Biologia klasado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Biologia klasifikado)
Jump to navigation Jump to search
Variaj niveloj de la scienca klasifika sistemo.SpecioGenroFamilioOrdoKlasoFilumoRegnoDomajnoVivo
Magnify-clip.png
Hierarkio de biologia klasifikado bildiganta 8 bazajn taksonomiajn rangojn.
A white heron with grey legs and a yellow/orange bill standing in green grasses throwing a lizard with its bill.
Granda egreto manipulante sian predon, nome lacerto, antaŭ engluti ĝin. Evidente ambaŭ estas vertebruloj, sed el diferencaj klasoj, dum la ĉirkaŭa herbo estas same vivanta estaĵaro sed apartenanta al alia regno.

Biologia klasado (aŭ klasifikado) estas ordigado de la plantoj, bestoj kaj aliaj vivuloj en grupojn. La biologia klasado temas kaj pri la klasigaj metodoj, kaj pri la klasigo mem, rezulto de tiuj metodoj. La scienco de la biologia klasado estas taksonomio. La metodo klasika (aŭ tradicia) estis ĉefa ĝis la dua duono de la 20-a jarcento, kaj ekde tiam oni ekuzis la metodon kladikan. La kladika klasigo nun anstataŭas iom post iom la klasikan.

En la sciencoj de la vivaj estaĵoj, la scienca klasigado de la specioj (kio estas nomebla ankaŭ kiel «biologia klasigo») korespondas al sistematiko, kiu estas la metodo aŭ aro de metodoj por klasigi la vivajn estaĵojn, kaj al la taksonomio, kiu estas la klasigon mem, rezulta el la apliko de la metodo. La metodoj de la klasigo nomata klasika aŭ tradicia estis hegemoniaj ĝis la dua duono de la 20-a jarcento, markita per la apero, en 1950,[1] de la filogenetika nomenklaturokladismo.

La terminoj koncernataj de la diferencaj klasigoj ne profitas el difino unuanime akceptita, ĉar ĉiu scienca verko, ĉiu vortaro kaj, por tiel diri, ĉiu aŭtoro havanta la sian. Kiel verkis Small (1989):[2] «La ironio estas konstati ke ls fakuloj pri klasigo biologia ne atingis havigi sisteman klarigon de klara nomenklaturo en la interno de sia propra kampo de aktiveco kaj de ties komponantoj […].»[3]

Historio[redakti | redakti fonton]

Romia kopio en marmoro de greka bronzaĵo: busto de Aristotelo fare de Lisipo, ĉ. 330 a.K. La alabastra mantelo estas modernepoka. Aristotelo publikigis la unuan sciatan klasifikon de ĉio ajn ekzistanta, aŭ "estaĵo".

Antikva ĝis mezepoka[redakti | redakti fonton]

Aktualaj sistemoj por klasifiki vivantajn estaĵojn devenas de la pensoj de la greka filozofo Aristotelo, kiu eldonis en sia metafizikaj kaj logikaj verkoj la unuan sciatan klasifikon de ĉio ajn ekzistanta, aŭ "estaĵo". Ĉi tiu estas la plano kiu estigis modernajn vortojn kiel substanco, specio kaj genro, kiujn retenis en modifita formo Karolo Lineo.

Aristotelo ankaŭ studis bestojn kaj klasifikis ilin laŭ tipoj da reproduktado, kiel ankaŭ Karolo Lineo poste faris kun plantoj. Aristotela besta klasifiko fariĝis arkaika pro pluaj elkovroj kaj forgesiĝis.

La filozofia klasifiko estas resume tiel ĉi: Unuagrada "substanco" estas la individua estaĵo; ekzemple, Petro, Paŭlo, ktp. Duagrada substanco estas tio, kion oni povas konvene aŭ tipe diri pri klaso de unuagradaj substancoj; ekzemple, homo Petro, Paŭlo, ktp. La karakterizaĵo devas ne esti simple en tio individua; ekzemple, gramatika kapablo. Gramatika kapablo ellasas la plimulton de Petro do ne estas karakteriza de li. Simile homo (la tuta homaro) ne estas en Petro; iom, li estas en homo.

