Ĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉapelo ˆ
 â
Ĉ ĉ
Ê ê
ế
Ĝ ĝ
Ĥ ĥ
Î î
Ĵ ĵ
Ô ô
Ŝ ŝ
Û û
Ŵ ŵ
Ŷ ŷ
Ĉ ĉ

Ĉ, minuskle ĉ, estas la 4-a litero de la esperanta alfabeto, kies nomo estas "ĉo".

Litero Ĉ

"Ĉ" estas invento de L. L. Zamenhofo, modifo de c per cirkumflekso.

"Ĉ" kune kun la parenca esperantlingva litero Ŝ trovis vojon ankaŭ ekster Esperantion: en hispana fonemskribo ĝi povas esti uzata por montri la sonon [ĉ].

Sono [ĉ]

La sono reprezentata esperante per Ĉ havas multajn alialingvajn simbolojn aŭ kombinajn formojn:

Multaj lingvoj ne nature uzas ĉi tiun sonon, sed nure imitas ĝin por prononci vortojn el aliaj lingvoj. La franca uzas tch, la germana tsch, la norvega tsj, la moderna hebrea צ' (cadi+gereŝ).

Mallongigo ĉ.

"ĉ." estas la kutima mallongigo de ĉirkaŭ.

Surogataj skribosistemoj

Kiel surogata skribosistemo, eblas eviti la ĉapelan signon en situacioj kiam uzo de la normala litero ĝ teknike problemas (historie en nacilingvaj tajpiloj aŭ en telegramoj, moderne ekzemple en poŝtelefonaj mesaĝetoj aŭ iuj retpoŝtaj programoj): tradicia helpa kodo en Esperanto estas la h-sistemo, do reprezentigo de la litero per kombino "ch", kvankam en la 20-a jarcento pli kaj pli uziĝis la x-sistemo, do reprezentigo de la litero per kombino "cx" (avantaĝa por aŭtomata anstataŭigo per la vera ĉapelita litero). Aliaj sistemoj malpli ofte uzatas: el ili menciindas la uzo de la kombinoj cˆ kaj c'.