Teatro de Altenburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teatro de Altenburg
teatrejo
Bazaj datoj
Arkitekto Otto Brückwald vd
Malfermo 1871
Lando Germanio vd
Situo Altenburg
Situo
Geografia situo 50° 59′ 14″ N, 12° 26′ 16″ O (mapo)50.9871712.43785Koordinatoj: 50° 59′ 14″ N, 12° 26′ 16″ O (mapo)
Teatro de Altenburg (Germanio)
Teatro de Altenburg (Germanio)
DEC
Teatro de Altenburg
Teatro de Altenburg
Situo de Teatro de Altenburg
Map
Teatro de Altenburg
Retejo http://www.theater-altenburg-gera.de
vdr
Granda ejo de la Landa teatro de Altenburg
Vido je la sceno
Ejo spektantaro

La Landa teatro altenburga (germane Landestheater Altenburg) estas plurĝenra dramenscenigejo en Altenburg, Germanujo kaj parto de la ŝirma organizo Theater Altenburg-Gera. Ludejoj estas la Granda domo kun 500 sidlokoj, Heizhaus (hejtejo) kaj Theater unterm Dach (teatrejo subtegmenta). Ĉefintendanto estas ekde 2011 Kay Kuntze.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

"Das neue Theater in Altenburg", en numero de la gazeto Die Gartenlaube, 1871

La teatraj jaroj antaŭ 1871[redakti | redakti fonton]

Post la morto de Frederiko la 3-a (Saksio-Gotao-Altenburg) eksuverenis en Altenburg duko Ernesto la 2-a (Saksio-Gotao-Altenburg). En la iama kastelĝardenteatro [2] enscenigitis inter ĉ. 1772 kaj 1828 operoj kaj melodramoj de la gotaa kortegkapelestroj Gottfried Heinrich Stölzel kaj Georg Anton Benda, ekz. en 1775 la benda-aj melodramoj Ariadne auf Naxos kaj Medea. Inter la aktoroj estis ĉ. 1742 longe Friederike Caroline Neuber[3] kun sia trupo, kaj en 1775 disde Gotao Conrad Ekhof. Krom teatraĵoj de la juna Lessing ĝueblis ankaŭ teatraĵoj de Diderot. Kiam en 1779 la kastelĝardenteatrejo fermitis senteblis ekfloro de burĝaj iniciatoj: La poste Malnova komediejo nomiĝonta scenejo en la Pauritzer-strateto (1783–1842) elpensitis de civitanoj altenburgaj el garbejo kaj taŭgigitis por ĉ. 700 sidlokoj kaj moderna scenejtekniko. Tie ĉi pro granda demando prezentitis ĉefe aĵoj de Schiller. Regule venis migrantan trupoj aktoraj, ekz. inter 1818-1824 la societo de la teatrestrino Sophie Walther kaj inter 1820-1826 la grupo de Carl Gerlach. La aktoro Carl Theodor Müller rakontis en siaj rememoroj pliajn eventojn en Altenburg.[4]

Inter la plej gravaj okazoj estis ekz. en 1792 la mozartaj operoj Die Entführung aus dem Serail kaj en 1812 Die Zauberflöte; en 1822 ĝueblis la webera Der Freischütz, en 1825 la Rossini-a Il Barbiere di Siviglia kaj la weber-a Oberon, en 1832 la auber-a Fra Diavolo kaj en 1843, sub la gvidado de la komponisto mem, la lortzing-aj aktoroperoj Zar und Zimmermann kaj Der Wildschütz.[5] La fama aktorino Wilhelmine Schröder-Devrient ĉeestis en 1842 i.a. kiel Norma en la samnoma opero de Vincenzo Bellini. Inter la plej elstaraj gastoj estis tiam ankaŭ Marie Seebach. Gravega evolufazo ekigitis en 1860 fare de la kortega kapelestro Wilhelm Stade kiu amikiĝis kun Liszt, Wagner kaj Berlioz. En 1849 fonditis la societoj Privat- und Familientheater-Gesellschaft zu Altenburg (malfondo en 1857) kiel posteulanto de Liebhaber-Theater-Gesellschaft (1794-1802) kaj Privat-Theater-Gesellschaft (1802-1822).[6] En 1864 ekis la lasta sezono en tiu ĉi teatrejo per la teatraĵo Hamlet de Shakespeares.

