La plej grandan evoluon de la municipo okazis, kiam estis tra la vilaĝo en la jaro 1859 konstruita fervojlinio Liberec–Zittau kaj en la jaro 1867 estis rekte en la municipo finkonstruita stacidomo. En tiu ĉi periodo estiĝis en la municipo kelke da teksilaj fabrikoj kaj parerfabriko. Dum la dua mondmilito estis en objekto de firmao Jäger loĝigitaj preskaŭ mil judaj knabinoj kaj virinoj el Francio kaj Nederlando, kiuj laboris en chrastava uzino Spreewerke. Post forŝovo de germanaj loĝantoj la municipo estis loĝigita de ĉeĥa loĝantaro.
En la jaroj 1958 kaj 2010 kaŭzis en la municipo grandajn damaĝojn la disakvigita Niso.
Raimund (iam ankaŭ Roimund, eventuale Rajmond, Roimont aŭ Roynungen) – eksa gardoburgo, konstruita en la jaro 1347 fare de Jan z Donína, sed pli poste ĝi fariĝis rifuĝejo de rabemaj bandoj kaj estis ĉirkaŭ la jaro 1512 disdetruita. Hodiaŭ restas el ĝi nur restaĵoj de remparoj kaj fosaĵoj.