OPEL

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vidu ankaŭ la artikolon pri la aŭtoprodukta konzerno Opel.
La nova sidejo de OPEL en Vieno, Aŭstrio.

La Organizaĵo de Petrol-Eksportaj Landoj (OPEL aŭ OPEC laŭ la angalingvaj sigloj de Organization of the Petroleum Exporting Countries) estas internacia organizo kiu konsistas el landoj, kiuj organiziĝis por negoci kun petrol-kompanioj pri la produktado de nafto, prezoj, kaj koncesiaj rajtoj. La membroj, kiuj konstitutas kartelo, akordiĝas pri la kvanto kaj prezoj de la eksportota nafto. La sidejo de OPEL estas en Vieno (Aŭstrio). OPEL celas reguligi la produktadon de nafto, kaj tiele regi naftoprezojn, precipe per difini kvotojn por siaj membroj.[1] [2] Membraj landoj tenas ĉirkaŭ 75 procentojn de la mondaj rezervoj da nafto. Ili ofertas ĉirkaŭ 40 procentojn de la nafto de la mondo.

Ĉar mondaj naftoprezoj estas en usonaj dolaroj, ŝanĝo de la dolarkurzo kontraŭ aliaj mondaj valutoj efikas la decidojn de OPEL pri kiom da nafto produkti. La decidoj de OPEL tre influas la mondajn naftoprezojn. Bona ekzemplo de tio estas la energia krizo de 1973 post la Milito de Jom Kippur, kiu rezultigis kvaroblon de la prezo, kiu daŭris kvin monatojn, ekde la 17-a de oktobro 1973 ĝis la 18-a de marto 1974. Ankaŭ, la landoj de OPEL akordiĝis la 7-a de januaro 1975, ke ili altigos la prezojn de kruda petrolo je 10 procentoj.

OPEL estas interregistara organizo kiu estis kreita ĉe la Bagdada Konferenco de la 10a–14a de septembro de 1960, fare de Irako, Kuvajto, Irano, Saŭda Arabio kaj Venezuelo. Poste ĝi estis aligita fare de pliaj naŭ registaroj: nome Libio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Kataro, Indonezio, Alĝerio, Niĝerio, Ekvadoro, Angolo, kaj Gabono. OPEL havis sidejon en Ĝenevo, Svisio antaŭ moviĝi al Vieno, Aŭstrio, la 1an de septembro de 1965.[3]

OPEL estis formita kiam la internacia naftomerkato estis ege dominita de multlandaj kompanioj, nome la 'sep fratinoj'. La politika bazo de la OPEL estas ke estas rajto de ĉiuj landoj por plenumi suverenecon super ties naturaj resursoj.[3] Ĉar la OPEL estas organizo de ŝtatoj (kaj ne de naftoentreprenoj), unuopaj membroj havas suverenan imunecon por sia agado, signife ke la OPEL ne estas konsiderata subjekto al konkurenca juro en la normala vojo.[4]

En la 1970-aj jaroj, la OPEL ekakiris influon kaj rapide plialtigis la naftoprezojn dum la Naftokrizo de 1973 kiel reaga respondo al la usona helpo al Israelo dum la Milito de Jom Kippur.[5] Tio daŭris ĝis marto de 1974.[6] OPEL aldonis al siaj celoj la vendado de nafto por soci-ekonomia kresko de la pli malriĉaj membrolandoj, kaj la membreco kreskiĝis ĝis 13 ĉirkaŭ 1975.[3] Kelkaj membrolandoj iĝis centralizite planitaj ekonomioj.[3]

En la 1980-aj jaroj, la prezo de nafto altiĝis antaŭ la mala efiko ke pli altaj prezoj kaŭzis falon de naftopeto kaj de naftoprezoj. La ŝtatoj membroj de OPEL, kiuj dependis el enspezo el la naftovendado, espertis akrajn ekonomiajn malfacilajcojn el la pli malalta naftopeto kaj sekve reduktis la produktadon por elteni la naftoprezon. Dume, promediaj temoj ekaperis ĉe la internacia energitemaro.[3] Pli malalta naftopeto kaŭzis, ke la naftoprezo falis reen al niveloj de 1986 ĉirkaŭ 1998–99.

