Tadeusz Kościuszko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tadeo Kosĉjusko
Tadeusz Kościuszko
Tadeusz Kościuszko

Naskiĝo 4-a de februaro 1746
en Mereczowszczyzna, Respubliko de Ambaŭ Nacioj
Morto 15-a de oktobro 1817
en Ŝablono:Flagicon Soloturno, Svislando
Soldata kariero
Rango: divizia generalo
Tempo de deĵoro: 1765–94
Komandis al: Estro de Pola Armeo,
Militoj: Insurekcio de Kościuszko, Usona revolucia milito, Pola-rusa milito
vdr
Roch III, la nobelara blazono de familio Koŝciuszko

Andrzej Tadeusz Bonawentura KOŚCIUSZKO [taDEuŝ kĈUŜko] (Pri tiu ĉi sono aŭskultu); litove Tadas Kosciuška; beloruse Тадэвуш Касцюшка [taDEvuŝ kascJUŜka] (naskiĝis la 4-an de februaro 1746 en Mereczowszczyzna, mortis la 15-an de oktobro 1817 en Soloturno, Svislando) estis pola (en la Respubliko de Ambaŭ Nacioj) kaj usona generalo, milita inĝeniero, batalanto por sendependeco de Pollando kaj Usono, la estro de la Insurekcio de Kościuszko en 1794.

Deveno kaj junaĝo

Tadeusz Kościuszko naskiĝis en Mereczowszczyzna en la regiono Polesio (nuntempa Belorusio) kiel la kvara infano de Ludwik Tadeusz kaj Tekla de Ratomski. La nobelara familio devenis de kortegano de reĝo Sigismondo la 1-a, Konstanty, kiun oni diminutive nomis Kostiuszko [kostJUŜko]. Pro nekonataj meritoj li ricevis en 1509 la bienon Siechnowicze, kiu iĝis la familia nesto de Kościuszkidoj.

En 1755 Tadeusz kaj lia pli juna frato Jozefo komencis lernadon ĉe la Kolegio de fratoj Piaroj en Lubieszów. En 1760 ili ambaŭ revenis hejmen pro familiaj problemoj. Ĉar estis decidite, ke Jozefo estos bienposedanto, Tadeusz elektis karieron en armeo.

En 1765 pro iniciato de reĝo Stanislao Aŭgusto Poniatowski estis fondita Kavalira Lernejo en Varsovio, kies tasko estis preparadi oficiraron, klerajn homojn, progresemulojn kaj bonajn civitanojn. La 18-an de decembro 1765 Tadeusz iĝis kadeto en la lernejo kaj distingiĝis inter aliaj studentoj. Li studis polan kaj universalan historion, filozofion, la lingvojn latina, pola, franca kaj germana, juron, ekonomion, geometrion, aritmetikon kaj mezuradon. Li ankaŭ partoprenis specialan inĝenieran kurson por distingitaj studentoj. La lernadon en la Kavalira Lernejo Tadeusz finis ricevinte la rangon de kapitano.

Kościuszko en Francio

La 6-an de oktobro 1769 Kościuszko kaj lia lerneja kolego Józef Orłowski forveturis al Parizo kiel stipendanto de la reĝo. En Parizo li studis ĉe Akademio de Pentroarto kaj Skulptarto. Post nelonga tempo Kościuszko konsciis, ke la kariero de pentristo ne plaĉas al li. Li volis plialtigi siajn inĝenierajn sciojn, sed estante alilandano kaj ne havante sufiĉe da mono li ne povis iĝi studento de iu ajn pariza milita lernejo. Kościuszko lernis mem kaj frekventis privatajn prelegojn de militlernejaj profesoroj. La kvinjara periodo en Francio, kelkaj jaroj antaŭ la franca revolucio, serioze influis politikan kaj socian vidpunktojn de Kościuszko.

Reveno al Pollando

Biendomo en Mereczowszczyzna. La naskiĝloko de Tadeusz Kościuszko

Somere de la jaro 1774 (du jaroj post la 1-a dispartigo de Pollando fare de Rusio, Aŭstrio kaj Prusio) li revenis al la patrujo. Li ne trovis laboron en la Pola Militistaro (reduktita ĝis nur dek mil soldatoj). En la familia propraĵo bienposedis lia frato. Tedeusz, ne havante posedaĵon, ne sukcesis edziĝi. Li senrezulte svatiĝis al Ludwika, filino de litova hetmano Józef Sosnowski.

