428 la urbo liberiĝis, la nova nomo estis "Đông Kinh" (=orienta ĉefurbo). En 1802 Hanojo perdis la ĉefurban statuson, sed aperis la nuna nomo "Hà Nội" (=ĉe riverkurbiĝo). En 1873 la francoj okupis la urbon kaj ĝi estis kolonia ĉefurbo ekde 1887. Inter 1940-1945 la japana dominado okazis.
Klimato
Hanojo havas subtropikan klimaton. Jare pluvas po 1680 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed precipe inter majo-septembro. La averaĝa temperaturo estas somere ĉirkaŭ 30 °C, vintre la duono.
Vidindaĵoj
- maŭzoleo de Ho Chi Minh
- operdomo
- nacia historia muzeo
- muzeoj pri revolucio kaj etnologio
- preĝejo Jadeberg
- universitato
- pagodoj kiaj la Pagodo de la Unika Piliero
Famuloj
- en la urbo mortis la hungara poeto Mihály Váci
Ĝemelurboj
- Ŝablono:Flagicon Honkongo, Ĉinio
- Ŝablono:Flagicon Ankaro, Turkio
- Ŝablono:Flagicon Varsovio, Pollando
- Ŝablono:Flagicon Toulouse, Francio
- Ŝablono:Flagicon Bankoko, Tajlando
- Ŝablono:Flagicon Moskvo, Rusio
- Ŝablono:Flagicon Pekino, Ĉinio
- Ŝablono:Flagicon Manilo, Filipinoj
- Ŝablono:Flagicon Seoulo, Sud-Koreio
- Ŝablono:Flagicon Phnom Penh, Kamboĝo
Hanojo kaj Esperanto
En somero de 2007, la urbo Hanojo gastigis la 63-an IJK-n.
Inter la 28-a de julio kaj la 4-a de aŭgusto 2012 tie okazis la 97-a UK. Partoprenis pli ol 800 personoj el 62 landoj.
Inter la 5-a kaj la 11-a de aŭgusto de 2012, okazis en Hanojo la 68-a Internacia Junulara Kongreso (IJK).
Piednotoj
-
Operdomo de Hanojo
-
Lago Hoàn Kiếm en la centro de Hanojo
Eksteraj ligiloj
greke Artiklo angle greke Hanoi vidoj angle
|