Bajkalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bajgal)
Bajkalo
ruse Байкал
lago, ekoregiono
Lago Bajkalo kaj insulo Olĥon
Lago Bajkalo kaj insulo Olĥon
Lago Bajkalo kaj insulo Olĥon
lago [+]

Oficiala nomo: Байкал

Lando Rusio
TeritorioSiberio
RespublikoBurjatio
ProvincoIrkutska provinco
Historia regionoŜiungnuoj

FervojoTranssiberia fervojo
UrbojSljudjanka, Bajkalsk, Babuŝkin
InsulojOlĥon, Granda Uŝkanij
ForfluantoAngara
Alfluantoj

Supermara alteco456 m
Koordinatoj53° 18′ 10″ N, 108° 0′ 17″ O (mapo)53.30277778108.00472222Koordinatoj: 53° 18′ 10″ N, 108° 0′ 17″ O (mapo) [+]
Plej malalta punkto?

Longo636 km (395.19 mi)
Larĝo79,4 km (49.34 mi)
Profundo1 642 m
Akvokolektejo557 000 km² (55 700 000 ha)
Areo31 722 km² (3 172 200 ha)
Volumeno23 000
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
NomoBajkalo
Tipo de heredaĵonatura heredaĵo
Jaro1996 (20)
Numero754
RegionoAzio-Oceanio
Kriteriojvii, viii, ix, x

ParkoApudbajkala Nacia Parko

Bajkalo (Tero)
Bajkalo (Tero)
Satelita foto de Bajkalo

Bajkalo (Tero)
Bajkalo (Tero)
Mapo kun Bajkalo

Vikimedia Komunejo:  Lake Baikal

 Rusio

Map
vdr

La lago Bajkalo (ruse о́зеро Байка́л, tr. Ozero Baykal; IPA: [ˈozʲɪrə bɐjˈkaɫ]; burjate Байгал нуур, mongole Байгал нуур, Baygal nuur, etimologie signife, en mongola, "la natura lago"[1]) estas rifta lago en Rusio kiu situas en suda Siberio, sur parto de la limo inter Irkutska regiono nordokcidente kaj Burjatia Respubliko sudoriente. La lagon ĉirkaŭas montoj kaj altaj montetoj. La irkutskia flanko de la bajkala bordo estas pli kruta, kaj la burjatia estas malpli (kelkloke la montoj malproksimas de la bordo je kelkdek kilometroj).

La lago Bajkalo estas la la plej granda nesalakva lago laŭ akvokvanto en la mondo, kaj enhavas 22–23% el la monda nesala surfacakvo.[2][3][4] Kun 23,615.39 km³ de nesala akvo,[5] ĝi enhavas pli da akvo ol la Nordamerikaj Grandaj Lagoj ĉiuj kombinitaj.[6] Kun maksimuma profundeco de 1,642 m,[5] Bajkalo estas ankaŭ la plej profunda lago en la mondo.[7] Ĝi estas konsiderata inter la plej klaraj lagoj de la mondo[8] kaj ĝi estas konsiderata ankaŭ la plej malnova lago en la mondo[9] - kun 25 milionoj da jaroj.[10] Ĝi estas la sepa plej granda lago en la mondo laŭ surfaca areo.

Kiel la lago Tanganjiko, la lago Bajkalo estis formita kiel antikva rifta valo, kaj havas la tipan formon de longa lunkvarono kun surfaca areo de 31,722 km². Bajkalo estas hejmo al miloj da specioj de plantoj kaj animaloj, multaj el kiuj ekzistas nenie aliloke en la mondo. La lago estis deklarita Monda heredaĵo de Unesko en 1996.[11] Ĝi estas ankaŭ hejmo de la Burjataj triboj kiuj vivas ĉe la orienta flanko de la lago Bajkalo,[12][13] kie ili bredas kaprojn, kamelojn, bovojn, kaj ŝafojn,[13] kie la ĉefaj temperaturoj varias el vintra minimumo de −19 °C (−2 ) al somera maksimumo de 14 °C (57 ).[14]

La regiono apud Bajkalo estas tre seismema, ĉi tie tre oftas tertremoj. Tamen, plejparto da ili estas fakte nerimarkeblaj, ĉar la intenso estas nur unu aŭ du poentoj laŭ la skalo de Riĥter. La regiono oriente de la lago Bajkalo estas nomita TransbajkaloDaurio, kaj la pli svage difinita regiono de la lago estas foje konata kiel Bajkalio.

Ĝenerale

La maksimuma profundo de la lago egalas 1637 metrojn, do ĝi estas la plej profunda lago en la mondo. Kaj eĉ se oni konsiderus, ke la akvosurfaco altas je 456 metroj super la marnivelo, do ĉi tiu parto de la lagokavaĵo nivelas je 1181 metroj sub la marnivelo, tiel estante ankaŭ la plej profunda kavaĵo sur kontinento. La longo de Bajkalo egalas 636 kilometrojn, la larĝo varias de 25 ĝis 60 kilometroj. La areo de la surfaco estas 31.500 km2 (iom pli ol tiu de Belgio), la volumeno de akvo estas 23.000 km3 (konsistigante 22% de la monda trinkebla akvoprovizo). Bajkalo estas la dua (post la salakva Kaspio) en la listo de plej akvokvantaj lagoj en la mondo. La bordolinio de la lago longas je 2100 km.

En la lagon fluas 336 riveroj kaj rojoj, sed la nombro enkalkulas nur konstantajn enfluojn. La plej grandaj tiuj estas Selenga, Verĥnjaja Angara (Supra Angara), Barguzin, Turka, Sneĵnaja (Neĝa), Sarma. Nur unu rivero elfluas el Bajkalo, ĝi nomiĝas Angara (akcentu la lastan silabon) kaj estas unu el malmultaj okazoj de rivero fontanta el lago. Sur la teritorio de Bajkalo estas 22 insuloj. La plej granda kaj interesa estas la insulo Olĥon.

Ĉesurfacaj akvotavoloj en Bajkalo temperaturas je 8 ĝis 9 gradoj laŭ Celsio somere kaj en apartaj golfoj ĝis 20°С. Pli profundaj tavoloj ne tiel varmas – ĉ. 4°С. La akvo en la lago estas tiom diafana, ke unuopaj ŝtonoj kaj aliaj objektoj estas videblaj je 40-metra profundo.

Science pri Bajkalo

Ekzistas scienco studanta lagojn; ĝi nomiĝas limnologio. En Irkutska akademia urbeto estas Bajkala limnologia instituto Лимнологический институт Сибирского отделения Российской академии наук, kiu esploras la lagon Bajkalo. Al eminentaj esploristoj de Bajkalo apartenas: Benedykt Dybowski kaj Aleksander Czekanowski.

Toponimio

La ĉefa ŝamano de Olĥon, nome Valentin Ĥagdajev, rakontas pri la historio kaj la tradicioj de sia regiono.

Pratempe la diversaj popoloj, loĝantaj sur kaj apud la bordoj de Bajkalo, nomis la lagon per diversaj nomoj. Deveno de la nomo ne estas difinitive pruvita, ja ekzistas pluraj versioj pri ĝia apero. Ĉi-sube jenas kelkaj:

Situanta en la iama norda teritorio de la konfederacio de Ŝiungnuoj, Bajkalio estis scenejo de la Milito Han–Ŝiungnua, kie la armeoj de la Dinastio Han persekutis kaj venkis la fortojn de Ŝiungnuoj el la 2a jarcento a.K. al la 1a jarcento n.e. Ili registris ke la lago estis "granda maro" (hanhai) kaj desegnis tiun Nordan Maron (Běihǎi) el la duonmitaj Kvar Maroj.[15] La Kurikanoj, nome Siberia tribo kiu loĝis en la areo en la sesa jarcento, donis nomon kiu trandukeblas al "multa akvo". Poste, ĝi iĝis nomita "natura lago" (Baygal nuur) fare de la Burjatoj kaj "riĉa lago" (Bay göl) fare de la Jakutoj.[16]

Unuaj rusaj esploristoj en Siberio uzis la evenkan nomon Lamu (maro). Ekde la dua duono de la 17-a jarcento rusoj ekuzadas la burjatan nomon Bajgaal, plikutimiginte la nomon laŭ la normoj de sia lingvo. Ili anstataŭigis la karakterizan burjatan sonon g per ruse pli orelkutima k, rezulte finformiĝis la nuntempa nomo.

Geologio

La baseno de la rivero Jenisejo, kiu inkludas la lagon Bajkalo.

Ĝis nun daŭras disputoj pri kiel aperis Bajkalo, ĉu rezulte de malrapidaj kaj neeviteblaj transformiĝoj aŭ pro terurega katastrofo, kiu kaŭzis disfendaĵon en la tera krusto. Sciencistoj taksas la aĝon de la lago je 25-30 milionoj da jaroj. Ordinare lagoj ekzistas dum 10-15 mil jaroj, kaj poste pleniĝas je sedimentaĵoj kaj malaperas de sur la tervizaĝo.

Bajkalo havas neniajn indicojn pri eventuala maljuniĝo, kiajn havas multaj lagoj en la mondo. Male, sciencaj esploroj inspiris geofizikistojn hipotezi, ke Bajkalo estas naskiĝanta oceano. Tion pli pruvas ankaŭ tio, ke ĝiaj bordoj disiras je ĉ. 2 centimetroj ĉiun jaron, similante al disirado de la kontinentoj Afriko kaj Sud-Ameriko.

En 1862 pro dekpoenta tertremo en la norda parto de la delto de la rivero Selenga subakviĝis terareo je 200 km2 kun 6 vilaĝoj (burjate ulus-oj), kie estis loĝintaj 1300 homoj. Tiel aperis la golfo Proval (kio signifas disfendaĵo).

La Bajkala Montaro estas deklivaro super la nordokcidenta bordo de la lago Bajkalo en suda Siberio, Rusio.[17] La Bajkala Montaro estas la origino de la rivero Lena. Tiuj montoj ĉirkaŭ la lago Bajkalo estas tre dense arbaraj de grizaj alnoj, poploj, lanugaj betuloj, larikoj, abioj, pinoj, kaj piceoj.[18] Ties plej alta pinto estas la Ĉerski Monto (2,572 m)

Flaŭro kaj faŭno

La Bajkala foko estas endemia de la lago Bajkalo, kie ĝi estas la nura mamulo.

La lago Bajkalo estas riĉa en biodiverseco. Ĝi estas hejmo de pli ol 1,000 specioj de plantoj kaj 2,500 specioj de animaloj baze sur la nuna sciaro, sed la faktaj nombroj por ambaŭ grupoj estas supozeble multe pli altaj.[19][20] Pli ol 80% el animaloj estas endemiaj.[20] Laŭ informoj de Limnologia instituto, en Bajkalo loĝas 2630 specioj kaj subspecioj de plantoj kaj animaloj, du trionoj de kiuj renkonteblas nur en tiu ĉi akvejo, alivorte estas endemiuloj. Tia abundo de vivaĵoj eksplikeblas per alta proporcio de oksigeno en la tuta etendo de la bajkala akvo.

Tre interesa vivaĵo en Bajkalo estas vivonaska fiŝo golomjanka, kies korpo je 30% konsistas el graso. Aliaj fiŝoj en Bajkalo estas timalo, koregono, sturgo, lojto, salmotruto, ezoko k.a. Aliaj gravaj animaloj estas la zibelo kaj la nerpo (bajkala foko).

Laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ) kaj de la Nacia Geografia Societo, Bajkalo estas dolĉakva ekoregiono el la Eŭropa-siberia ekoprovinco de la Palearkto. Ĝi estas listigita en la Tutmondaj 200.

Specioj kiuj portas la nomon de la lago estas ekzemple la akvobirdo Bajkala kreko (Anas formosa) kaj la planto Bajkala skutelario (Scutellaria baicalensis). La regiono Transbajkalo per la alternativa nomo Daurio donis sian nomon al diversaj bestospecioj inkluzive de daura erinaco (Mesechinus dauuricus), kaj de la sekvantaj birdoj : bruna muŝkaptulo (Muscicapa dauurica), dauria korvo, dauria perdriko, kaj ruĝpuga hirundo (Hirundo dauurica). La komuna nomo de la fama daura lariko (Larix gmelinii) same kiel de tiu de la daura ramno (Rhamnus davurica) ankaŭ devenas de la sama fonto.

Biotopo

Malmultaj lagoj povas konkurenci kun la lago Bajkalo laŭ terminoj de biodiverseco.

Ruĝa linio – Transsiberia fervojo preterpasas sude de Bajkalo, norde de Mongolio.

La Bajkalo estas rekonata pro la unika heleco de sia akvo. La establado de fabriko de procezado de lignopasto kaj celulozo en la suda pinto de la lago, origine planita en 1957, generis pacajn protestojn kiuj siavice okazigis ekologiisman priokupiĝon inter la kleraj personoj de Rusio, kvankam ne en la soveta burokrataro. Tiu fabriko ankoraŭ elverŝas forĵetaĵojn al la akvo de Bajkalo. La efiko de tiu poluo en Bajkalo kaj aliaj similaj alfluaĵoj estas studita ĉiujare de la Instituto Tahoe Baikal, nome programo de interŝanĝo inter scienculoj de Usono, Rusio kaj Mongolio kaj studentoj gradigitaj iniciatita en 1989.

Oni konis en Eŭropo malmulton pri la lago Bajkalo ĝis oni komencis la konstruadon de la Transsiberia fervojo. La spectakla itinero, kiu bordas parton de la lago, postulis 200 pontojn kaj 33 tunelojn. Samtempe, (18961902), multnombra ekspedicio hidrogeografia estrita de Fiodor Kiriloviĉ Driĵenko produktis la unuan atlason detalan de la profundaĵoj de Bajkalo.

En julio de 2008 oni komencis la ekspedicion de du rusaj batiskafoj "Mir", nome Mir-1 kaj Mir-2, kaj la 29-an de julio ili sukcesis alveni ĝis la profundo de la lago la unuan fojon en la historio.[21][22][23]

Ekonomio

Sunsubiro super la lago Bajkalo.

La lago, kromnomita "la Perlo de Siberio", allogis investantojn el la turisma industrio kaj elenergiaj enspezoj subtenis ekonomian eksplodon.[24] La komplekso de Viktor Grigorov nome Granda Bajkalo en Irkutsk estas unu el la investantoj, kiuj planis konstruis tri hotelojn, kreante 570 laborpostenojn. En 2007, la Rusia registaro deklaris la Bajkalan regionon speciala ekonomia zono. Populara turismejo en Listvjanka estas hejmo de sep-stela Hotelo Majak. Ĉe la norda parto de la lago, Baikalplan (germana NRO) konstruis kun Rusoj en 2009 la Froliĥan Aventuran Bordopadon, nome 100 km-longa long-distanca pado kiel ekzemplo por eltenebla disvolvigo de la regiono. Bajkalo estis ankaŭ deklarita Monda heredaĵo de Unesko en 1996. Rosatom planas konstrui laboratorion ĉe Bajkalo, kun internacia urania fabriko kaj por investi 2.5 mil milionoj da usonaj dolaroj en la regiono kaj por krei 2,000 laborpostenojn en la urbo Angarsk.[24]

La lago Bajkalo estas populara celo inter turistoj el la tuta mondo. Laŭ la Rusia Federacia Ŝtata Statistika Servo, en 2013, 79,179 eksterlandaj turistoj vizitis Irkutsk kaj la lagon Bajkalo; en 2014 - 146,937 vizitantoj. La plej popularaj lokoj por gastiĝi ĉe la lago estas Listvjanka, la insulo Olĥon, la kabo Kotelnikovskij, Bajkalskij Priboj, la turismejo Ĥakusi kaj la vilaĝo Turka. La populareco de la lago Bajkalo estas kreskanta el jaro al jaro, sed ne estas disvolvigita infrastrukturo en la areo. Laŭ la kvalito de la servaro kaj la komforto el la vidpunkto de vizitantoj, la lago Bajkalo ankoraŭ devas fari longan vojon al progreso.

La glacivojo al la insulo Olĥon estas la nura laŭleĝa glacivojo en la lago Bajkalo. Tiu vojo estas preparata de fakuloj ĉiun jaron kaj ĝi malfermiĝas kiam la glacikondiĉoj permesas tion. En 2015, la glacivojo al Olĥon estis malfermita el la 17a de Februaro al la 23a de Marto. La dikeco de la glacio en la vojo estas proks. 60 cm, maksimuma kapablo permesita – 10 tunoj; ĝi estas malfermita al la publiko el 9a horo matene al 6a vespere. La vojo tra la lago estas 12 km longa kaj ĝi iras el la vilaĝo Kurkut en la ĉeftero, al Irkutskaja Guba en la insulo Olĥon.[25]

Turismo

La insulo Olĥon.

Ekzistas diversaj manieroj atingi Bajkalon. Plej ofte oni preferas komenci sian vojaĝon al ĝi venante en unu el la grandaj proksimaj urboj: Irkutsk', Ulan-Ude' aŭ Severobajkalsk' kaj poste veturonte laŭ pli detale pripensita itinero.

Trajne veturante laŭ la Trasiberia fervojo inter Irkutsko kaj Ulan-Udeo, oni povas dum horoj admiri la vidojn al la lago, etendanta tuj trans la fenestro.

Je 70 kilometroj de Irkutsko, sur bajkala bordo apud la elfluo de Angara situas la vilaĝo Listvjanka, unu el la plej popularaj turismaj lokoj ĉe Bajkalo. Oni povas atingi la lokon per buso aŭ ŝipo dum iomete pli ol horo.

Ĉirkaŭbajkala fervojo vintre

Historio

Klimato

La lago vintre, vidita el la turismejo Listvjanka: la glacio estas sufiĉe dika por sunteni kaj piedirantojn kaj neĝoveturilojn.

La akv-amaso de Bajkalo influas la klimaton de apudaj teritorioj. Ĉi-tieaj vintroj estas pli mildaj, someroj estas malpli varmegaj. Printempoveno ĉe Bajkalo okazas je 10-15 tagoj pli malfrue ol ĉe pli malproksimaj lokoj, kaj aŭtunoj ofte estas tre longaj.

Bajkalo estas vizitinda ankaŭ pro granda kvanto de sunbrilaj horoj. Ekzemple, en la vilaĝo Bolŝoje Goloustnoje ĝi atingas 2524 horojn kaj estas la plej granda en Rusio. Da sensunaj tagoj estas ĉi tie nur 37, kaj 48 sur la insulo Olĥon.

Specialaj trajtoj de la vetero rezultas pro bajkalaj ventoj, kiaj tiu de Sarma kaj tiu de BArguzin.

Vidindaĵoj

Ĉe Bajkalo kaj en lokoj ĉirkaŭ ĝi estas multe da vidindaĵoj kulturaj, naturaj, historiaj kaj arkeologiaj. Ĉi-sube enlistas nur kelkaj el ili.

Bildaro

Ĉe la orienta parto
Ĉe la suda parto

Ekologiaj aspektoj

Bajkalo havas eksterordinare puran akvon, kiun konstante purigas amaso da amfipodoj, manĝantaj algojn kaj bakteriojn. Tiu pureco kontribuas al la menciita unika vivularo. Inter ĝi estas la ununura nesalakva foko en la mondo.

Plano pri naftodukto preter Bajkalo

Dmitrij Medvedev kaj Hu Jintao, respektive rusa kaj ĉina ŝtatestroj interesataj en la konstruado de la naftodukto.

En 2006 rusia naftokompanio "Transneft" Arkivigite je 2013-04-15 per la retarkivo Wayback Machine intencis konstrui naftodukton interalie sur la bordo de la lago (en kelkaj lokoj nur je 800 metroj de la akvosurfaco). La konstruado mem minacis al la ĉirkaŭa naturo (same kiel okazis dum aliaj grandegaj konstruadoj ne nur en Rusio), unika en tiu ĉi loko, sen paroli pri malpurigado de la lago dum la konstruado. La planoj enhavis la transmeton de multaj riveroj fluantaj al Bajkalo. Vivmediaj aktivuloj atentigis, ke eĉ eta paneo de tiu dukto povus kaŭzi ekologian katastrofon, kaj ke tia paneo ne malprobablas en regiono kun tertremoj de 8–11 gradoj laŭ Richter-skalo).

La projekto estis aprobata dum longa tempo, kaj Transneft sukcesis nuligi unuan ekologian ekspertizon kaj insisti je dua, kiu rezultis pli favora al la projekto. Kontraŭuloj riproĉis, ke por la dua ekspertizo oni simple forpelis la kritikemajn ekspertizistojn el la komisiono.

Je la 18-a de marto 2006 okazis protesta mitingo en Irkutsk, kie kolektiĝis ĉirkaŭ 5.000 homoj malindiferentaj al la sorto de la unika lago. Ĉiuj lokaj politikistoj kaj partioj (eĉ politike neinterkonsentemaj) manifestis akre kontraŭ la danĝera projekto. Aktivuloj alvokis skribe protesti ĉe la rusa registaro kaj kritikis, ke la rusia gazetaro prisilentas la diskuton.

La 26-an de aprilo la rusia prezidento Vladimir Putin en interparolo kun la ĉefo de "Transneft" insistis pri ŝanĝo de planoj pri konstruado de naftodukto ĉe la norda bordo de Bajkalo. Laŭ la antaŭa plano la naftodukto devis trairi kelkcent metrojn de la laga bordo. Pli sekura traceo de la naftodukto povas kosti plian miliardon da dolaroj al "Transnafto", kiu konsentis ŝanĝi la planojn tiel, ke ĝi trairas nek federaciajn nek respublikajn natur-rezervejojn.

Bajkala Paperpasta Fabriko

Bajkala Paperpasta Fabriko.

La Bajkala Paperpasta Fabriko estis konstruita en 1966 ĉe la laga bordo. Ĝi paligas paperon per kloro kaj forigas siajn rubaĵojn en la lagon. Multaj protestoj ekde la perestrojko fine de la 1980-aj jaroj origine celis la fermon de la fabriko, sed ĉar fermo de la fabriko forigus multajn laborlokojn, protestantoj ekde la fino de la 1990-aj jaroj koncentriĝis ne plu al fermo de la fabriko, sed al redukto de la poluado. Malgraŭ la protestoj ĝi plu funkciis ĝis definitiva fermo fine de 2013.

Demografio

El sudo laŭ horloĝa direkto estas urboj kaj setlejoj Sludjanka, Irkutsk, Severobajkalsk, Ust-Barguzin, Selenginsk, kaj Bajkalsk.

Kurte kaj bele

Ĉi tie estas diversfontaj citaĵoj pri Bajkalo. Oni povas legi ankaŭ la legendon pri la filino de Bajkalo, nome belulino Angara.

  • "Patrino Naturo estas sagaca. Ŝi kaŝis plej eble malproksime de la nesaĝaj gefiloj, en la centro de Siberio, tiun ĉi lastan vivan puton de la planedo. Dum kelkaj milionoj da jaroj la naturo kreis tiun ĉi miraklon, la unikan fabrikon por pura akvo… La bordoj, deklivoj kaj fundo vestitaj per kristalaj rokspecoj gardas la akvon pura. Torente, brue, fale, flue, graniton tranĉante, kuregas al Bajkalo la riveroj, riveretoj kaj rojoj."
  • "Bajkalo mensofrapas per sia beleco, faŭna riĉeco, per siaj unikaĵoj kaj specialecoj. Oni kalkulis ke 60% el la 2630 specioj de bajkalaj plantoj kaj animaloj ne renkonteblas ie ajn en la mondo krom ĉi tie."
  • "La indiĝenaj popoloj kredas je Bajkalo sankta, kaj multaj el ili rilatas al ĝi kiel al viva, intelekta kaj saĝa estulo. Bajkalo rolas en multaj legendoj kaj kredaĵoj. Indiĝena burjato ne permesos al si eĉ ŝtoneton surbordan ĵetaĉi en akvon: "Bajkalo ĝin metis per ondo ĉi-loken, do, ĝi kuŝi ĉi tie devas!" Sanktecon de la lago-maro sendube agnoskis (eble, eĉ sentis) ankaŭ la rusaj landesplorantoj."
  • "Bajkalo unikas kaj malordinaras. Kvazaŭ en giganta laboratorio, la naturo aranĝis ĉi tie siajn eksperimentojn komprenatajn nur de ŝi mem. Ŝi kreis mondon harmonian kaj mirindan. Ĉi tie najbaras kunapude tajgo kaj duondezerto, tundro kaj ŝtonoza stepo. Kaj ĉio ĉi, arboj kaj floroj, birdoj kaj bestoj, mondo de suneco kaj profundo, - ĉio ĉi gardas la vivan akvon de Bajkalo. La akvon por ni kaj niaj gefiloj."

Vidu ankaŭ

Organizoj

Referencoj

  1. Dervla Murphy (2007) Silverland: A Winter Journey Beyond the Urals, London, John Murray, p. 173.
  2. "Unique aquarium on Lake Baikal", Sputnik News, 23-a de junio 2004. Kontrolita 10a de Junio 2017.
  3. (2003) Environmental Organic Chemistry, 2‑a eldono, Wiley Interscience. ISBN 9780471350538.
  4. (2012) Ecology and Conservation of Fishes. CRC Press. ISBN 978-1-4398-9759-1.
  5. 5,0 5,1 A new bathymetric map of Lake Baikal. Morphometric Data. INTAS Project 99-1669. Ghent University, Ghent, Belgium; Consolidated Research Group on Marine Geosciences (CRG-MG), University of Barcelona, Spain; Limnological Institute of the Siberian Division of the Russian Academy of Sciences, Irkutsk, Russian Federation; State Science Research Navigation-Hydrographic Institute of the Ministry of Defense, St. Petersburg, Russian Federation. Ghent University, Ghent, Belgium. Arkivita el la originalo je 2018-12-25. Alirita 9a de Julio 2009.
  6. (2010) 1001 natural wonders : you must see before you die, preface by Koichiro Mastsuura, 2009‑a eldono, London: Cassell Illustrated. ISBN 9781844036745.
  7. Deepest Lake in the World. geology.com. Alirita 18a de Aŭgusto 2007.
  8. (2004) “Diel vertical migration of zooplankton in Lake Baikal and its relationship to body size”, Ecosystems and Natural Resources of Mountain Regions. Proceedings of the first international symposium on Lake Baikal: The current state of the surface and underground hydrosphere in mountainous areas. "Nauka", Novosibirsk, Russia, p. 131–140.
  9. Lake Baikal – A Touchstone for Global Change and Rift Studies. United States Geological Survey. Arkivita el la originalo je 2012-06-29. Alirita 2016-01-03.
  10. Lake Baikal – UNESCO World Heritage Centre. Alirita 5a de Oktobro 2012.
  11. Lake Baikal – World Heritage Site. World Heritage. Alirita 13a de Januaro 2007.
  12. DNA & the peopling of Siberia. Smithsonian Institution (1995). Arkivita el la originalo je 2015-12-24. Alirita 9a de Aŭgusto 2009.
  13. 13,0 13,1 S. Hudgins. (2003) The Other Side of Russia: A Slice of Life in Siberia and the Russian Far East (PDF), Texas A&M University Press.
  14. (Aŭgusto 2004) “Waders of the Selenga delta, Lake Baikal, eastern Siberia”, Wader Study Group Bulletin (PDF) 104, p. 66–78. Alirita 9a de Aŭgusto 2009.. 
  15. Chang, Chun-shu. (2007) The Rise of the Chinese Empire: Nation, State, and Imperialism in Early China, ca. 1600 B.C.-A.D. 8. University of Michigan Press. ISBN 978-0-472-11533-4.
  16. Lincoln, W. Bruce. (2007) The Conquest of a Continent: Siberia and the Russians. Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-8922-8.
  17. Biakado-Lensky. Center for Nature Conservation - Wild Russia. Arkivita el la originalo je 28a de Septembro 2006. Alirita 2006-10-23.
  18. Images of the Baikal from various sources. Alirita 2006-10-23.
  19. Freshwater Ecoregions of the World (2008). Lake Baikal. Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 16an de Julio 2014.
  20. 20,0 20,1 Rivarola-Duartea; Otto; Jühling; Schreiber; Bedulina; Jakob; Gurkov; Axenov-Gribanov; Sahyoun; Lucassen; Hackermüller; Hoffmann; Sartoris; Pörtner; Timofeyev; Luckenbach; and Stadler (2014). A First Glimpse at the Genome of the Baikalian Amphipod Eulimnogammarus verrucosus. Journal of Experimental Zoology Part B: Molecular and Developmental Evolution 322(3): 177–189.
  21. Submarinos rusos conquistan las profundidades abisales del lago Baikal en la ĵurnalo El Mundo
  22. Seres humanos a 1.580 metros bajo el agua 29/07/2008
  23. Científicos rusos publican imágenes obtenidas en las profundidades del lago Baikal 24/08/2010
  24. 24,0 24,1 Tom Esslemont. ""Pearl of Siberia" draws investors", BBC News, 7a de Septembro 2007. Kontrolita 4a de Decembro 2007.
  25. . Driving on frozen Lake Baikal in the winter.
  26. Bajkala Ekologia Ondo Arkivigite je 2014-01-13 per la retarkivo Wayback Machine (ruse)

Literaturo

  • Detlev Henschel: Kayak Adventure in Siberia: The first solo circumnavigation of Lake Baikal (Kajaka aventuro en Siberio). Amazon ISBN 978-3-7375-6102-0.
  • Encyklopedia Audiowizualna Britannica – Geografia I (Aŭdvida Enciklopedio Britannica - Geografio - I) – (ISBN 978-83-60563-07-6).
  • Atlas Lake Baikal Past Present Future, Восточно-Срибирское Aэрогеодезическое Предпрятие, Irkuck 2005,
  • Tadeusz Szczypek, Stanisław Wika, Walerian Snytko, Bajkał, Beskidzka Szkoła Wyższa Turystyki, Żywiec 2004
  • Особо Охраняемые Природные Территории России (Lokoj de naturaj teritorioj de Rusio aparte protektataj), http://www.oopt.info/

Eksteraj ligiloj