Elmigrado

Dresdeno kaj Parizo

Aŭtune de 1775 li forveturis al Dresdeno. Kościuszko pretendis tie servi ĉe la saksia kortego aŭ aliĝi la saksian armeon. La streboj ne sukcesis kaj Tadeusz forveturis denove al Parizo. Tie li informiĝis pri la usona revolucio por sendependeco de la anglaj kolonioj en Nordameriko. En Parizo oni ofte parolis pri la unuaj venkoj de amerikanoj kun helpo de francoj.

Kościuszko en Nordameriko

Vaŝingtono kaj Kościuszko — bareliefo sub monumento en Lodzo
La fortikaĵo West Point projektita de Kościuszko
Fort Ticonderoga, inĝeniera verko de Kościuszko

En Parizo Kościuszko ne restis longe. Probable jam en junio li forvojaĝis al Usono kaj atingis ĝin en aŭgusto 1776, malpli ol unu monaton post la aprobo de Usona Deklaro de Sendependeco.

Probable pro favora interveno de generalo Robert E. Lee, Kościuszko iĝis inĝeniero de la usona armeo. Post veno al Filadelfio, la 24-an de septembro 1776 li ricevis la taskon prepari fragmenton de urba fortikaĵo ĉe la rivero Delavaro.

En printempo de 1777 Kościuszko sub komando de generalo Horatio Gates estis sendita norden, ĝis la limo kun Kanado. Dum monatoj li fortikigis militistajn tendarojn de la norda armeo. Lia nomo iĝis konata pro helpo dum fotikigo por la batalo ĉe Saratoga, kiun venkis usonanoj. Respekte al lia inĝeniera talento oni igis Kościuszkon konstruanto de la fortreso West Point. Tiun decidon agnoskis George Washington.

Poste oni sendis Kościuszkon suden laŭ lia propra peto. Ankaŭ tie liaj scipovoj helpis al usonanoj venkadi.

Omaĝe al liaj meritoj, la 13-an de oktobro 1783 Usona Kongreso avancigis Kościuszkon al la rango de brigada generalo de la usona armeo. Li ricevis ankaŭ specialan dankon, ĉ. 250 ha da grundo kaj grandan monsumon per ĉiujaraj partopagoj. Kiam en 1798 li ricevis posttempan soldatan salajron, la tutan sumon, malgraŭ malbona financa situacio, li destinis por liberigo kaj klerigo de nigruloj. La ceteron de sia posedaĵo Kościuszko konfidis al Thomas Jefferson, la realiganto de lia testamento:

Citaĵo
 Sinjoro Jefferson, mi petas vin, ke kaze de mia morto vi destinu mian monon por liberigi tiom da nigraj homoj, al kiom oni povos garantii edukon kaj dignan vivon. Tio signifas, ke ĉiu el ili devas koni la rajtojn kaj devojn de ĉiuj liberaj civitanoj, ke ĉiu estas devigita protekti sian landon kontraŭ ekstera agresanto, same kiel kontraŭ internaj malamikoj volontaj ŝanĝi la konstitucion kaj minaci liberecon. Ĉiu el ili estu bonkora kaj sentema je sufero de alia homo. Ĉiu el ili estu edziĝinta kaj havu po 100 akreojn da grundo kun ilaro kaj brutaro por kulturado, kaj ĉiu sciu kiel administri tion. Ili sciu ke ili devas trakti siajn najbarojn kun respekto, ĝentileco kaj estu ili pretaj helpi kaze de malfeliĉo. Ili devas certigi al siaj infanoj klerigon pro devo al la patrujo. Kaj pro dankemo al mi — ili strebu esti feliĉaj. 
— , la 5-an de majo 1798.

Eĉ pli alta honorigo estis aligo de Tadeusz Kościuszko, kiel unu el nur tri alilandanoj, al la Societo de Cincinnato (Society of the Cincinnati) kreita de revoluciuloj por meritoplenaj oficiroj.

Reveno al Pollando

En julio de 1784 Kościuszko adiaŭis amikojn kaj revenis Pollandon (la 12-an de aŭgusto 1784). Situacio en la lando estis tre malbona. Denove li revenis al la familia bieno en Siechnowicze kaj tie restis kvin jarojn. Feliĉe, lia parto de la tuta posedaĵo, bone administrata de lia bofrato, ne estis ŝuldoŝarĝita kaj eĉ ĝi estis enspeza. Malgraŭ malgranda monsumo, kiu sufiĉis nur por bazaj elspezoj, Kościuszko limigis servutecon al siaj kamparanoj. Depost tiam ili devis labori ĉe sia mastro nur dum du tagoj semajne. Virinoj ne devis labori ĉe Kościuszko. Lia liberema mondkoncepto ne plaĉis al la ĉirkaŭa nobelaro.

Li tre interesiĝis pri la landaj aferoj. En politiko pligrandiĝis la rolo de reformemuloj. La pensmaniero de granda parto de la patriota nobelaro iĝis radikala. Eminentaj politikaj verkistoj, kiel i.a. Stanisław Staszic kaj Hugo Kołłątaj estis por pli granda centra povo kaj pli granda libereco de urbanoj kaj kamparanoj. En la jaroj 1788-1792 konferis tiel nomata Granda (aŭ Kvinjara) Sejmo kiu volis ripari la respublikon. Unu el ĝiaj unuaj decidoj estis pligrandigo de la armeo ĝis 100 mil soldatoj. Jen aperis ĉe Kościuszko la ŝanco de kariero en la pola armeo. La 12-an de oktobro 1789 li ricevis reĝan nomumon kaj la rangon de generalo-majoro de la regna militistaro. Tio povis ankaŭ plibonigi lian financan situacion ĉar li devis ricevi altan salajron – 12 mil zlotojn jare.

La agadoj en Pollando kaŭzis maltrankvilon de Rusio kaj Prusio, sed ankaŭ de la loka magnataro ligita kun aliaj regnoj. En aprilo de 1792 konservativaj magnatoj – Szczęsny Potocki, Seweryn Rzewuski kaj Franciszek Ksawery Branicki establis konfederacion kontraŭ la reĝo kaj kontraŭ la Konstitucio 3-a Majo. Restituon de malnovaj nobelaraj rajtoj garantiis Katerino la 2-a. La akto de la konfederacio estis anoncita la 14-an de majo en la ĉelima loko Targowica. Kelkajn tagojn poste la rusa armeo post peto de konfederantoj transiris la limon de Pollando. Dum kelkaj antaŭaj monatoj en Pollando ili prepariĝadis por antaŭvidita rusa interveno. Kościuszko mem aktive agadis inspektante la militistaron kaj preparante militekzercojn. Li ankaŭ iĝis komandanto de divizio dum foresto de duko Józef Poniatowski. Komence de majo 1792 la reorganizo de la pola militistaro efektiviĝis. La reĝo decidis, ke Józef Poniatowski estos komandanto de la tuta reĝa armeo konsistanta el 17 mil soldatoj. Tadeusz Kościuszko samtempe estiĝis komandanto de unu el tri divizioj el kiuj konsistis la armeo.

La 18-an de majo la rusaj trupoj (ĉirkaŭ cent mil soldatoj) eniris la teritorion de Pollando kaj komenciĝis pola-rusa milito. La litova armeo pro perfido de ĝia estro, Ludoviko von Württemberg-Montbéliard, faris preskaŭ neniun reziston. La reĝa armeo ne estis sufiĉe forta por kontraŭi rusajn trupojn en Ukrainio. Poloj sukcesis nur retroiri sen multaj viktimoj ĝis la rivero Bug. Dum la retroiro la 18-an de junio la polaj trupoj sukcesis venki en la batalo ĉe Zieleńce – la venko ne havis grandan signifon en la milito, sed montris efikan luktadon kontraŭ la malamikoj. Por honori la venkon, la reĝo fondis novan distingilon – la krucon Virtuti Militari. Ĉe la unua listo de premiitaj uloj estas inter alie la nomo de generalo-majoro Tadeusz Kościuszko.

Pentraĵo de Marcin Jabłoński, 1827
Jan Matejko: Kościuszko ĉe Racławice (fragmento)

Li famiĝis pro bataloj ĉe Włodzimierz (la 17-an de julio), Dubienka (la 18-an de julio) kaj Zieleńce, kaj tial li ricevis Virtuti Militari. Post bataloj ĉe Bug, en kiuj poloj forpuŝis atakon de trifoje pli granda rusa armeo, oni ekopiniis pri grandaj kapabloj de Kościuszko por komandi. La 1-an de aŭgusto 1792 li ricevis la rangon de generalo-leŭtenanto. Post nelonga tempo, ĉiujn ŝokis terura novaĵo – la reĝo partoprenis la konfederacion de Targowica kaj ordonis ĉesi batalojn kontraŭ la rusaj trupoj.

