Vilaĝo Svatý Jan apartenas al la plej junaj setlejoj en ĉirkaŭaĵo de Sedlčany, ankoraŭ en la 18-a jarcento sur ĝia loko troviĝis densaj arbaroj. Troviĝis en ili fontejo kun onidira mirakla akvo, ĉe kiu estis en la jaro 1705 konstruita pilgrima kapelo de sanktaj Dek kvar helpantoj kaj je sesdek jaroj pli poste ankaŭ pilgrima preĝejo de sankta Johano Nepomuka. Bazo de la estonta domaro estis krom la preĝejo ankoraŭ paroĥestrejo kaj proksima arbaristejo, fine de la 18-a jarcento aldoniĝis kun kelke da loĝkonstruaĵoj ankaŭ lernejo. Por ke ĝi diferenciĝu de aliaj municipoj de la sama nomo, oni skribis ĝin kiel "Sv. Jan nad Skrýšovem".
Konsisto de la municipo estas ankaŭ bazaj setlejunuoj Roviště-jih kaj Roviště-sever. Al la municipo apartenas ankaŭ Boží Muka, Hodíkov, Medná, Přívozec, Radobyl, Selná, Smetákův Mlýn, Šourkův Mlýn, U Vondráčků kaj Zrůbek.