Makao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri ĉina regiono. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Makao (birdo).
Speciala Administra Divido de Makao
Norma ĉine : 澳門特别行政區
Àomén Tèbié Xíngzhèngqū
Portugale : Região Administrativa Especial de Macau
Mallongigo: n/a
speciala administra regiono • urboŝtato • urbego • setlejo • turisma celloko • dependanta teritorio • customs territory of China
Ĉinio kun Speciala Administra Divido de Makao montrata
Ĉinio kun Speciala Administra Divido de Makao montrata
Ĉinio kun Speciala Administra Divido de Makao montrata
Signifo de nomo 澳 ào – enlasejo
門 mén – pordego
Administra speco Speciala administra divido
Ĉefurbo
(kaj plejgranda urbo)
n/a
Provincestro Ho Iat Seng
(ekde 2019)
Areo 29,5 km²
 - Latitudo 22° 12' N
 - Longitudo 113° 33'E
Loĝantaro (2009)
 - Ĉirkaŭ 544 600
 - Loĝdenso 18568/km²
Ekonomio (2009)
 -  MEP US$ 31,27 miliardoj
 -  MEP po kapo US$ 59 451
HDI 0,944 (tre alta) (2008)
Etnoj hanoj – 95%
portugaloj – 3%
ISO 3166-2 CN-92
Oficiala retejo
http://www.macau.gov.mo

AkvejoSudĉina maro

Supermara alteco22 m [+]
Koordinatoj22° 11′ 24″ N, 113° 32′ 17″ O (mapo)22.19113.53805555556
Plej alta punktoAlto de Coloane [+]
Areo115,3 km² (11 530 ha) [+]
Loĝantaro682 100 [+] (2021)
HorzonoMakaa Norma Horzono [+]

Makao (Makao)
Makao (Makao)
DEC
Makao
Makao
Map
Makao

Vikimedia Komunejo:  Macau [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Makao[1][2]Aomeno (ĉine 澳門, pinjine: Àomén; portugale Macau) estas, kun Hongkongo, unu el la du specialaj administraj dividoj (speco de provinc-nivela divido) de la Ĉina Popola Respubliko. Ĝi situas ĉe la delto de la Perlorivero, limante kun Kantonio norde kaj kun la Sudĉina Maro sude. Makao estas eks-kolonio de Portugalio, kiu transdoniĝis al Ĉinio en 1999, sub la kondiĉo ke ĝi restas aŭtonomeco super internaj aferoj (almenaŭ ĝis 2049).

Historio[redakti | redakti fonton]

La blazono de Makao
La flago de Makao ekde 1999
Ruinoj de la portugala preĝejo Sao Paulo en Makao
Makao
Mapo kun administraj subdividoj de Makao
Venetian Macau, plej granda kazino in Makao kaj tuta Ĉinio

Makao estis la plej malnova eŭropa kolonio en Ĉinio, fondita dum la 16-a jarcento. La Kolegio Sankta Paŭlo estis universitato fondita en 1594 en Makao fare de jezuitoj ĉe la servo de la portugaloj sub la traktato Padroado. Ĝi estis la unua eŭrop-tipa universitato en Orienta Azio.

La areo suferis la rezulton de la Katastrofa Tajfuno de 1874, nome ĉirkaŭ 5 000 homoj perdis siajn vivojn en Makao.

La portugala registaro transdonis suverenecon super la teritorio al Ĉinio en 1999, kaj ĝi nun estas Speciala Administra Regiono de Ĉinio. Loĝantoj de Aomeno plejparte parolas la kantonan lingvon indiĝene; la mandarena ĉina, la portugala kaj la angla lingvoj estas ankaŭ parolataj.