La Duka kortegteatro inter 1871-1914[redakti | redakti fonton]

Meze de la 19-a jarcento la altenburgaj scenejoj ne plu sufiĉis por la kreskintaj pretendoj de la spektantaro: en 1868 lia duka moŝto Ernesto la 1-a (Saksio-Altenburg) jesis konstruon de moderna teatrejo en Altenburg. Sekve inter 1869 kaj 1871 estiĝis la Nova duka kortega teatro laŭ la planoj de la arĥitekto Otto Brückwald, disĉiplo de Gottfried Semper laŭ la stilo de novrenesanco kun tri vicaroj (galerio, balkono, proscenejaj kaj mezaj loĝioj) kaj ronda tegmentplafono. Ties alegoriajn bildojn pentris sinjoro Höffemeyer el Munkeno. Kun la dekoracio kaj la teknikaĵoj la kostoj estis de ĉ. 350 miloj da markoj.[7] En la 16.4.1871 iĝis la konsekro per la opero Der Freischütz de Carl Maria von Weber sub la gvidado de Wilhelm Stade kiu ĝenerale responsulis pri muzikaĵoj ĝis 1874. La unua sezono ekis en la 24.9.1871 per la laube-a verko Die Karlsschüler[8]. Krom verkoj de Bellini, Donizetti, Mozart, Lortzing, Schiller, Kotzebue kaj Scribe spekteblas ankaŭ aĵoj de Birch-Pfeiffer.

Stade komisiis pri la trejnigadon la duan kapelestron Georg Riemenschneider, sub kies dirigentado estis en 1873 la renomita premiero de la wagner-a Tannhäuser. En 1875 sonis sub la muzika gvidado de H. Heynke[9] la wagner-aj Lohengrin kaj en 1876 Der fliegende Holländer. En 1886 iĝis altenburgaj premieroj de la bizet-a Carmen kaj de la wagner-a Die Meistersinger von Nürnberg. Ankaŭ la opereto ekmodis danke al la verkoj belsonaj kaj popularaj de Offenbachs kaj de la klasika viena operetarto, ekz. de la millöcker-a Der Bettelstudent kaj Die Fledermaus de Johann Strauß.

En 1882 venis alkonstru de deponejo, en 1895 oni straigis administrejon kaj anstataŭis la gasan lumigon al elektrikaĵoj. En 1904/05 la teatrejo alikonstruitis: venis enen interno monduma kun fortimpresaj plafonbildoj, oraj ornamaĵoj kaj ruĝe remburitaj sidejoj en la granda salonego. Per alkonstruo de la parto vestibla en stilo de romantikismiga historiismo kun nova fasado la teatrejo ricevis, krom ŝanĝiĝinta libera ŝtuparo, kasejan vestiblon, ĉefvestiblon kaj pluaj aliroj por la supraj galerioj. Samtempe enteatreje muntitis nova gaslumigmekanismo.

Inter 1893-1903 gastis surloke la dirigentoj Alfred Hertz, Richard Sahla , Hans Chemin-Petit kaj Arthur Nikisch. El tiu tempo konserviĝis ankaŭ letero de Engelbert Humperdinck pri la altenburga premiero de sia fabela opero Hänsel und Gretel .[10] En 1903 Georg Göhler ekdunkgitis kiel kortega kapelestro kaj prizorgis kromajn premierojn operajn: en 1903 la offenbach-a Hoffmanns Erzählungen, en 1910 la puccini-a Madama Butterfly, la smetana-a Die verkaufte Braut kaj en 1909 la wagner-a Der Ring des Nibelungen. Dramteatre menciotas la goeta Faŭsto.

Enmeto urboplana de la teatrejo en la medion

Dum la Unua mondmilito okazis i.a. prezentatoj de la verdi-a Otello kaj la wagner-a Salome statt. Sub la ekde 1917 deĵoranta ĉeforkestrestro Eugen Szenkar ĝueblis en 1919 denove la wagner-a Der Ring des Nibelungen. Tiam gastis i.a. la tenorulo Richard Tauber, la baritonulo Walter Soomer, la violonĉelisto Julius Klengel, la aktorino Tilla Durieux kaj la aktoro Paul Wegener.

Landa teatro de Altenburg 1918-1932[redakti | redakti fonton]

Post abdiko duka, liberŝtatiĝo kaj finfine enkorpiĝo al Turingio oni vokis en 1922 Georg Göhler al la teatro kiu eknomiĝis Landestheater kaj per li vekiĝis Verdi-renesanco en Germanujo. Ĉar li tradukis kaj surscenigis ankaŭ malkonatajn Verdi-operojn. La verko krenek-a Jonny spielt auf kaj la premiero de la nova versio de la du unuaktaĵoj Der Protagonist kaj Der Zar läßt sich photographieren de Kurt Weill okazis en ĉeesto de la verkintoj. Dum la tiujaraj programaroj estis krom premieroj ankaŭ la pfitzner-a Armer Heinrich, la janáček-a Jenůfa, la puccini-a Turandot, la mussorgski-a Boris Godunov kaj la wagner-a Parzivalo.und Wagners Parsifal.

