Calvados
Calvados | |
---|---|
departemento de Francio | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Malsupra Normandio |
Numero | 14 |
Prefektejo | Caen |
Subprefektejoj | Bayeux Lisieux Vire |
Prezidanto de la departementa konsilio |
Jean-Léonce Dupont |
Prefekto | {{{prefekto}}} |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 700 633 (2021) |
Areo | 5 548 km² |
Loĝdenso | 126 /km² |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 4 |
Kantonoj | 49 |
Komunumaroj | 37 |
Komunumoj | 706 |
Calvados (franca elparolo: [kalvados]) estas departemento de la franca regiono Malsupra Normandio. Ĝi etendiĝas sur 5 547,9 km2 kaj havis 686 200 loĝantojn en 2012[1].
Ĝia plej granda urbo estas Caen. Aliaj urboj estas Bayeux, Lisieux, Vire, Falaise, Hérouville-Saint-Clair. La departemento havas 705 komunumojn.
Geografio
Calvados estas parto de la regiono Malsupra Normandio. Ĝi estas lima de la departementoj Eure oriente, Orne sude kaj Manche okcidente. Norde estas la Manika Markolo.
Historio
La departemento estis kreita dum la Franca Revolucio, je la 4a de marto 1790, per uzado de la leĝo de la 22a de decembro 1789, el parto de la provinco de Normandio. Oni pensis nomi ĝin Malsupra Orne (Orne-Inférieure), antaŭ ol elekti la nunan nomon.
Legendo rakontas ke la vorto Calvados referas al la nomo de rokoj norde de Arromanches, pro kiuj dronis la ŝipo Salvador (nomo kiu iĝus Calvados per kelkaj lingvaj modifoj). La ŝipo Salvador estis unu el la Hispana Ŝiparo. Sed ŝajnas, pli simple, ke tiu nomo elvenas el la du dorsoj (dorsa en latino signifas kreskejo) kiuj estis kiel limŝtonoj al la ŝipistoj, kaj kiuj ŝajnas senharaj (calva en la latina) rilate al iliaj maldensaj vegetaĵaroj.
Je la 6-a de junio 1944, dum la dua mondmilito, alvenis tra la plaĝoj de Calvados anglaj, usonaj, kanadaj, polaj kaj francaj militistoj. Dum la sekvaj monatoj, ili liberigis la nordan parton de Francio.
Turismo
Notoj kaj referencoj
- ↑ Insee. Chiffres clés : Département du Calvados (14) (france). Alirita 27-an de aprilo 2014.