"Aomenano" en larĝa senco estas ĉiu konstanta loĝanto de Aomeno, sed mallarĝe, la vorto signas anon el etna grupo de loĝantoj de portugala descendo, kiuj ĝenerale miksiĝis kun ĉinoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Servoj[redakti | redakti fonton]

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Krom la historiaj koloniaj antikvaĵoj, la plej grandaj allogaĵoj en Aomeno estas la kazinoj. Kvankam multaj formoj de hazardludo estas leĝaj tie, la plej populara ludo estas Pai Gow, ludata per ĉinaj domenoj. Hazardludistoj el Hongkongo ofte prenas unu-tagan ekskurson al la urbo. Prama servado de akvoglisilo inter Hongkongo kaj Aomeno estas havebla 24 horojn tage, ĉiutage.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

La statuo de Guanyin, mikso de la tradiciaj bildoj de la bodhisattva Guanyin kaj Sankta Maria.

La miksado de la ĉina kaj portugala kulturoj kaj religiaj tradicioj dum pli ol kvar jarcentoj kreis nereprodukteblan kolekton de ferioj, festivaloj kaj okazaĵoj. La plej granda okazaĵo de la jaro estas la Makaa Grand-Premio en Novembro, kiam la ĉefaj stratoj en Makao estas konvertataj al vetkurejo, kiu havas similojn je la Grand-Premio de Monako. Aliaj ĉi-jaraj okazaĵoj inkluzivas la Makaan Arton Festivalon en Mardo, la Internacian fajraĵan Elmontron en Septembro, la Internacian Muzikan Festivalon en Octobro kaj/aŭ Novembro, kaj la Makaan Internacian Maratonon en Decembro.

La Lune Ĉina novjara festo estas la plej grava tradicia festivalo kaj solenado kutime okazas en malfrua Januaro aŭ frua Februaro. La Pou Tai Un Templo en Taipa estas la ejo por la festeno de Tou Tei, la Dio de la Tero, en Februaro. La procesio de la Pasio de Nia Lordo estas ege konata Katolika rito kaj vojaĝo, kiu vojaĝas el Igreja de Sanktulo Agostinho (potugale; Saint Augustine angle) al Igreja de Sé-a Katedralo, kaj ankaŭ okazas en Februaro.

A-Ma Templo, kiu honoras la Diino Matsu, estas plena en Aprilo per multaj adorantoj solenante la A-Ma festivalo. En Majo, oni tipe vidas dancantajn drakojn ĉe la festeno de la ebria drako kaj tre purajn budhojn ĉe la festeno de la banado de Lorda Budho. En Coloane Vilaĝo, ankaŭ la Taoista Dio Tam Kong estas honorata samtage. La Draka Ŝipa Festivalo estas farata sur Nam Van Lago en Juno kaj la Festivalo de La Malsata Fantomo en malfrua Aŭgosto aŭ frua Septembro ĉi-jare. Ĉiuj okazaĵoj kaj festivaloj de la jaro finas per la Vintra solstico en Decembro.

Loka kuirarto en Makao konsistas de mikso de kantonaj kaj portugalaj manĝaĵoj. Multajn unikajn manĝaĵojn rezultis de la spicaj miksaj, kiujn la edzinoj de portugalaj maristoj utilis por reprodukti Eŭropajn manĝaĵojn. Ĝiaj konsistaĵoj kaj spicoj inkluzivas tiujn de Eŭropo, Sud-Ameriko, Afriko, Hindio, kaj Sudorienta Azio, kaj la lokajn Ĉinajn konsitaĵojn. Tipe, Makaa manĝaĵo estas spicata per diversaj spicoj kaj gustoj, inkuzivante kurkumo, kokoslakto, cinamo, kaj "bacalhau", donante specialajn aromojn kaj gustojn. Famaj manĝaĵoj estas Galinha à Portuguesa, Galinha à Africana (afrikeca koko), Bacalhau, Makaaj kapiskaj salikokoj, kaj Kirli-fritita karea krabo.

Makao konfitas multajn historiajn ecojn en urbaj ejoj. La Historian Centron de Makao, kiu inkluzivas dudek kvin historiajn lokojn, oficiale listis UNESKO kiel Monda heredaĵo la dek kvaran de Julio 2005 dum la dudek naŭa sesio de la Monda Heredaĵa Komitato, okazante en Durbano, Sud-Afriko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ NPIV
  2. Laŭ Reta Vortaro

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]