Jano (luno)
| Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝon Jano (apartigilo). |
| Jano | |
| Natura satelito de Saturno (X) | |
| Oficiala nomo | Saturno X[1] |
| Historio | |
| Malkovrinto | Audouin Dollfus |
| Dato de malkovro Loko de malkovro |
15-a de decembro 1966[1] Meudon[1] |
| Unua superflugo | Voyager 1 (1-an de marto 1980)[1] |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso | 151 460 km (la 1-a de julio 1981) |
| Discentreco | 0,0068 |
| Klinangulo | 0,163° (rilate al la ekvatoro de Saturno) |
| Periodo | 0,69466 tago |
| Fizikaj ecoj | |
| Diametro | 196 × 195 × 150 km (ne sfera) |
| Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
1,912 × 1018 kg 0,64 × 103 kg/m3 ~0,0137 m/s2 ~32 m/s |
| Rotacia periodo | verŝajne kaptita rotacio |
| Aksa kliniteco | 0° |
| Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
| Surfaca premo | 0 |
| Surfaca temperaturo | ~78 K |
| Albedo | 0,71 |
| Observaj ecoj | |
| Videbla magnitudo | 14 |
Jano estas unu el la naturaj satelitoj de Saturno. Ĝi dum tempe estis konfuzita kun Epimeteo, ĉar ambaŭ sekvas preskaŭ saman orbiton.
Enhavo |
Malkovro [redakti]
Jano estis observita unuafoje de Audouin Dollfus[2] de la situejo de Meudon de la Observatorio de Parizo, la 15-an de decembro 1966, sed estas malfacile scii, ĉu li ne observis Epimeteon anstataŭ Janon. Richard L. Walker, la 18-an de la sama jaro, observis ĉu Janon, ĉu Epimeteon. Sed tiam, oni kredis ke estis nur unu luno, oficiale: Jano.
En oktobro 1978, Stephen M. Larson kaj John W. Fountain[3] determinis ke la observoj de 1966 estis klarigeblaj nur se estus du objektoj sur la sama orbito.
Orbito [redakti]
Vidu la artikolon: Orbito de Epimeteo
Aspekto [redakti]
Jano estas kovrita de krateroj sed montras malmulte da aliaj surfacaj strukturoj. Ĝia malgranda denso pensigas, ke ĝi estas glacia kaj porhava. Kelkaj el ĝiaj krateroj ricevis la nomojn: Kastoro, Idaso, Linkeo kaj Febo (lauj personoj ligataj al la mito de Kastoro kaj Polukso).
Nomo [redakti]
Ĝi estis maldaŭre nomata S/1966 S 2, kaj A.Dollfus tuj proponis nomi ĝin laŭ la dio Jano[4]. En 1983 ĝi oficiale ricevis sian nomon, samtempe kiam Epimeteo.
Notoj kaj referencoj [redakti]
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- ↑ IAUC 1987: Prob. NEW Sat OF SATURN; 1966e; 1965d (angle)
- ↑ Nova saturna satelito ? el Science Magazine (angle)
- ↑ IAUC 1995: SATURN X (JANUS); DEFINITIVE ORBITS OF COMETS; 1967a (angle)
Eksteraj ligiloj [redakti]
angle Jano, saturna luno (el "La Naŭ8 planedoj")]
angle Jano, saturna luno (el Views of the Solar System)
angle Orbita danco de Jano kaj Epimeteo "The Planetary Society"
france Jano, el la paĝaro de Jean-Michel
france La malgrandaj Saturnaj satelitoj (el "Planète Astronomie")
france Jano, rotacianta (el "Planète Astronomie")
france La malkovro de Janus, de Audouin Dollfus
germane Epimeteo kaj Jano (el "Projekto Luno")
|
||||||||||||||||||

