Selman Waksman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Selman Waksman
Nobel-premiito
Persona informo
Selman Abraham Waksman
Naskiĝo 22-an de julio 1888 (1888-07-22)
en Nova Pryluka,  Rusia Imperio
Morto 16-an de aŭgusto 1973 (1973-08-16) (85-jaraĝa)
en Woods Hole
Tombo Woods Hole Village Cemetery vd
Etno Ukrani vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Usono vd
Ŝtataneco UsonoRusia ImperioSovetunioUkrainio vd
Alma mater Universitato de Kalifornio ĉe BerkeleyUniversitato Rutgers vd
Profesio
Okupo biologo • biokemiisto • aŭtobiografo • kuracistomikrobiologo • universitata instruisto • inventisto • farmakologo • kemiistobotanikisto vd
Laborkampo biokemiomikrobiologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Selman Abraham WAKSMAN (22-a de julio 1888 – 16-a de aŭgusto 1973) estis ukrain-devena jud-usona inventisto, biokemiisto kaj mikrobiologo kies esploro por la malkomponiĝado de organismoj kiuj vivas en grundo ebligis la malkovron de la streptomicino kaj de kelkaj aliaj antibiotikoj. Estante profesoro de biokemio kaj mikrobiologio en la Universitato Rutgers dum kvar jardekoj, li malkovris nombrajn antibiotikojn (kaj enkondukis la modernan sencon de tiu vorto por nomi ilin), kaj li enkondukis procedurojn kiuj kondukis al la disvolvigo de multaj aliaj. La enspezoj el la permesiloj de liaj patentoj financis la fondon por mikrobiologia esplorado, kiu establis la Waksman Institute of Microbiology en la kampuso Busch de la Universitato Rutgers en Piscataway, Nov-Ĵerzejo (Usono). En 1952, li ricevis la Nobel-premion pri fiziologio aŭ medicino pro "ingeniaj, sistemaj kaj sukcesaj studoj de grundo-mikroboj kio kondukis al la malkovro de streptomicino." Waksman kaj lia fondaĵo poste estis akuzita de Albert Schatz, unu el liaj doktorigaj studentoj kaj fakte unua malkovrinto de la streptomicino, ĉar minimumigis la rolon de Schatz en la malkovro de streptomicino.[1]

En 2005, Selman Waksman ricevis stipendion de la ACS National Historical Chemical Landmark en agnosko al la grava laboro de sia laboratorio por izoli pli ol 15 antibiotikoj, inklude la streptomicinon, kiu estis la unua efektiva traktado kontraŭ la tuberkulozo.[2]

Kelkaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Enzymes (1926)
  • Humus: origin, chemical composition, and importance in nature (1936, 1938)
  • Principles of Soil Microbiology (1938)
  • My Life with the Microbes (1954) (membiografio)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kingston, William (2004-07-01). "Streptomycin, Schatz v. Waksman, and the balance of credit for discovery". Journal of the History of Medicine and Allied Sciences. 59 (3): 441–462. doi:10.1093/jhmas/jrh091. ISSN 0022-5045. PMID 15270337.
  2. "Selman Waksman and Antibiotics". National Historic Chemical Landmarks. American Chemical Society. Alirita la 10a de junio 2020.