Nobel-premio pri literaturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Nobel-Premio pri Literaturo (en la sveda: Nobelpriset i litteratur) estas premio aljuĝita ĉiujare de 1901, laŭ la heredaĵo de la inventisto Alfred Nobel, por literaturaj verkado "en ideala direkto".

La testamento de Alfred Nobel enhavas postulon pri la literatura premio, kiu kaŭzis multan konfuzon: ĝi estu donata al verkisto kiu agis "en ideala direkto" (svede i idealisk rigtning). Dum multaj jaroj, la akademio interpretis la vorton "ideala" kiel misskribo de "idealisma", kaj tial rifuzis doni la premion al ne-idealismaj verkistoj kiel Henrik Ibsen, August Strindberg kaj Lev Tolstoj. Poste, ĝi reviziis tiun interpreton, rigardis ĝin kiel tutsimple nekompreneblan kaj donis la premion ankaŭ al verkistoj kiel Dario Fo kaj José Saramago.

sidejo de la Sveda Akademio en Stokholmo

Intertempe aperis - aŭ pli ĝuste reaperis - finfine la sola beletraĵo de Nobel mem - la teatraĵo Nemesis (Nemeza). En ĝi oni povas vidi kiel li mem opiniis rilate al religio, eklezio kaj simile. Kelkaj do nun kredas, ke ĝuste Fo kaj Saramago eble estis la unuaj premiitoj tute laŭ la gusto de Alfred Nobel, ĉar laŭ ili "ideala" por li signifis lukti por siaj idealoj kontraŭ dio, eklezio, ŝtato kaj aliaj aŭtoritatoj.

La Nobel-premio pri literaturo estas donata laŭ decido de la Sveda Akademio.

Jenaj aŭtoroj ricevis la premion:

1901-1920

1901 : Sully Prudhomme
1902 : Theodor Mommsen
1903 : Bjørnstjerne Bjørnson
1904 : Frederic Mistral kaj José Echegaray
1905 : Henryk Sienkiewicz
1906 : Giosuè Carducci
1907 : Rudyard Kipling
1908 : Rudolf Eucken
1909 : Selma Lagerlöf
1910 : Paul Heyse
1911 : Maurice Maeterlinck
1912 : Gerhart Hauptmann
1913 : Rabindranath Tagore
1914 : (ne aljuĝita)
1915 : Romain Rolland
1916 : Verner von Heidenstam
1917 : Karl Gjellerup kaj Henrik Pontoppidan
1918 : (ne aljuĝita)
1919 : Carl Spitteler
1920 : Knut Hamsun

1921-1940

1921 : Anatole France
1922 : Jacinto Benavente
1923 : William Butler Yeats
1924 : Władysław Stanisław Reymont
1925 : George Bernard Shaw
1926 : Grazia Deledda
1927 : Henri Bergson
1928 : Sigrid Undset
1929 : Thomas Mann
1930 : Sinclair Lewis
1931 : Erik Axel Karlfeldt
1932 : John Galsworthy
1933 : Ivan Bunin
1934 : Luigi Pirandello
1935 : (ne aljuĝita)
1936 : Eugene O'Neill
1937 : Roger Martin Du Gard
1938 : Pearl S. Buck
1939 : Frans Eemil Sillanpää
1940 : (ne aljuĝita)

1941-1960

1941 : (ne aljuĝita)
1942 : (ne aljuĝita)
1943 : (ne aljuĝita)
1944 : Johannes V. Jensen
1945 : Gabriela Mistral
1946 : Hermann Hesse
1947 : André Gide
1948 : T. S. Eliot
1949 : William Faulkner
1950 : Bertrand Russell
1951 : Pär Lagerkvist
1952 : François Mauriac
1953 : Winston Leonard Spencer Churchill
1954 : Ernest Hemingway,
1955 : Halldór Kiljan Laxness
1956 : Juan Ramón Jiménez
1957 : Albert Camus
1958 : Boris Pasternak
1959 : Salvatore Quasimodo
1960 : Saint-John Perse

1961-1980

1961 : Ivo Andrić
1962 : John Steinbeck
1963 : Giorgos Seferis
1964 : Jean-Paul Sartre (Li rifuzis la akcepton de la premio.)
1965 : Miĥail Ŝoloĥov
1966 : Samuel Josef Agnon kaj Nelly Sachs
1967 : Miguel Ángel Asturias
1968 : Kawabata Yasunari
1969 : Samuel Beckett
1970 : Aleksandr Solĵenicin
1971 : Pablo Neruda
1972 : Heinrich Böll
1973 : Patrick White
1974 : Eyvind Johnson kaj Harry Martinson
1975 : Eugenio Montale
1976 : Saul Bellow
1977 : Vicente Aleixandre
1978 : Isaac Bashevis Singer
1979 : Odysseas Elytis
1980 : Czesław Miłosz

1981-2000

1981 : Elias Canetti
1982 : Gabriel García Márquez
1983 : William Golding
1984 : Jaroslav Seifert
1985 : Claude Simon
1986 : Wole Soyinka
1987 : Iosif Brodskij
1988 : Nagib Mahfuz
1989 : Camilo José Cela
1990 : Octavio Paz
1991 : Nadine Gordimer
1992 : Derek Walcott
1993 : Toni Morrison
1994 : OE Kenzaburo
1995 : Seamus Heaney
1996 : Wisława Szymborska
1997 : Dario Fo
1998 : José Saramago
1999 : Günter Grass
2000 : Gao Xingjian

2001 - 2010

2001 : Vidiadhar Surajprasad Naipaul
2002 : Imre Kertész
2003 : John Maxwell Coetzee
2004 : Elfriede Jelinek
2005 : Harold Pinter
2006 : Orhan Pamuk
2007 : Doris Lessing
2008 : Jean-Marie Gustave Le Clézio
2009 : Herta Müller
2010 : Mario Vargas Llosa

2011 - nun

2011 : Tomas Tranströmer
2012 : Mo Yan
2013 : Alice Munro
2014 : Patrick Modiano

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj