Internaciaj Infanaj Ludoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internaciaj Infanaj Ludoj
konkurso
En TTT Oficiala retejo vd
vdr

La Internaciaj Infanaj Ludoj (angle International Children’s Games (ICG), antaŭe International School Children’s Games, do "Internaciaj Lernejinfanaj Ludoj",[1] germane Internationale Schülerspiele, do "Internaciaj Lernejanaj Ludoj") estas evento okazigita ĉiujare kie infanoj de urboj ĉirkaŭ la mondo inter la aĝoj de 12 kaj 15 jaroj partoprenas en vario de sportaj konkuroj kaj kulturaj agadoj. Ĝi estas rekonata kaj okazas sub aŭspicio de la Internacia Olimpika Komitato.[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

La slovena sporta instruisto Metod Klemenc fondis la Internaciajn Infanajn Ludojn en 1968 kun la celi subteni la pacemon kaj amikemon de la monda infanaro tra sportado. Li organizis la unuajn Internaciajn Infanajn Ludojn kaj Kulturan Festivalon en 1968 kun la partopreno de teamoj el naŭ eŭropaj urboj.

Ekde tiu tempo, laŭ la stato de somero 2016 pli ol 37 000 infanoj en aĝo de 12 ĝis 15 jaroj partoprenis en 50 someraj ludoj kaj 7 vintraj ludoj. 415 malsamaj urboj el 90 landoj kaj ĉiuj 5 kontinentoj partoprenis. La Internaciaj Infanaj Ludoj kaj Kultura Festivalo iĝis la plej granda monda internacia plursporta junulara evento, kaj estas rekonata per la Internacia Olimpika Komitato. En 2013 la evento okazis en Windsor-Essex, Kanado,[3] sekvata de Lake Macquarie, Aŭstralio en 2014, [4] kaj Alkmaar, Nederlando en 2015. La ludoj de 2016 okazis en Novtajpeo en Tajvano inter la 11-a kaj 16-a de julio.

Lokoj[redakti | redakti fonton]

Somero[redakti | redakti fonton]

Ludoj Jaro Gastiganta urbo Lando
1-a 1968 Celje  Jugoslavio
2-a 1970 Udine  Italio
3-a 1972 Graz  Aŭstrio
4-a 1974 Murska Sobota  Jugoslavio
5-a 1974 Darmstadt  Germanio
6-a 1976 Murska Sobota  Jugoslavio
7-a 1976 Ĝenevo   Svislando
8-a 1978 Ravne na Koroškem  Jugoslavio
9-a 1980 Lausanne   Svislando
10-a 1982 Darmstadt  Germanio
11-a 1983 Troyes  Francio
12-a 1983 Murska Sobota  Jugoslavio
13-a 1984 Ĝenevo   Svislando
14-a 1985 Granollers Katalunio, Hispanio
15-a 1986 Lausanne   Svislando
16-a 1987 Graz  Aŭstrio
17-a 1988 Szombathely  Hungario
18-a 1989 Andoro  Andoro
19-a 1990 Uĵhorodo  Sovetunio (Ukrainio)
20-a 1991 Bratislavo  Slovakio
21-a 1992 Ĝenevo   Svislando
22-a 1993 Darmstadt  Germanio
23-a 1994 Hamiltono  Kanado
24-a 1994 Slovenj Gradec  Slovenio
25-a 1995 Celje  Slovenio
26-a 1996 Sopron  Hungario
27-a 1997 Sparto  Grekio
28-a 1998 Logroño  Hispanio
29-a 1999 Medias  Rumanio
30-a 1999 Velenje  Slovenio
31-a 1999 Český Krumlov  Ĉeĥio
32-a 2000 Hamiltono  Kanado
33-a 2001 Szombathely  Hungario
34-a 2002 Płock  Pollando
35-a 2002 Tajpeo  Tajvano
36-a 2003 Graz  Aŭstrio
37-a 2003 Patras  Grekio
38-a 2004 Cleveland  Usono
39-a 2005 Coventry  Anglio, Britio
40-a 2006 Bankoko  Tajlando
41-a 2007 Rejkjaviko  Islando
42-a 2008 San-Francisko  Usono
43-a 2009 Ateno  Grekio
44-a 2010 Manama  Barejno
45-a 2011 regiono Lanarkshire   Skotlando, Britio
46-a 2012 Daegu  Sud-Koreio
47-a 2013 Windsor (Ontario)  Kanado
48-a 2014 Lake Macquarie  Aŭstralio
49-a 2015 Alkmaar  Nederlando
50-a 2016 Novtajpeo  Tajvano
51-a 2017 Kaŭno  Litovio
52-a 2018 Jerusalemo  Israelo
53-a 2019 Ufa [[Rusio| Rusio]]
54-a 2022 Coventry Unuiĝinta Reĝlando
55-a 2023 Daegu [[Sud-Koreio| Sud-Koreio]]

Vintro[redakti | redakti fonton]

Ludoj Jaro Gastiganta urbo Lando
1-a 1994 Ravne na Koroškem  Slovenio
2-a 1995 Prakovce kaj Helcmanovce  Slovakio
3-a 1999 Maribor  Slovenio
4-a 2009 Montreux kaj Vevey   Svislando
5-a 2011 Kelowna  Kanado
6-a 2013 Ufa  Rusio
7-a 2016 Innsbruck  Aŭstrio
8-a 2019 Lake Placid Usono
9-a 2023 Pjonĉango  Sud-Koreio

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]