Louny

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Louny
germane: Laun
urbo
Flago
Oficiala nomo: Louny
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Louny
Administra municipo Louny
Historia regiono Bohemio
Memorindaĵo Preĝejo de sta Nikolao
Rivero Ohře
Situo Louny
 - alteco 185 m s. m.
 - koordinatoj 50° 21′ 26″ N 13° 47′ 49″ O / 50.35722 °N, 13.79694 °O / 50.35722; 13.79694 (mapo)
Areo 24,27 km² (2 427 ha)
Loĝantaro 18 796 (31.12.2009)
Denseco 774,45 loĝ./km²
Unua skribmencio 12-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 440 01
NUTS 3 CZ042
NUTS 4 CZ0424
NUTS 5 CZ0424 565971
Katastraj teritorioj 3
Partoj de urbo 3
Bazaj sidejunuoj 23
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Louny
Retpaĝo: www.mulouny.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Louny estas distrikta urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en nordokcidenta Bohemio, ĉe la rivero Ohře, en Regiono Ústí nad Labem. En 2006 ĝi havis 19 157 loĝantojn.

La urbo estas nomata "Suda pordego al la Bohemia mezmontaro".

Historio

En komerca vojo Saksion en la jaro 1115 rememorigas sin vilaĝo Lúny, kiu unue gardis travadejon kaj ekde la fino de la 13-a jarcento ponton trans la rivero. En la jaro 1253 la reĝo Přemysl Otakar la 2-a fondis la urbon, enloĝigita de saksiaj koloniintoj. Bazplano de la urbo estis ovala, centro estis longforma placo, paralele kun ĝi kondukis tri longaj stratoj. La urbo estis ĉirkaŭbarita per remparoj kaj malfermita per du pordegoj – Žatecká-pordego kaj Praga-pordego.

aspekto de la urbo en 1650

Dum husanaj militoj Louny staris je flanko de kaliko kaj komune kun Žatec kaj Slaný kreis urban asocion. Dum nobelaraj ribeloj (1547 kaj 1618) ĝi alkliniĝis al flanko de nobelaro kaj ĝi estis punita pro tio. La urbo suferis ankaŭ pro multnombraj incendioj, la plej grandaj en la jaroj 1517 kaj 1849.

Vidindaĵoj

  • Preĝejo de Sankta Nikolao - unu el la plej valoraj konstruaĵoj de malfrugotika eklezia arkitekturo en Ĉeĥio - trinava konstruaĵo kun 60m alta turo estis konstruita en 1517-1538 de Benedikt Ried kaj fine de la 19-a jarcento adaptita sub gvido de la lokaj naskiĝintoj Josef Mocker kaj Kamil Hilbert; ĉirkaŭirejo de la turo estas publike alirebla
Preĝejo de Sankta Nikolao
Žateca pordego
  • urbaj remparoj - kelkcent metroj longa muregaro, Žatecká-pordego el 1500, du kanonbastionoj kaj prisma turo
  • kolonio de familiaj domoj de laboristoj de la fervoja riparejo; projektita en 1909 de Jan Kotěra - interesa projekto kiu pro milito estis neniam finita(ĝia parto devis esti ankaŭ preĝejo, lernejo kaj sociaj servoj)
  • galerio - troviĝas en domo de la eksa urba bierfarejo, post rekosntruo farita en 1998 de Emil Přikryl - prezentas daŭran ekspozicion pri la ĉeĥa abstrakta arto de la 20-a jarcento, precipe de geometria konstruktivismo
  • muzeo - en gotika domo de Sokolů z Mor, kun daŭra ekspozicio pri historio de la husmovado en nordokcidenta Bohemio kaj kun diverstemaj aktualaj ekspozicioj
  • funkciisma preĝejo de la evangelia eklezio, konstruita en 1932 laŭ la projekto de la loka arkitekto Pavel Bareš

Famaj personoj

En la urbo naskiĝis

Ĝemelurboj

Eksteraj ligiloj

greke Retpaĝaro de la distrikta muzeo ĉeĥe, angle, germane

Ŝablono:KapoMunicipoNav Brloh | Louny | Nečichy Ŝablono:PiedoMunicipoNav