Junularo Esperantista Brita: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 16: | Linio 16: | ||
Reprezentantoj de kaj Novajeb kaj JEB amike renkontiĝis en Skarboro kaj membrojn de Novajeb oni per voĉdonado enkondukis en la komitaton de JEB. 2006 estas la jaro de la renaskiĝo de JEB kiel aktiva asocio. |
Reprezentantoj de kaj Novajeb kaj JEB amike renkontiĝis en Skarboro kaj membrojn de Novajeb oni per voĉdonado enkondukis en la komitaton de JEB. 2006 estas la jaro de la renaskiĝo de JEB kiel aktiva asocio. |
||
Ĝi surrete tre videbliĝas per la [http://www.jeb.org.uk |
Ĝi surrete tre videbliĝas per la [http://www.jeb.org.uk retpaĝaro] kaj la [http://www.jeb.org.uk/forumoj/ forumoj]. Membroj interkoniĝas ankaŭ en la vera mondo, per helpo de oftetaj renkontiĝoj jam okazintaj en lokoj kiel [[Stratford upon Avon]], [[Leicester]], [[Peterborough]], and [[Buxton]]. |
||
Reprezentiĝas JEB internacie multe pli evidente ekde la relanĉo. Nur Germanio kaj Rusio sendis pli da siaj membroj al la [[Internacia Seminario]] de 2007. Dum mallonga tempo JEB denove eldonis sian gazeton ‘Saluton’, sed komitata decido en 2008 estis ne plu daŭrigi tion, per prefero al senkosta reta provizo de novaĵoj kaj artikoloj teme de JEB. |
Reprezentiĝas JEB internacie multe pli evidente ekde la relanĉo. Nur Germanio kaj Rusio sendis pli da siaj membroj al la [[Internacia Seminario]] de 2007. Dum mallonga tempo JEB denove eldonis sian gazeton ‘Saluton’, sed komitata decido en 2008 estis ne plu daŭrigi tion, per prefero al senkosta reta provizo de novaĵoj kaj artikoloj teme de JEB. |
Kiel registrite je 08:23, 13 aŭg. 2008
|
Junularo Esperantista Brita (JEB) estas la asocio en la Unuiĝinta Reĝlando por junaj parolantoj de la Internacia Lingvo Esperanto.
Membreco estas senpaga kaj malferma al ĉiuj kiuj havas malpli ol 30 jarojn kaj kiuj loĝas en Britio aŭ Nord-Irlando.
Historio
La Brita Esperanto-Asocio fondiĝis en 1904 kaj, dum la sekvonta duonjarcento, estis fokuspinto por Esperanto-parolantoj ĉiuaĝaj en la Unuiĝinta Reĝlando.
En 1958 aro da junaj Esperanto-parolantoj kuniĝis cele fondi apartan grupon por ili, junido de la Brita Esperanto-Asocio. Inter tiuj aktivuloj troviĝis Humphrey Tonkin, kiu gvidis klasojn kaj renkontiĝojn ĉe la Universitato de Kembriĝo, kiujn partoprenis studentoj kiuj poste fariĝos eminentaj kontribulantoj en Esperantujo, inklusive la mondkonata fonetikisto Profesoro John Wells, nuntempa prezidanto de la Esperanto-Asocio de Britio kaj la Akademio de Esperanto, kaj prezidinto de la Universala Esperanto-Asocio kaj la Internacia Fonetika Asocio.
Dum la sekvintaj 50 jaroj, la nivelo de aktiveco de JEB iom ondis. Intenca kloplodo revigligi na JEB okazis kiam oni ĝin relanĉis en Glasgovo en 2003, sed ne estis ĝis 2006, kiam alvenis novulo Daniel White (kiu, frustrigita de la neaktiveco de JEB, lanĉis sian propran retpaĝaron kaj asocion sub la nomo Novajeb), ke JEB vere montris sin vigla.
Reprezentantoj de kaj Novajeb kaj JEB amike renkontiĝis en Skarboro kaj membrojn de Novajeb oni per voĉdonado enkondukis en la komitaton de JEB. 2006 estas la jaro de la renaskiĝo de JEB kiel aktiva asocio.
Ĝi surrete tre videbliĝas per la retpaĝaro kaj la forumoj. Membroj interkoniĝas ankaŭ en la vera mondo, per helpo de oftetaj renkontiĝoj jam okazintaj en lokoj kiel Stratford upon Avon, Leicester, Peterborough, and Buxton.
Reprezentiĝas JEB internacie multe pli evidente ekde la relanĉo. Nur Germanio kaj Rusio sendis pli da siaj membroj al la Internacia Seminario de 2007. Dum mallonga tempo JEB denove eldonis sian gazeton ‘Saluton’, sed komitata decido en 2008 estis ne plu daŭrigi tion, per prefero al senkosta reta provizo de novaĵoj kaj artikoloj teme de JEB.
Komitato 2008/2009
- Tim Owen Prezidanto
- Michael Seaton Kasisto
- Clare Hunter Sekretario
- Thomas Preece