Saltu al enhavo

Vikipedio:Diskutejo/Lingvejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Lingvejo La sekcio de la Diskutejo por informi kaj diskuti pri lingvaj demandoj, tradukproblemoj, tradukiloj, terminoj, titoloj de artikoloj, stilo, gramatikaĵoj, alilingvaĵoj, redaktistaj temoj, ktp.
Lingvejo
  al tuta Diskutejo  
al Diversejo aldoni temon
al Lingvejo aldoni temon
al Teknikejo aldoni temon
al Administrejo aldoni temon


Ĉu Portobuffolé aŭ Portobuffolè?

Saluton. Ekde kelkaj semajnoj ĉiam denove IPulo aperas kaj fuŝas la artikolon Portobuffolé resp. Portobuffolè‎. Mi supozas, ke estas konflikto inter la itala skripmaniero kaj la loka. Kiun varianton ni prefere uzu? Bonvolu unue respondi ĉi tie, antaŭ ol vi ion ŝanĝos. La artikolaj historioj jam estas ĥaosaj pro la IPulo. Eble ni provizore eĉ devos protekti ambaŭ kaj tiam rearanĝi laŭlicence la aferon pri la titolo kaj la artikola historio. --Tlustulimu (diskuto) 20:57, 20 Jan. 2016 (UTC)

Ni elektu Portobuffolé-on kiel pli multo da alilingvaj vikipedioj faras (d:Q46129) kaj la artikolo komencu kun "PortobuffoléPortobuffolè‎ estas...". Fakte la literumo ne estas grava en Esperantio. Ni protektu la artikolon kontraŭ ipuloj kaj se EvilFreD malfarus plue en 24 horoj, ni devus forbari lin (VP:R3M).--Salatonbv (diskuto) 22:41, 20 Jan. 2016 (UTC)
Mi ĵus forbaris EvilFreD dum 1 tago. La du artikoloj estas kunigendaj sed ripetitaj malfaroj estas malpermesitaj.--Salatonbv (diskuto) 06:37, 21 Jan. 2016 (UTC)
Por eviti plian diskuton kaj solvo de la nuna fuŝo ke ekzistas du identaj artikoloj kun malsama skribmaniero: "Portobuffolé" estas la oficiala skribmaniero laŭ la komunumo mem, fojfoje videbla inversa akcento, do simple mi forviŝis la artikolon nun en "Protofuffolè" kaj metis alidirektilon. Kaj protektis tiun alidirektilon, tiel ke nur administrantoj denove povas ion ŝanĝi en tio. Kaj anstataŭ nian voloran tempon rabi per tia bagatelo, la kverelemuloj prefere plibonigu la artikolon, kio fakte estas mizera ĝermo. DidiWeidmann (diskuto) 01:17, 24 Jan. 2016 (UTC)
@DidiWeidmann: La literumo kaj alidirekto kiujn vi elektis estas bonaj. Tamen, el la vidpunkto de kopirajtoj, oni devas unue forigi "Portobuffolé"-on, kiu estis kreita en 2016, kaj alinomi "Portobuffolè‎" en 2006 al Portobuffolé. Ĉu vi komprenas?--Salatonbv (diskuto) 02:46, 24 Jan. 2016 (UTC)
@Salatonbv: Kara, ĉu vi serioze parolas? Ne ridindigu vin! Ni parolas ĉi-tie pri trilinia ĝermo kun banalaĵo, kies kopirajtoj ĉi-tie povus tuŝiĝi ... ĉu de la roboto, kiu kreis la originan artikolon? Mi petas, ne perdigi nian tempon pro tia absurdaĵo... Se vi volas fari ion utilan, tiam plibonigu tiun artikolon, sed ne perdigu mian tempon per sensenca formalaĵo. La du artikoloj estis same malvaloraj, tute egale, kiun version oni konservis, cetere, laŭ la metodo, kiun mi elektis la artikolohistorio de la alidirektilo ja komplete konserviĝis! DidiWeidmann (diskuto) 17:28, 24 Jan. 2016 (UTC)
✔ Farite Mi kunigis la historiojn per Specialaĵo:Unuigi_kronologion kaj aldonis fontojn por ambaŭaj loknomoj. Dankon.--Salatonbv (diskuto) 00:25, 25 Jan. 2016 (UTC)

Dankon! 151.20.11.249 10:09, 25 Jan. 2016 (UTC)

Lingvoindikaj ŝablonoj

Saluton. Mi jam ekde kelka tempo okupiĝas pri lingvoindikaj ŝablonoj, el kiuj ni nun havas tri grupojn:

  • {{Ar}} ĝis {{Zh}} nur indikas la lingvon.
  • {{Lang-ar}} ĝis {{Lang-zh}} ne nur indikas la lingvon, sed ankaŭ metas kaŝan <span lang="eo"> kaj </span> ĉirkaŭ teksto. La tiea atributo lang kun du- aŭ trilitera indiko pri la lingvo estas uzata de legantaj foliumiloj, kiujn ĉefe uzas blindaj uzantoj. Krome ĝi povas iomete helpi elekti konvenajn tiparojn por la diversaj lingvoj.
  • {{Flag-ar}} ĝis {{Flag-zh}} montras rilatan flagon.

Ĉar multaj uzantoj apenaŭ uzas nek konas ilin, mi cerbumis iomete, kie aldoni la informojn pri ili al nia helpa paĝaro. Ĉu iu havas proponon por tio? --Tlustulimu (diskuto) 16:47, 29 Jan. 2016 (UTC)

Itinero vs vojo (en : Route)

Mi konstatis ke la franca vikipedio uzas du malsamajn vortojn por la angla ROUTE : 'itinéraire' SED ankau ROUTE touristique (Turista VOJO ?)

Amasa ujo->io

La ulo 91.9.108.181 amase transformis "ujo->io". Ĉu tute normale en tiu ĉi vikipedio? --Forstbirdo (diskuto) 20:45, 13 Feb. 2016 (UTC)

@Forstbirdo: La problemo ja estas, ke sufiĉe ofte subite aperas novuloj, kutime kun ankoraŭ nesufiĉa lingva rego, kaj arogas al si ion ŝanĝadi. Ĉar ili oftege aperas kiel IPuloj kun ŝanĝantaj IP-adresoj malfacilas haltigi ilin. Sed eble ja eblus inventi tiel nomatan misuzan filtrilon. Ĉu mi demandu pri tio en la germana vikipedio. Mi jam foje petis pri tia filtrilo tie. Ĝi povas enhavi regulajn esprimojn kaj kelkajn aliajn kodojn, tiel ke certaj ŝanĝoj estas malhelpataj al IPuloj kun ŝanĝantaj IP-adresoj, sed ne al ensalutintoj. --Tlustulimu (diskuto) 21:27, 13 Feb. 2016 (UTC)
Ĉu vi konsentas ke la ulo "91.9.108.181" agis kontraŭ la interkonsentita Esperant-vikipedia regularo, jes aŭ ne? Eble estus utile aperigi tie ĉi la koncernan decidon, ĉar multaj ne konas ĝin. --Forstbirdo (diskuto) 07:55, 14 Feb. 2016 (UTC)
@Forstbirdo: Pri kiu regulo vi diras? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:03, 14 Feb. 2016 (UTC)
Bonvolu vidi : [1]. Ankaŭ mi petis obteni la tekston de la koncerna decido. --Forstbirdo (diskuto) 21:26, 14 Feb. 2016 (UTC)
Vidu [2] --pino (diskuto) 22:44, 14 Feb. 2016 (UTC)
Dankon @Pino~eowiki: . Ĉu mi bone komprenis ke en tiu afero? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 23:30, 14 Feb. 2016 (UTC)
Fakte en 2009, 29 personoj decidis, ke en Vikipedio libereco en titoloj kaj tekstoj estos. --pino (diskuto) 11:47, 17 Feb. 2016 (UTC)
  • Ni havas artikolon Ĉinio, IP transformis Ĉinujo al Ĉinio do mi pensas ke IP bone faris. Mi pensas ke plej bone estus ĉiam uzi nomo de artikolo en aliaj artikoloj. Kelkfoje unue devas korekti nomo de artikolo. Plej malbone estus ke en Vikipedio ekzistus ambaŭ nomoj. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 22:35, 13 Feb. 2016 (UTC)

Tia agado estas eĉ tro "normala" en la Esperanta Vikipedio. Tia sistema ŝanĝado de io ajn, nur pro personaj kapricaj preferoj kaj sen sufiĉa rego de Esperanto kaj de ĝia historio, estas grava atako kontraŭ la lingvo. Ĉu ne eblas krei roboton por malfari tiajn ŝanĝoamasojn tuj kiam ili aperas? --Surfo 11:31, 14 Feb. 2016 (UTC)

