Danuta Siedzikówna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Danuta Siedzikówna
La foto de Danuta Siedzikówna aŭ Danuta Siedzik pseŭdonomo "Inka"
La foto de Danuta Siedzikówna aŭ Danuta Siedzik pseŭdonomo "Inka"
Persona informo
Aliaj nomoj Inka
Naskiĝo 3-an de septembro 1928 (1928-09-03)
en Guszczewina
Morto 28-an de aŭgusto 1946 (1946-08-28) (17-jaraĝa)
en Gdańsk
Mortokialo pafvundo
Tombo Garnizonowy Cemetery in Gdańsk
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo flegisto
vdr
La memor-tabulo de Danuta Siedzikówna en la Mariapreĝejo (Gdańsk)
La monumento en la Parko omaĝe al Danuta Siedzikówna en Sopot
La monumento e Danuta Siedzikówna ĉe la paroĥa preĝejo en Narewka
La ŝtata entombig-ceremonio de Danuta Siedzikówna, pseŭdonomo „Inka“ kaj de Feliks Selmanowicz, pseŭdonomo "Zagończyk". Post la gen-atesto pri la iliaj postrestaĵoj la 28-an de aŭgusto 2016 okazis la funebra liturgio kiun kuncelebris arkiepiskopo Sławoj Leszek Głódź en la Mariapreĝejo (Gdańsk) kaj poste en la garnizona tombejo en Gdansko okazis la ŝtata entombigo

Danuta SiedzikównaDanuta Helena Siedzik pseŭdonomo "Inka", konspira nomo – Danuta Obuchowicz (naskiĝis la 3-an de septembro 1928 en vilaĝo Guszczewina, (distrikto Hajnowski), murdita la 28-an de aŭgusto 1946 en Gdańsk) estis sanitaristino de la 4-a skadro de rekonstruita en la regiono de Białystok la 5-a Vilna Brigado de Pola Enlanda Armeo. En 1946 ŝi estis en la 1-a skadro de la Brigado aganta en la teritorio de Pomerio.

La monumento de Danuta Siedzikówna (pseŭdonomo "Inka") en Parko de d-ro Henriko Jordan en Krakovo

Vivo[redakti | redakti fonton]

Danuta estis filino de forstisto, deportita kun loĝantoj de Orientaj Limregionoj kaj poste soldato de la Armeo de Władysław Anders, Wacław Siedzik (mortinta en Teherano en 1942) kaj Eugenia Tymińska blazono Prus III (murdita de gestapo septembre 1943 pro kunlaboro kun Pola Subtera Ŝtato). Ŝi frekventis fundamentan lernejon en Narewka (proksime al Hajnówka), kaj dum la Dua Mondmilito en la lernejo de salesianinoj en Różanystok apud Dąbrowa Białostocka. Post murdo de la patrino fare de gestapo, ŝi kun sia fratino Wiesława eniris al la Pola Enlanda Armeo, (ĵuris decembre 1943 aŭ komence de 1944), kie partoprenis medicinan kurson. Post trapaso de la fronto eklaboris kiel kancelariistino en forstokulturejo de Hajnówka. Kune kun aliaj laborantoj junie 1945 estis arestita pro kunlaboro kun kontraŭkomunista subtera movado de la grupo NKVD-UB, aganta en Bjalistoko laŭ rekomendo de juddevena Eliasz Koton. Liberigita de la karavano fare de patrolo de la Landa Armeo komandata de Stanisław Wołonciej, kaj ŝi ekservis kiel sanitaristino en ties taĉmento. Dum mallonga tempo laboris ankaŭ kun leŭtenanto Leon Beynar. Tiutempe ŝi alprenis la pseŭdonomon "Inka".

En la periodo 1945/1946, kun identigilo kiel Danuta Obuchowicz, eklaboris en forstejo Miłomłyn (distrikto Ostróda). Fruprintempe 1946 ligis kontakton kun subleŭtenanto Zdzisław Badoch „Żelazny”, komandanto de unu el skadroj de "Łupaszko".

La memor-tabulo de la taĉmento de Zygmunt Szendzielarz, pseŭdonomo "Łupaszka", en la Mariapreĝejo (Gdańsk)

Post lia morto - mortigita dum polica traserĉo - estis sendita al Gdańsk por medicinprovizo. Tie matene la 20-an de julio 1946, „Inka” estis arestita kiel speciala enprizonigito. Dum enketado, gvidata de de juddevenaj Jan Wołkow kaj Józef Bik estis batata kaj humiligata. Malgraŭ tio rifuzis kunlaborismon. Ŝi estis mortkondamnita la 3-an de aŭgusto de juĝistoj gvidataj de majoro Adam Gajewski kaj pafmortigita sole de la estro de ekzekuta plotono, subleŭtenanto Franciszek Sawicki (poste avancita ĝis majoro), kune kun Feliks Selmanowicz, pseŭdonomo „Zagończyk”.

Laŭ rakonto de devigita atestanto de la ekzekuto, pastro Marian Prusak, la lastaj vortoj de "Inka" estis: Vivu Pollando! Vivu "Łupaszka"! Loko de ŝia enterigo ne estis konata.

La tomboj de Danuta Siedzikówna pseŭdonomo "Inka" kaj Feliks Selmanowicz, pseŭdonomo "Zagończyk" en la garnizona tombejo en Gdansko
La memor-tabulo okaze de nomigo de la lernejo en Podjazy, en Pomerio
Tadek dum la koncerto "Por Via Memoro la Anatemitaj Soldatoj en Filharmonio de Oskar Kolberg en Kielce, la 25an de februaro 2014), sur la foto parto de la koncerto "Mi kondutis kiel decas" omaĝe al Danuta Siedzikówna, pseŭdonomo "Inka"
La monumento de Pola Enlanda Armeo en la parko de Danuta Siedzikówna en Sopot

La 8-an de januaro 2015 Instituto pri Nacia Memoro informis pri verŝajna trovo de la postrestaĵoj de Danuta Siedzikówna. La informon konfirmis ties prezidanto dum solenaĵoj okaze de la Nacia Memortago pri "Anatemitaj Soldatoj" la 1-an de marto 2015 en Prezidenta Palaco.

En la jaro 2015 oni pruvis per la gen-atesto pri la postrestaĵoj de Danuta Siedzikówna kaj en la jaro 2016 de Feliks Selmanowicz, pseŭdonomo "Zagończyk". La Prezidento de Pollando Andrzej Duda decidis nomumi Danuta Siedzikówna al la oficira rango subleŭtenanto kaj Feliks Selmanowicz, pseŭdonomo „Zagończyk” al la rango subkolonelo.

La 28-an de aŭgusto 2016 okazis la funebra liturgio kiun kuncelebris arkiepiskopo Sławoj Leszek Głódź en la Mariapreĝejo (Gdańsk) kaj poste en la garnizona tombejo en Gdansko okazis la ŝtata entombigo de "Inka" kaj Feliks Selmanowicz, pseŭdonomo „Zagończyk” kun partopreno en la ambaŭ eventoj i.a. la Prezidento de Pollando Andrzej Duda kaj la ĉefministrino Beata Szydło (vidu la apudan foton).

Bildo postmilita[redakti | redakti fonton]

La akuzo estis tute absurda. Oni riproĉis al Inka personan partoprenon en pafmortigo de funkciuloj de Sekurec-Oficejo kaj de milico dum bataleto apud Podjazy (proksime al Kartuzy) kun la taĉmento de Łupaszko, kaj eĉ ordonado, malgraŭ, ke ŝi estis unusola sanitaristino de la taĉmento. Oni eĉ ne konsideris ŝian aĝon (ŝi ne estis plenkreskulino). Diversaj opinioj pri ŝia partopreno en batalo inter partizanoj kaj Sekurec-Servo kaj Civitana Milico aperis cetere en atestoj de milicanoj mem. Unuj atestis, ke ŝi pafis kaj ordonis, aliaj, ke ne. Unu eĉ konfesis, ke Inka donis al li la unuan helpon, kiam li estis vundita. Fine stalinisma juĝejo konstatis, ke Inka senpere ne partoprenis pafmortigojn. Malgraŭ tio ŝin kondamnis al mortpuno.

Ĝis 1989 propagando de Pola Popola Respubliko nomis „Inka” banditino. En eldonita en 1969 libro-paskvilo „Fronto sen tranĉeoj”, kiun kunaŭtoris i.a. Jan Bobczenko, estinta ĉefo de Publika Sekurec-Oficejo en Kościerzyna, oni skribis, ke sangavida "Inka" partoprenis ekzekuton de funkciuloj de Sekurec-Servo UB en Stara Kiszewa (proksime al Kościerzyna).

En dokumentoj konservitaj en arkivejo de Instituto pri Nacia Memoro troviĝas "Peto pri favoro" al "Civitano Prezidento", t.e. al Bolesław Bierut, verkita la 3-an de aŭgusto 1946. Ĝi estis redaktita de ofica defendanto de "Inka", Jan Chmielowski kaj verkita en la unua persono ("Mi, Danuta Siedzikówna"). Ĝin tamen ne subskribis "Inka", nur Chmielowski. "Inka" rifuzis, ĉar en la teksto Chmielowski skribis pri ŝiaj kolegoj el la taĉmento kiel pri "bando". En kaŝita letero al fratulinoj Mikołajewskie de Gdańsk, mallonge antaŭ la morto, "Inka" skribis: Diru al mia avino, ke mi kondutis dece. Post morto de la gepatroj la avino estis por ŝi aparte proksima, ŝi prizorgis ŝiajn fratinojn: Wiesia kaj Irenka.

Prokuroroj de IPN starigis antaŭ juĝejo estintan armean prokuroron Wacław Krzyżanowski (kiu akuzis "Inka" kaj postulis por ŝi la mortpunon), akuzante lin pri partopreno en komunista justica murdo; li estis senkulpigita dum juĝado de la dua instanco. Malgraŭ kasacio de la verdikto kontraŭ Siedzikówna, kaj ĝis sia morto ne estis kondamnita, tute male, ĉar kiam li mortis, t.e. la 13an de oktobro 2014 li estis entombigita kun la honora militista asisto en la Komunuma Tombejo en Koszalin.

Distingoj[redakti | redakti fonton]

Popola kulturo[redakti | redakti fonton]

  • En 2000 kreiĝis spektaklo de „Teatr Nie Teraz” (Teatro Ne Nun), reĝisorita de Tomasz A. Żak – Na etapie (Sur etapo), dediĉita al Danuta Siedzikówna. En la ĉefrolo Magdalena Zbylut
  • Al „Inka” estas dediĉita la spektaklo de Teatr Telewizji (Teatro de Televido) Inka 1946 (premiero januare 2007), aŭtoreco de Wojciech Tomczyk, reĝisorino Natalia Koryncka-Gruz kun Karolina Kominek en la ĉefrolo.
  • Repisto Tadek kreis verkon „Inka” dediĉita al Danuta Siedzikówna, eldonita sur la disko Niewygodna prawda (Maloportuna vero) (2012) (vidu la apudan foton el la koncerto en Kielce "Mi kondutis kiel decas" omaĝe al Danuta Siedzikówna.
  • Verso pri Inka troviĝas en libreto „Ars Lublinica” de Katarzyna Bednarska, Eldonejo Liber Duo, Lublin 2011.
  • „Inka. Zachowałam się jak trzeba” (Inka. Mi kondutis kiel decas) - dokumenta filmo, TVP 2015, kies premiero okazis dum celebrado de la Nacia Memortago pri "Anatemitaj Soldatoj" la 1-an de marto 2015 en la unua programo de la Telewizja Polska
  • Verko „Walczyk” (Valseto) plenumita de Lilu kaj Maleo Reggae Rocker devenanta de la disko Panny Wyklęte (Anatemitaj Fraŭlinoj).

Memorigo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]