Baloň

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Baloň, hungare Balony, (ambaŭ prononcoj balonj) estas vilaĝo en Slovakio en regiono Trnava, en distrikto Dunajská Streda.

Situo

la vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, ĉefvojo Veľký Meder-Győr preteriras. Dunajská Streda troviĝas 24 km-ojn for.

Historio

La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1252. En 1910 loĝis en la vilaĝo 720 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Győr (reĝa departemento), al distrikto de Csilizköz, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš ĝis 1948. En 2001 loĝis tie 731 da homoj (691 hungaroj kaj 39 slovakoj).

Vidindaĵo