La Verduloj – La Verda Alternativo
La Verduloj - La Verda Alternativo | |
---|---|
Die Grünen – Die Grüne Alternative | |
partio | |
Lando | Aŭstrio |
Estro | Eva Glawischnig-Piesczek |
Fondiĝo | 1986 |
Ĉefa sidejo | Lindengasse 40, A-1071 Vieno |
Ideologio | medioprotekto |
Internacia aliĝo | Tutmondaj verduloj |
Retejo | http://www.gruene.at |
La Verduloj - La Verda Alternativo (germane Die Grünen – Die Grüne Alternative) estas nacia ekologia-alternativa politika partio en Aŭstrio, reprezentata en la Nacia Konsilio.
La partio fondiĝis dum la jaro 1986 per fuzio de la pli konservativa Vereinte Grüne Österreichs (Unuiĝintaj Verduloj de Aŭstrio, partio fondita dum 1982) kaj la pli progresema Alternative Liste Österreichs (Alternativa Listo de Aŭstrio, same fondita dum 1983). Ekde la jaro 1993 la partio havas sian nunan nomon. Daŭre ekzistas diferencoj inter la eksaj membroj de la du originaj partioj, kiuj reprezentas neformalajn frakciojn ene de la nuna partio. Partia gvidanto (stato de decembro 2007) estas Dr. Alexander Van der Bellen.
Sur eŭropa nivelo, ekzemple en la parlamento kaj gvida komisiono de la Eŭropa Unio, la partio estas parto de la transnacia Eŭropa Verda Partio kaj de la parlamenta Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco.