Krestobeka anaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Krestobeka anaso
Masklo en Sudameriko (S. m. sylvicola)
Masklo en Sudameriko (S. m. sylvicola)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Sarkidiornis
Eyton, 1838
Specio: S. melanotos
Sarkidiornis melanotos
(Pennant, 1769)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
  • S. m. melanotos
    Ordinara krestanaso
  • S. m. sylvicola
    Sudamerika krestanaso
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Krestobeka anaso (Sarkidiornis melanotos) estas anaso el la familio de anasedoj. Temas pri tre stranga birdospecio kun rimarkinda karunklo surbeke de maskloj, kiuj loĝas en tropikaj regionoj trikontinente, tio estas en Azio, Afriko kaj Sudameriko.

Ĝi estas la ununura konata specio de la genro Sarkidiornis. La supozeble formortinta "Maŭricia krestobeka anaso" estas bazata sur misidentigitaj restaĵoj de la Maŭricia tadorno (Alopochen mauritianus); tio notiĝis jam tiom frue kiom ĉe 1897[1] sed la erara identeco povas ankoraŭ aperi eventuale ĉe ĵusaj fontoj.

Distribuado[redakti | redakti fonton]

Tutmonda distribuado de la Krestobeka anaso

La Krestobeka anaso troviĝas en Afriko, sude de Saharo kaj en Madagaskaro, sed ne en pleja Suda Afriko, en Azio nome en Sri-Lanko, Barato, Bangladeŝo, Birmo, Tajlando, la Hindoĉina Duoninsulo kaj en Ĉinio (nur en la urbo Fuĝoŭ de Fuĝjano) kaj en Ameriko en orienta Sudameriko, nome en Brazilo kaj izolaj areoj de apudaj landoj, kiaj Paragvajo, orienta Bolivio, norda Peruo kaj sudaj areoj de Kolombio kaj Venezuelo, krom pleja nordorienta Argentino,[2] kaj estas vaganto en Trinidado.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Afrika krestobeka anaso, masklo
Krestobeka anaso, ino, (Sarkidiornis melanotos melanotos)

Tiu komuna specio estas nekonfŭzebla. Ĝi estas unu el la plej grandaj specioj de anasoj. Longo povas gami el 56 al 76 cm, enverguro el 116 al 145 cm kaj pezo el 1.03 al 2.9 kg.[3][4][5] Ĝi estas multe pli granda ol la ordinara Platbeka anaso.

Plenkreskuloj havas blankan kapon makulecan per malhelaj punktoj, kaj purblankajn klon kaj subajn partojn. Ties verto estas nigra. De la verto ĝis la kolo kaj nuko vidiĝas nigra strio purpure brilanta. La supraj partoj estas brile bluecnigraj (purpurecaj), kun bluecaj kaj verdecaj irizecoj ĉefe ĉe duarangaj. La supra korpo kaj flugiloj estas plenaj de nigraj plumoj blupurpure brilantaj, escepte de la griza malsupra dorso kun nigraj vertikalaj strioj. La vosto havas plumaron malhelbrunan kun iom da bluverda brilo sur ĝiaj supraj kovraj plumoj kaj du neklaraj nigraj strioj sur ĝiaj malsupraj blankaj plumoj. La korpoflankoj estas grizaj.

Temas pri specio kun klara seksa duformismo. La masklo estas multe pli granda ol la ino, kaj havas grandan nigran karunklon sur la beko. La birdino, malpli granda ol la virbirdo, ne havas tuberon ĉe la bekobazo, al ĝia supra korpo mankas irizeco kaj sur la kolo kaj brusto ne estas nigra strio. La junuloj estas pli senkoloraj sube kaj en vizaĝo kaj kolo, kun sablokoloraj brunaj supraj partoj, kapopinto kaj okulstrio.[6]

Nematuruloj aspektas kiel granda grizeca ino de Azia nananaso (Nettapus coromandelicus) kaj povas esti malfacile diferencigi ilin se ne estas aliaj birdoj ĉirkaŭe por kompari grandon kaj nuancojn. Vidata eldistance, ili povas esti ankaŭ misidentigita por Dukolora arbanaso (Dendrocygna bicolor) aŭ ino de Krinanaso (Chenonetta jubata). La unua estas pli brilkolora, kun flavecaj kaj ruĝecbrunaj nuancoj; la lasta havas tre grandan malhelbrunan kapon kun blankaj strioj supra kaj sub la okuloj. Tamen, la Krestobekaj anasoj en nematura plumaro estas rare vidataj sen plenkreskuloj proksime kaj tiele ankaŭ ili estas kutime facile identigataj.[7]

Estas du facile distingataj subspecioj,[7] fakte, kelkaj taksonomiistoj konsideras ilin distingaj specioj:

  • La nomiga Krestobeka anaso (Sarkidiornis melanotos melanotos) (Pennant, 1769) (nomata ankaŭ Nakta en Sudazio[8]) aŭ Malnovmonda krestobeka anaso (Sarkidiornis melanotos melanotos) el Afriko kaj Azio
Pli granda; flankoj pli helaj (helgrizaj, ĉe inoj iome blankecaj)
  • Kombilanaso (Sarkidiornis melanotos sylvicola) (Ihering & Ihering, 1907) el Sudameriko
Pli malgranda; flankoj pli malhelaj (nigraj ĉe maskloj, mezgrizaj ĉe inoj).

