Kralupy nad Vltavou

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kralupy nad Vltavou
germane: Kralup an der Moldau
urbo
Kralupy nad Vltavou, vido de Hostibejk
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Kralupy nad Vltavou
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Mělník
Administra municipo Kralupy nad Vltavou
Historia regiono Bohemio
Roko Lobečská skála
Naturmemorindaĵo Hostibejk
Rivero Vltava
Situo Kralupy nad Vltavou
 - alteco 176 m s. m.
 - koordinatoj 50° 14′ 27″ N 14° 18′ 24″ O / 50.24083 °N, 14.30667 °O / 50.24083; 14.30667 (mapo)
Areo 21,9 km² (2 190 ha)
Loĝantaro 17 435 (01.01.2009)
Denseco 796,12 loĝ./km²
Unua skribmencio 1253
Urbestro Petr Holeček[1]
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 190 32 ĝis 278 01
NUTS 3 CZ020
NUTS 4 CZ0206
NUTS 5 CZ0206 534951
Katastraj teritorioj 6
Partoj de urbo 5
Bazaj sidejunuoj 30
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Kralupy nad Vltavou
Retpaĝo: www.mestokralupy.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Kralupy nad Vltavou (germane Kralup an der Moldau) estas urbo en Ĉeĥio, situanta ĉe la rivero Vultavo kaj 20 km malproksime de la ĉefurbo Prago, ĉe grava fervoja linio inter Prago kaj Ústí nad Labem.

Historio

La unua skriba mencio estas de la jaro 1253[2]. En la jaro 1881 estis Kralupy per imperiestra decido promociita al urbeto. La 1-an de junio 1884 Kralupy ricevis blazonon. Tiu ĉi blazono ne ŝanĝiĝis post promocio al urbo en la jaro 1902. Post la fondiĝo de Ĉeĥoslovakio en 1918 estis el ĝi forigita monogramo de la imperiestro Francisko Jozefo la 1-a[3]. Je la 22-a de aprilo 2002 Kralupy ricevis flagon.[4]

Vidindaĵoj

Preĝejo de la Ĉieliro de la Virgulino Maria kaj de sankta Venceslao

Preĝejo en Kralupy

La preĝejo, konsekrita al la Ĉieliro de Maria kaj al sankta Venceslao, estis konstruita en la jaroj 1894-1895 laŭ planoj de arkitekto Kaura, kiuj estis plu prilaboritaj de arĥitekto Živný. Temas pri novgotika preĝejo. Ĝi estas la plej granda konstruaĵo en Kralupy, ĝia turo estas 63 metrojn alta[5].

Ponto de Tomáš Garrigue Masaryk

Ponto de Tomáš Garrigue Masaryk sur Vultavo en Kralupy

La ponto, nomita laŭ la unua ĉeĥoslovaka prezidento Tomáš Garrigue Masaryk, estis konstruata ekde la 4-a de februaro 1926 ĝis la 21-a de oktobro 1928, kiam ĝi solene estis malfermita por trafiko. La ponton projektis Ing. Dr. techn. Jarolim Farský, arkitekte zorgis arĉ. ing. Jiří Kroh. La ponto longas 200 metrojn.

En ĉirkaŭaĵo

Vizitinda estas vilaĝo Nelahozeves, kie naskiĝis Antonín Dvořák (laŭ li ankaŭ nomiĝas mezlernejo en Kralupy).

Ĝemelaj urboj

Kralupy nad Vltavou havas ĝemelajn rilatojn kun sekvaj urboj[6]:

Transporto

Trajna transporto

Tra Kralupy nad Vltavou kondukas ĉefa fervoja vojo de Prago al Děčín numero 090. Krom EuroCity kaj noktaj trajnoj ĉi tie haltas ĉiuj rapidtrajnoj kaj personaj trajnoj. De Kralupy nad Vltavou kondukas ankaŭ linio numero 110 al Slaný ĝis Louny kaj linio numero 092 al Neratovice kaj linio numero 111 al Velvary.

Esperanto

En Kralupy nad Vltavou okazis en la 16-a de majo 2010 solena festo de 5-a datreveno de la refondiĝo de la Ĉeĥa Esperanto-Junularo.

Referencoj

  1. http://www.mestokralupy.cz/Mesto/Zakladni-informace/Default.aspx
  2. http://www.janbartos.estranky.cz/stranka/kralupy-nad-vltavou
  3. http://www.mestokralupy.cz/Mesto/O-meste/Symboly-mesta/Default.aspx
  4. http://www.mestokralupy.cz/Mesto/O-meste/Symboly-mesta/Default.aspx
  5. http://www.mestokralupy.cz/Mesto/O-meste/Zajimavosti/Default.aspx
  6. http://www.mestokralupy.cz/Mesto/Partnerska-mesta/Default.aspx

Ŝablono:KapoMunicipoNav Kralupy nad Vltavou | Lobeček | Minice | Mikovice | Zeměchy Ŝablono:PiedoMunicipoNav