Al gastludoj venis ekz. la aktoro kaj kantisto Ludwig Wüllner, la aktorino Asta Nielsen; la opereta komponisto Eduard Künneke gvidis la premieron de sia opereto Die blonde Liselott kaj ebligis premieron de sia opero Nadja. Dramteatre menciotas Frau Warrens Gewerbe de George Bernard Shaw, Ingeborg de Curt Goetz, la hauptmann-a Dorothea Angermann.

Pro la katastrofaj efektoj de inflacio la turingia landa registaro en 1925 ne plu subvenciadis pro ke formiĝis en Altenburg la societo Vereinigung der Theaterfreunde[11] laŭ instigo de la muzikinstruisto kaj la verkisto Karl Gabler[12]. Sukcesis protesti kontraŭ ĉiuj repuŝplanoj de la registaranoj. Tiel eblis preventi damaĝon kulturan de Alenburg. En 1927/28 oni kunfandiĝis kun la Teatro en Gera Reußisches Theater Gera) kio jam antaŭ la paso de la unua provjaro malfaritis pro ekonomiaj kialoj.

En la 2.5.1932 sub la ŝirmo de la Gimnastika klubo Altenburg okazis en la teatrejo konkurso beleca/gimnastika ĉe kiu la renomitaj artgimnastikistoj Walter Bettermann, Erich Bockenauer, Hans Kessler, Arthur Kleine, Kurt Krötzsch, Alfred MüllerAlfred Müller, Erich Polmar, Karl Popp, Alfred Schwarzmann, Kurt Wedekind, Erwin Tretner, Hans Echost, Otto Müller kaj Otto Rothe montris sian arton.[13]

Dum la nazia tempo[redakti | redakti fonton]

Inter 1932 kaj 1937 la orkesto ekzistis sub nova nomo Staatskapelle Altenburg sub la estrado de Heinz Drewes. Sur la plano de la programaro por 1936/37 estis por la membroj de la ŝtata kapelo jenaj verkoj: krom la beethoven-a Fidelio ankoraŭ Oberon, Hänsel und Gretel, Undine, Thannhäuser, kiel premiero la kormann-a Belcanto[14], la albert-a Tiefland, la mussorgsi-a Boris Godunow, la strauss-a Elektra, la mozart-a Così fan tutte, la donizetti-a Don Pasquale, la gounod-a Margarethe, la verdi-a Un ballo in maschera kaj la puccini-a Manon, ekster tio kompleta Ring-prezentado kaj Parsifal kaj Eine Alpensinfonie de Richard Strauss.

Krome gastludoj de famaj artistoj kaj aktoroj kiel ekz. Heinz Rühmann kaj Curd Jürgens, la dancistino Mary Wigman, la sopranulino Maria Cebotari kaj la kantistoj Peter Anders kaj Karl Schmitt-Walter. Inter 1943 kaj 1945 la altenburga teatro funkciis kiel trejniĝicentro dela nepoj de Richard Wagner.

Dum la komunisma reĝimo, 1945-1989[redakti | redakti fonton]

En la lasta vintro de la Dua mondmilito la teatro restis fermita pro ĝenerala rekrutiĝo. Sed jam somere de 1945 festis ĝia remalfermo: en la 9.8.1945 spekteblis la unua opero, nome de Albert Lortzing, Waffenschmied, kaj la unua opereto sekvis en la 19.8., Der Vetter aus Dingsda. Fine venis ankaŭ la dramteatraensemblo kun la du unuaktaĵoj Der Kammersänger de Frank Wedekind kaj Der grüne Kakadu de Arthur Schnitzler.

Granda domo kun la Hejtejo
Vido disde la Teatra placo al la altenburga kastelo

En 1946/47 enstalitis turniĝsceno kaj la Seckendorff-palaco aldonitis al la teatrejo kiel speco de funkciadejo. Dum la unuaj postmilitaj jaroj fare de la komunisma regsitaro substrekitis la neceso surscenigi multajn sociajn problemojn. La teatro do iĝu vera popola teatro, socialisma teatro ne ĉefe amuziga loko. En 1954 la maŝinaro modernigitis kaj en 1978 venis komplete nova turniĝsceno. En 1988 oni almuntis aŭtomatan lumigilaron. La saman jaron ekfunkciis ankaŭ la nova Hejtejo kun nova hejtilo. Danke al la sindona engaĝiĝo de Peter Posdzech la teatro ĉi tiu famiĝis ankaŭ ekster de la urbo. Tiam la prezento de aĵoj de Wagner kaj Verdi iĝis daŭra oferto de la gera-a intendantaro. En 1983/84 ĝi ricevis la statuson oficialan de teatro subtenanta la evoluo de la aktorad-idaro: kantistoj junaj venintaj el altlernejoj kaj el studioj helpitis surloke por pliperfektiĝi por certaj roloj. Ankaŭ konkreta trejniĝo por la estonta profesio fariits. Tiam estiĝis la seminario por junaj operdiritentoj.