En la 2000-aj jaroj, kombino de faktoroj suprenigis naftoprezojn kvankam naftodisponeblo restis alte. Prezoj altiĝis ĝis la rekorde altaj niveloj de la mezo de 2008 antaŭ fali responde al la Financa krizo de 2008. La pintokunvenoj de OPEL en Karakaso kaj Rijado okazintaj en 2000 kaj en 2007 gvidis temojn de stabilenergiaj merkatoj, eltenebla naftoproduktado, kaj primedia elteneblo.[3]

Historio

Venezuelo kaj Irano estis la unuaj ŝtatoj kiuj moviĝis al la establado de la OPEL per alproksimiĝo al Irako, Kuvajto kaj Saŭda Arabio en 1949, sugeste, ke ili interŝanĝas vidpunktojn kaj esplorajn temojn por regula kaj pli proksima komunikado inter petrol-produktaj landoj.[7] En 1959, la Internaciaj Nafto Kompanioj (INKoj) malpliigis la postigita prezon por Venezuela nafto je 5¢ kaj poste je 25¢ por barelo, kaj por mezorienta nafto je 18¢ por barelo.[7]

La unua Araba Petrola Kongreso kunvenis en Kairo, Egipto, kie ili establis ‘Naftokonsultan Komision’ al kio INKoj prezentus prezoŝangajn planojn al aŭtoritatoj de produktaj landoj.[7]

En la 10a–14a de septembro de 1960, je iniciato de la ministro pri minado kaj nafto de Venezuelo nome Juan Pablo Pérez Alfonso kaj de la ministro pri energio kaj minoj de Saŭda Arabio nome Abdullah al-Tariki, la registaroj de Irako, Irano, Kuvajto, Saŭda Arabio kaj Venezuelo kunsidis ĉe Bagdado por studi vojojn por pliiigi la prezojn de nafto produktita de ties respektivaj landoj.[8][9]

OPEL estis fondita por unuigi kaj kunordigi la politikojn pri nafto de la membroŝtatoj. Inter 1960 kaj 1975, la organizo etendiĝis por inkludi Kataron (1961), Indonezion (1962), Libion (1962), la Unuiĝintajn Arabajn Emirlandojn (1967), Alĝerion (1969), kaj Niĝerion (1971). Ekvadoro kaj Gabono estis komence membroj de OPEL, sed Ekvadoro retiriĝis en la 31a de decembro 1992[10] ĉar ĝi ne volis aŭ ne povis pagi membrecan kotizon de 2 milionoj da dolaroj kaj ĉar ĝi bezonis produkti pli da nafto ol permesita laŭ la kvoto de OPEL,[11] kvankam ĝi realiĝis en oktobro de 2007. Similaj necesoj pelis Gabonon al membreĉeso en januaro de 1995.[12] Angolo aliĝis komence de 2007. Norvegio kaj Rusio ĉeestis kunsidojn de la OPEL kiel observantoj. Indike ke OPEL ne kontraŭas pluajn etendojn, Mohammed Barkindo, nome Gexnerala Sekretario de la OPEL, petis al Sudano aliĝi.[13] Irako restas kiel membro de la OPEL, sed la iraka naftoproduktado ne estis parto de ajn kvotaj interkonsentoj de la OPEL ekde marto de 1998.

Nafto-embargo de 1973

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Naftokrizo de 1973.

La naftokrizo de 1973 komenciĝis en oktobro 1973, kiam la membroj de la Organizo de Arabaj Landoj Eksportantaj de Petrolo aŭ la OAPEC (konsistanta el la arabaj membroj de OPEL, kaj plie Egiptujo, Sirio kaj Tunizio) proklamis naftoembargon. Je ties fino en Marto de 1974,[6] la prezo de nafto estis plialtigita el US$3 por barelo al preskaŭ $12.

En la Milito de Jom Kippur de tiu jaro, Egiptujo kaj Sirio, kun la subteno de aliaj arabaj landoj, lanĉis kampanjon kontraŭ Israelon en la plej sankta tago de la juda kalendaro por reakiri arabajn teritoriojn perditaj al Israelo en la Sestaga Milito de 1967.[14] Usono decidis reprovizi Israelon per armiloj kaj kiel reago, la OAPEC decidis rebati, sciigante naftobojkoton kontraŭ Kanado, Japanio, Nederlando, Britio, kaj Usono.[15] Ĝi daŭris ĝis marto 1974.

Kun la operacioj de la arabaj landoj viditaj kiel iniciatado de la naftobojkoto kaj la longperspektiva ebleco de altaj naftoprezoj, interrompita provizo, kaj recesio, forta divido estis kreita ene de NATO. Plie, kelkaj eŭropaj ŝtatoj kaj Japanio serĉis disasocii sin de la usona politiko en la Proksima Oriento. Arabaj petrolproduktantoj ankaŭ interligis la finon de la embargo kun sukcesaj usonaj laboroj por krei pacon en la Proksima Oriento, kio malfaciligis la situacion. Por trakti tiujn evoluojn, la Administracio de Richard Nixon komencis paralelajn intertraktadojn kun kaj arabaj petrolproduktantoj por fini la embargon, kaj kun Egiptujo, Sirio, kaj Israelo por aranĝi israelan retiron reen de Sinajo kaj la Golanaj Altaĵoj. Antaŭ la 18-an de januaro 1974, ministro por eksteraj aferoj Henry Kissinger negocis israelan trup-retiron de partoj de Sinajo. La promeso de intertrakta solvo inter Israelo kaj Sirio estis sufiĉa konvinki arabajn petrolproduktantojn por ĉesigi la embargon en marto 1974.[6]

Membraro

Diferencoj inter eksportado kaj importado de nafto.
OPEL-anaj ŝtatoj membroj

La dek unu membroj de OPEL:

Afriko

Okcidenta Azio

Sudameriko

Sudorienta Azio

Ne-membroj

La ses gravaj petrol-produktantaj landoj, kiuj ne estas membroj de OPEL:

Azio

Eŭropo

Nordameriko

Bildaro

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. {{cite web|url=http://www.economist.com/news/finance-and-economics/21596986-higher-production-elsewhere-undermining-cartel-leaky-barrels%7Ctitle=Opec and Oil Prices: Leaky Barrels|work=The Economist|accessdate=12a de majo de 2014}}
  2. Our Mission. OPEC. Alirita 16a de februaro de 2013.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 Brief History. OPEC. Alirita 16a de februaro de 2013.
  4. Weil, Dan, "If OPEC is a Cartel, Why isn't It Illegal?", Newsmax, 25 November 2007. Kontrolita 27a de januaro de 2014.
  5. Responding to Crisis. Envhist (26a de aprilo de 2010). Alirita 7a de aŭgusto de 2012.
  6. 6,0 6,1 6,2 OPEC Oil Embargo 1973–1974. U.S. Department of State, Office of the Historian. Alirita 30 August 2012. Citaĵa eraro Ne valida etikedo <ref>; la nomo "USstate2ndCrisis" estas difinita plurfoje kun malsamaj enhavoj; $2
  7. 7,0 7,1 7,2 General Information - OPEC (2012). Alirita 13a de aprilo de 2014.
  8. Citino 2002, p. 4: "Together with Arab and non-Arab producers, Saudi Arabia formed the Organization of Petroleum Export Countries (OPEC) to secure the best price available from the major oil corporations."
  9. Painter 2012, p. 32: "In September 1960, after the major oil companies had twice unilaterally reduced the prices that were used to calculate how much revenue producing countries received, the oil ministers of Iran, Iraq, Kuwait, Saudi Arabia, and Venezuela formed the Organization of the Petroleum Exporting Countries […] eventually gain[ing] power over pricing in the 1970s".
  10. http://www.econlib.org/library/enc/OPEC.html OPEC, de Benjamin Zycher: The Concise Encyclopedia of Economics: Library of Economics and Liberty 20020311212606
  11. "Ecuador Set to Leave OPEC", The New York Times, 18a de septembro 1992. Kontrolita 20a de majo de 2010.
  12. "Gabon Plans To Quit OPEC", The New York Times, 9a de januaro de 1995. Kontrolita 3a de oktobro 2010.
  13. Angola, Sudan to ask for OPEC membership Houston Chronicle
  14. Farr, Warner D. "The Third Temple's Holy of Holies: Israel's Nuclear Weapons." Counterproliferation Paper No. 2, USAF Counterproliferation Center, Air War College, Septembro 1999.
  15. CHE | Responding to Crisis. Envhist.wisc.edu (26an de Aprilo, 2010). Alirita 2012-08-07.

Bibliografio

  • Citino, Nathan J. (2002). From Arab Nationalism to OPEC: Eisenhower, King Sa'ud, and the Making of U.S.-Saudi Relations. Bloomington, IN: Indiana University Press. ISBN 978-0-253-34095-5.
  • Painter, David S. (2012). "Oil and the American Century". The Journal of American History 99 (1): 24–39. doi:10.1093/jahist/jas073.
  • Robert, Paul (2004). The End of Oil: The Decline of the Petroleum Economy and the Rise of a New Energy Order. New York, NY: Houghton Mifflin Company. ISBN 978-0-618-23977-1.

Eksteraj ligiloj

. Kial Rusio ne aliĝas al OPEL? (esperante). Ipernity (2013-10-18). Arkivita el la originalo je 2013-10-22. Alirita 2013-10-22.