Brandýs nad Labem-Stará Boleslav

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brandýs nad Labem-Stará Boleslav
germane: Brandeis an der Elbe - Alt-Bunzlau
urbo
Elaviadila vido al Brandýs nad Labem-Stará Boleslav
Blazono
Oficiala nomo: Brandýs nad Labem-Stará Boleslav
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Prago-oriento
Administra municipo Brandýs nad Labem-
Stará Boleslav
Historia regiono Bohemio
Partoj Brandýs nad Labem, Stará Boleslav
Tipo de urbo Duobla urbo
Rivero Elbo
Situo Brandýs nad Labem-
Stará Boleslav
 - alteco 169 m s. m.
 - koordinatoj 50° 11′ 22″ N 14° 40′ 02″ O / 50.18944 °N, 14.66722 °O / 50.18944; 14.66722 (mapo)
Areo 22,66 km² (2 266 ha)
Loĝantaro 17 689 (01.01.2010)
Denseco 780,63 loĝ./km²
Kuniĝo 1960
 - Stará Boleslav 10-a jarcento fondo
 - Brandýs nad Labem 1304 unua skribmencio
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 250 01
NUTS 3 CZ020
NUTS 4 CZ0209
NUTS 5 CZ0209 538094
Katastraj teritorioj 3
Partoj de urbo 3
Bazaj sidejunuoj 22
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Brandýs nad Labem-Stará Boleslav
Retpaĝo: www.brandysko.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Brandýs nad Labem-Stará Boleslav estas urbo en la Mezbohemia regiono kaj la distrikto Prago-oriento de Ĉeĥio. Ĝi situas 20 km nord-oriente de Prago, ambaŭflanke de la rivero Elbo, kaj en 2005 havis 15 518 loĝantojn.

La urbo ekestis en 1960 per kuniĝo de Brandýs, maldekstre (sude) de Elbo, kaj Stará Boleslav aliflanke, kiuj jam antaŭe karakteriziĝis kiel "duobla urbo". En 1998 referendumo decidis, ke la kunigo ne estu malfarita.

La du urbopartoj havas apartajn evoluon kaj historion. Ligas ilin ŝtona ponto de 1603 kun statuo de Johano Nepomuka.

Brandýs

Brandýs (la aldono "nad Labem" signifas "super Elbo") ekestis kiel bazarejo ĉirkaŭ la jaro 1300, ĉe komerca vojo inter Prago kaj Saksio.

En Brandýs estas universitata instituto de la Universitato de Karolo de Prago; tie en 1992 okazis prov-SUS de AIS San-Marino.

Stará Boleslav

Stará Boleslav ("stará" signifas "malnova") ekestis jam ĉirkaŭ 900, kiel kastelo de Přemyslidoj. Tie princo Venceslao estis murdita la 28-an de septembro 935 kaj poste sanktigita kiel patrono de Ĉeĥio. Stará Boleslav dum longa tempo restis pure katolika kaj malpermesis la ekloĝon de alireligianoj.

Ŝablono:KapoMunicipoNav Brandýs nad Labem | Popovice | Stará Boleslav Ŝablono:PiedoMunicipoNav