Specio estas la duaranga substanco kiu estas plej karakterizita de siaj individuoj. La plej karakteriza afero kiun oni povas diri pri Petro estas tio, ke Petro estas homo. Identeco estas postulata: "homo" egalas al ĉiuj ĝiaj individuoj kaj nur tiuj individuoj. Membroj de specio malsamas sole laŭ nombro sed estas tute la sama tipo.

Genro estas duaranga substanco malpli karakteriza de kaj pli ĝenerala ol la specio; ekzemple, homo estas besto. Ne ĉiuj bestoj estas homoj. Klare, genro enhavas speciojn. Ne havas limon la nombro de Aristotelaj genroj kiuj povus esti trovitaj kiel enhavantaj la specion. Aristotelo ne strukturis la genrojn en filumojn, klasojn, ktp., kiel faras la Linnaea klasifiko.

La duaranga substanco kiu distingas iun specion de alia ene de genro estas la specifa diferenco. Homo estas komprenebla kiel la sumo de specifaj diferencoj (la "differentiae" de biologio) en ĉiam malpli ĝeneralaj kategorioj. Ĉi tiu sumo estas la difino; ekzemple, homo estas viva, sentkapabla, racia substanco. La plej karakteriza difino enhavas la specion kaj la sekvan plej ĝeneralan genron: homo estas racia besto. Difino estas tiele bazita sur la unueca problemo: la specio estas nur unu sed havas multajn diferencojn.

La plej supraj genroj estas la kategorioj. Estas dek: unu de substanco kaj naŭ de "akcidentoj", universalaj trajtoj kiuj devas esti "en" substanco. Substancoj ekzistas aparte; akcidentojn nur estas en ili: kvanto, kvalito, ktp. Mankas pli alta kategorio, "estaĵo", pro la sekva problemo, kiu nur estis solvita en la Mezepoko fare de Tomaso la Akvinano: specifa diferenco ne karakterizas sian genron. Se homo estas racia besto, tiam racio ne estas trajto de bestoj. Tial substanco ne povas esti speco de estaĵo ĉar ĝi ne povas havi specifan diferencon, kiu devus esti neestado.

La problemo pri estado okupis la atenton de kleruloj dum la Mezepoko. La solvo de Tomaso, nomita la analogio de estado, establis la kampon de ontologio, kiu multe diskonigiĝis kaj ankaŭ distingis inter filozofio kaj eksperimenta scienco. Tiu lasta estiĝis en la Renesanco el praktika tekniko. Lineo, kiu estis klasika klerulo, kombinis la du sur la sojlo de la granda novklasikista reviviĝo iam nomata la Epoko de Klerismo.

Evoluada taksonomio[redakti | redakti fonton]

La kontribuoj fare de Darvino al la biologiaj sciencoj ŝanĝis klare la manieron konsideri la klasigojn de la diversaj taksonoj.

Je la fina parto de la 18-a jarcento, estiĝis la ideo ke Linea taksonomio transformiĝas en specon de arboforma diagramo de la besta kaj planta regnoj. Tio okazis antaŭ la publikigo de La origino de specioj, nome la ĉefverko de Charles Darwin. Inter la fruaj verkoj kiuj esploris la ideojn pri transmutaciado de specioj estis Zoönomia de Erasmus Darwin kaj Philosophie Zoologique en 1809 de Jean-Baptiste Lamarck. La ideon popularigis en la anglparolanta mondparto la spekulativa, sed vaste legata, Vestiges of the Natural History of Creation, publikigita anonime de Robert Chambers en 1844.[4]

Post la apero de La Origino de Specioj, rapide aperis ĝenerala akcepto, ke klasado devus speguli la darvinan principon de komuna deveno. Populariĝis reprezenti en sciencaj verkoj la Arbon de Vivo, kun konataj fosilioj enkorpigitaj. Unu el la unuaj modernaj grupoj ligitaj al fosiliaj prauloj estis birdoj. Uzante la tiam freŝe malkovritajn fosiliojn de Arkeopterigo kaj Hesperornito, Thomas Henry Huxley deklaris ke ili estis evoluintaj el dinosaŭroj, grupo formale nomita de Richard Owen jam en 1842.[5] La rezulta priskribo, ke dinosaŭroj "estigis" birdojn, aŭ "estis la prauloj de" birdoj, estas la esenca patrico de la pensado de evoluada taksonomio. Trovinte kaj rekoninte pli kaj pli da fosiliaj grupoj en la malfrua 19-a kaj frua 20-a jarcentoj, palaeontologiistoj laboris por kompreni la historion de bestoj tra la epokoj, kunligante konatajn grupojn[6] Per la moderna evoluada sintezo de la fruaj 1940-aj jaroj, establiĝis esence moderna kompreno de la evoluado de la ĉefaj grupoj. La evoluada taksonomio estas bazita sur lineaj rangoj, do la du terminoj estas ĝenerale interŝanĝeblaj en la moderna uzado.

Ek de la 1960-aj jaroj aperis tendenco nomita kladiko, inspirite de la kladika metodo. La elstara trajto estas aranĝi taksonojn en hierarkian kladogenezan arbon, malatentante rangojn. Se taksono inkludas ĉiujn posteulojn de iu praa formo, ĝi nomiĝas unuklada. Grupo kies posteulaj grupoj estas forigitaj (ekzemple, dinosaŭroj, kun birdoj kiel posteula grupo) nomiĝas paraklada (??), dum grupo kiu reprezentas pli ol unu branĉon el la arbo de vivo nomiĝas plurklada.

La diversaj klasadoj[redakti | redakti fonton]

Blanka egreto montras klarajn trajtojn proprajn de sia specio, nome tutblanka koloro, apartaj koloroj de beko, piedoj kaj kruroj, kaj trajtojn komunajn al aliaj specioj de la sama genro, nome longaj bekoj kaj kruroj, sveltaj kolo kaj korpo ktp.

Ŝajnas ke la homo nature bezonas klasigi, por igi la multecon kaj malsimplecon komprenebla. Ĉiu klasigo rilatas al kulturo, nivelo de konoj, kaj varias laŭ la evoluado de la socioj. Krome la koncepta klasigo varias depende el ĉiu lingvo (inklude la metilingvaĵoj de ĉasistoj, brutobredistoj, fiŝkaptistoj, agrikulturistoj), ĉiu civilizo aŭ fako havas tendencon troaprezi la objektivecon de sia klasiga pensaro. Kvankam la tradicia socio modifiĝas malmulte, aŭ faras ĝin nur tre malrapide, nur inverse tio okazas ĉe la societoj nomataj sciencaj, multe pli ŝanĝemaj kaj, krome, sendependaj unu el aliaj, kio klarigas la multoblecon de klasigoj.

Per observado de vivantaj organismoj kaj per komparo la homo difinis bazajn taksonojn korespondantajn ofte al genro kaj ofte al la specio, ili mem klasitaj en sistemo.

Popola klasigo[redakti | redakti fonton]

Maniero per kiu oni popole nomis vivulojn estas unua klasigo, per kiu oni distingis genrojn kaj speciojn. Ĝi estas bazita sur simplaj kriterioj: aspekto, kutimoj, ktp. Tiu unua parataksonomio datas el la epoko de ĉasistoj-kolektistoj de la Paleolitiko.[7]

Estas la popola klasigo kio «primitive» (kaj per komuna nomo) permesis distingi la genrojn kaj la speciojn. Ĝi konservas ankoraŭ, nuntempe, sian gravon. Fondita sur simplaj kriterioj: la aspekto, la supozitaj kutimoj, la krioj ktp., ĝi ne enkotiĝas en sciencaj distingoj kaj specifikiloj. Antaŭ tio nekonata, ŝi procezas laŭ etendo aŭ asimiligo: por ekzemplo, la muso kaj la vesperto, kvankam ne parence rilataj, laŭ la aspekto estas asimileblaj, kaj tiele multaj lingvoj uzas tiun similecon por la nomigo; la kivio vegetala kondukas al la birdo kivio pro ĝia simileco de formo kaj koloro. Tamen, la universala mekanismo de asimilado fondita sur etapo de observado aperas ankaŭ en la formado de la sciencaj nomoj. Ĉar la scienco de la homaro estas ĉiuokaze nur, «serio de eraroj… korektitaj» (Georges Becker).

Tiele la popola sciaro distingis deĉiame la gufojn disde la strigoj, la ranojn disde la bufoj, la ratojn disde la musoj, ktp., nome specioj parencaj kiuj, en kelkaj lingvoj kiuj distingas speciojn pere de gramatika genro, depende de la mondoregionaj kulturoj, estas censitaj kiel masklaj kaj inaj. Tiele en kelkaj lingvoj la gufo estas masklo dum la turstrigo ina, la bufo masklo kaj la rano ina ktp. Tio tamen ege varias laŭ la lingvoj kaj por ekzemplo ne havas sencon en angla.

La popolaj klasigoj de la plantoj «havas praktikan funkcion rilate kun la necesoj de sciara ordo (ordigo, memorigo, parkerigo), sed ankaŭ kun la rolo atribuita al ĉiu planto en la teknikaj kaj simbolaj praktikoj».[8]

Primitiva klasigo[redakti | redakti fonton]

Kuracplantoj en mezepokeca bazaro en Burgos, Hispanio. Granda parto de la sciaro de multaj popoloj pri la lokaj vegetaloj rilatas al ties uzado en kuracado, medicinokuirarto.

La etnocentrisma vidpunkto kiu antaŭjuĝe atribuas superecon de la moderna homo super la primitivaj popoloj estas senvalidigita pere de tre nombraj komparaj studoj en moderna antropologio.

Tiuj studoj montras ke fakte, ĉie kaj ĉiam kie kaj kiam la homo supozita «primitiva» aŭ sovaĝa (laŭ sia ekonomio por vivteno) restis integrita en sia medio, ĝia akurata sento por observado kaj ĝia plena konscio pri informo inter la animalaj kaj vegetalaj regnoj, kio ĉiam surprizis al la sciencistoj, konstitis enorman fonton de konsiderenda scio.

Tiele, laŭ Claude Lévi-Strauss, la indianoj de la popolo de Navahoj distingas pli da 500 plantoj, la Hanunooj de la Filipinoj klasigas la birdojn en 75 kategorioj kaj dividas sian lokan flaŭron, je plej malalta nivelo, en pli ol 1800 taksonoj, kiam la botanikistoj distingas por la sama flaŭro mal pli ol 1300 specioj, ekde moderna scienca vidpunkto.

Por ekzemplo, en «kampara» loko de la Rjukju-insularo, la botanikisto Alexander Hanchett Smith asertis ke

Citaĵo
 eĉ infano povas ofte identigi la specon de arbo laŭ malgranda peceto de ligno kaj, plie, la sekson de tiu arbo laŭ la ideoj kiujn la indiĝenoj havas pri la sekso de la vegetaloj; kaj tio nur observinte la aspekton de la ligno kaj de la arboŝelo, la odoron, la durecon kaj aliajn similajn trajtojn. 

La observado tiutipa abondas.

La lernado kiun oni elprenas el tio estas reveno al la evidento: kiam oni intencas klasigi science la universon, necesas rikolti de la maniero plej larĝa eble, la heredo de ĉiuj klasigoj, ĉu estintaj aŭ estantaj kaj sendepende de la nivelo de edukiteco aŭ kulturo el kiu ili venas.

Klasika klasigo[redakti | redakti fonton]

Grava verko de Karolo Lineo, en kiu li uzis hierarkiajn gradojn.

Klasika klasado havas sian radikon en la laboro de Karolo Lineo, kiu grupigis speciojn laŭ iliaj fizikaj karakterizaĵoj. Ĝi ankoraŭ gravas, ĉar ĝi estas en multe da skribaĵoj, kelkfoje freŝdata. Lineo apartigis la vivulojn en du regnojn: plantan kaj bestan. Oni pli kaj pli konsciis pri la malsimpleco de la vivuloj kaj la nombro de regnoj pligrandiĝis. Tiel, oni aldonis la regnon protistan, kaj poste la regnojn prokariotan kaj la fungan. Nun, la klasika klasigo enhavas 6 regnojn:

  • la bakterioj (prokariotaj unuĉelaj sen kerno)
  • la arĥioj (prokariotaj unuĉelaj sen kerno)
  • la protistoj (eŭkariotoj unuĉelaj)
  • la fungoj (eŭkariotoj plurĉelaj alinutraj kiuj disiĝas)
  • la plantoj (eŭkariotoj plurĉelaj, memnutraj)
  • la bestoj (eŭkariotoj plurĉelaj alinutraj kiuj eniĝas)

La hierarkio[redakti | redakti fonton]

Klasika klasigo estas bazita sur hierarkio kiu enhavas plurajn gradojn:

  • Domajno estas fojfoje uzata por grupoj de regnoj, kutime bakterioj, arĥioj, kaj eŭkariotoj. Aliaj sistemoj uzas la terminojn superregnoimperio.
  • Regno estas iu el la ĝeneralaj grupoj en la biologia klasifiko, ekz. bestoj, fungoj, plantoj.
  • Filumo estas nomo por unu el la klasoj de zoologio (divizio, por botaniko), la plej fundamenta en la speco.
  • Klaso estas ŝtupo de la botanika kaj zoologia klasifikoj (classis).
  • Ordo estas ŝtupo en la botanika kaj zoologia klasifikoj (ordo). La ordonomoj de la zoologia klasifiko estas plej ofte formitaj per tipa kvalito kaj la sufikso -ul: parhufuloj, skvamuloj; aŭ per tipa genro kaj la elemento -formaj: paseroformaj, strigoformaj. La internacia nomado emas al la dua formo.
  • Familio estas ŝtupo de la botanika kaj zoologia klasifikoj (familia). La nomo de familio estas derivata de unu el siaj genroj per la sufikso -ac (botaniko), -ed (zoologio).
  • Genro estas ŝtupo de la botanika kaj zoologia klasifikoj (genus). La scienca nomo de specio konsistas el la majuskla nomo de la genro kaj la minuskla kromnomo por la specio.
  • Specio estas ŝtupo de la botanika kaj zoologia klasifikoj. Membroj de specio povas interkruciĝi kaj koncipi fekundajn idojn.

Kladika klasigo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Filogenetika nomenklaturo.

Ekde la dua duono de la 20a jarcento, biologia klasado estas nur bazita sur la evolua ŝablono kaj la parenceco de la specioj. La grupoj estas ĉiuj idoj de iu praulo, la kladoj. La fiksa hierarkio estas forlasata por sistemo kun kladoj unu en aliaj, figurata per arbo.

La filogenetika nomenklaturo, ofte nomata ankaŭ kladistika nomenklaturo, estas metodo de nomenklaturo por taksonoj en biologio kiu uzas filogenetikajn difinojn por taksonaj nomoj per sistemo sube klarigita. Tio kontrastas kun la tradicia metodo, per kiu taksonaj nomoj estis difinitaj de tipo, kio povas esti specimeno aŭ taksono de pli malalta rango, kaj de diagnozo, nome aserto intencanta havigi karakterojn kiuj diferencigu la taksonon el aliaj kun kiuj ĝi povus esti konfuzata.[9][10]

La taksonoj estas akiritaj jam laŭ nova metodo, nome la kladisma metodo. Tiu nova klasigo validas nuu grupojn monofiletikajn (nome tiuj kiuj inkludas praulon kaj ĉiujn ties posteulojn) kaj permesas ple bone vidadi la branĉojn de la vivaj estaĵoj konstituataj de sinsekvaj diferencoj laŭlonge de la tempo. La hierarkio kiu fiksas kategoriojn (nome la taksonomiajn rangojn: specio, genro, familio ktp.) estas forlasita profite al sistemo de taksonoj enskatoligitaj unuj en aliaj, sistemo esprimita pere de la uzado de kladogramoj. Ĉiu taksono iĝas tiele branĉo de taksonoj kiuj estas subordigitaj inter ili, nome klado.

Mielabelo kolektanta polenon. Abeloj estas eŭkariotoj de speciala tipo ĉe kiuj povas okazi alternado de la du tipoj de reproduktado.

Anstataŭ la kvin regnoj de Robert Harding Whittaker (1969), la plej grandaj aroj estas 3 kladoj:

  • La eŭbakterioj, kiuj estas organismoj unuĉelaj kun strukturo de prokariotoj (ties genetika materialo ne estas enfermita en kerno). Ili posedas ĉelan muron konstituita de peptidoglikano;
  • La arkioj, kiuj estas organismoj unuĉelaj kun strukturo de prokariotoj. Ili posedas ĉelan muron konstituita de specifaj lipidoj. Ekde ekologia vidpunkto, ili estas ofte (sed ne ĉiam) ekstremofiloj;
  • La eŭkariotoj, kiuj povas esti ĉu unuĉelaj aŭ multĉelaj. Ties genetika materialo estas enfermita en kerno limigita de koverto; ili povas posedi mitokondriojn sed certaj unuĉeluloj ne posedas ilin; la ĉelan multobligon okazas per mitozo; la DNA estas dividita en kromosomoj kaj ili presentas reproduktomanieron kiu povas esti ĉu de tipo seksa aŭ neseksa depende el la tipo de organismoj, aŭ eĉ povas okazi alternado de la du tipoj de reproduktado ĉe kelkaj metazooj kiel la abeloj.

La ordon de branĉiĝo inter tiuj tri kladoj oni ankoraŭ ne scias. Scii kiuj el tiuj tri grupoj kunhavas komunan praulon kiu distingas ili el la tria estas la esplorinda afero, kiel estas jam ĉiuj la taksonoj nedividataj en du aliaj taksonoj (nome la «arboj ne enradikigitaj»). Kelkaj esploristoj jam proponis sian propran kladogramon, farante el du el tiuj tri kladoj la du unuajn de ilia tutmonda klasigo de la vivanta estaĵaro.

La unuaj laboroj pri kladika klasado celis senerarigi la arojn de la klasika klasado, sed nun oni plejofte faras arbojn sen rilatoj kun la klasika hierarkio, kaj tio igas ke la klasika sistemo uzatas nur en malnovaj lernolibroj kaj ĉe kelkaj redaktistoj kiuj ŝanĝas la arojn de la klasika sistemo laŭ la novaj rezultoj de la filumgenetika (kladika) klasado.[11]

Evoluada klasigo[redakti | redakti fonton]

La evoluada klasigo estas moderna disvolviĝo de la klasika klasigo. Ĝi klasas speciojn laŭ evoluaj gradoj difinitaj per diferencoj en evolua rapido. La principoj kaj la metodoj de la sistematiko nome «tradicia» kontinuis modernigon paralele de la konkurenco de la kladismo. Ĝi celas la formalan agnoskon de la evoluaj gradoj en la klasigo kaj kritikas la devigan holofilion de la taksonoj sur kiu insistas la kladistoj.[12] Alproprigante komplete la matematikigon kaj la informadikigon de la sistematiko kiu venis post la enkonduko de la Kladistiko kaj de la komputiloj, laŭ la argumentaro Bayes-isma pri plinovigita epistemologio, tio distingas ĝin klare disde la klasika sistematiko de la komenco de la 20-a jarcento kio kondukis al la nomo de post-filogenetika sistematiko.[13]

Nomsistemo[redakti | redakti fonton]

La lingvo uzita de la sciencistoj por priskribi (origina diagnozo) kaj nomigi la vivantaj specioj estis la latina. Ĉiu specio estas nomita per dunoma nomo,[14] kombinante nomon de genro kiu komencu per majusklo sekvata de speci(f)a epiteto (tute en minuskloj) kaj, se eble sekvita de la citaĵo mallongigita de la nomo de la aŭtoro (en botaniko) aŭ kompleta (en zoologio) kiu por la unua fojo priskribis la specion laŭ tiu nomo; la nomo kompleta estu kursiva.

Dunoma sistemo[redakti | redakti fonton]

Homo sapiens estas eble la plej konata ekzemplo de duvorta nomo: nome homoj ĉe Masajoj el Kenjo.

Ekde Lineo kaj ties dunoma nomsistemo, ĉiu specio nomiĝas per duvorta nomo, la genra kaj la specia nomoj. La sciencaj nomoj de specioj entenas ankaŭ la nomojn de la unue proponintaj sciencistoj, tiuj aperas ĝenerale nur sub formo de mallongigoj, kaj la dato de priskribo.

Oni vidu po unu ekzemplo por ĉiu klasika regno:

Tradicie, kaj ĝis la fino de la 19-a jarcento, la ĉefaj sciencaj lingvoj en Eŭropo estis, pli malpli egale: la germana, la angla, la hispana, la franca kaj la itala (la kodoj de nomenklaturo, por ekzemplo, estis samtempe eldonitaj en kvin oficialaj lingvoj). Sed nuntempe, en la publikaĵoj kaj amaskomunikiloj, la angla situas pli kaj pli konkurence kun la latina kaj foje eĉ anstataŭas ĝin.

Vortfinaĵoj laŭ nivelo[redakti | redakti fonton]

La nomenklaturo de la klasika klasigo establis terminaron kodigita kiu ebligas, nur per rigardo al la finaĵo (aŭ sufikso) de ajna taksono, scii kiu estas ties taksonomia rango en la sistematika hierarkio. La uzado de rangoj, kiel tiuj de la suba tabelo, survivas nur ĉe kelkaj sistematikistoj kiuj esprimis sian volon adapti la taksonojn akiritajn per kladisma analizo laŭ la iama sistemo linea de la klasika klasigo.

Prokariotoj Eŭkariotoj
Grado \ Regno Bakterioj et arĥioj
Bacteria et Archaea
Plantoj
Plantae
Algoj
Algae
Fungoj
Fungi
Bestoj[15]
Animalia
DivizioFilumo ... -phyta -mycota ...
SubdivizioSubfilumo] ... -phytina -mycotina ...
Klaso ... -opsida -phyceae -mycetes ...
Subklaso ... -idae -phycidae -mycetidae ...
Superordo ... -anae ... ...
Ordo -ales ...
Subordo -ineae ...
Infraordo ... -aria ... ...
Superfamilio]] ... -acea ... -oidea
Familio -aceae / -acoj -idae / -edoj
Subfamilio -oideae -inae / -enoj
Tribo -eae -eae, -ae -ini
Subtribo -inae / -enoj -ina
Genro -us, -a, -um, -is, -os, -ina, -ium, -ides, -ella, -ula, -aster, -cola, -ensis, -oides, -opsis

Aŭtoritatulo (citi aŭtoron)[redakti | redakti fonton]

Oni rajtas meti la nomon de "aŭtoritatulo" post la biologia nomo. La aŭtoritatulo estas la sciencisto kiu estis la unua valide kiu publikigis la nomon de la estaĵo. Ekzemple, en 1758 Lineo donis al la Azia elefanto la sciencan nomon "Elephas maximus", do foje oni skribas la nomon kiel "Elephas maximus Lineo, 1758". Oni ofte mallongigas la nomon de aŭtoritatulo. La mallongigo "L" estas vaste akcepebla nomo por Lineo, kaj en botaniko ekzistas reguligita listo de normigaj mallongigoj. La sistemo por decidi aŭtoritatojn diferencas iomete inter botaniko kaj zoologio. Tamen, estas laŭnorme ke, se la nomo aŭ klasifiko de specio estas ŝanĝita post la origina priskribo, oni metas la nomon de la origina aŭtoritato inter krampoj.

Tutmonde unikaj identigiloj por nomoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas movado en la fako informadiko por provizi tutmonde unikajn identigilojn (GUID) en la formo de Biologiaj Identigiloj (angle: Life Science Identifiers, LSID) por ĉiuj biologiaj nomoj. Tio ebligus al aŭtoroj citi nomojn senambigue en elektronikaj medioj kaj redukti la signifon de eraroj en la literumado de nomoj aŭ la mallongigo de la nomoj de aŭtoritatuloj. Tri grandaj nomenklaturaj datumbazoj jam komencis tiun procedon. Ili estas Index Fungorum, International Plant Names Index (Internacia Indekso de Plantaj Nomoj) kaj ZooBank. Aliaj datumbazoj, kiuj publikigas taksonomiajn datumojn anstataŭ nomenklaturajn datumojn, ankaŭ komencis uzi LSID-ojn por identigi taksonojn. La ĉefa ekzemplo estas Katalogo de la Vivo. En la sekva stadio en la integrado, tiuj taksonomiaj datumbazoj inkludos referencojn al la nomenklaturaj datumbazoj per LSID-oj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Willi Hennig, Grundzüge einer Theorie der phylogenetischen Systematik, Deutscher Zentralverlag, Berlino, 1950.
  2. Ernest Small, «Systematics of Biological Systematics (Or, Taxonomy of Taxonomy)», Taxon, International Association for Plant Taxonomy (IAPT), vol. 38, no 3,‎ aŭgusto 1989, p. 335-356 (ISSN 0040-0262, DOI 10.2307/1222265, JSTOR 1222265).
  3. Kenneth J. Sytsma kaj J. Chris Pires, «Plant Systematics in the Next 50 Years. Re-Mapping the New Frontier», Taxon, International Association for Plant Taxonomy (IAPT), vol. 50, no 3 «Golden Jubilee Part 5»,‎ aŭgusto 2001, p. 713-732 (ISSN 0040-0262, DOI 10.2307/1223703, JSTOR 1223703).
  4. (2000) “Victorian Sensation: The Extraordinary Publication, Reception, and Secret Authorship of Vestiges of the Natural History of Creation”. 
  5. Huxley, T. H. (1876): Lectures on Evolution. New York Tribune. Extra. no 36. In Collected Essays IV: pp 46-138 original text w/ figures
  6. RUDWICK, M. J. S.. (1985) The Meaning of Fossils: Episodes in the History of Palaeontology. University of Chicago Press. ISBN 0-226-73103-0.
  7. ↑ Rodolphe-Edouard Spichiger, Vincent V. Savolainen, Murielle Figeat, Daniel Jeanmonod, Botanique systématique des plantes à fleurs, PPUR presses polytechniques, 2002, p. 5.
  8. Claudine Friedberg, 1992, «Représentations, classifications: comment l'homme pense ses rapports au milieu naturel». In Jollivet M., éd.: Sciences de la nature, sciences de la société. Les passeurs de frontières, Paris, Éditions du CNRS, p. 363
  9. Franz, Nico M. (2005), "On the lack of good scientific reasons for the growing phylogeny/classification gap", Cladistics 21 (5): 495–500, doi:10.1111/j.1096-0031.2005.00080.x, http://franz.lab.asu.edu/publications/PhylClassGap.pdf 
  10. International Commission on Zoological Nomenclature (1999), "Glossary", International Code of Zoological Nomenclature (4th ed.), ISBN 0-85301-006-4, http://www.nhm.ac.uk/hosted-sites/iczn/code/includes/page.jsp?booksection=glossary&nfv=&mF=true 
  11. Colin Tudge, The Variety of Life, Oxford, Oxford University Press, 2000, poche (ISBN 978-0-19-860426-6).
  12. Damien Aubert, Classer le vivant: Les perspectives de la systématique évolutionniste moderne, Ellipses, 2017 (ISBN 9782340017733)
  13. Richard H. Zander, A Framework for Post-Phylogenetic Systematics, Saint Louis (Missouri), Zetetic Publications, 2013.
  14. D. Aubert, «Doit-on parler de « nomenclature binomiale » ou bien de « nomenclature binominale» ?», La Banque des mots, no 91, 2016, p. 7–14.
  15. Por la bestoj, vortfinaĵoj estas nur ekde la superfamilio (ICZN artikolo 27.2).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Judd, W. S.; Campbell, C. S. Kellogg, E. A. Stevens, P.F. Donoghue, M. J. (2007). Plant systematics: a phylogenetic approach, Third Edition (Sinauer Axxoc). USA. ISBN 0-87893-403-0.
  • Cavalier-Smith, T. (2010). Deep phylogeny, ancestral groups and the four ages of life. Philosophical Transactions of the Royal Society B: Biological Sciences, 365(1537), 111-132. [1] Alirita la 30an de Aprilo 2018.