Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko
| ||||
---|---|---|---|---|
Simbolo | ||||
Nomo | Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko | |||
Regiono | Slovakio (ekde 2010), Ĉeĥio, iama Ĉeĥoslovakio | |||
Periodo | ĉiu dua jaro | |||
Organizanto | E@I | |||
Ekzistas ekde | 1978 | |||
Celgrupo | sciencistoj, teknikistoj | |||
Informa retpaĝo | kaest | |||
Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) estas serio de seminarioj kaj konferencoj ekzercantaj scienc-teknikan aplikon de esperanto okazantaj sur la teritorio de hodiaŭaj Ĉeĥio kaj Slovakio. Inter 1978 kaj 1989 organizis ilin la scienc-teknika sekcio de ĉeĥoslovakaj esperantistoj, tiam sub la mallongigoj AEST aŭ SAEST (Seminario pri Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko). Post paŭzo ekde 1998 daŭrigis la organizadon Ĉeĥa Esperanto-Asocio kunlabore kun la agentejo KAVA-PECH. Ekde 2010 transprenis la organizadon E@I.
Listo de la aranĝoj
- AEST 1978, Žilina: (sen speciala temo)
- SAEST 1980, Ústí nad Labem: La vivomedio hodiaŭ kaj morgaŭ. Problemoj de faka lingvo kaj traduko
- AEST 1981, Žilina: Apliko de komputiloj
- SAEST 1982, České Budějovice: Energio - la tutmonda problemo. Problemoj de la faka lingvo kaj traduko
- SAEST 1984, Brno: Perspektivoj de la monda nutraĵ-produktado. Problemoj de la fakaj lingvo kaj traduko
- AEST 1988, Poprad: Raciigo en scienco kaj teĥniko
- SAEST 1989, Strážnice: Fervoja trafiko
- KAEST 1998, Praha: Modernaj rimedoj de komunikado. Terminologiaj problemoj
- KAEST 2000, Praha: Fakaj aplikoj de Esperanto. Ekonomio sojle al la tria jarmilo
- KAEST 2002 (8-a ĝis 10-a de novembro), Dobřichovice: Fakaj studoj en Esperanto. Elektronikaj rimedoj.
- KAEST 2004, Dobřichovice: Fake pri Esperanto kaj Esperante pri sciencoj
- KAEST 2006, Dobřichovice: Lingvo kaj interreto kaj aliaj studoj
- KAEST 2008, Dobřichovice: (sen speciala temo)
- KAEST 2010 (18-a ĝis 21-a de novembro), Modra: Modernaj teknologioj por Esperanto
- KAEST 2012 (15-a ĝis 18-a de novembro), Modra: Modernaj edukaj metodoj kaj teknologioj
- KAEST 2014 (15-a ĝis 16-a de novembro), Modra: Arkivoj kaj bibliotekoj — kiel protekti kaj konservi nian heredaĵon
Unuopaj aranĝoj
KAEST 2002
Dum KAEST 2002, Chuck Smith kadre de sia prelegvojaĝo tra Eŭropo faris prelegon kun la temo "Vikipedio: Multlingva Reta Enciklopedio" kun celo popularigi la Vikipedion en Esperanto kiu tiam aĝis apenaŭ unu jaron. Tio instigis la ĉeestantan ĉeĥan esperantiston Miroslav Malovec al fondo de Ĉeĥa Vikipedio, kies unuan uzantointerfacon li tradukis en la ĉeĥan lingvon ĝuste el esperanto pere de Chuck Smith.[1]
KAEST 2004
Dum KAEST en 2004 okazis 11 prelegoj ĉiam sekvataj de ĝenerala diskuto. Prelegis Marc Bavant kaj Otto Haszpra (akademianoj), Wera kaj Detlev Blanke, Jan Werner, Miroslav Malovec, Rüdiger Sachs, Boĵidar Leonov, Heinz Hoffmann, Martin Minich kaj Josef Hron. Oni prezentis plurajn projektojn.
KAEST 2006
KAEST 2006 kundividis sian temon kun tiu de semajnlonga trejnseminario "Lingvoj en interreto" organizita antaŭe en Brno de E@I kunlabore kun Ĉeĥa Esperanto-Junularo. Partoprenintoj de tiu trejnseminario, precipe junuloj, poste partoprenis ankaŭ KAEST kaj kelkaj el ili prelegis tie (Peter Baláž, Marek Blahuš, Viliam Búr, Alla Kudryashova, Clayton Smith).
KAEST 2008
Dum KAEST 2008 prelegis ia. Francesco Maurelli pri projekto de aŭtonoma submara roboto. Pri liaj aktivaĵoj sekve en la ĉeĥa lingvo informis la Ĉeĥa radio.[2] Kiel nova programa iniciato okazis duontaga praktika trejnseminario pri Vikipedio, kiun gvidis Pavla Dvořáková kaj Yves Nevelsteen.
KAEST 2010
KAEST en 2010, unuafoje organizata de E@I, revenis post 22 jaroj al Slovakio (ĝi okazis en Modra-Harmónia) kaj akceptis 52 partoprenintojn el 15 landoj. Ĵaŭde vespere post la alveno okazis solena malfermo, interkona vespero, vingustumado kaj komuna kantado. Vendrede antaŭtagmeze okazis trihora vikipedia trejnado (gvidata de Pavla Dvořáková kaj Marek Blahuš) kaj ekskurso al Červený Kameň, posttagmeze komputila ateliero kaj jam unua prelego. Sekve donis Petr Chrdle prelegon pri la ĝisnuna historio de KAEST kaj SAEST kaj prezentiĝis E@I kaj ĝia agado. Vespere okazis prezento de WikiTrans, filmoj el TED kaj esperanto-retpaĝaroj. Sabate dumtage kaj dimanĉe ĝis la tagmanĝo okazadis la ĉefa prelega programo, en du paralelaj blokoj. Sabate vespere kunsidis ISAE, projekciiĝis filmo pri Ján Maliarik kaj okazis kantado de popolkantoj. La aranĝo finiĝis dimanĉe post la tagmanĝo per ekskurso al Bratislavo.
Dum KAEST 2010 okazis 34 prelegoj. La uzitajn prezentaĵojn la organizantoj disponigis rete kaj en julio de 2011 eldoniĝis ankaŭ libra kolekto (cifereca kaj papera) de la plenaj prelegtekstoj (323 paĝoj). Kelkajn prelegojn oni ankaŭ registris filme. Prelegis jenaj 27 personoj: Hèctor Alòs i Font, Peter Baláž, Eckhard Bick, Marek Blahuš, Detlev Blanke, Wera Blanke, Iván Bujdosó, Petr Chrdle, Marcos Cramer, Bart Demeyere, Zbigniew Galor, Sean Healy, Konstantin Ĥlyzov, Ilona Koutny, Mélanie Maradan, Stano Marček, Francesco Maurelli, Johannes Mueller, Jan Uldal Niemann, Jacob Nordfalk, Katarína Nosková, Konstantin Obraztsov, Stefan Panka, Sonja Petrović Lundberg, Barbara Pietrzak, Ján Vajs, Toon Witkam.
Post KAEST 2010 samloke kaj kun parto de partoprenintoj kiuj restis okazis aparta komputillingvistika kolokvo, kiu daŭris ĝis lunda vespero.
KAEST 2012
KAEST 2012 okazis ekde la 15-a ĝis la 18-a de novembro 2012 en Modra-Harmónia en Slovakio, samloke kiel KAEST 2010. Kunlabore kun Vikimedio Slovakio okazis dum ĝi vikipedia trejnado por komencantoj kaj progresintoj.[3]
KAEST 2014
KAEST 2014 okazos ekde la 13-a ĝis 16-a de Novembro 2014 en Modra-Harmónia en Slovakio, samloke kiel KAEST 2010 kaj KAEST 2012. La ĉeftemo estos „Arkivoj kaj bibliotekoj — kiel protekti kaj konservi nian heredaĵon“.
Literaturo
- Nosková, Katarína; Baláž, Peter (red.). Modernaj teknologioj por Esperanto. Prelegkolekto el KAEST 2010. Partizánske : Espero por E@I, 2011. 323 paĝoj. Teksto en esperanto, resumoj en esperanto, la angla lingvo kaj la slovaka lingvo. Eldonkvanto 300 ekz. ISBN 978-80-89366-10-1.
- Nosková, Katarína; Baláž, Peter (red.). Modernaj edukaj metodoj kaj teknologioj. Prelegkolekto el KAEST 2012. Partizánske : Espero por E@I, 2013. 239 paĝoj. Teksto en esperanto, resumoj en esperanto, la angla lingvo kaj la slovaka lingvo. ISBN 978-80-89366-21-7
Referencoj
- ↑ Chrdle, Petr: Du gravaj sciencteknikaj aranĝoj en meza Eŭropo (SAEST - AEST - KAEST) In Nosková, Katarína; Baláž, Peter (red.): Modernaj teknologioj por Esperanto. Partizánske : Espero por E@I, 2011.
- ↑ Špičky oboru v Praze. Roboti na dně. ČRo Leonardo. 3-an de aŭgusto 2009.
- ↑ Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) 2012-11-15/18. E@I. Alirita 2014-03-20.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo
- Historio de KAEST kun detaloj pri la jaroj 1998-2008
- Detaloj pri KAEST 2008 (la supra retejo enhavas malĝustan ligon al ĝi)
|