Modrany
Modrany, hungare Madar estas vilaĝo en Slovakio en regiono Nitra, en distrikto Komárno.
- Areo: km2
- Loĝantaro: 1450
- Alto super marnivelo: 274 m
- poŝtkodo: 946 33
- telefonprefikso: 00421 (0) 35
Situo
la vilaĝo situas en valo, inter montetoj, laŭ traira flankovojo. Komárno troviĝas 21 km-ojn for.
Historio
En la vilaĝo slavoj loĝis antaŭ la hungaroj. La unua mencio devenis el 1198. Tertremo en 1763, incendioj en 1886 kaj 1904 okazis. Historiaj okupiĝoj estis vinkulturo, forstrumado kaj agrikulturo.
En 1910 loĝis en la vilaĝo 2034 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 ĝi apartenis al Komárom (reĝa departemento), al distrikto de Udvard, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 1445 da homoj (1233 hungaroj kaj 124 slovakoj).