Domo Batlló

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Monda heredaĵo de UNESKO
Casa Batlló
Monda heredaĵo

Casa Batlló
Casa Batlló
Lando Flago-de-Hispanio.svg Hispanio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj i, ii, iv
Fonto 320bis
Regiono** Eŭropo kaj Norda Ameriko
Geografia situo 41° 23′ 30″ N, 2° 9′ 54″ O41.3916666666672.165Koordinatoj: 41° 23′ 30″ N, 2° 9′ 54″ O
Registra historio
Registrado 1984  (VIII sesio)
Jaro de etendo 2005

Geografia lokigo sur la mapo : Katalunio

Geografia lokigo sur la mapo : Hispanio

* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
Information icon.svg
vdr
Monda heredaĵo de UNESKO

La Casa Batlló estas konstruaĵa verko de la arkitekto Antoni Gaudí, plej grava reprezentanto de la Kataluna modernismo. Temas pri integra redesegnado de ekzistinta konstruaĵo, verko de la arkitekto Emilio Sala Cortés. Estas en la numero 43 de la bulvardo Passeig de Gràcia de Barcelono, nome larĝa avenuo kiu trapasas la distrikto Eixample (Eixample), en la nomata Diskorda Dombloko, ĉar ĝi estas hejmo de tiu konstruaĵo kaj de kromaj aliaj verkoj de arkitektoj de la kataluna modernismo: nome la Casa Amatller, kiu limas kun tiu de Gaudí, verko de Josep Puig i Cadafalch; la Casa Lleó Morera, verko de Lluís Domènech i Montaner; la Casa Mulleras, de Enric Sagnier; kaj la Casa Josefina Bonet, de Marceliano Coquillat. La konstruado okazis inter 1904 kaj 1906.[1]

La Casa Batlló estas elstara montro de la arta pinto de Gaudí: ĝi apartenas al lia naturalisma etapo (1900-aj jaroj), periodo en kiu la arkitekto perfektigis sian personan stilon, inspirite en la biologiaj formoj de la naturo, por kio li praktikis serion de novaj strukturaj solvoj originitaj en profundaj analizoj faritaj de Gaudí pri la regula geometrio. Al tio la kataluna artisto aldonis grandan kreivan liberecon kaj imagipovan ornamemon: elirinte el ia barokismo liaj verkoj montras grandan strukturan riĉon, kaj de formoj kaj de volumoj senigitaj el la rigideco de la raciisma tendenco aŭ de ajnaj klasikaj elementoj.[2]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La Casa Batlló okupas totalon de 4300 m2, kun po 450 m2 de areo por ĉiu etaĝo. Ĝi havas 32 metrojn de alto kaj 14,5 de larĝo, kio konsiderinde pliigis la iamajn proporciojn de la konstruaĵo: nome 21 metroj de alto kaj 3100 m2. La domo havas ok etaĝojn: sub la strata nivelo estas kelo, planita por karbostokejo kaj fortenejoj; la teretaĝo estis uzita dekomence kiel aŭtejo kaj poste kiel stokejo, kaj ĉe la alirejo al la loĝejoj estis vendejo, unue de entrepreno de fotografio Lumière, poste de la kinproduktorejo Pathé Frères kaj poste de la Galerio Syra; la unua etaĝo estis okupita tute de la familio Batlló, kaj ĝi enhavas krome grandan korton en la malantaŭ parto de la konstruaĵo; aliaj kvar etaĝoj estis planitaj por luado, kun po du loĝejoj; fine estas subtegmento, planita kiel servistejo, ŝirmita de la teraso.[3]

Fasado[redakti | redakti fonton]

Volbo de la fasado.

La fasado estas el sabloŝtono el Montjuïc, ĉizita laŭ regulaj surfacoj en kurbiĝintaj formoj. La kolonoj havas formon de osto, kun vegetalaj linioj.[4] La ĉarpentado estas same de kurvaj surfacoj, kaj la fenestroj estas el koloraj vitroj kun cirklaj formoj. Gaudí konservis la formon ortangulan de la balkonoj de la iama konstruaĵo, aldonis balustradon el fero kun formo de masko, kaj donis al la cetero de la fasado ondecan formon kun ascenda direkto. Krome li vestigis la fasadon pere de ceramikaĵoj kaj vitraĵoj el variaj koloroj (nome la fama stilo trencadís), kiujn Gaudí akiris el la rubo de la vitrovendejo Pelegrí, kaj kies lokigon li mem estris persone el la bulvardo Passeig de Gracia.[5] Por ties desegno la arkitekto faris diversajn makedojn el gipso, kiujn li modelis per siaj propraj manoj ĝis atingi la formon kiun li estis serĉanta, kio iel similas al la ondaro de la Mediteranea Maro aŭ al la ondecaj formoj de la montaro Montserrat.[6]

El la aro de la fasado elstaras la tribuno de la ĉefa etaĝo — nome tiu de la familio Batlló —, kiu etendiĝas tra la flankoj ĝis la unua etaĝo, nome ĝis 10 metrojn alte. Ĝi montras kvin embrazurojn kovritajn per multkoloraj vitraĵoj, subtenitajn per ok kolonoj kun formo de osto. Por ties konstruo Gaudí detruis la tutan teretaĝan parton de la fasado, subtenante la ceteron per lignaj fostoj, per tiom danĝera ekvilibro ke la konstruisto, Josep Bayó, tieis ties falon dum la kvar tagoj de tiu laboro. La friso de la tribuno estas finigita per skulptaj elementoj kun vegetala formo, kvankam en la ara formo de la tribuno kelkaj fakuloj deziras vidi la formon de vesperto.[7]

Malantaŭa fasado.

Alia karaktera trajto de la fasado estas ties ŝirmo pere de vitro kaj ceramiko kolorbuntaj, kiuj havigas diversajn vidajn efektojn laŭ la venanta lumo. Por ties konstruado, Gaudí ordonis forigi la iaman muron kaj kovris ĝn pere de mortero el kalko, sur kiu li metis vitrerojn el la ateliero Pelegrí, kombinitaj laŭ diversaj nuancoj; sur tiuj vitraĵoj li dise surmetis laŭlonge de la fasado serion de diskoj el ceramiko (totale 330) fabrikitajn mane en la ateliero de Sebastià Ribó —escepte pri la kruco, farita en la Fábrica La Raqueta de Majorko—, faritaj el argilo pere de diversaj koloroj de naturaj oksidoj, fabrikitaj en kvar grandoj: nome 15, 21, 27 kaj 35 cm.[8]

Kruco de la fasado.

Alia el la partikularaĵoj de la fasado estas ties balkonoj, faritaj el fero fandita kaj farbitaj per ceruso por eviti ties oksidiĝon, kio havigas al ili eburecan koloron. Ili estas metitaj sur os sobre piedestaloj el ŝtono kun formo de mar-konko. Estas totalo de naŭ balkonoj, krom la kvar terasoj super la tribuno. Ties formo iel memorigas pri masko — kvankam kelkaj vidas la supra parton de kranio —, escepte pri la balkono de la subtegmento, kiu havas formon de floro aŭ de vegetala bulbo, simila al tiu de tulipojartiŝokoj. Krome, la sinua profilo de tiuj balkonoj memorigas pri la formo de pergameno.[9]

Estas pinto de la fasado volbo formita de katenaj arkoj kovritaj per du tavoloj da brikoj, rekovritaj per vitra ceramiko kun formo de skvamoj — farita en la entrepreno Talleres Sebastià Ribó —, kun ruĝaj, verdaj kaj bluaj nuancoj, kiuj memorigas la dorson de drako. En la maldekstra parto estas cilindra turo kun formo de bulbo — simila al ajlo —, ornamita per la anagramoj de Jesuo (IHS), Maria (M kun duka krono) kaj Jozefo (JHP), pintigia per la tipa gaudia kruco kvarbranĉa, orientita al la kvar kompasdirektoj.[10] Unu el la simbolaj interpretoj por tiu fasado estas tiu de Sankta Georgo luktanta kontraŭ la drako, kies viktimoj estas en la fasado reprezentataj per la kolonoj kun formo de osto kaj la balkonoj kun formo de kranio. Tiel, la kvarbranĉa kruco estus la glavo metita en la dorso de la animalo, el kiu eliras sango, nome la ruĝa ceramiko de tiu parto de la ŝirmejo.[11]

La konstruaĵo montras malantaŭn fasadon alireble al la interno de la dombloko, same ondeca kaj ŝirmita per la sama trencadís el ceramiko. La teretaĝo havas korton kiu elstaras el la ĉefa korpuso de la konstruaĵo, al kiu oni venas tra la manĝosalono de la loĝejo kiu estis de la sinjoroj Batlló. La ceteraj etaĝoj havas terasojn kiuj aliras al tiu malantaŭa parto de la konstruaĵo, ŝirmitaj per balustradoj de metalaj kradoj. La plej elstara parto estas tiu de la subtegmentejo, farita per buntkolora ceramiko, kun motivoj de floroj kaj geometriaj elementoj.[12]

Interno[redakti | redakti fonton]

Interna korto de la konstruaĵo.

Por la interno de la domo Gaudí desegnis alirejojn en la teretaĝo tre bone diferencitaj, kun tri pordegoj: unu de aliro al la loĝejoj, alia por la vendejo kaj alia por aŭtejo, nome la unua el fero kaj vitro kaj la aliaj el ligno. La teretaĝo havas 735 m2, de kies areo 60 % estas planita por vendejo kaj aŭtejo, dum la cetero dividiĝas en du vestbloj — nome unu por la luloĝantoj kaj alia privata por la domposedantoj —, la akceptejo, zono de deponejo kaj la centra korto, kie estas la lifto kaj la porserva ŝtuparo. La vestiblo de aliro havas ortangulan formon kaj kurvajn plafonojn, kun planko el marmoro kaj dekoracio el blua ceramiko en la malsupra parto de la muro kaj el stuko en la supra. Tiu zono estis reformita en la 1990-aj jaroj, kiam oni konvertis la aŭtejon en multuza spaco por kunsidoj kaj kunvenoj.[13][14] La lifto estis adaptita al la valida regularo en 1999 konservante la originan aspekton.[15]

Salono de la familio Batlló (1927).

En la centra parto de la konstruaĵo estas interna korto, kiu estis pliampleksigita de Gaudí por akiri pli efikajn kaj lumigon kaj aerumadon: ĝi havas 13 metrojn de longo por 4 de larĝo kaj 26 de alto, kun totalo de 54 m2 de areo. Tiu korto estis ŝirmita pere de vitra luko subtenita pere de fera strukturo kun formo de duobla T, kiu apogas sin en serio de katenaj arkoj, survestita pere de azuleĥoj, kun ingenia gradigo de koloroj el blua de la supra parto ĝis la blanka de la malsupra, por pli bona profito el la lumo, kio havigas senton esti ene de submara kaverno. Ĝi havas totalon de 32 fenestroj, kun duobla desegno, nome supra parto por alveno de lumo kaj malsupraj fendoj por aerumado. Kaj la ĉefa etaĝo kaj la du unuaj havas terasojn, ŝirmitaj per balustradoj de metala reto. Aliflanke, la ŝtuparo por luloĝantoj estas ŝirmita nur per svagaj vitroj kiuj ebligas pli ampleksan lumigon de la ŝtupar-haltejoj.[16]

Fenestraro de la ĉefa etaĝo.

La sistemo de etaĝoj de la konstruaĵo eliras el la kelo, destinita al zonoj de servoj kaj fortenejoj, same kiel por hejtilfontoj kaj karbodeponejoj. Ĝi disponas el aro de dek subtenantaj kolonoj, kiuj kun la ŝarĝomuroj subtenas la tutan konstruaĵon. Ankaŭ tiu ejo estis pliampleksigita de Gaudí, kiu duoblis ties areon. Dum tiu pliampleksigo oni malkovris malgrandan kavokelon kiu eble utilis kiel manĝotenejo aŭ fridejo de la iama kampardomo kiu ekzistis sur la loko de la nuna domo, kaj kiu Gaudí decidis konservi. Reformita inter 1989 kaj 1995, aktuale la kelo estas uzata por sociaj kaj kulturaj eventoj.[17]

La ceteraj etaĝoj, destinitaj al loĝejoj, estis dezajnitaj de Gaudí samzorge kiel la ekstera parto de la konstruaĵo, kombinante la diversajn industriajn kaj ornamartojn (skulptarto, forĝarto, vitraloj, meblarto, ceramiko) por atingi aron kaj harmonian kaj estetikajn, en kiu, kiel en la cetero de la konstruaĵo, hegemonias la kurbaj linioj. La ĉefa etaĝo — tiu de la familio Batlló — estis la plej granda, kun areo de 400 m2 (730 inkludante la malantaŭn korton). La ornamado estis prilaborita tute de Gaudí mem, kiu dezajnis kaj la meblaron kaj la diversajn ornamelementojn de la loĝejo. La plej elstara ejo estis la ĉefa salono, kun plafono kun formoj por la subplafono de helicaj bildoj en reliefo, kaj kie elstaras la granda fenestraro de la tribuno al la Promenejo Gracia, dekoraciita pere de vitraloj kun formo de disko de diversaj koloroj. Tiu salono inkludis oratorio, dekorita pere de retablo de la Sankta Familio de Josep Llimona (aktuale konservita en la kripto de la Sankta Familio), Kristo el bronzo de Carles Mani kaj kandelabroj de Josep Maria Jujol. La originala meblaro de Gaudí estas konservata aktuale en la Muzeo-Domo Gaudí de la Parko Güell.[18]

Detalo de la subtegmentejo.
Fotelo de la Casa Batlló, nun en muzeo.

Aliaj rimarkindaj lokoj de la ĉefa etaĝo estas la jenaj: la akceptejo, al kiu oni aliras tra la privata vestiblo de la teretaĝo pere de ŝtuparo kies formo iel similas al tiu de vertebraro de animalo, kaj kiun kelkaj fakuloj interpretis kiel la vosto de la drako de la fasado; la kamensalono, uzita kiel laborĉambro fare de la sinjoro Batlló, konektas la akceptejon kun la ĉefa salono, kaj enhavas kamenejon en truo kun formo de fungo ŝirmita de kaheloj de materialo refrakta, kun benkoj flanke inspirite en la tradicia kataluna domo, dum la muro de la salono estas ornamita per orfolio; kaj la manĝoĉambro, en la malantaŭa zono ĉe la malantaŭa korto, kie elstaras ampleksaj fenestraroj, kun duobla kolono inspirita en la kolonaro de la Leonkorto de la Alhambro de Granado, ŝirmitaj de trencadís de diversaj koloroj, dum en la plafono rimarkindas subplafono kun formo de akvogutoj. Alia grava elemento estas la malantaŭa korto, de 230 m2, same dezajnita tute de Gaudí mem alternante la trencadís kaj la ceramikajn diskojn, same kiel en la fasado. La aktuala pavimo de la korto ne estas la origina, kiu eluziĝis kaj oni devis anstataŭigi ĝin; dum tiu de Gaudí estis kontraŭkva mozaiko de abstraktaj formoj, tiel ke la aktuala montras desegnojn de friso, kun brunecaj nuancoj. Menciindas ankaŭ la plantujojn, triangulajn kaj kovritajn pere de trencadís, kun nova gaudia desegno.[19]

Pri la ceteraj etaĝoj, destinitaj al luloĝado, Gaudí nur redistribuis la spacon, sen modifi ties strukturon. Estis totalo de ok loĝejoj de ĉirkaŭ 200 m2, distribuitaj en kvar etaĝoj, kiuj disponis el ĉiaj antaŭenpaŝoj kaj komfortaĵoj tiutempaj, el hejtinstalaĵo kaj varma akvo ĝis elektro, sen preterigi la dezajnon kaj la estetikon. Ĉiu loĝejo havis po unu terason al la korto de la dombloko, krom po unu fordeponejon kaj po unu lavejon en la subtegmentejo. Aktuale restas unu loĝata loĝejo (en la tria etaĝo), kaj la cetero estas dediĉita al oficejoj kaj kunvenejoj.[20]

La lasta etaĝo estas la subtegmentejo, de 460 m2, kie estis la lavejoj, fordeponejoj kaj aliaj komunaj zonoj por servoj. Tiu zono funkcias krome kiel izolejo por la loĝejoj, protektante ilin el la riguro de la vetero, kiel en la mansardoj de la senjordomoj katalunaj. Pro tio ĝi estas planita kun strukturo apartigita el la cetero de la konstruaĵo, kun serio de katenarkoj faritaj el briko ŝirmitaj per gipso, kiu subtenas sistemon de parabolaj volboj sur kiu kuŝas la terason, nome solvo kiun la arkitekto uzis denove tuj poste por la nomita Casa Milà. Tiu sistemo havas similecojn kun la riparo de animalo, pro kio kelkaj fakuloj interpretas, ke tio estus la interno de la drako de la teraso. En la centra parto central de la subtegmentejo, nome tiu koresponda al la lumkorto, estas la granda luko kiu protektas la internon de la konstruaĵo. La subtegmentejo estis restaŭrita en 2004, kaj tie oni instalis serion de hologramoj kaj ekspoziciaj elementoj pri la vivo kaj verko de Gaudí, kiel oftas en informaj ekspozicioj.[21]

Teraso[redakti | redakti fonton]

La pinto de la konstruaĵo estas la teraso, de 300 m2, al kiu oni alvenas el la subtegmentejo pere de helika ŝtuparo. Gaudí planis tiun areon praktikcele, por situi la elirejoj de fumo kaj aerumado, sed ankaŭ estetike, ĉar ties elementoj estas prilaboritaj manarte pere de plastika skulptarto. Por la arkitekto de Reus, la terasoj de la konstruaĵoj estas kiel la ĉapeloj de la personoj, kiuj montras personecon, pro kio li ĉiam desegnis ilin detale, kiel aperas en la Palaco Güell kaj la Casa Milà. En la teraso estas dua subtegmentejo pli malgranda ol tiu de la malsupra etaĝo, nome sur la dorso de la drako, kiu enhavas la akvostokejon por la tuta domo. Krome, sur la kornico de la ŝirmejo estas gvatokoridoro, al kiu oni venas el la ŝtuparo de la turo de la dompinto, elemento same uzata en la Casa Milà. En la komplekso de la teraso elstaras la pintoj de la kamentuboj — nome totalo de 27, dismetitaj en kvar grupoj, de 6,10 metroj de alto —, de formoj helicecaj kaj pintigitaj pere de ĉapeletoj konusformaj; tiuj estas kovritaj per travidebla vitro en ties centra parto kaj per ceramiko en la supra, kaj pintigitaj per vitraj buloj travideblaj plenigitaj je sablo diverskolora. La pavimo estis farita el la neuzitaj mozaikoj de la antaŭa konstruaĵo, dismetitaj la ŭla sistemo trencadís, sed poste tio estis anstataŭita. La teraso, same kiel la subtegmentejo, estis restaŭrita en 2004 kaj malfermigita por la publiko.[22]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Crippa 2007, paĝo65.
  2. Bergós i Massó 1999, paĝo60.
  3. Rodríguez et al., Blasco Piñol, p. 23.
  4. Bassegoda i Nonell 2002, paĝo185.
  5. Bassegoda i Nonell 2002, paĝo186.
  6. Rodríguez et al., Blasco Piñol, p. 31.
  7. Rodríguez et al., Blasco Piñol, pp. 34-35.
  8. Rodríguez et al., Blasco Piñol, pp. 36-37.
  9. Rodríguez et al., Blasco Piñol, pp. 40-41.
  10. Bassegoda i Nonell 2002, paĝo187.
  11. Rodríguez et al., Blasco Piñol, pp. 42-43.
  12. Rodríguez et al., Blasco Piñol, pp. 44-45.
  13. Rodríguez et al., Blasco Piñol, pp. 51-55.
  14. Laŭ aliaj fontoj, tiu spaco neniam estis aŭtejo, sed komercejo. Casa Batlló (Inquilinos de la planta baja) J. Ignacio 17a de aprilo 2009, alirita la 29an de septembro 2012 Arkivita en [1] la 29an de junio 2012.
  15. Reformita de Juan Bassegoda Nonell kun la kunlaboro de Bibiana Sciortino kaj Mario Andruet.
  16. Rodríguez et al., Blasco Piñol, pp. 56-59.
  17. Rodríguez et al., Blasco Piñol, pp. 60-61.
  18. Bassegoda i Nonell 2002, paĝo186-187.
  19. Rodríguez et al., Blasco Piñol, pp. 72-81.
  20. Rodríguez et al., Blasco Piñol, pp. 82-83.
  21. Rodríguez et al., Blasco Piñol, pp. 91-97.
  22. Rodríguez et al., Blasco Piñol, pp. 103-109.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bassegoda i Nonell, Joan (1989). El gran Gaudí. Sabadell: Ausa. ISBN 84-86329-44-2.
  • Bassegoda i Nonell, Joan (2002). Gaudí o espacio, luz y equilibrio. Madrid: Criterio. ISBN 84-95437-10-4.
  • Bergós i Massó, Joan (1999). Gaudí, l'home i l'obra (en kataluna). Barcelona: Lunwerg. ISBN 84-7782-617-X.
  • Corredor-Matheos, José; kaj aliaj (1998). La Pedrera. Gaudí i la seva obra (en kataluna). Barcelona: Fundació Caixa Catalunya. ISBN 84-89860-04-1.
  • Crippa, Maria Antonietta (2007). Gaudí. Kolonjo, Germanio: Taschen. ISBN 978-3-8228-2519-8.
  • Rodríguez, Alberto; Sosa, Lionel; Noya Álvarez, Soedade; López Sáenz, Virginia; Blasco Piñol, Xavier (2008). Casa Batlló. Barcelona: Dos de Arte Ediciones. ISBN 978-84-96783-16-4.