Necerteco ĉirkaŭas la ĝustan sistematikan lokigon de tiu specio. Dekomence ĝi estis lokigita en la subfamilio de plaŭdanasoj nome Anasenoj. Pli poste ĝi estis atribuita al la "kairinenoj", nome parafiletika arigo de akvobirdoj plej el kiuj estas intermezaj inter plaŭdanasoj kaj tadornoj. Kiam la "kairinenoj" estis disigita, la Krestobeka anaso estis movigita al la Tadornenojsubfamilio de Tadornoj.[7] Krome kelkaj taksonomiistoj separis la du subspeciojn en distingajn speciojn.

Analizoj de DNA tamen sugestis, ke estas tre baza membro de la Anasedoj, defendante la pli fruan lokigon. Sed ties plej proksimaj vivantaj parencoj ne povas esti trovataj fidinde sen plua studaro.[9]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Krestobekaj anasoj loĝas en fluantakvaj marĉoj kaj lagoj proksime al arbaro kaj ankaŭ ĉe riveroj. Tage ili serĉas kiel nutraĵojn rizon, vegetalajn semojn, radikojn, ŝosojn, vermojn, akvajn insektojn, dolĉakvajn krustulojn, fiŝetojn k.a., kio manĝas per plaŭdado aŭ per paŝtado,[7]. Ili povas esti plago por rizkultivistoj. Nokton ili pasigas ĉe lagoj kaj marĉoj aŭ sur maldensaj arboj ĉe riverbordo. Temas pri specio de loĝantaj birdoj, krom disigo en la humida sezono.[7] La Krestobekaj anasoj ofte ripozas sur arboj. Ili estas tipe vidataj en aroj, malgrandaj en la humida sezono, ĝis 100 en la seka sezono. Foje ili separiĝas laŭ la sekso.[10]

Ili flugas forte kaj rapide.

La Krestobeka anaso malofte vidiĝas en Ĉinio, kaj la nombro pli kaj pli malgrandiĝas ankaŭ en aliaj landoj, tial oni devas bone protekti ilin. La Krestobekaj anasoj malpliiĝas laŭ nombroj surloke, sed pro ties ampleksa teritorio ĝi ne estas konsiderata tutmonde minacata fare de la IUCN.[11] Ĝi estas unu el la specioj al kiu aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La virbirdoj krias mallaŭte eligante frikativan sonon, tamen en la pariĝa tempo la surprizita virbirdo eligas sonon kia trumpetado. Ili fekundiĝas de junio ĝis septembro. Afrikaj birdoj reproduktiĝas dum kaj post la pluvsezono kaj povus ne reproduktiĝi se la pluvo malabundas. Maskloj povas havi du partnerojn samtempe aŭ ĝis kvin laŭvice. Ili defendas la inojn kaj junulojn sed ne la nestolokon. Nepariĝintaj maskloj ripozas surarbe kaj atendas okazon por pariĝi.[12]

Ili nestas en arbotruoj, ŝtonkavaĵoj, herbejoj, aŭ en malnovaj loĝejoj de aliaj birdoj. Ili kovras siajn nestojn per kareksoj, herboj aŭ plumoj, sed ne lanugo.[12] En ĉiu nesto la ino ellasas 6 al 15 ovojn, tamen en Barato oni trovis foje 47 ovojn en unu nesto, ĉar kelkaj inoj povas foje uzi la saman neston.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Andrews (1897)
  2. Bencke (2007)
  3. Ogilvie & Young, Wildfowl of the World. New Holland Publishers (2004), ISBN 978-1-84330-328-2
  4. [1] (2011).
  5. [2] (2011).
  6. Madge & Burn (1987), Zimmerman et al. (1999)
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 Madge & Burn (1987)
  8. Supozeble Naak signifas nazon. E. H. Johnston (1936) Bird-Names in the Indian Dialects. Bulletin of the School of Oriental Studies 8(2/3):599-601.
  9. Johnson & Sorenson (1999)
  10. Zimmerman et al. (1999), Honolulu Zoo [2007]
  11. BLI (2004)
  12. 12,0 12,1 Honolulu Zoo [2007]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Andrews, C.W. (1897): On some fossil remains of Carinate birds from central Madagascar. Ibis 7(3): 343-359.
  • Bencke, Glayson Ariel (2007): Avifauna atual do Rio Grande do Sul, Brasil: aspectos biogeográficos e distribucionais. Prelego 2007-JUN-22 ĉe Quaternário do RS: integrando conhecimento, Canoas, Rio Grande do Sul, Brazil. PDF resumo
  • BirdLife International (BLI) (2004). Sarkidiornis melanotos. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a Majo 2006. Kriterioj kial tiu specio estas Malpli Zorgiga
  • Honolulu Zoo [2007]: Comb Duck. Konsultita la 2007-06-08.
  • Johnson, Kevin P. & Sorenson, Michael D. (1999): Phylogeny and biogeography of dabbling ducks (genus: Anas): a comparison of molecular and morphological evidence. Auk 116(3): 792–805. PDF plena teksto
  • Madge, Steve & Burn, Hilary (1987): Wildfowl: an identification guide to the ducks, geese and swans of the world. Christopher Helm, London. ISBN 0-7470-2201-1
  • Zimmerman, Dale A.; Turner, Donald A., & Pearson, David J. (1999): Birds of Kenya and Northern Tanzania. Princeton University Press, Princeton. ISBN 0-691-01022-6