Ĉina-sovetia disiĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉinsoveta disiĝo: komunistaj ŝtatoj porsovetaj (ruĝe); porĉinaj (flave); kaj neengaĝitaj Nordkoreio kaj Jugoslavio (nigre).

La Ĉina-sovetia disiĝo estis laŭgrada malbonigo de rilatoj inter Popola Respubliko de Ĉinio (PRĈ) kaj Sovetunio (USSR) dum la Malvarma Milito (1945–91). Ekde 1956, ambaŭ landoj iom diverĝis ideologie, kaj, komence en 1961, la ĉinaj komunistoj formale denuncis “La Reviziisman Perfidan Grupon de Sovetaj Estroj." En la 1960-aj jaroj, tiu intelekta diverĝo iĝis kritika, pludaŭrante ĝis fino de la 1980-aj jaroj — kaj malaperis pro la disigo de Sovetunio en 1991. Ties doktrina diverĝo rilatis multe kun la ĉinaj kaj rusiaj naciaj interesoj, pli ol kun la interpretado de la marksistaj ideologioj.