Zbigniew Brzeziński
Zbigniew Brzeziński (naskiĝis la 28-an de marto 1928 en Varsovio) – usona politikologo de pola deveno loĝanta en Usono, sovetologo kaj futurologo.
Lia patro estis Tadeusz Brzeziński kaj patrino Leonia Roman. Edziĝinta kun skulptistino Emilie Benes (naskita en 1932 w Ĝenovo), usonanio ĉehdevena, parencigita kun prezidento de Ĉeĥoslovakio Edvard Beneš. Posedas tri infanojn: filojn Jan kaj Mark (naskitaj en 1965) kaj filinon Mika (naskita en 1967).
Kiel lernanto dum kelkaj jaroj loĝis ĉe geavoj en Przemyśl, kie lia avo estis juĝisto. En la aĝo de 10 jaroj foriris al Kanado, kie lia patro en 1938 estis direktita al diplomatia posteno. Ĉe Universitato McGill en Montrealo studis politikajn sciencojn kaj ekonomikon, kie en 1950 magistriĝis. Post tri jaroj doktoriĝis en Universitato de Harvard, kie lekciis ĝis 1960. En 1958 ricevis amerikan civitanecon. Ĉe Universitato Columbia en Novjorko kreis Esploran Instituton pri Internaciaj Transformiĝoj. En la jaroj 1960-1989 lekciis ĉe amerikaj universitatoj kaj membriĝis al Centro de Strategiaj kaj Internaciaj Studoj en Vaŝingtono.
En la jaroj 1977-1981 estis konsilisto pri sekureco ĉe Jimmy Carter, la prezidento de Usono, kaj ĉi-periode ludis signifan rolon en eksterlanda politiko. Postulis engaĝigon de Usono al antisoveta partizaneco en Afganio kaj al kontraŭkomunisma movado Solidareco en Pollando. Lia sinteno havis decidan influon al ĉesigo de planata invado de sovetaj militfortoj kune kun Varsovia Pakto kontraŭ Pollando decembre 1980. Malsukcese tamen finiĝis lia politiko rilate al Irano, inkluzive provo liberigi kaptitojn malliberigitaj fare de tieaj revoluciuloj en usona ambasadejo en Tehrano.
Kun paso de la tempo Zbigniew Brzeziński estas konsiderata unu el la plej eminentaj kaj efikaj prezidentaj konsilistoj pri nacia sekureco en moderna historio de Usono.
En 1988 donis kontroversian intervjuon al la franca ĵurnalo Le Nouvel Observateur. Bagateligis en ĝi minacon de la islama fundamentalismo kaj la talibojn priskribis kiel „iom konfuzitaj islamanoj”. Vizitante Pollandon en 2007 Brzeziński konstatis, ke la intervjuo ne estis autorizita kaj la kunteksto por eksponi liajn eldirojn malĝusta. Liaj opinioj koncernis nur la cirkonstancojn en Irano kaj ne rilatis ĝenerale al la islama mondo.
Laŭ lia iniciato oni establis Polan-Amerikan Fonduson de Libereco – organizon, kiu agas favore al plifortigo de civitana socio, demokratio kaj merkata mastrumado en Pollando, inkluzive kun egaligo de ŝancoj por individua kaj socia evoluo kaj samtempe subtenas transformaciajn procesojn en aliaj landoj de Mez-Orienta Eŭropo.
Doktoro honoris causa de Katolika Universitato en Dublino, Universitato en Vilno kaj de polaj universitatoj: Jagelona (honorigita i.a. pro meritoj preventi rusan intervenon en Pollando en la jaroj 1980-81 kaj klopodoj por kandidatigi Pollandon al NATO), Varsovia, Akademio de Nacia Defendo kaj Katolika Universitato en Lublin. En 2001 ricevis honoran civitanecon de Krakovo.
Zbigniew Brzeziński estas adepto de konstruo en Pollando elementojn de kontraŭraketa defendo aŭ la bazo de kontraŭraketoj danke al kio liaopinie plifortiĝus alianco inter Pollando kaj Usono. Kritikis ankaŭ administracion de George W. Bush pro ties cedemo al Rusio pri la nacia defendo. Esprimo de la kritiko estis aserto, ke: Putin jam de jaro kraĉas al vizaĝo de Usono kaj responde estas invitata al familia renkonto.
En 1981 estis distingita per usona Medalo de Libereco, en 1995 per Ordeno de la Blanka Aglo, en 1996 per Ordeno pro Meritoj por Ukrainio de la unua klaso, en 1998 per ĉeĥa Ordeno de Tomáš Garrigue Masaryk de la unua klaso. En 2006 Gazeta Wyborcza distingis la profesoron Brzeziński per titolo Homo de la Jaro.
Profesoro de Universitato Columbia kaj aŭtoro de pluraj verkoj pri politiko, i. a.:
- Totalitarian Dictatorship and Autocracy (Totalisma diktatoreco kaj memregeco) (1956)
- Ideology and Power in Soviet Politics (Ideologio kaj rego en soveta politiko) (1962)
- Plan gry (Lud-plano) (1986)
- Cztery lata w Białym Domu. Wspomnienia Doradcy do Spraw Bezpieczeństwa Państwa 1977-1981 (Kvar Jaroj en la Blanka Domo. Rememoroj de konsilisto pri sekureco de ŝtato 1977-1981) W (1990) ISBN 83-85028-50-1 ISBN 83-209-0794-2 (Laŭ angla originalo: Power and principle. Memoris of the National Security Adviser 1977-1981)
- Grand Failure: The Birth and Death of Communism in the Twentieth Century (Granda bankroto. Naskiĝo kaj morto de komunismo en la 20-a jarcento) (1990)
- The Grand Chessboard. American Primacy and Its Geostrategic Imperatives (Granda Ŝaktabulo. Amerika gvidantaro kaj ties geostrategiaj servantoj) (1997)
- Second Chance. Three Presidents and the Crisis of American Superpower (Dua ŝanco. Tri prezidentoj kaj krizo de amerika superpotenco) (2007)
[redakti] Bibliografio
- Andrzej Bernat: Życie z Polską (Vivo kun Pollando). Warszawa: 2004. ISBN 83-7386-084-3.
- Józef Frankiewicz: Zbigniew Brzeziński i jego związki z Przemyślem (Zbigniew Brzeziński kaj liaj ligoj kun Przemyśl). Przemyśl: San-Set, 1999. ISBN 83-911659-0-6.
- Aleksandra Ziółkowska-Boehm: Dreams and Reality Polish Canadian Identities. Toronto: 1984. ISBN 0-9691756-0-4.
- Aleksandra Ziółkowska-Boehm: Kanada, Kanada.... (Kanado, Kanado....) Warszawa: 1986. ISBN 83-7021-006-6.
- Aleksandra Ziółkowska-Boehm: Korzenie są polskie (Radikoj estas polaj. Warszawa: 1992. ISBN 83-7066-406-7.
- Aleksandra Ziółkowska-Boehm: The Roots are Polish. Toronto: 2004. ISBN 0-920517-05-6.