Plejmulto de politikaj agantoj decidis elmigri, ĉefe al Saksio – tie en Leipzig kaj Dresdeno ĝermiĝis la centro de elmigrintoj kontraŭantaj la konfederacion de Targowica. Kościuszko ankaŭ komencis pensi pri forveturo. La 26-an de aŭgusto la Nacia Leĝdona Konvento de la revolucia Francio decidis doni al Kościuszko la honoran titolon Civitano de Francio[1] Tiel oni honorigis lian tutan agadon kaj luktadon por liberecaj idealoj.

En letero al princino Czartoryska (oktobro 1792) li informis, ke baldaŭ li veturos al Leipzig. En tiu urbo estis jam Ignacy Potocki kaj Hugo Kołłątaj, kiuj jam preparadis kun ĉiuj samideanoj ribelon kontraŭ la okupantoj. Printempe de 1793 naskiĝis la dua konspira centro – grupiganta malgrandajn organizojn en Pollando. Gvidis ĝin inter alie Ignacy Działyński kaj Karol Prozor. Ili havis bonan kontakton kun la emigracia centro.

Dum du semajnoj Kościuszko loĝis en Leipzig, poste li forvojaĝis al Parizo. Tie li petis helpon por la preparata ribelo, sed li ricevis neniun precizan promeson.

La situacio en la patrujo ŝajnis esti favora por la planata ribelo. La 13-an de januaro 1793 Prusio konsentiĝis kun Rusio pri la dua dispartigo de Pollando. La 17-an de junio kunvokita en Grodno Sejmo malvigle subskribis la dispartigan traktaton kun du okupantaj ŝtatoj. Pollando malgrandiĝis ĝis 200 km2 kaj havis 4 milionojn da loĝantoj. La ekonomio kaj la socio estis detruitaj kaj elĉerpitaj. Tian finon ne antaŭvidis eĉ plej fervoraj ŝatantoj de la konfederacio. Plejmulto de la civitanoj ekkomprenis verajn intencojn de la okupantoj kaj tio igis favoran situacion por armita luktado por sendependeco.

Post reveno el Parizo al Dresdeno en junio 1793 Kościuszko preparis organizan skizon de la insurekcio (kio signifas tutnacia ribelo). Tiu instrukcio estis sendita al la patrujo, ĉar tie oni bezonis antaŭpreparojn. La ribelontoj havis tamen alian planon de la agado. En septembro 1793 Kościuszko ekkonis tiun planon, sed opiniis, ke la antaŭpreparoj ne estas sufiĉaj. Pro tio li decidis prokrasti la komencon de la ribelo.

La situacio denove iĝis malbona. Rusoj devigis la registaran konsilantaron malgrandigi la nombron de polaj trupoj. Komence de majo oni elspionis la varsoviajn konspirantojn. Pro tiuj informoj Kościuszko decidis urĝe komenci la insurekcion, malgraŭ ke lia instrukcio ne estis realigita. Probable la 15-an de marto li forveturis el Dresdeno al Krakovo.




Insurekcio de Kościuszko

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Insurekcio de Kościuszko.
Vundita Kościuszko ĉe Maciejowice, la 10-an de oktobro 1794

La 24-an de marto 1794 ĉe la krakova foirplaco Tadeusz Kościuszko eldiris al la nacio solenan ĵuron kaj formale akiris la komandantecon de la insurekcio kiel la Ĉefo de la Nacia Militforto:

Mi, Tadeusz Kościuszko, ĵuras je Dio al la tuta Pola Nacio, ke la donitan potencon por tirani neniun mi uzos, sed nur por protekti la limojn, reakiri sendependecon kaj firmigi la universalan liberecon mi uzados. Helpu min ho Dio kaj Pasiono de la Filo.

La insurekcio daŭris inter la jaroj 1794 kaj 1795.

Fina emigracio

Ŝutmonteto al Kościuszko

En 1796 rusa imperiestro Paŭlo la 1-a liberigis Kościuszkon, kiu konsentis ĵuri sian fidelecon. Danke al tio la imperiestro liberigis ankaŭ 20 mil polojn. Kościuszko forveturis al Usono kaj post nelonga tempo (en 1797) revenis al Eŭropo.

En la jaroj 1798-1815 li loĝis en Brevile apud Parizo en la domo de Piotr Zeltner kaj partoprenis kreadon de la Polaj Legionoj. En 1799 Kościuszko renkontiĝis kun Bonaparto, al kiu tamen li ne fidis. Pro tio li kontraŭis la ligojn inter Napoleono kaj la pola afero de sendependeco.

