Anizila butirato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Anizila butirato
anizila butirato
Plata kemia strukturo de la Anizila butirato
anizila butirato
Tridimensia kemia strukturo de la Anizila butirato
Alternativa(j) nomo(j)
  • 4-Metokso-benzeno-karbinola butirato
  • Metokso-benzil-butirato
  • Metokso-fenil-metila butirato
  • Metokso-fenil-etila butirato
  • Anizila butanoato
Kemia formulo
C12H16O3
CAS-numero-kodo 6963-56-0
ChemSpider kodo 213059
PubChem-kodo 243675
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora likvaĵo kun milda florodoro iom simila al ĉerizo aŭ pruno.
Molmaso 208,257 g·mol-1
Denseco 1,045g cm−3
Bolpunkto 287°C[1]
Refrakta indico  1,5050
Ekflama temperaturo 116 °C
Solvebleco Akvo:0,08194 g/L
Mortiga dozo (LD50) 3400 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R24 R25 R50 R51 R53
Sekureco S24 S25
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
02 – Treege brulema
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H225
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P210, P233, P240, P241, P242, P243, P280, P303+361+353, P370+378, P403+235, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Anizila butirato C12H16O3 estas estas organika aromata kombinaĵo, apartenanta al la funkcia grupo de la esteroj, enhavanta anizilan grupon ligitan al butila grupo. Ĝi estas senkolora likvaĵo kun milda florodoro iom simila al ĉerizo aŭ pruno, uzata kiel odorigaĵo aŭ gustigaĵo en nutroindustrio, parfumfabrikado kaj produktado de kosmetikaĵoj. Ĝi estas derivaĵo el butanoata acido kaj anizila karbinolo.

Butiralo de anizilo estas nesolvebla en akvo, kaj solvebla en etanolo kaj nepolaraj organikaj solvantoj. Laŭŝajne ne trovata en naturo, ĝi estas en uzo ekde la jardeko 1930. Oni kredas ke la florodoro de la substanco dependas el la origino de la nature trovata anizila karbinolo kaj la pureco de la bazaj materialoj.

Anizila butirato estas gustigagento kaj stabila sub normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo. Prefereble ĝi devas stokiĝi en vitraj ujoj por konservado de ĝiaj proprecoj. Ĝi estas uzata por intensigo de la vanilodoro kaj pro ĝia alta bolpunkto ĝi utilas kiel fiksigagento.

En nutroindustrio, ĝi aldoniĝas al sovaĝfruktaj gustoj por aplikado en trinkaĵoj, dolĉaĵoj kaj konfitaĵoj en kvantoj kiuj varias ekde 3 ĝis 10 partoj po miliono. Ĝi reakcias kun oksigagentoj, fortaj acidoj kaj alkoholoj.

Sintezoj[redakti | redakti fonton]

Sintezo 1[redakti | redakti fonton]

anizila karbinolo+butirata acidoanizila butirato+akvo

Sintezo 2[redakti | redakti fonton]

anizila karbinolo+butiraldehidoanizila butirato

Sintezo 3[redakti | redakti fonton]

anizila acetato+metila butiratoanizila butirato+metila acetato

Sintezo 4[redakti | redakti fonton]

p-metoksobenzil-klorometano+natria butiratoanizila butirato+natria klorido

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

Reakcio 1[redakti | redakti fonton]

  • Hidrolizo de anizila karbinolo:

anizila butirato+akvoanizila karbinolo+butirata acido

Reakcio 2[redakti | redakti fonton]

  • Transesterigo kun etila butirato:

anizila butirato+etila acetatoetila butirato+anizila acetato

Reakcio 3[redakti | redakti fonton]

  • Sapigo de anizila karbinolo:

anizila butirato+natria hidroksidoanizila karbinolo+natria butirato

Reakcio 4[redakti | redakti fonton]

  • Kataliza reduktado de anizila karbinolo:

anizila butiratometila anizolo+butirata acido

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]