Post la Turniĝo[redakti | redakti fonton]

En 1993 ekis profunda restaŭrado: ene de duo da jaroj la ekstera fasado novigitis kaj ankaŭ la interno taŭgigitis por modernaj bezonoj. Tamen intence konserviĝis la baza arĥitekturo tradicia. En la 2.10.1995 remalfermitis la Granda ejo per la weber-a opero Der Freischütz. Aparte estu atentigita je la muzikalaj-produktadoj, ekz. de La Cage aux Folles, Die Buddy Holly Story, Kiss Me, Kate, Grease, Yesterday omaĝe al The Beatles. Ankaŭ je la brecht-a Der aufhaltsame Aufstieg des Arturo Ui kaj je Astoria de Jura Soyfer. Post la lastaj propraj enscenigoj de Salome kaj de Le sacre du printemps la teatro kunfandiĝis en 1995 kun la scenoj de Gera. La rezulto estis la nomo Theater Altenburg-Gera kiu ŝanĝiĝis en 2006 je Theater & Philharmonie Thüringen. Nuntempe la altenburga parto denove aktivas sub la frua nomo Landestheater Altenburg. Estante t.n. plurĝenra la teatrejo egaltraktas muzikteatron kaj aktoradon, baleton kaj koncertojn. En la apuda Hejtejo okazas ofte eksperimentaj aĵj dume en la Teatrejo sub la tegmento estas porinfanaĵoj kaj pupteatraĵoj. Sume ĉiun jaron ofertatas ĉ. 300 aĵoj. Ekde somero 2019 la teatrejo estas fermata pro restaŭradlaboroj. Dume la teatrumado okazas sur festoplaco en tendo. En aŭgusto 2019 la teatroaktivecoj restartis sub la nova nomo Theater Altenburg-Gera.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Teatra administroteamo
  2. Kastelĝardeno malsen teatro. Arkivita el la originalo je 2014-12-15. Alirita 2020-10-23.
  3. F. C. Neuber bei Deutsche Biographie
  4. Der Franzosen-Müller, p. 214, 235
  5. Ĉe la Malnova komediejo la juna, en 1801 naskiĝinta Lortzing jam la unuan fojojn staras sursceneje.
  6. ĉe Archivportal Thüringen
  7. Michael Stolle, Wolfgang Langner: Musis Sacrum: 100 Jahre Theaterhaus Gera,Gera 2002
  8. Die Karlsschüler. Schauspiel in 5 Acten. Leipzig: Weber 1847. Digitalisat
  9. Monatshefte für Musikgeschichte, B. 17-18, 1885, p. 75
  10. Das Orchester, p. 29
  11. „Vereinigung der Theaterfreunde“ ĉe Das Orchester, p. 30
  12. Karl Gabler in Eroberungen aus dem Archiv, p. 54, noto 73
  13. Reinhard Weber: "Altenburger Turner gehörten einst zur Weltelite".[rompita ligilo] Ostthüringer Zeitung, 14.7.2015.
  14. Belcanto de Kormann ĉe WorldCat

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Theater-Ordnung für das Herzogliche Hoftheater zu Altenburg, Pierer'sche Hofbucbhdruckerei[1], 1880, bei Google Books
  • Karl-Fritz Bernhardt, Karl Gabler: 75 Jahre Landestheater Altenburg: Festschrift zur Jubiläumsspielzeit 1946/47, Verlag unbekannt, 1947, bei Google Books
  • Ulrich Hess: Übersicht über die Bestände des Landesarchivs Altenburg, Band 5, Verlag H. Böhlaus Nachfolger, 1961, S. 128 und 156, bei Google Books
  • Wolfgang Langner, Albrecht Lippold: Landestheater Altenburg: 125 Jahre; Festschrift zur Wiedereröffnung des rekonstruierten Theaters 1995, WEKA Verlagsgesellschaft für Aktuelle Publikationen, 1995, bei Google Books
  • Steven Taubert: Publikumslieblinge des Landestheaters Altenburg, Band 1, Sell Heimat-Verlag, 2004, ISBN 978-3-9809211-7-6, bei Google Books
  • Erdmann Werner Böhme: Die frühdeutsche Oper in Thüringen. Ein Jahrhundert mitteldeutscher Musik- und Theatergeschichte des Barock, von Erdmann Werner Böhme, Verlag Buchdruckerei E. und Ed. Richter, 1931.
  • Herbert Alfred Frenzel, Thüringische Schlosstheater, Band 63 von Schriften der Gesellschaft für Theatergeschichte, Verlag Gesellschaft für Theatergeschichte, 1965.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Landestheater Altenburg en la germana Vikipedio.

  1. Pieresche Hofbuchdruckerei bei Archivportal Thüringen