Baziliko Sankta Petro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.
Baziliko de Sankta Petro
Basilica Sancti Petri
Basilica di San Pietro in Vaticano
Granda baziliko • papa baziliko • vidindaĵo • rekonilo • paroĥopreĝejo • patriarka baziliko • kristana preĝejo
Bazaj informoj
Loko Vatikanurbo
Geografiaj koordinatoj 41° 54′ 8″ N 12° 27′ 12″ O / 41.90222 °N, 12.45333 °O / 41.90222; 12.45333 (mapo)Koordinatoj: 41° 54′ 8″ N 12° 27′ 12″ O / 41.90222 °N, 12.45333 °O / 41.90222; 12.45333 (mapo)
Religia aliĝo Romkatolika Eklezio
Jaro de konsekro 1628
Religia statuso Baziliko
Arkitektura priskribo
Arkitekto(j) Donato Bramante

Antonio da Sangallo (la malpli aĝa)
Michelangelo
Vignola
Giacomo della Porta
Carlo Maderno
Gian Lorenzo Bernini

Arkitektura tipo preĝejo
Arkitektura stilo Renesanco kaj Baroko
Direkto de fasado oriento
Jaro de komenco 1506
Jaro de kompletigo 1626
Konstrukosto 46,800,052 dukatoj
Karakterizaĵoj
Kapacito 60,000 +
vdr
Ĝenerala vido de la baziliko de Sankta Petro.

La baziliko de Sankta Petro (en latina Basilica Sancti Petri; en itala Basilica Papale di San Pietro in Vaticano) kaj oficiale Papa baziliko de Sankta Petro, en Romo estas katolika baziliko en Vatikano. Ĝi estas en la ĉefpozicio de la tiea Placo de Sankta Petro (itale: Piazza San Pietro) kaj ties kupolo hegemonias la horizonton de Romo. Same ĝi estas konsiderata unu el plej gravaj (aŭ plej grava) sanktaj lokoj de katolikismo.

La konstruaĵo estas unu el la plej gravaj sanktejoj de kristanismo kaj ofte estas nomata "la plej granda kirko". Fakte la katolika estraro en la historio klopodis certigi, ke neniu konstruu pli grandan kirkon; ekzemple ĝi sukcese postulis malgrandigon de la ĉefkirko de Bolonjo. Sed de 1989 ekzistas pli granda katolika preĝejo pri kiu estas polemiko: nome en Jamusukro en Ebur-Bordo oni konstruis kaj konsekris la bazilikon "Nia Sinjorino de la Paco", kiu laŭ ties propra informo estas pli alta, larĝa kaj longa ol "Sankta Petro", sed tiuj mezuroj inkludas apudajn konstruaĵojn kaj la kupolalto krucon.

Historio

La konstruadon de la baziliko de Sankta Petro komencis la papo Julio la 2-a en 1506; ĝin finis la papo Paŭlo la 5-a en 1612 aŭ la 18-a de novembro de 1626.[1].

Ĉar jam en la 4-a jarcento la imperiestro Konstantino la 1-a konstruigis tiuloke kirkon, temas vere pri rekonstruado. Laŭ legendo temas pri la loko, kie la apostolo de Jesuo Kristo nome Sankta Petro, nome unua episkopo de Antioĥio kaj de Romo, nome konsiderata unua papo, estis krucumita kaj entombigita. Ĉiuokaze poste oni tie entombigis plurajn papojn ja ekde la ekfunkciado de kristanismo.

La baziliko longas 186 metrojn kaj altas per sia kupolo 119 metrojn; ĝia areo superas 15.000 m². La kupolon desegnis Mikelanĝelo Buonarroti. Aliaj gravaj arkitektoj estis Donato Bramante kaj Gian Lorenzo Bernini.

Konstruhistorio

Dezajno realigita de H.W. Brewer en 1891 de la ŝtato de la baziliko en 1483-1506.

La prabaziliko estis ekkonstruita laŭ ordonoj de la imperiestro Konstantino la 1-a inter la jaroj 326 kaj 330 kaj daŭris 30 jarojn. Antaŭ la ĉefaltaro de tiu preĝejo estis kronitaj multaj impiestroj, kiaj Karolo la Granda, al kiu la papo Leono la 3-a surmetis la imperian kronon la kristnaske de la jaro 800.[2][3]

Fine de la 15a jarcento, post la periodo de la Papado en Avinjono, la prakristana baziliko troviĝis tro difektita kaj minacis detruiĝon. La unua papo kiu konsideris la rekonstruon aŭ, almenaŭ, fari radikalajn ŝanxgojn, estis Nikolao la 5-a en 1452. Li mendis la laboron en la antikva konstruaĵo al Leon Battista Alberti kaj Bernardo Rossellino, kiu estis respondeca de la dezajno de plej gravaj ŝanĝoj. En sia projekto, Rossellino plutenis la longitudinan korpon de kvin navoj kovritaj per bolvaj tegmentoj kaj plinovigis la transepton per la konstruado de absido pli ampleksa al kiu li aldonis ĥorejon; tiu nova intersekcio inter la navokruciĝo kaj la absido estos kovrita per volbo. Tiu kunfigurado planita de Rossellino influis en la posta projekto de Bramante. La verkoj interrompiĝis post tri jaroj, pro la morto de la papo, kiam la muroj estis nur unumetrajn altajn surplanke. Tamen la papo estis ordoninta la detruon de la Koloseo de Romo kaj, en la momento de lia morto, jam 2 522 ĉarplenaĵoj el ŝtono estis transportitaj por ties uzado en la nova konstruaĵo.

Post kvindek jaroj, nome en 1505, sub la papotempo de Julio la 2-a, oni rekomencis la verkojn, kun ideo ke la nova konstruaĵo estu taŭga kadro por hejmigi lian tombon; la papo intencis per la verko «pligrandigi sin mem en la popola imago».[4] Por tio oni organizis konkurecon, el kiu ekzistas aktuale diversaj dezajnoj en la Galerio Uffizi en Florenco. La plano iniciatita de Julio la 2-a pluis tra la papotempoj de Leono la 10-a (1513-1521), Hadriano la 6-a (1522-23), Klemento la 7-a (1523-1534), Paŭlo la 3-a (1534-1549), Julio la 3-a (1550-1555) , Marcelo la 2-a (1555), Paŭlo la 4-a (1555-1559), Pio la 4-a (1559-1565), Pio la 5-a (1565-1572), Gregorio la 13-a (1572-1585), Siksto la 5-a (1585-1590), Urbano la 7-a (1590), Gregorio la 14-a (1590-1591), Inocento la 9-a (1591), Klemento la 8-a (1592-1605), Leono la 11-a (1605), Paŭlo la 5-a (1605-1621), Gregorio la 15-a (1621-1623), Urbano la 8-a (1623-1644) kaj de Inocento la 10-a (1644-1655).

Ĉefa konstruo

La papo Julio la 2-a intencis pluigi la verkojn komencitajn de Nikolao la 5-a, sed en 1505 li decidis la konstruadon de nova baziliko ex-novo (el nulo), laŭ la nova stetiko renesanca.

Projekto de Bramante

La konstruado de la aktuala konstruaĵo ekis la 18-a de aprilo de 1506. La projekto estis mendita al la arkitekto Donato d'Angelo Bramante, kiu estis ĵus alveninta el Milano, kaj kiu ricevis la fidon de la papo super la antaŭa arkitekto, Giuliano da Sangallo. Li eĉ respondecis pri la dezajno de la Patio Belvedere. La projekto konsistis el konstruaĵo kun plano de greka kruco enmetita en kvadrato kaj ŝirmita per kvin kupoloj, el kiuj la centra estas plej granda kaj apogita sur kvar grandaj pilieroj, inspire en la Baziliko Sankta Marko, tipe de la Renesanco.[5] La centra kupolo, inspirita en tiu de la Panteono de Romo, troviĝis sur la kruciĝo, kaj la restantaj en la anguloj. Tiu ideo videblis sur medalo stampita de Caradosso por rememori la lokigon de la unua ŝtono de la templo la 18an de aprilo de 1506. En la konstruado de la preĝejo gravis ankaŭ la aplikado de la studaj teorioj de Francesco di Giorgio, Filarete kaj, ĉefe, de Leonardo da Vinci, por preĝejoj de centrigita plano, kies rezulto estas klare inspiritaj sur la plano oklatera de la Katedralo de Florenco.

La verkoj ekis per la detruo de la baziliko prakristana, kio estis tre kritikita ene kaj malene de la eklezio fare de gravuloj kiaj Erasmo de RoterdamoMikelanĝelo, kiu kritikis la detruon de la kolonoj de la antikva baziliko.[6] Bramante ricevis kromnomon «ruiniga majstro», kaj Andrea Garner mokis lin per satiro Scimmia («Simio»), publikigita en Milano en 1517, laŭ kiu li prezentas la mortintan arkitekton antaŭ sankta Petro ĉiele, kiu kritikas lian detrufaron kiam tiu proponas eĉ la rekonstruon de la ĉielo.[7] Krom tiuj skandaloj estis tiuj pro la vendado de indulgencoj por la konstruado de la Baziliko, kio poste ludos gravan rolon por la nasko de la Protestanta Reformacio fare de Marteno Lutero (kaj aliaj), kiu vidis la laborojn dum veturado al Romo fine de 1510, kaj baze sur tiuj li verkos la naŭdek kvin tezojn. Pro ĉio tio, Bramante ne povis vidi la avancon de la verko, ĉar li mortiĝis en 1514, kiam estis konstruita nur la kvar grandaj pilieroj kiuj estis devintaj elteni la grandan centran kupolon.

Projektoj de Rafaelo kaj Sangallo

Ekde 1514 ekdirektoris la laboron Rafaelo Sanzio, kun fra Giovanni Giocondo kaj Antonio da Sangallo la Juna, kiu pludirektoris la verkojn, kun Baldassarre Peruzzi, post la morto de Rafaelo en 1520. Ĉiuj el ili saxnĝis la planon de Bramante, per dezajnoj kiuj inspiriĝis sur la tradicia bazilika plano de latina kruco kun longitudino de tri navoj.[5] Sangallo prezentis en 1546 multekostan makedon el ligno, en la aktualo stokita ĉe la baziliko. Li defendis la centrigitan planon ideitan de Peruzzi, ŝirme de enorma kupolo pli granda ol tiu planita de Bramante; tiu estis flankigita de du altaj sonorilturoj.

Projekto de Mikelanĝelo

Diversaĵoj

Ĉar la kirko ne estas sidejo de episkopo, temas ne pri katedralo. Certe la papo estas ankaŭ episkopo de Romo, sed lia oficiala sidejo estas en la baziliko Sankta Johano de Laterano.[8]

Tamen la baziliko estas scenejo de gravaj katolikismaj ceremonioj. Oni celebras tie la proklamon de novaj papoj, la entombigo de mortintaj papoj, la malfermo kaj fermo de jubileaj jaroj kaj la ritoj de la sankta semajno, de pasko kaj de kristnasko, kun la papa beno tutmonda (latine: urbi et orbi).

Vidu ankaŭ

Bildaro


Notoj

  1. Baumgarten 1913
  2. Boorsch, Suzanne, The Building of the Vatican: The Papacy and Architecture, The Metropolitan Museum of Art Bulletin, vintro de 1982-1983, volumeno 40, numero 3, paĝoj 4–8.
  3. Guarducci, Margherita, The Tomb of St Peter, 1960, Hawthorn Books http://www.saintpetersbasilica.org/Necropolis/MG/TheTombofStPeter-1.htm alirita la 30an de majo de 2011 angle.
  4. La tombo de Julio la 2-a restis nefinita kaj finfine estis konstruita en la Baziliko de Sankta Petro en Katenoj.
  5. 5,0 5,1 Spagnesi, Gianfranco, Roma: la Basilica di San Pietro, il borgo e la città http://www.worldcat.org/title/roma-la-basilica-di-san-pietro-il-borgo-e-la-citta/oclc/54989356 Alirita la 30an de majo de 2011, en itala, 2003, Palombi, oclc= 54989356, paĝoj 62.
  6. { De Maio, Romeo, Riforme e miti nella Chiesa del Cinquecento http://openlibrary.org/books/OL1041985M/Riforme_e_miti_nella_Chiesa_del_Cinquecento Alirita la 30an de majo de 2011, enitala, 1992, Guida, isbn= 8878351318, paĝo 407.
  7. Patetta, Federico, La figura del Bramante nel "Simia" d'Andrea Guarna, 1943, Accademia Nazionale dei Lincei, Romo.
  8. http://www.vatican.va/various/basiliche/san_giovanni/index_it.htm Arcibasilica papale di San Giovanni in laterano, alirita la 30an de majo 2011, vatican.va, en itala, Basílica de San Giovanni in Laterano, la catedral de Roma.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.compart-multimedia.com/virtuale/us/roma/st_peter_basilica.htm greke http://www.activitaly.it/inglese/monument/basilica_St_Peter_rome.htm greke http://maps.google.com/maps?q=vatican&ll=41.901806,12.455138&spn=0.004081,0.007298&t=h&hl=en greke http://www.stpetersbasilica.org

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoElstara