Všestudy estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Mělník. Ĝi situas proksimume 6 km nord-nordoriente de urbo Kralupy nad Vltavou kaj 2,5 km de Veltrusy. La municipo situas en plata pejzaĝo proksime de la dekstra bordo de rivero Vultavo kaj ĝi konsistas el du partoj: la propra vilaĝo Všestudy, kiu apudas al nordorienta rando de la ampleksa kastela parko Veltrusy, kaj pli norde situanta domaro Dušníky nad Vltavou. La teritorion de municvipo inter ambaŭ vilaĝoj tranĉas aŭtostrado D8. Vivas ĉi tie 432 loĝantoj (2024).