  • @Surfo: ĉu vi proponas ŝanĝi nomojn de artikoloj pri landoj aŭ ĉu vi pensas ke ni bezonas du formojn (Ĉinujo kaj Ĉinio) en diversaj artikoloj? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:03, 14 Feb. 2016 (UTC)
@Marek Mazurkiewicz: Mi proponis nenion ŝanĝi, nur forigi arbitrajn kapricajn ŝanĝojn. Sed vi postulas, ke verkante artikolon por Vikipedio oni kontrolu, ĉe ĉiu vorto, kiun titolon havas iu eventuale ekzistanta artikolo pri la temo. Laŭ vi oni ne rajtas skribi en Vikipedia teksto ekzemple "sangocirkula sistemo" aŭ "Egiptujo" aŭ "cerbinflamo", ĉar la tiutemaj artikoloj okaze estas titolitaj "kardiovaskula sistemo", "Egiptio" aŭ "encefalito".
Vi simple malpermesas kontribui en normala Esperanto. Kial, ekzemple, iu devus ĉesi uzi nomojn en la Akademia listo pri rekomendataj landnomoj simple pro tio, ke iu alia alimaniere titolis artikolon aŭ eĉ, kiel pri "Egiptujo", iu vandalo (poste forbarita) ŝanĝis tute laŭregulan artikolnomon en alian formon. Krome, en aliaj diskutoj, evidentiĝis, ke vi simple malpermesas verki pri temoj, pri kiuj oni antaŭe nenion skribis en Esperanto, ĉar en neniu libro jam troveblas via preferata magia formulo "[alilingva vorto]=[Esperanta vorto]".
Vi demandas ankaŭ, ĉu ni bezonas "du formoj[n] (Ĉinujo kaj Ĉinio) en diversaj artikoloj". Kompreneble ni bezonas: la artikolo pri tiu lando nepre menciu ambaŭ uzatajn formojn. Ambaŭ nomoj apartenas al la lingvo, kaj enciklopedio nepre montru ilin. --Surfo 10:17, 17 Feb. 2016 (UTC)
Mi jam vidas ke mia opinio estas kontraŭ Vikipedio:Baloto/Landonoma unueco. "Sed vi postulas, ke verkante artikolon por Vikipedio oni kontrolu, ĉe ĉiu vorto, kiun titolon havas iu eventuale ekzistanta artikolo pri la temo" - ne. Mi postulas, ke korektante por Vikipedio oni povas kontroli, ĉe ĉiu vorto, kiun titolon havas iu eventuale ekzistanta artikolo pri la temo. Elzemple: persono A skribas artikolon, poste persono B korektas nomojn. Do persono A de nevas pensi pri problemo de nomoj.
Mi ne komprenas kion vi volas diri per "[alilingva vorto]=[Esperanta vorto]".
Dankon, mi korektis akuzativon.
"Ambaŭ nomoj apartenas al la lingvo" - tio ke nomo apartienas al la lingvo ne sufiĉar por skribi ĝin en eo.viki. En niaj artikoloj oni devas esti pli malmulte vortoj ol ĝenerala lingvo. Ekzemple ne estas bone skribi en niaj artikoloj "interesa", "kuraĝa" ktp. Tekstoj en kiuj estas multaj sinonimoj estas pli komplika por kompreni. "enciklopedio nepre montru ilin" - sufiĉas ke montras en ĉefa artikolo (ekzemple: tio ke oni povas diri "Egiptio" kaj "Egiptujo" sufiĉas skribi en artikolo Egiptio. Regulo >unu vorto = unu ideo< en tekstoj de artikoloj estus pli bona laŭ mi. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 20:21, 17 Feb. 2016 (UTC)
Citaĵo
 De la komenco ĝis nun mi ĉiam uzadis la nomon "Egipto" ne por la lando, sed por la popolo; la landon mi nomadis "Egiptujo". Mi tion faradis ne pro nesufiĉa pripenso, sed tute pripensite kaj intence. En la novaj landoj (ekzemple en ĉiuj landoj Amerikaj), la lando fakte kaj morale apartenas ne al ia difinita gento, sed egalrajte al ĉiuj siaj loĝantoj; tial estas afero tute natura, ke tie la lando ne uzas por si (per "uj"), la nomon de ia gento, sed kontraŭe, ĉiuj ĝiaj loĝantoj uzas por si (per "an") la nomon de la lando. Tute alia afero estis (kaj tradicie restis) en la landoj malnovaj : ĉiun pecon da tero okupis ia speciala gento, nomis la landon sia speciala genta propraĵo kaj ĉiujn aligentajn loĝantojn aŭ ekstermis, aŭ permesis al ili vivi en la lando kiel "fremduloj"; tial la landoj malnovaj preskaŭ ĉiam portas la nomon de tiu aŭ alia gento, kaj en Esperanto, ĝis la tempo, kiam ni havas nomojn pure geografiajn, ni tion esprimas per la sufikso "uj". La apud-Nila lando en la tempo de sia plej grava historia valoro estis lando antikva, aranĝita laŭ la principo "lando apartenas al unu gento", ĝi sekve nepre devas havi la sufikson "uj", por ke ni povu esprimi la tre gravan por antikva lando diferencon inter la gento-mastro kaj la gento-fremduloj; ni scias ja el la Biblio, ke tiu diferenco en Egiptujo estis tre granda! Ĉiuj novaj landoj, ne aranĝitaj laŭ la principo "lando apartenas al unu gento", neniam devas uzi la sufikson "uj"; ni devas sekve diri "Usono", "Kanado" k.t.p. 
— L.L. Zamenhof, Lingvaj Respondoj

Bonvolu vidi ankaŭ : Pri Landnomoj – La sistemo de Dro Zamenhof. Rimarkoj pri la Propraj Nomoj en Esperanto kaj ilia transskribo --Forstbirdo (diskuto) 21:15, 19 Feb. 2016 (UTC)

Titolo de kategorio

Saluton. Mi havas lingvan demandon. Kio sonas pli bone? Ĉu "Modulo en alfa-statuso" aŭ "Modulo kun alfa-statuso"? --Tlustulimu (diskuto) 14:42, 14 Feb. 2016 (UTC)

Saluton. Ĉar neniu esprimis sian opinion, mi intertempe kreis la kategorion Moduloj kun alfa-statuso. Ni ja kutime uzas pluralon. Mi eĉ ligis la kategorion al alilingvaj kategorioj per Vikidatumoj. --Tlustulimu (diskuto) 03:32, 19 Feb. 2016 (UTC)

Sevilo‎‎

Saluton. IPulo ŝanĝis la nomon de "Sevilo‎‎" en la enkonduko de Sevilo‎‎ al Seviljo. Mi intertempe dufoje malfaris tion kaj eĉ por unu tago protektis la artikolon. En tri el miaj vortaroj mi trovis nur la formon "Sevilo". Temas pri PIV el 1987, NPIV el 2002 kaj "Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch" de s-ro Krause. Ĉu ekzistas iuj libroj kun la alia varianto? La IPulo ja asertis tion, sed ne donis pli detalajn informojn. --Tlustulimu (diskuto) 03:13, 19 Feb. 2016 (UTC)

Saluton! Jen kion mi trovis:
--Dominik (diskuto) 03:56, 19 Feb. 2016 (UTC)

Lastaj ŝanĝoj

Bonvolu korekti enkondukon de Lastaj ŝanĝoj: ĝusta formo statistiko kaj donu "o" al mejlŝtono.--Crosstor (diskuto) 06:25, 20 Feb. 2016 (UTC)

Saluton, @Crosstor: ✔ Farite Dankon pro via atentigo :-) --Tlustulimu (diskuto) 12:31, 20 Feb. 2016 (UTC)

Racia lingvaĵo

Tiu ĉi Vikipedio komencas per la "ĉefpaĝo". Ĉu ne estus pli bone nomi ĝin "antaŭpaĝo"? Ĉar ĉefpaĝo povas signifi "paĝo de la ĉefo". Kiu estas la ĉefo de la Esperanta Vikipedio? --Forstbirdo (diskuto) 14:00, 6 Mar. 2016 (UTC)

Tio kredeble estas traduko de la angla "Main Page". --Dominik (diskuto) 14:22, 6 Mar. 2016 (UTC)
Jes sed oni povas ankaŭ klarigi per "ĉefa paĝo". --pino (diskuto) 14:30, 6 Mar. 2016 (UTC)
"ĉefa. La plej grava; precipa, havanta la unuan rangon" [3] Do, mi ne vidas problemon en ĝi.--Salatonbv (diskuto) 14:55, 6 Mar. 2016 (UTC)
Ĉi-kaze ĉef- estas uzata prefikse. Tial mi dubas pri utilo de iu ŝanĝo. Krome mi ŝatas scii, kio estas racia lingvaĵo? --Tlustulimu (diskuto) 15:18, 6 Mar. 2016 (UTC)
Se la signifo estas "ĉefa paĝo" oni nur povas skribi "ĉefa paĝo", ne "ĉefpaĝo". En Esperanto oni ne rajtas laŭfundamente forlasi la "-a". Mi pensas ke "ĉefpago" nur povas signifi "paĝo de la ĉefo", ĉar la "-o" oni povas forlasi. Oni ekzemple ne rajtas skribi "larĝstrato" por "larĝa strato". Estas laŭ mi pli bone eviti la idiotismojn kiel konsilis Zamenhofo. --Forstbirdo (diskuto) 16:12, 6 Mar. 2016 (UTC)
ĉef/ ĉi tie estas prefikso, kiel en ĉefministro, ĉefurbo, ktp. --Dominik (diskuto) 19:57, 6 Mar. 2016 (UTC)
Ankaŭ "ĉef/. I- Pref. signifanta: 2 ke la koncerna afero estas iarilate pli grava ol ĝiaj samkategoriaĵoj: ĉefaltaro, ĉefmanĝo, ĉefmasto, ĉefparto, ĉefpreĝejo, ĉefturo, ĉefurbo, ĉefvojo ktp."--Salatonbv (diskuto) 20:09, 6 Mar. 2016 (UTC)
Ĉiuj tiuj ekzemploj estas samspecaj idiotismoj kiaj "ĉefpaĝo" : ekzemploj de malfundamenta uzado de "ĉefa". --Forstbirdo (diskuto) 21:16, 6 Mar. 2016 (UTC)
Kion signifas la franca "principal", kiu legeblas sub ĉef en la Fundamento? Mi pensas, ke ĝi subtenas la prefiksan signifon, same kiel la tieaj tradukoj en la polan kaj rusan, kvankam ĉiuj tri estas adjektivoj, sed ne prefiksoj. La prefikso trajto estiĝis el la germana Haupt-, kiu nuntempe en la normala lingvo estas uzata prefikse, sed en alta stilo kiel substantivo. Krome ĉef en multaj libroj estas listigata kiel unu el la esperantaj prefiksoj. Ĉu tio ne validas por la Vikipedio? --Tlustulimu (diskuto) 20:12, 6 Mar. 2016 (UTC)
Principal estas france adjektivo signifanta "la plej grava", kaj adjektivoj finiĝas Esperante kun -a. Laŭ mi laŭfundamente oni ne rajtas prefiksi adjektivojn. En Esperanto oni bedaŭrinde uzas ne malmultfoje tiajn idiotismojn (kiel vi diras : en multaj libroj), sed tio ne signifas ke ili estas rekomendindaj. Tial mi proponas la neriproĉeblan "antaŭpaĝo". --Forstbirdo (diskuto) 21:16, 6 Mar. 2016 (UTC)
Mi ne konas se tio estas malfundamenta aŭ ne, sed "ĉefaltaro", "ĉefmanĝo", "ĉefparto" ktp estas la ekzemploj de Zamenhof, kaj hodiaŭ estas nombroj da retpaĝoj en la mondo kiuj uzas la terminon "ĉefpaĝo".[4][5][6][7]--Salatonbv (diskuto) 21:37, 6 Mar. 2016 (UTC)
Vi tute pravas, sed la nombro de uzantoj tute ne estas pruvo, eĉ Zamenhofo ne ĉiam estas sekvenda. Oni faras kion oni volas pri tio, sed kial ne uzi la plej laŭfundamenta lingvaĵo? Estas iu kiu devas komenci. Mi donas alian ekzemplon. "Nova-Jorko estas la ĉefa urbo de Usono, sed Vaŝingtono estas la ĉefurbo (= urbo de la ĉefo). Ĉu vi komprenas? La solvo de la problemo : "Nova-Jorko estas la ĉefa urbo de Usono, sed Vaŝingtono estas la regadurbo (urbo de la regado). --Forstbirdo (diskuto) 09:01, 7 Mar. 2016 (UTC)
Vi unue diris pri Zamenhof. Kutime oni nomas la urbon en Ameriko "Novjorko/Nov-Jorko" (PIV; ankaŭ komparu kun Nova Jorko per guglo). "Ĉefurbo" jam estas vaste rekonita kunmetaĵo, kaj mi ne povas konsenti ĉesi la uzon. Por eviti konfuzon, mi facile dirus "Nov-Jorko estas la plej granda/centra urbo de Usono, sed Vaŝingtono estas la ĉefurbo". Laŭ mia kompreno, vortofarado povas doni novan/specifan signifon: Nov-Jorko, Nov-Zelando, orfiŝo (ne "ora fiŝo"), dikfingro (ne "dika fingro"). Kiel ni longe diskutis aliloke, "Nov-arkto" povus signifi specialan regionon "Nearctis", ne nepre "nova arkto".--Salatonbv (diskuto) 13:11, 7 Mar. 2016 (UTC)
Fakte uzi adjektivo kiel flankelemento estas ne sen problemo vidu Analiza Skolo, dank'al estas ankaŭ ne tre lokiĝa por nia lingvo. Oni vidis ĝin tre ofte sed nun en vikipedio por logiko de la lingvo oni uzas precipe "danke al". Se estas dubo por la senco de ĉefpaĝo oni povas uzi sen problemo antaŭpaĝo aŭ ĉefa paĝo. --pino (diskuto) 14:26, 7 Mar. 2016 (UTC)
Laŭ la Fundamento de Esperanto oni ne rajtas skribi "Nov-Arkto", "Nov-Jorko", k.t.p. Ĉu ni Vikipediistoj ne pli bone progresigu la plej korektan lingvaĵon ??? Kial publike pretendi ke Esperanto estas simpla, klara, racia lingvo, se Vikipedio (kaj multaj publikaĵoj) montras la kontraŭon ? Iun tagon eksteraj sciencistoj sendube malkovros kaj denoncos la malbonan lingvo-uzadon de la Esperantistoj, kaj konsekvence malkonsilos la uzadon de Esperanto kiel (veran) Internacian Lingvon.
Citaĵo
 Mi esperas, ke iom post iom ĉiuj idiotismoj malaperos kaj cedos sian lokon al esprimoj tute logikaj kaj internaciaj. Tamen laŭ mia opinio oni devas fari tian anstataŭigadon nur en tia okazo, se ni povas tion ĉi fari tute oportune; sed en okazo, se ni por ia idiotismo ne trovas pli bonan esprimon pure logikan, tio ĉi ne devas nin ĉagreni; kaj la idiotismo povas tute oportune resti kiel esperantismo, se ĝi nur estos komune akceptata. 
— Zamenhofo, Lingvo Internacia, 1905, p. 545, Lingvaj Respondoj
Citaĵo
 En ĉiu vivanta lingvo estas permesite uzi nur tiujn formojn, kiujn aliaj personoj jam uzis antaŭ vi; sed en la internacia lingvo oni devas obei sole nur la logikon. 
— Zamenhofo, Lingvaj Respondoj
--Forstbirdo (diskuto) 11:25, 10 Mar. 2016 (UTC)
Ĉu vere laŭ la Fundamento de Esperanto oni ne rajtas skribi "Nov-Jorko"?? Ĉu vi volus kritiki PIV-on? Por simpligi Esperanton oni (ankaŭ UEA) foje ĉesas krei superfluajn radikojn de la lingvo. "Nearkta", "Nearktiso" (vi kreis) estas ekzemploj de neologismo.--Salatonbv (diskuto) 02:46, 11 Mar. 2016 (UTC)
En la Fundamento de Esperanto troviĝas la urbonomo Nov-Jorko kaj la urbano-nomo Nov-Jorkano (ĝuste tiaj formoj). La nomoj de biogeografiaj regionoj, kiujn mi trovas en Vikiperio, estas vere strangaj. --Surfo 15:28, 13 Mar. 2016 (UTC)
Bonvolu atenti, ke la vortoj Nov-Jorko kaj Nov-Jorkano troviĝas en la "Ekzercaro", sur la paĝo 128 (en la deka eldono), sed ne en la Universala Vortaro. Sed tio tutcerte ne ludas rolon por ĝia aparteno al la Fundamento. La Fundamento ja konsistas el kelkaj partoj. --Tlustulimu (diskuto) 15:40, 13 Mar. 2016 (UTC)
Mi ne scias, kion vi volas diri per "tio tutcerte ne ludas rolon por ĝia aparteno al la Fundamento". Nov-Jorko estas plenrajte Fundamenta, kiel konstatas ankaŭ PIV. Eĉ la Akademio aparte konfirmis, en la teksto de la 7-a Oficiala Aldono, la Fundamentan statuson de la nomo. --Surfo 16:48, 13 Mar. 2016 (UTC)


Iom ekster la debato, ĉu ĉefpaĝo estas bona/malbona lingvaĵo, stariĝas la demando, ĉu estas facile ŝanĝi la nomon de la ĉefa/unua/antaŭa paĝo, kiel ajn oni nomu ĝin? El teĥnika vidpunkto, ŝajnas al mi ke ĝi ludas la saman rolon kiel "index" en retejo, kaj tiu nomo normale estas difinebla en programo uzata de retservilo. --Dominik (diskuto) 03:39, 11 Mar. 2016 (UTC).

Laŭ mi teknike sufiĉas alinomi "vikipedio:ĉefpaĝo" (kontrolinda). Do kiel oni nomu ĝin ? --pino (diskuto) 08:31, 12 Mar. 2016 (UTC)

Saluton, Pino. Bedaŭrinde simpla alinomado ne sufiĉas, ĉar la nomo de la ĉefpago troviĝas en iu paĝo en la MediaWiki-nomspaco. Jam okazis foje alinomado de "Ĉefpaĝo" al "Vikipedio:Ĉefpaĝo" kaj tion verŝajnege preterdormis la proponantoj de rea alinomado. --Tlustulimu (diskuto) 09:47, 12 Mar. 2016 (UTC)
Porinforme, jam ekzistas alidirekta paĝo "Main page" sed neniu paĝo ligas al ĝi. Kiel mi supozis, "Vikipedio:Ĉefpaĝo" egalas al "/w/index.php". --Dominik (diskuto) 15:09, 12 Mar. 2016 (UTC)

Baloto

  • Ĉefpaĝo
  1. Por Por: Mi dubas pri neceso de alinomado, ĉar la prefiksa uzo estas same bona kiel la adjektiva. Krome ambaŭ titoloj nur sekvas malsamajn nacilingvajn modelojn. La prefiksa varianto "ĉefpaĝo" estiĝis pro germana kaj jida influo, dum ke la adjektiva varianto "ĉefa paĝo" sekvas la slavajn lingvojn kaj la francan. Tamen la kunmetado de esperanto pli ofte sekvas la ĝermanajn lingvojn kaj la grekan ol la latinidajn lingvojn.--Tlustulimu (diskuto) 09:47, 12 Mar. 2016 (UTC)
  2. Por Por: Ĉef- ja havas du sencojn laŭ PIV. "I- Pref. signifanta: 1 ke la koncerna persono havas honoran superecon, plej ofte kun decidpovo, super siaj samranguloj: ĉefanĝeloz, ĉefepiskopoz, ĉefinĝeniero, ĉefleŭtenantoz; ĉefministroz, ĉefpastroz, ĉefredaktoroz, ĉefserĝentoz ktp. ☞ estr. 2 ke la koncerna afero estas iarilate pli grava ol ĝiaj samkategoriaĵoj: ĉefaltaroz, ĉefmanĝoz, ĉefmasto, ĉefpartoz, ĉefpreĝejoz, ĉefturoz, ĉefurboz, ĉefvojo ktp. ☞ eg." Tre simple: Se "ĉef + homo" (pastro, redaktoro ktp), tio signifas la unuan. "ĉef + io" signifas la duan. "Paĝo" estas afero. Ne estas neceso alinomi.--Salatonbv (diskuto) 12:55, 12 Mar. 2016 (UTC)
  3. Por Por: Mi apogas opinion de Salatonbv!--Crosstor (diskuto) 05:36, 14 Mar. 2016 (UTC)
  4. Por Por: Esperanto aglutina lingvo estas, «Ĉefpaĝo» ĝustas. --Sahaquiel9102 Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo ---> Mia Diskutpaĝo 17:30, 18 Mar. 2016 (UTC)
  • Antaŭpaĝo

Por Por:

  • Ĉefa paĝo

Por Por: oni ne ŝanĝas la sencon, oni nur estas pli klara. --pino (diskuto) 08:31, 12 Mar. 2016 (UTC)

  • Unua paĝo

Por Por:

  • Antaŭa paĝo

Por Por:

  • Alie

Konklude: ne estas neceso alinomi. --pino (diskuto) 12:51, 18 Mar. 2016 (UTC)

2016 Internacia Jaro de guŝsemoj.

2016 estas en angla la "international year of pulses" Kielmaniere traduki "pulses" en esperanto ? La difino de "pulses" estas en Vikipedio ĉe "legume" en angla , aù "legumes secs" en franca. Fao uzas en esperanto la vorto : guŝsemoj (vidu retejo de FAO ). sed guŝsemoj estas ankaù arakida fabo , sojfabo..kiuj ne estas "pulses" laù difino. Mi proponas por traduko de "pulses" ..seklegumoj..(légumes secs - en franca ) legumi secchi en itala. aù iu havas pli bona solvo ? logika. (guŝo=legumo) Mi faros tabelon en esperanto pri listo de "pulses" seklegumoj . Bonvolu konsili... —La komenton aldonis, sen subskribo, Mikelo~eowiki (diskuto • kontribuoj)

france légumes secs = sekaj legomoj, miaopinie ne taŭgas. Oni ne konfuzu "legomo" kun "legumeno". Eble 'Internacia jaro de legumenacoj' estus pli bona traduko. --Dominik (diskuto) 11:57, 10 Mar. 2016 (UTC)
@Dominik kaj Mikelo~eowiki: Mi pensas, ke "Internacia jaro de legumenacoj" estas bona traduko. --Tlustulimu (diskuto) 12:20, 10 Mar. 2016 (UTC)

Eble FAO ricevis la tradukon guŝsemoj de iu esperantisto ? Mi preferus la mallongan formon nun jam disvastigata de FAO mem. --Alifono (diskuto) 18:34, 27 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Kategorioj kun fina "laŭ alfabeto"

Saluton. Mi ĵus vidis, ke neesperantisto (Мастер теней (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • SUL • protokolo)) kreas novajn kategoriojn kun fina "laŭ alfabeto". Sed mi dubas, ke tiaj kategorioj estas utilaj, ĉar la artikolaj titoloj tiam devus centprocente esti esperantigitaj. Ĉar tio apenaŭ okazas kaj ne ĉiam eblas, tiaj kategorioj ne povas sence enhavi bone ordigitajn artikolojn, sed fakte pli malpli konfuzan ĥaoson. Mi pensas, ke jam foje okazis diskuto pri tio, sed ne scias, kie.

Do, mi proponas, ke ni malkreu la kategoriojn, ĉar ili estas ne utilaj. --Tlustulimu (diskuto) 13:11, 20 Mar. 2016 (UTC)

Temas pri kategorioj kiel Lagoj laŭ alfabeto‎ kaj Riveroj laŭ alfabeto‎, ĉar ne ĉiuj lagoj kaj riveroj havas esperantigitajn nomojn. --Tlustulimu (diskuto) 13:28, 20 Mar. 2016 (UTC)

Forigo de tiaj kategorioj

  1. Por Por: --Tlustulimu (diskuto) 13:11, 20 Mar. 2016 (UTC)
  2. Por Por: kiel klarigita de Tlustulimu.--Salatonbv (diskuto) 22:04, 20 Mar. 2016 (UTC)--Salatonbv (diskuto) 22:04, 20 Mar. 2016 (UTC)
  3. Por Por: Ne utilas. --pino (diskuto) 22:24, 20 Mar. 2016 (UTC)
  4. Por Por: CasteloBrancodiskuto 23:48, 29 mar. 2016 (UTC)[Respondi]
  5. Por Por: Yekrats (diskuto) 14:38, 20 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Konservo de tiaj kategorioj

  1. Kontraŭ Kontraŭ: --Tlustulimu (diskuto) 13:11, 20 Mar. 2016 (UTC)
  2. Kontraŭ Kontraŭ: --Ochilov (diskuto) 10:27, 21 mar. 2016 (UTC)[Respondi]

Aliaj proponoj

  • La estimata kolego Мастер теней estas ne iu nesperta novulo, sed administranto de la ruslingva Vikipedio (tutvikiaj informoj pri li). Kvankam la du kreitaj de li kategorioj estas nomitaj «… laŭ alfabeto» (eble pli bone estus «alfabete», «laŭ alfabeto» ŝajnas al mi rusismo), ili ne havas specialan rilaton al alfabeto (ja ĉiuj kategorioj estas alfabete ordigataj). La ideo de tiaj kategorioj estas alia. Iu kategorio enhavas multajn artikolojn pri iu vasta aro de personoj, aliaj estaĵoj aŭ nocioj; ili plejparte estas klasifikitaj per plurnivela branĉo de subkategorioj. Kaj krome tiu kategorio havas subkategorion, kiu enhavas ĉiujn tiujn artikolojn senpere, sen klasifiko. Jen ekzemplo:
rusa titolo esperanta traduko nombro de
kategorioj paĝoj dosieroj
Категория:Скульпторы Kategorio:Skulptistoj 14 1
• Категория:Скульпторы по алфавиту • Kategorio:Skulptistoj alfabete ‎ – 827
• Категория:Скульпторы по векам‎ • Kategorio:Skulptistoj laŭ jarcentoj 9
• Категория:Скульпторы по городам‎ • Kategorio:Skulptistoj laŭ urboj 2
• Категория:Скульпторы по направлениям‎ • Kategorio:Skulptistoj laŭ direktoj (stiloj) 3
• Категория:Скульпторы по странам ‎• Kategorio:Skulptistoj laŭ landoj 67
• Категория:Скульпторы по эпохам • Kategorio:Skulptistoj‎ laŭ epokoj 3
• Категория:Вымышленные скульпторы‎ • Kategorio:Elpensitaj skulptistoj 2
• Категория:Женщины-скульпторы • Kategorio:Skulptistinoj 55
• Категория:Изображения:Скульпторы • Kategorio:Bildoj:Skulptistoj‎ –‎ 19
• Категория:Незавершённые статьи о скульпторах • Kategorio:Nefinitaj artikoloj pri skulptistoj‎ –‎ 137
• Категория:Резчики по дереву • Kategorio:Lignoĉizistoj 1 13
• Категория:Резчики по камню‎ • Kategorio:Ŝtonĉizistoj‎ –‎ 5
• Категория:Скульпторы-монументалисты • Kategorio:Skulptistoj‎-monumentistoj 2 1
• Категория:Творческие объединения скульпторов • Kategorio:Kreaj unuiĝoj de skulptistoj 1 2
(atentu la kategorion Skulptistoj alfabete). Do, mi pensas ke tiaj kategorioj estas utilaj, sed mi dubas ĉu alfabetrilataj titoloj estas trafaj por ili. Kaj mi oponas la ideon fari voĉdonon: oni faru decidon en Vikipedio ne per kalkulado de voĉoj, sed per analizado de argumentoj. Gamliel Fiŝkin 04:01, 15 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Rezulto

Peto por provlegantoj...

...antaŭ mi afiŝos artikolon nuntempe trovitan ĉe Uzanto:Sollupulo/provejo. Ĝi estas intencita albonigo por la artikolo 1-a epistolo al la korintanoj.

Antaŭe dankon por via helpo. — Sollupulo (diskuto) 14:03, 14 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Gratulon por la artikolon, ĝi estas interesa kaj bela. Mi ne estas sperta por la lingvo sed la lingvo ŝajnas min bona. Kolegoj povas ankaŭ relegi ĝin sed nun vi povas tuj afiŝi la artikolon en la ĉefa parto de Vikipedio. En nia vikipedio antaŭkontrolo estas ne necesa. Labori ne tro malfrue en ĉefa parto faciligis la kunlaboron. --pino (diskuto) 16:22, 14 apr. 2016 (UTC)[Respondi]
Dankon, pino. Nur, mi ne certas pri miaj esperantaj kapabloj. Do mi deziris kontrolon antaŭ ol eldoni.

✔ Farite La proveja artikolo movis al la paĝo 1-a epistolo al la korintanoj.

hundodenta spato ?

En la angla lingvo jen la termino dogtooth spar. En la artikolo Spato (mineralo) mi tradukis ĝin kun hundodenta spato, sed jen neniu Guglo-rezultatoj por hundodenta spato.

Ĉu oni konas pli bona traduko por dogtooth spar? Se ne, mi povas uzi hundodenta spato (ankaŭ por artikolon pri tio)? Nuntempe mi havas

[...] "hundodentaj spataj" (angle dogtooth spar) kristaloj [...]

en la artikolo. Se mi prenas hundodenta spato, mi devus forigi la anglan terminon aŭ ekzistigi ĝin aldone al hundodenta spato (kiel nun)?

Multan dankon pro helpon! --Sciuro la kolektanto de nuksoj (diskuto) 20:57, 23 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Eble, laŭ la kataluna titolo, kalcita spato? Ĉu konatas oficiala latina titolo? Gamliel Fiŝkin 12:26, 19 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
@Gamliel Fiŝkin: Mi ne trovis latinan titolon por tio, sed mi pensas ke dogtooth spar estas nomo por konkreta formo kaj ne por minerala enhavo de tio spato (vidu ankaŭ w:en:Dogtooth spar). --Sciuro la kolektanto de nuksoj (diskuto) 14:11, 19 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

por vidi unu la alian

Kion vi opinias de la frazo "La plej multaj homoj, kiuj havas retfotilojn, uzas ilin per tujmesaĝilo por vidi unu la alian samtempe". Ĉu estas "por vidi unu la alian" komprenebla ? --pino (diskuto) 12:10, 19 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Jes, kial ne? Gamliel Fiŝkin 12:27, 19 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Jes, mi komprenas tiun. Eble, ĉu vi pli komfortas kun "por ambaŭ vidi la alian samtempe"? -- Sollupulo (diskuto) 12:58, 19 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Kiel citi titolojn de libroj?

Eldono de 1989.
Eldono de 2015.

Laŭ Forstbirdo "Titolo de libro estas propra nomo, unikaĵo". Pro tio, li iom post iom ŝanĝas titolon de kelkaj libroj al nova kun majusklaj komencaj literoj de ĉiuj vortoj. Mia oponio, ke li erare agadas. Kion opinias aliaj vikipediistoj? ekz. Frosta nokto.Narvalo (diskuto) 16:32, 19 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Vidu ankaŭ, sen dubo titolo de libro estas propra nomo, unikaĵo sed ŝajnas al mi, ke ĉiuj nomoj en titolo komencantaj kun majusklo ne estas esperanta regulo. --pino (diskuto) 17:40, 19 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Kial la nomo de libro estu iu malsama ol la nomon de artikolo? Vikipedio ŝajnas majuskligi nur la unuan vorton de la artikolo titoloj, krom se ĝi enhavas vorton kiu estus ekstere de titolo. -- Sollupulo (diskuto) 19:26, 19 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Estas diferenco inter Ruĝa stelo (ĝenerala nocio) kaj Ruĝa Stelo (unikaĵo, libro). Same estas diferenco inter "Esperanta antologio" (ĝenerala nocio) kaj "Esperanta Antologio" (libro kun tiu ĉi titolo, unikaĵo). Ankaŭ Nigra Maro, Gaston Waringhien estas tiaj unikaĵoj. Vidu ankaŭ unu el la plej elstaroj libroj pri Esperanta literaturo : Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, New York, ISBN 978 1 59569 090 6 kaj Historio de Esperanto (Courtinat). --Forstbirdo (diskuto) 21:55, 19 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Majuskligi unuan literon de ĉiu ne-serva vorto en titolo estas tradicio de la angla lingvo, sed ja ne de Esperanto; la titolo Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto estas en la angla. En la germana lingvo, se mi ne eraras, estas majuskligata unua litero de ĉiu substantivo; kaj en la hebrea entute forestas majuskla kaj minuskla formoj de literoj, sed kvin literoj havas alian formon ĉe vortofino. Diversaj lingvoj havas diversajn regulojn kaj tradiciojn, kaj neniu lingvo bezonas sekvi regulojn kaj tradiciojn de aliaj lingvoj. Gamliel Fiŝkin 23:44, 19 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Kara Forstbirdo, via majuskligo estas sennecesa, nebazita. Vi povas diferencigi inter la samnomaj titoloj jene, kiel kutime: Esperanta antologio (libro), Ruĝa stelo (libro). Simile ĉe la filmoj el la samtitola libro. Mi havas la libron kun titolo Hungara antologio (kun minusklo). Kial ŝanĝi la oficialan titolon de libro? Tio do estas falsigo.Narvalo (diskuto) 07:27, 20 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Ne temas pri la kutimoj en la angla aŭ en iu ajn alia lingvo. Temas pri elekto de klareco ĝenerale. Se Geoffrey Sutton, sendube unu el la plej gravaj nuntempaj bibliografistoj pri Esperanto, rajtas skribi ĉiujn Esperantajn (!!!) titolojn majuskle, kial ni ne? Sutton skribas ekzemple "Ĉu Vi Kuiras Ĉine" (libro de Claude Piron) k.t.p. Same ĉe Courtinat la titoloj estas skribitaj majuskle. Do ne estas "tradicio" en Esperanto skribi la titolojn de libroj minuskle. Ĉu ni ĉiuj ne tute spontane skribas "Fundamenta Krestomatio" aŭ "Plena Analiza Gramatiko de Esperanto"? Se oni citas titolojn de libroj ene de iu teksto, estas multe pli klare se tiuj titoloj estas skribitaj majuskle. Oni ĉiam elektu la plej utilajn kaj raciajn solvojn : Esperanto estas artefarita lingvo destinita por esti utila kaj klara. Ĉu Geoffrey Sutton estas persono kiu falsigas? --Forstbirdo (diskuto) 07:45, 20 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

http://katalogo.uea.org/katalogo.php?titolo=&aŭtoro=&katego=antl&kondicho=chio&trovu=jes&liste=jes Ŝajnas, ke vi volas enkonduki novajn, nekutimajn titoligojn. http://esperanto.net/literaturo/roman/libr/cu.html Ĉu vi kuiras ĉine? Bonvolu analizi la paĝon.Narvalo (diskuto) 09:01, 20 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Klare estas pluraj uzadoj, se Sutton majusklas, ni povas fari same. Ke ĉi tiu metodo estas klare pli racia, mi ne estas tute konvinkata. Ni ne havas regulon do estus saĝe ne alinomi sisteme la jam ĉeestantajn artikolojn.--pino (diskuto) 13:00, 20 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Kial oni ĉiam skribas Literatura Foiro, La Ondo de Esperanto, Literatura Mondo, kaj neniam "Literatura foiro", "La ondo de Esperanto", "Literatura mondo"? Ĉar laŭ mi estas pli klare por la leganto skribi majuskle por tiaj unikaĵoj kiaj revuoj (kaj do ankaŭ por libroj, pli-malpli samspecaj objektoj). Oni estu konsekvenca...--Forstbirdo (diskuto) 06:36, 21 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Vi selektas titolojn, kiuj apogas viajn celojn. Sed ekzistas pli multe, kiuj ne apogas tion. Ĉu vi klikis je miaj ligiloj? Bonvolu ne altrudi, enkonduki novaj titol-donajn kutimojn. Uzu la veran titolon de iu libro ne iu elpensitan majuskligon.Narvalo (diskuto) 07:37, 21 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Jes, oni vidas diversajn ekzemplojn sed uzi la "veran titolon" estas malfacila, la kovrilo de libro estas belarta verko kun multaj fantazioj (malfacile uzataj en bibliografio). Saĝe, estus lasi la kreanto de la artikolo juĝi, kion estas pli taŭga. Oni povas ankaŭ elekti universan regulon por nia vikipedia sed laŭ mi tio estas ne vere necesa kaj certe kaŭzos multajn sterilajn debatojn. --pino (diskuto) 09:39, 21 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Titolo de libro estas ĝenerale indikita ne nur sur kovrilo, sed ankaŭ en bibliografia datumo. Kaj se ĉiu vikipediano memstare decidadus, ĉu aŭtoro kaj eldonejo skribis librotitolon ĝuste aŭ eraris, tio estus originala esploro. Gamliel Fiŝkin 11:10, 22 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Jes bibliografiaj datumoj povus esti utilaj iloj. Certe ĉiuj datumbazoj povas elekti topografian konvencion. Ni ankaŭ elektis tipografian konvencion por personaj nomoj. Tipografia konvencio ne estas esploro. Oni povas opinii kiel kolego Forstbirdo, ke estas pli klara por la leganto skribi majuskle por tiaj unikaĵoj kiaj revuoj (kaj do ankaŭ por libroj, pli-malpli samspecaj objektoj). Estus interesa kaj utila scii kiel datumbazoj laboras. Kun ŝablonoj "ISBN", "Citaĵo el libro" aŭ "libro" oni uzas specialan paĝon Vidu. Kiel oni povas modifi la specialan paĝon ? Estas interesa aldoni aliajn datumbazojn, precipe en Esperanto. Ĉu iu scias modifi la specialan paĝon, ĉu iu konas interesajn datumbazojn ? --pino (diskuto) 14:29, 22 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Se oni apogas sin sur la librokovriloj (vidu ĉi supre) oni devus skribi foje "LA BONA LINGVO", foje "La bona lingvo". Fakte en Vikipedio la tiutema artikolo ne estas ĝenerala artikolo pri "bona lingvo" sed estas artikolo pri certa libro (tial laŭ mi la bona solvo estas tiu de Geoffroy Sutton kiu skribas "La Bona Lingvo"). Estas fantaziaĵoj de la eldonistoj. Nur la uzitaj vortoj estas karakterizaj de la titolo de libro, kaj oni ne rajtas ŝanĝi ilin kiel por ordinara vikipedia artikolo : estas speco de propraj nomoj. Same "Esperanta antologio" estas ĝenerala nocio (povas ekzisti diferencaj tiaj libroj kun diversaj titoloj, sed estas normale nur unu libro titolita "Esperanta Antologio" (vidu ankaŭ Geoffroy Sutton). Kaj estus ridinde en teksto ĉiam ripeti "Esperanta antologio (libro)". Oni ne bazu sin sur iuj "datumbazoj" sed sur la ekzemploj de unu el la plej bonaj bibliografistoj en Esperantujo. --Forstbirdo (diskuto) 15:12, 22 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Eĉ la Enciklopedio de Esperanto uzis jam la labormanieron de Sutton... Jen kelkaj eltiraĵoj :
  • Al Eterna Paco. Filozofia traktaĵo de Kant, el la germana trad. P. Christaller. 1924, 88 p. "La penso de l' geniulo en tiu lia verko mirinde kuniĝas kun la interna ideo de nia movado. Inda tradukon (G. S., E, 1924, p: 125.)
  • Eklumo en la Abismo. Verkis Barbusse, el la franca trad. Else. 1923, 96 p. "La traduko de tiu alvoko al detruo de l' imperiismo kaj kapitalismo ne forprenis la energion de l' originalo. Akrega kritiko de l' nuna sociordo." (G. 5., ,E' 1923. p. 223)
  • Hungara Antologio. Redaktis kaj grandegan arton de la poemoj tradukis Kalocsay, kunlaboris Baghy, Bodo, Halka, Szilagyi, Totsche. Poemoj kaj noveloj de 50 hungaraj verkistoj. 1933. 473 p. kaj 24 kliŝopaĝoj kun la portretoj de 47 verkistoj. --Forstbirdo (diskuto) 15:56, 22 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
jen
  1. Vi citas (kiel ĉef-argumenton) ĉ. 80-jaran enciklopedion kaj iun anglon, kies propra lingvo uzas majuskligon (vidu majuskligon de la angla lingvo el la hispana https://en.wikipedia.org.wiki/Mario_Vargas_Llosa#Selected_works), kaj tiel li sekvas tiun kutimon en Esperanto (influo de propra lingvo). Tiel li ne estas fidinda, sekvinda ekzemplo por nia komunumo.
  2. "Hungara antologio" uzas minusklon (eldono en 1983), la libro estas apud mi.
  3. http://www.worldcat.org/title/eklumo-en-la-abismo/oclc/718167311 "Eklumo en la abismo"; "Al eterna paco" http://www.worldcat.org/title/al-eterna-paco/oclc/36309378&referer=brief_results
  4. Vi certe neglektas miajn aldonojn, ĉar tiuj tute detruas viajn argumentojn: "Ĉu Vi Kuiras Ĉine" http://esperanto.net/literaturo/roman/libr/cu.html? Titoluzo de UEA: http://katalogo.uea.org./katalogo.php?titolo=&a%C5%ADtoro=&katego=antl&kondicho=chio&trovu=jes&liste=jes aliaj paĝoj http://www.librejo.com/tradukita.html http://www.esperanto.be/fel/but/e-libro.php
  5. Resume: La lingvo evoluas, nun preskaŭ neniu uzas en Esperantujo la angla-tipan majuskligon de librotitoloj (eĉ en aliaj lingvoj!!!). Bonvolu ne enkonduki, altrudi tiun angla-devenan kutimon.Narvalo (diskuto) 18:41, 22 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi restas konvinkita ke la majuskligo de librotitoloj estas la plej bona solvo por Vikipedio ĉar ĝi permesas plej klare distingi inter titolo pri libro kaj ordinara titolo de artikolo. Tiu metodo ankaŭ plibonigas la legeblecon kiam en teksto oni citas titolojn de libroj. Ne estas la fantaziaĵoj de la eldonistoj, nek la kutimoj kiuj regas en Esperanto aŭ ĉe aliaj lingvoj kiuj vere gravas. La ekzemplojn, kiujn mi donis, estas nur por montri ke minuskligo de librotitoloj ne estas Esperantuja leĝo. Mi esperas ke aliaj vikipediistoj, sufiĉe grandnombre sciigu iliajn opiniojn. Ĉar en la Esperanta Vikipedio, bedaŭrinde, pro la fakto ke estas malmultaj aktivaj uzantoj, ĉio estas decidita de malmulte da personoj. Tio ne estas bona. --Forstbirdo (diskuto) 09:37, 23 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
  • "minuskligo de librotitoloj ne estas Esperantuja leĝo" - jes, vi pravas. Sed ankaŭ "malminuskligo de librotitoloj ne estas Esperantuja leĝo" do povas esti ke unu libgro havas titolon "Ekzempla titolo 1" kaj alia libro havas titolon "Ekzempla Titolo 2" do ni ne povas skribi: "Ekzempla Titolo 1" kaj "Ekzempla titolo 2" Marek Mazurkiewicz (diskuto) 22:32, 23 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi kopias diraĵojn de aliaj partoprenintoj kaj poste sekvas al mia opinio. Majuskligi unuan literon de ĉiu ne-serva vorto en titolo estas tradicio de la angla lingvo, sed ja ne de Esperanto. Titolo de libro estas ĝenerale indikita ne nur sur kovrilo, sed ankaŭ en bibliografia datumo; kaj ĉefe en bibliografia datumo, tiele oni ne devas atenti pri la kovrilo, kie foje prilaboras grafikisto, teknikisto, eldonisto, komercisto ktp. Kaj tiuokaze majuskloj foje estas nur komercaj iloj. "Esperanta Antologio" aŭ "Esperanta antologio" diferencas klare el la koncepto esperanta antologio, pro la kunteksto, la manko aŭ esto de citiloj aŭ kursivaj literoj ktp. Resume ne necesas ĝenerala majuskligo de titoloj. Ŝajne preskaŭ nur Forstbirdo apogas tion. Tamen mi precizigus. Aŭtoro rajtas al verkado kaj al decido de eĉ sia propra literumado. Do la titolo decidita de aŭtoro devus esti la aŭtoritato. Tio validas por libroj publikigitaj en Esperanto ĉu originalaj verkoj ĉu tradukoj. Oni ne ŝanĝu tion. Ekzemple estas hispana verko "Lumoj de bohemio". Se la aŭtoro (aŭ tradukisto) volus aludi al la regiono, estu Bohemio; se volus aludi al la kultura koncepto, estu bohemio. Se temas pri verkoj (aŭ filmoj aŭ io simila) ne ankoraŭ publikigitaj en Esperanto, same oni devus majuskligi nur tiujn vortojn kiuj devas iri majuskle en la normala skribado. Ekzemple "La vera historio de la morto de Francisco Franco".--kani (diskuto) 16:29, 24 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Ni konsideras du metodojn por citi librojn en Esperanto:

  • (O) Laŭ originala titolo: Kiel la aŭtoro/eldonejo intencis ĝin, ekz-e "Ĉu vi kuiras ĉine", "La bona lingvo", "Fundamenta Krestomatio", "Hungara antologio", "Eklumo en la abismo". Kutime oni trovas tion sur la interna titolpaĝo (ne la ekstera kovrilo!).
  • (M) Laŭ majuskligita titolo: Iuj vortoj en la titolo majuskligitaj, ekz-e "Ĉu Vi Kuiras Ĉine", "La Bona Lingvo", "Fundamenta Krestomatio", "Hungara Antologio", "Eklumo en la Abismo". Tio estas la sistemo de la angla lingvo. Por uzi ĝin, necesas ie difini kiuj vortoj estu majuskligitaj kaj kiuj ne.

Demando: Kiu metodo estas ĝenerale uzata en Esperantujo?

Laŭ mia persona sperto, tio estas tute klare la "originala titolo". Mi preskaŭ neniam renkontis ion alian dum miaj pli ol 30 jaroj da esperantista agado, en kiuj mi interalie intense laboris pri esperantaj librokatalogoj, kiel tiu de la Germana Esperanto-Biblioteko. Mi ja renkontis strangaĵojn, kiel "Estonta soveta poezio" (misskribo de "Estona soveta poezio") kaj "La mono de s-ino Arne" (misskribo de "La mono de s-ro Arne"), sed librotitolo prezentita kiel "Ĉu Vi Kuiras Ĉine" aspektas al mi ekstreme stranga, fremda kaj ekster la normala esperanta lingvouzo. Laŭ mia sperto, do Geoffrey Sutton ŝajnas esti unu tutsola escepto kontrasta al la tuto de la cetera esperantistaro.

Demando: Kiu metodo estas, kaj estu, uzata en Vikipedio?

Vikipedio sekvu la normalan esperantan lingvouzon. Apartaj lingvoreguloj nur en/por Vikipedio estas vikipediismoj kaj evitindaj. Ĝenerale ja Vikipedio sekvas la normalan esperantan lingvouzon, do, la metodon "originala titolo". Neniu vikipediisto ŝanĝu tion laŭ propra plaĉo.

Demando: Kiu metodo estas pli bona?

Pri tio eblas havi multajn diversajn opiniojn. Sed tio multe malpli gravas ol la demando, kio estas la normala esperanta lingvouzo kaj kion interkonsentas la vikipedianoj.

Demando: Ĉu eblas ŝanĝi la metodon uzatan en Vikipedio de (O) al (M)?

Se vi volas ŝanĝon, vi estas bonvena lanĉi diskuton kaj voĉdonigi. Sed mi taksus ke la ŝancoj por gajni subtenon por tia drasta ŝanĝo estas ege, ege malgrandaj.

Sincere, Moldur (diskuto) 14:31, 25 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi dankas ĉiujn pro ilia kontribuo en la diskuto. Tamen unu rimarko : laŭ mi "esperanta antologio" (= antologio kiu esperas) ne povas ekzisti. Antologio estas objekto, ne vivaĵo. Ekzistas nur la nocioj "Esperanta antologio" (ĝenerala nocio) kaj "Esperanta Antologio" (libro kun tia titolo). --Forstbirdo (diskuto) 07:03, 30 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Se aŭtoro skribos libron "Esperanta antologio" do povas ekzisti. Aŭtoro havas rajton skribi titolon kun eraro kaj ni kiel enciklopedistoj devas noti kie estas vere, ne kie estus senerare. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 11:36, 30 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Jen denove samo. Gamliel Fiŝkin 13:47, 14 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Jes sed ni evitu longajn sterilajn debatojn. Aŭtoro povas elekti plurajn formojn por la titolo de sia libro. Encikopedioj kaj datumbazoj povas elekti diversajn proprajn normojn. Se ne estas klara eraro, ne malkuragu verintojn de enhavo per troigo de ŝikanoj. --pino (diskuto) 20:42, 14 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
Ie estas eraro ĉu vera nomo estas: "Lingvo kaj Vivo" ĉu "Lingvo kaj vivo: Esperantologiaj eseoj"? Ĉu eraro estas ĉi tieĉi tie? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 14:27, 15 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
La "vera nomo" de la verko, se per tio vi celas la nomon presitan en la verko mem, estas "LINGVO kaj VIVO". En la unua eldono de 1959 aperas nenia alia titolo, nek sur la titolpaĝoj, nek sur la kovriloj, nek en la teksto de la verko.
Ekzistas nenia regulo pri majuskloj en librotitoloj, nur diversaj konvencioj. Ankaŭ la listo ĉi-supre donita de Moldur ne estas kompleta. En ĉi tiu afero ne estas majuskligaj eraroj, nur grave eraraj kondutoj. Plej multan malbonon kaŭzas tiuj fervoruloj (ekz. Forstbirdo), kiuj sisteme "unuecigas" la titolojn en Vikipedio, t.e. ĉion adaptas laŭ sia persona fiksideo. Nenio necesigas unuformecon en ĉi tia afero. Esperanto estas esence varia, diversaj homoj uzas ĝin diverse, kaj nia enciklopedio ne forŝovelu la diversecon. Kiu legas ion en Esperanto devas konscii pri la diverseco kaj toleri la ĝin. --Surfo 12:17, 16 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Kredas mi, ke la verboj en {{tlinks}} devus uzi la ‑i‑formon (antaŭrigardi, redakti, kaj tiel plu) anstataŭ la nunan ‑u‑formon (antaŭrigardu, redaktu...) ĉar la ‑u‑formo devus diri, ke ago estas necesa; la ‑i‑formo povus diri, ke la agoj estas permesitaj. Ĉu opinioj? —LLarson (dirita & farita) 20:08, 21 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Nur io konsideri: Laŭ la Kellerman Gramatiko, la -u finaĵo ne devas implic komandon nure. Ordinare, tio faras kiam la dua persono uziĝas kaj en ĉi tiu kazo, tio ordinare preterlasas la pronomon. Sed per etendaĵo de ĝia uzado en solvi, admoni, komandi kaj malpermesi, la imperativa verba modalo rajtas esti uzata por pli malgranda kategoriaj esprimoj, tia kiel peto, deziro, konsilo, konsento etc., kaj koncerna de konsidero aŭ embaraso, aŭ petas por instrukcioj. ReVo diras, "volitivo: verba modalo, per kiu iuj lingvoj esprimas ĝeneralan ideon de volo, ne indikante celecon, deziron, volon, ordonon aŭ peton (u-modalo): la esperanta volitivo respondas jen al la imperativo jen al la subjunktivo de la okcidenteŭropaj lingvoj laŭ tio, ĉu ĝi estas en ĉefa aŭ dependa propozicio; ĝi finiĝas per -u." — Sollupulo (diskuto) 15:57, 23 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
Kredas mi, ke Kellerman Reed do pravis. Komando — aŭ peto, aŭ volo — malbone venigus la ideon, kiun ni volus esprimi. Aldonus mi, ke Vikipedio uzas la infinitivon, anstataŭ la imperativo, en la hispana kaj la franca[8], kaj en la haitia kreola. Dankon 😊 —LLarson (dirita & farita) 04:57, 25 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
Antaŭe, mi ne havis opinion. Post iom pensado, mi akordiĝis. La infinitivo estas pli bona esprimo. Aldonu min, ke Vikipedio uzas la infinitivon. — Sollupulo (diskuto) 13:51, 27 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
En la retejo de la Akademio de Esperanto, listeroj, kiuj analogas al tiuj en {{tlinks}}, uzas la i‑formon: “Ensaluti” kaj “Membriĝi[9]. —LLarson (dirita & farita) 21:30, 27 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
Samas la PMEG‑retejo: “Navigi” kaj “Serĉi[10]. Ĉar {{tlinks}} estas ŝlosita, mi volus peti, ke administranto redaktu ĝin? Dankon. —LLarson (dirita & farita) 19:41, 29 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
Sed tamen... "antaŭrigardu" (tamen antaŭrigardo nun), "redaktu", ktp, ankaŭ estas komandoj al la paĝo/al la ... komputila servilo (vorto?), ĉu ne? Do mi pensis ke "Krei konto" estis iomete stranga. Por mi, la infinitivoj sonas iom kiel ... titoloj, reflektoj aŭ meditaĵoj. Sed mi ne scias. 786r (diskuto) 20:34, 29 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
La {{tlinks}}‑ligiloj ne estas por serviloj sed redaktantoj, kiuj povas (i‑forme) — sed ne devas (u‑forme) — redakti ŝablonan dokumentadon (aŭ krei konton 😊). Se tiuj ligiloj estus vere reflektoj aŭ meditaĵoj anstataŭ eblaj elektoj, tio do ĝenus, kaj apogo mankus. Male tamen: la Akademio, Bertilo, alialingvaj Vikipedioj, kaj plej grave, legantoj en Reddit 😂, uzas la infinitivon anstataŭ la imperativo por samaj celoj. —LLarson (dirita & farita) 04:17, 30 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
(Por klareco de mia supre penso kaj tiu argumento:) Sed kiam mi presas tiu ligiloj mi diras ”kreu konto, mi petas”, ”montru ŝanĝojn, mi petas” al la servil-komputiloj. La paĝoj aŭ la butonoj ne diras al mi. Por klareco, mi pensis ke la i-forme sonas iom kiel titoloj, ”meditaĵoj” aŭ ne-interaga citaĵoj, se oni volas... Sed jes, ŝajnas kiel vi trovis eble norma de uzo. (redakteto: sed jes, eble ankaŭ la u-forme povas soni stranga, ĉar oni ankaŭ povas legi ĝin ne nur kiel ordonoj al la paĝo/la servil-komputiloj.) 786r (diskuto) 23:09, 30 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

──────────────────────────────────────────────────────────────────────────────────────────────────── Ŝajnas do, ke interkonsento ne mankas. Volus peti mi, ke bonvolu redakti administranto la ŝablonon. —LLarson (dirita & farita) 04:28, 3 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Nur rilate al tiu afero: mi havas demandon: ĉu la i-formo/infinitivo ankaŭ povas uzi por komandojn? Se jes, ĝi estas pli klara por mi. 786r (diskuto) 00:00, 4 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
Eble vi ankaŭ povas peti pri helpo/demandi en la administrejo? Mi ankaŭ antaŭ nelonge komprenis ke estas nur pri tiu ŝablono, ne pri ĉiuj ligiloj ☺. 786r (diskuto) 15:02, 5 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
Aldonita al VP:DA. Dankon! —LLarson (dirita & farita) 16:20, 5 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Strangega diskuto. Neniu ekzemplo estas prezentita kun vera kunteksto, nur iaj ĝeneralaj umadoj pri -u kaj -i, kaj per tia umado vi volas atingi ian konkludon. --Surfo 17:23, 26 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

En mia gramatiklibro de André Cherpillod estas, por mi, ne evindenta uzu u aŭ i sed ni ne bezonas tie administranton ĉar la ŝablono ne estas protektita. --pino (diskuto) 09:02, 6 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
Hej pino — dankas mi vin pro la atento! Pravas vi, ke la ŝablono teknike ne estas ŝlosita, sed, ĝi ja estas “protektita kontraŭ redaktado . . . kun kaskada protekto”. Pri la anstataŭigo de la u‑formo per la i‑formo, ĉu povus proponi mi, ke jam sufiĉus la supraj cititaj ekzemploj? —LLarson (dirita & farita) 19:38, 6 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
Saluton LLarson, fakte vi pravas nur administrantoj rajtas tie modifi sed mi ne scias kiel kaskado funkcias. Eble kolego, {Tlustulimu povus klarigi. Ankaŭ estus bone, ke vi estos administranto. Lingve mi ne certas, ke "u" estas vera eraro. --pino (diskuto) 09:46, 7 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
Bonan tagon pino. Dum la u‑formo eble ne estas eraro; mi ja dirus, ke la i‑formo pli fidele tradukus la volatan ideon, kaj ke ĝi konformus pli bone al la retejo de la Akademio, tiu de PMEG, kaj tiuj de la Vikipedioj en Esperanto kaj la supre cititaj aliaj lingvoj. La u‑formo por tiuj ligiloj (nure antaŭrigardu, redaktu, kreu, atentu, kaj renovigu), kiuj devas diri, ke la legonto povos redakti — sed ne devos — nun estas, se ne lingve eraraj, do ja idee eraraj. Pri iĝante administranto, la ebleco helpadi tiele tre feliĉigus min. Ĉu kredas vi, ke mi jam devas kandidatiĝi? Dankon. —LLarson (dirita & farita) 16:12, 7 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
Karaj, lingve ni bezonus ekzemplojn prezentitajn kun veraj kuntekstoj. Klara interkonsento estus bone. Laŭ mi en menuo la i-formo taŭgas pli bone sed la u-formo taŭgas pli bone en dokumentado. Eble oni povus fari du ŝablonojn tlinks-u kaj tlinks-i. Laŭ mi LLarson povas jam kandidatiĝi aŭ oni devas trovi solvon por permesi al kolegoj lertaj pri ŝablonoj kaj moduloj pli facile labori. Mi povas kiel administranto modifi Tlink se oni indikas min precize, kion fari sed la metodo estus peza.pino --pino (diskuto) 17:23, 9 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
@pino, Sollupulo, 786r, kaj Tlustulimu: Estas vere, ke ni mankas veran — des malpli Zamenhofan — kuntekston. Kreis mi do ŝablonan provejon por montri pli klare almenaŭ la proponon: {{tlinks/provejo}}. La nura ago por ebligi ĝin estus kopii la kodon el {{tlinks/provejo}} kaj meti ĝin en {{tlinks}}. (Kaj kredas mi, ke krei alian ŝablonon estus aĉe: laŭ mi, i‑forme ≥ u‑forme ≥ du‑forme).
Aldone al preskaŭ ĉie en la Esperanto‑Vikipedio, i‑formas:
  • la Akademio[11]: “Ensaluti” kaj “Membriĝi” anstataŭ “Ensalutu” kaj “Membriĝu
  • la PMEG[12]: “Navigi” kaj “Serĉi” anstataŭ “Navigu” kaj “Serĉu
  • franclingvaj vikimediaj ŝablonoj[13]: modifier kaj purger anstataŭ modifiez kaj purgez
Ĉu do disponeblas iloj en la Esperanto‑Vikipedio por uzantoj, kiuj ankoraŭ ne estas administrantoj, aŭ estas iomete duuma? Dankas mi vin pro la atento. —LLarson (dirita & farita) 02:28, 10 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

──────────────────────────────────────────────────────────────────────────────────────────────────── Do mi faris la kopion de tlinks/provejo. ĉu funkcias bone ? Jes nia sistemo estas iomete duuma. Kore. --pino (diskuto) 11:45, 11 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

@pino: Ho — kia prave eleganta beleco! 🙌 Dankon! (Ankaŭ do, unu tagon, eble kandidatiĝos mi.) —LLarson (dirita & farita) 12:22, 11 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

rizalito?

Por mi tre mankas vorto, mi ne trovas ĝin en PIV, Bildvortaro, Hungara vortaro:

  • en: Avant-corps
  • de: Risalit
  • ru: Ризалит (rizalit)
  • it: Avancorpo
  • ktp, resume en 26 artikoloj estas en Wp

Mi uzis ĉi tie la vorton rizalito kelkfoje kaj ankaŭ aliaj redaktoj. Kiu havas bonan solvon?--Crosstor (diskuto) 12:19, 5 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Ĉu ne ekzistas esperantlingva literaturo pri d:Q747567? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 12:33, 5 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
Ne estas!--Crosstor (diskuto) 12:59, 5 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
Tiu estas malfacilaĵo. Mi ne trovis nekan anglalingvan vorton ene en.Wiktionary, sed mi povis trovi 'avant-corps' ene en.Wikipedia. (Alflanke, tio ŝajnas, ke italalingvo ankaŭ havas 'risalito'.) Epo.WikiTrans maŝine tradukas tiun kiel 'antaŭ-gildoj'. (ĉe http://epo.wikitrans.net/Antaŭ-gildoj?src=Avant-corps) Tiu ne ŝajnas ĝusta al mi, sed ĝi estas iomete teknika al mi, ankaŭ. — Sollupulo (diskuto) 16:17, 11 jul. 2016 (UTC)[Respondi]