En 1799 li partoprenis fondon de la Societo de Polaj Respublikanoj. En 1800 li eldonis broŝuron sub la titolo „Ĉu Poloj povas reakiri sendependecon”. En 1808 li skribis libron pri kavaleria artilerio. Probable en 1808 li elmigris al Francisko Zeltner, vokto de Soloturno (Svislando), kaj ekloĝis ĉe la strato Gurzelngasse 12. En tiu brikdomo li loĝis ĝis sia morto. Depost la jaro 1936 troviĝas tie muzeo pri Kościuszko. En 1815 rusa imperiestro Aleksandro la 1-a invitis Kościuszkon al Vieno volante akiri lian aprobon pri la kreo de la marioneta ŝtatoKongresa Pollando. Aŭskultinte, ke planata reĝlando estos malpli granda ol Varsovia Duklando, li diris, ke rusoj parolas pri mokataĵo kaj post senrezulta provo de letera kontakto Kościuszko forlasis Vienon[2]. Li mortis la 15-an de oktobro 1817 en Soloturno en Svislando. Li estis unue enterigita en la tombejo de Zuchwil apud Soloturno, ĝis kiam lia kadavro estis rehejmigita al la reĝa tombejo de Krakovo en Pollando.

Memorigo

Kościuszko sur belorusa poŝtmarko

En 1818 la kadavron de Kościuszko oni transportis al Pollando kaj entombigis en la kripto Sankta Leonardo en Vavelo. Lia koro troviĝas en urno en la Reĝa Kastelo en Varsovio. Por honorigi la estron de insurekcio, en la jaroj 1820-1823 oni konstruis ŝutmonteton laŭ la modelo de starantaj en Krakovo ŝutmontetoj de Krakus kaj Wanda. En 1861 simila ŝutmonteto al Kościuszko estis konstruita en Olkusz. Ĉe Vavelo staras ankaŭ monumento al rajdanta Kościuszko. Pola fregato havas la nomon ORP Gen. T. Kościuszko.

Li estas ankaŭ nacia heroo de Usono. Unu el distriktoj de Indianao nomiĝas Kosciusko, estas ankaŭ urbeto Kosciusko en Misisipio. En Ĉikago monumento al Kościuszko staras en la urbocentro ĉe la lago Miĉigano. Ĉiujare la 3-an de majo polaj organizoj tie omaĝas lin per floroj.

Domo de Kościuszko — muzeo en Filadelfio

La nomon de Kościuszko havas ankaŭ parko en Milwaukee en Viskonsino. Memorigas lin ankaŭ i.a. statuo en la parko Lafayette en Vaŝingtono, monumento sur la batalkampo ĉe Saratoga, statuo kaj tabulo en la Usona Militistara Akademio West Point. En Filadelfio ĉe la adreso 301 Pine Street staras domo, en kiu dum la jaroj 1797-1798 loĝis Tadeusz Kościuszko kaj Jan Ursyn Niemcewicz. Troviĝas tie la nacia muzeo Tadeusz Kościuszko.

Por honorigi sian samlandanon, pola vojaĝanto Paweł Edmund Strzelecki nomis la plej altan monton en Aŭstralio Monto de Kosciuszko (Mount Kosciuszko).

Pri Kościuszko diras ankaŭ la lasta el ses strofoj (nuntempe ne plu kantata) de Mazurek Dąbrowskiego, la himno de Pollando:

Tiucele ĉiuj diras unuanime:
"For al ĉi-mallibereco,
ni havas falĉilojn el Racławice
kaj Kościuszkon; Dio permesos."

Opinioj pri Kościuszko

  • Napoleono nomis lin heroo de la nordo,
  • Thomas Jefferson diris: "li estis la plej pura filo de la libereco, kiun mi ekkonis (...) kaj ja de la libereco por ĉiuj, ne nur po kelkaj riĉuloj",
  • George Byron diris: "Kościuszko - tio estas sono, kiu timigas orelon de tirano"; en la poemo "The Age of Bronze" (La bronzepoko, 1823) la poeto skribis: "Libereco hurlis pro ĉagreno kaj doloro, kiam Kościuszko pereis",
  • generalo Nathanael Greene nomis lin "la majstro de sia profesio",
  • Jules Verne honorigis Tadeon Kościuszko metante portreton de li en la salono de la kapitano Nemo en la libro Dudek mil leŭgoj sub la maro.

Referencoj

  1. Laŭ: Kronika Polski, (red.) A. Nowak, Eldonejo. Kluszczyński, Kraków 2005, p. 384.
  2. http://www.nonpossumus.pl/biblioteka/feliks_koneczny/swieci/202.php (pollingve)

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj