Hrádek nad Nisou estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en norda parto de Bohemio, en regiono Liberec, distrikto Liberec, en triangulo inter Ĉeĥio, Germanio kaj Pollando. Ĝi tenas proksimajn kulturajn kontaktojn kun germana urbo Zittau kaj pola urbo Bogatynia. En 2023 ĝi havis 7 882 loĝantojn.
burgo Grabštejn, elstara burgo, dominanto de la tuta ĉirkaŭaĵo, origine frugotika, renesance rekonstruita (publike alireblas)
Preĝejo de sankta Bartolomeo unuafoje menciata en 1288; en 1586 renesance rekonstruita; la nuna aspekto devenas el 1764
Templo de la Paco konstruita en 1900–1901 en novgotika stilo; apartenas al husana eklezio
Ripozarealo Kristýna estiĝis en la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento pro inundigo de eksa brunkarba minejo; ofertas tranokteblecon kaj kondiĉojn por banado, fiŝkaptado kaj akvosportoj
Trilanda punkto ĉe enfluo de Oldřichovský potok al la rivero Luzacia Niso
Horní skály (Obrvégry), rokgrupo proksime al Horní sedlo, kun multaj terenoj por montgrimpado
Ekde 2006 en la komunumo funkcias la plej granda sunelektrejo en Ĉeĥio; paneloj estas lokitaj sur tegmento de Bazlernejo de T.G.Masaryk