Japana Esperanto-Instituto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Japana Esperanto-Instituto (JEI, 日本エスペラント協会 [nihon esuperanto kjōkai])[1] estas la plej granda centro de la Esperanto-movado en Japanio. En 1919, ĝin fondis ĉefe Ossaka Kenji, kaj estis gvidita de pluraj personoj. En 1926 JEI akiris la kvalifikon de fondusa jura persono, kies unua prezidanto estis (ĝis morto en 1930) Nakamura Kijoo. Ĝia centra oficejo estas en Tokio, en Ŝinĝuku. Ĝi posedas ankaŭ staĝejon nomatan Esperanto-domo en Jacugatake, en urbo Hokuto, gubernio Jamanaŝi.

La instituto eldonas monatan organon "La Revuo Orienta".

JEI funkcias kiel la Landa Asocio de Universala Esperanto-Asocio de 1956.

En la jaro 2012 JEI akiris novan leĝan statuson kaj nova prezidanto elektiĝis.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Antaŭa japana titolo de la organizaĵo estas "日本エスペラント学会" [nihon esuperanto gakkai]. Ĝi estas renomita la 1-an de aprilo 2012. La Esperanta titolo ne ŝanĝiĝis

Eksteraj ligiloj

greke retejo de Japana Esperanto-Instituto

Vidu ankaŭ