Ŝipbekulo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
e r2.6.3) (robota aldono de: gn:Arapapa modifo de: nv:Daateel |
e r2.7.2+) (robota aldono de: eu:Cochlearius cochlearius |
||
Linio 40: | Linio 40: | ||
[[en:Boat-billed Heron]] |
[[en:Boat-billed Heron]] |
||
[[es:Cochlearius cochlearius]] |
[[es:Cochlearius cochlearius]] |
||
[[eu:Cochlearius cochlearius]] |
|||
[[fr:Savacou huppé]] |
[[fr:Savacou huppé]] |
||
[[gn:Arapapa]] |
[[gn:Arapapa]] |
Kiel registrite je 15:52, 7 maj. 2012
Ŝipbekulo | ||
---|---|---|
Biologia klasado | ||
| ||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||
La ŝipbekulo estas popola nomo de la birdo koklearo aŭ ŝipbeka ardeo, Cochlearius cochlearius, foje ordigata ene de la familio de Ardeedoj foje konsiderata aparta familio.
Ĝi vivas en amerikaj marĉoj el Meksiko norde ĝis Peruo kaj Brazilo sude. Ĝi estas nokta birdo kiu bredas duonkolonie en manglaroj. La ino demetas 2 ĝis 4 blublankajn ovojn en nesto konstruita el stangetoj.
La ŝipbekulo estas mezgranda birdo de ĉirkaŭ 54 cm. Plenkreskulo havas nigrajn kronon kaj kreston. La vizaĝo, gorĝo kaj brusto estas blankaj kaj la subaj partoj estas ruĝecaj kun nigraj flankoj. La flugiloj kaj suba dorso estas helgrizaj. La larĝa beko simila al ŝovelilo, kiu nomigas tiun birdon, estas nigreca. Junuloj havas brunajn suprajn partojn kaj brunblankecajn subajn partojn kaj ne havas krestojn.
Tiu birdo manĝas fiŝojn, krustulojn kaj insektojn. La alvoko estas laŭtaj krakado kaj "piipiipii".